Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Ĉu vi deziras prelegi en Dua Vivo?

Oni ĉiam serĉas bonajn prelegantojn en Esperanto-lando. Prelegantoj ne nepre devas esti regulaj vizitantoj al Dua Vivo, sed povas aliĝi aparte por la okazo.

 

Prelegi en Dua Vivo postulas multe malpli da tempo ol prelegi ĉe loka klubo aŭ en alia Esperanto-kunveno. Ne necesas veturi ien ajn; necesas nur ŝalti sian hejman komputilon kaj ekparoli en mikrofonon!

Kiel prelegi en Dua Vivo?

1. Skribu al nia Esperanto-komunumo por proponi prelegon pri iu ajn temo kaj por interkonsenti pri dato kaj horo.

 

2. Bezonaĵoj: mikrofono, aŭskultiloj, rolfiguro.

Vi ne bezonos mem krei vian rolfiguron, krom se vi aparte deziras fari tion. Ni volonte faros ĝin por vi.

 

3. Vi tamen devos elŝuti la programon www.secondlife.com - sen tio ne eblos eniri Duan Vivon. Se vi jam havos viajn rolfiguron kaj pasvorton, la proceduro estos relative simpla.

 

4. Ni rekomendas, ke vi ilustru vian paroladon per prezentaĵo, uzante prezentoprogramon kiel "PowerPoint".  (Ne faru la skribon tro malgranda. 28-punkta skribo estas facile legebla.)

 

5. Kaj post tio, necesos nur ŝalti vian komputilon en la ĝusta horo, eniri Duan Vivon, premi la butonon talk (malsupre, dekstre), kaj ekparoli en la mikrofonon.

Filmi vian prelegon

Se vi deziras, ni povos filmi vian prelegon por posta montrado en Interreto, same kiel tiujn listigitajn sube. Antaŭ ol publikigi la filmon, eblos redakti ĝin por forigi tro longajn paŭzojn aŭ ĝenajn bruojn, por korekti eventualajn erarojn ktp.

Sperto de preleginto



La 18an de aprilo 2011 venis itala esperantisto Davide Zingone por paroli pri Esperanto kaj kinarto. Li ne estas regula uzanto de Dua Vivo, sed aliĝis ĝuste por fari la prelegon. Kvankam li neniam antaŭe estis en DV, la prelego estis tre sukcesa. Jen lia priskribo pri sia sperto:

Antaŭ kelkaj tagoj mi prelegis en Dua Vivo pri la interrilatoj inter Esperanto kaj tutmonda kinarto. Mi devas konfesi, ke temis pri sperto tute nova por mi, ĉar mi ne kutimas frekventi ĉi tiun virtualan ejon. Tamen, malgraŭ mia malsperteco, la rezulto estis kontentiga. Dum pli ol duonhoro mi parolis per mia mikrofono antaŭ spektantaro atentema, konvena kaj vere internacia, ĉar ĉeestis partoprenantoj el multaj diversaj landoj. La aplikado de la modernaj informadikaj iloj al la lingvo internacia estas, laŭ mia vidpunkto, ege avantaĝa: oni povas sperti la veran forton de Esperanto kiel internacia komunikilo, en komforta, senstreĉa etoso,  rekte de propra loĝejo. La esplorado de la novaj limoj de la internacia komunikado estas definitive fascina!  Davide Zingone


Ekzemploj de prelegoj

Jen kelkaj ekzemploj de prelegoj en Dua Vivo:

Anna Lowenstein pri "La fontoj de La Mastro de la Ringoj":

http://vimeo.com/2141989

Renato Corsetti pri "-ata/-ita: solvata, ne solvita":

http://video.google.com/videoplay?docid=-1583581640250499309

Nefarius Qinan pri "Tokipono - la bona lingvo":

http://www.ipernity.com/doc/bergino/3469382

Create a Free Website