Tuj post la aliĝo, via figuro troviĝos en “Help-insulo”. Tiu estas loko, kie eblas orientiĝi kaj lerni moviĝi en Dua Vivo. Estas utile pasigi iom da tempo en Help-insulo, kondiĉe ke vi konas unu el la proponataj lingvoj kaj povas profiti de la orientiĝa kurso.
Por eliri el Help-insulo necesas klaki sur search en la suba parto de la ekrano kaj poste sur popular places. De tie eblas viziti unu el la listigitaj lokoj, kaj finfine eliri en la mondon.
Normala marŝado
Vi povas movi vian rolfiguron per la sagoj sur via klavaro.
Flugado
Por pli facila movado, eblas ankaŭ flugi; tio estas pli rapida, kaj havas la avantaĝon, ke ne necesas stiri vian rolfiguron ĉirkaŭ obstakloj. Klaku sur fly en la malsupro de
Se vi perdiĝas
Ne maltrankviliĝu, se vi perdas vian rolfiguron malantaŭ muro aŭ simile. Simple plupaŝu antaŭen, ĝis li/ŝi reaperos. Se vi troviĝas sub akvo, vi povas eliri aŭ paŝante antaŭen aŭ flugante.
Tuŝu vian figuron per la indikilo, kaj klaku per la dekstra butono de
Komuna trajto de Duavivanoj estas, ke ili ĉiuj aspektas junaj kaj belaj - efektive estas malfacile ne aspekti tia.
La plejmulto da loĝantoj de Dua Vivo preferas prezenti sin normale, sed aliaj elektas pli fantazian aspekton.
Babilado: oni povas “babili” kun ĉiuj, kiujn oni renkontas, simple tajpante komentojn en la strio kun
Supersignoj: eblas aldoni supersignojn al viaj mesaĝoj en Dua Vivo per elŝuto de jena senpaga programo:
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/
Tujaj mesaĝoj: eblas sendi “tujan mesaĝon” al homo, kiu tiumomente ne ĉeestas per instant message aŭ im. Tujaj mesaĝoj utilas ankaŭ por paroli kun ĉeestanto, sen ke aliaj legu la enhavon.
Voĉa komunikado: En Dua Vivo lastatempe aperis la ebleco komuniki voĉe. Por fari tion, evidente, necesas havi mikrofonon kaj eblecon aŭskulti. Ĝenerale la loĝantoj ŝajnas prefere skriban babiladon, sed voĉa komunikado certe necesas ekzemple dum la Esperanto-lecionoj, konversacia rondo kaj prelegoj.
Create a free website at Webs.com