esperanto-lernejo-JV

Helpo al sinhelpo por ke la helpato ne dauxre dependu de la helpanto.

Scio estas unua pasxo al sinhelpo.

 

Por pliaj informoj, bonvolu retkontakti  jean_codjo@yahoo.com 

Ni ege dankas esperantistojn sen kies helpo la realigo de tiu-cxi projekto ne eblas: Henning kaj Sabine Hauge, Pit Hauge, Fondajxo-Mondo, Agnes Geelen, Jules Verstraeten, Flory Witdoeckt, ktp

Per via modesta kontribuo, ni ne nur verdigos la mondon, sed ankaux malantauxenigos la nescion, kaj sekve la mizeron.  

 


 

Jules kaj Jean dum somero 2007

Promenado kun Jules dum mia lasta vizito en Belgio (somero 2007). Li forpasis en septembro 2007.

Unua pasxo al sinhelpo

La lernejo-JV en la afrika vilagxo de Kogxi malfermis sian pordon dank'al esperantistoj el la tuta mondo, precipe el Euxropo kaj Benino. El tute loka materialo gxi unue konstruigxis per la kunlaboro de la tuta vilagxo kaj poste per financa helpo de surloka organizo kaj germanaj esperantistoj. Fotoj montras staton de unua aspekto de la lernejo kaj Sadohunde kun propra segxeto survoje al lernejo en oktobro 1999

 


 

       

                                                                      reiro al cxefpagxo

 

Modernigxo de la Lernejo-JV

            Dum la jaro 2001 la lernejo sxangxis sian aspekton.

                                        

                                                         reiro al cxefpagxo

Banankampo

Anagonou Colette kontrolas cxu jam mangxeblas bananoj.

Bredado kaj terkultivado

Por bredi kuniklojn, necesas konstruigi tauxgan ejon por tio. Tion faris la infanoj mem.

 

 

Projektoj kaj perspektivoj (konstruo de centro de komunumo)

Laux logiko de la pasxo al sinhelpo, la instruado en la lernejo precipe celas al cxiuspecaj disvolvigxoj de la infanoj por ke ili povu post kelkaj jaroj fari decidojn por si mem, anstataux dauxre dependi je helpo de aliaj. Krom cxeestado al klasikaj kursoj, la infanoj ankaux cxeestas al io pli praktika pri terkultivado. Kelkaj el ili certe scios bredadi bestojn, gxardenumi, ktp.  Ni planas konstruigi centron de komunumo por la vilagxo en somero 2009. Tie ne nur restos volontuloj aux gastoj el aliaj landoj, sed ankaux gxi igxos kleriga centro por homaj rajtoj, virinaj aferoj, ktp.  Pro manko de rimedo, la konstruado iom lamas. Jen la plano de la centro

*Instalo de sunenergia aparato por produkti kurenton por la lernejo estas alia projekto kiun ni intencas realigi.

 

 

    

André forprenas senutilajn kreskajxojn dum aliaj akvumas kreskantajn legomojn

                                             reiro al cxefpagxo

Fosado de akvo-fonto

Dum la somero 2003 mankis akvo pro relative longa seka sezono. Kune kun la infanoj ni decidis fosigi propran puton por ne nur havigi trinkeblan akvon, sed ankaux por akvumi legomojn de la gxardeno.

     

                                reiro al cxefpagxo

 

Premio-tago

De 1999 la lerno-jaro ofte finigxas per disdono de donacoj al cxiuj infanoj. Premio-tago de 2003 kaj de 2000

   

                                               reiro al cxefpagxo

 

Unuaj knabinoj el la lernejo-JV en la regiona Gimnazio

La unuaj du knabinoj (Amegnihoue kaj Mayissi), kiuj sukcesis en la enirekzameno al la regiona Gimnazio en la jaro 2005. Ili ricevas necesajxojn (sakojn kiuj enhavas lernejajxojn por la gimnazio).