Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Lingva problemo

Por aliĝi al Dua Vivo necesas sekvi la instrukciojn en la angla, la germana, la japana aŭ la korea. Tio signifas, ke la homoj, kiuj utiligas ĝin nepre devas iom koni unu el tiuj kvar lingvoj.

 

Ĝenerale la loĝantoj de Dua Vivo emas supozi, ke ĉiuj kiujn ili renkontas konas la anglan – kvankam tio ne ĉiam estas vera. En difinitaj terenoj, oni pli facile trovas homojn, kiuj parolas difinitan lingvon: ekzemple la ĉeestantoj en Venecio emas paroli la italan, en Amsterdamo la nederlandan, en Tokio la japanan ktp. Kaj en la Esperanto-tereno ili kompreneble parolas Esperanton.

Tradukado en Esperanton

Grupo nun eklaboras por traduki la programon de Dua Vivo en Esperanton. Se vi pretas kunlabori kiel tradukanto, revizianto aŭ teknikisto (komputila protokolo XML), bonvolu kontakti Emiliocid Amat (retadreso: emilio@esperanto.org).

Se vi ne povas legi la instrukciojn...

Se vi deziras aliĝi al Dua Vivo sed ne povas legi la instrukciojn en unu el la kvar lingvoj nuntempe proponataj, vi trovos detalan priskribon de la proceduro en la retpaĝoj de Esperantisto Allen: http://metaversojsl01.blogspot.com/ 

 

Vi povus ankaŭ peti jaman loĝanton de Dua Vivo krei por vi rolfiguron kaj poste transdoni al vi ties pasvorton. Poste necesos nur elŝuti la programon por eniri Duan Vivon.

 

Create a free website at Webs.com