Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Konversacia rondo

Voĉa konversacio en Esperanto-lando!
 
Dimanĉe 
19:00 GMT   /    21:00 CET   /   12:00 DV
 
komencantoj  kun Emiljo
progresintoj kun Rafaelo

Kurso por komencantoj

Kurso por komencantoj okazas ĉiumerkrede je 19.30 GMT (21.30 mez-eŭropa tempo). Partoprenantoj bezonas mikrofonon kaj aŭskultilojn por aŭdi la instruistinon kaj mem paroli en Esperanto. La kursgvidanto estas Triksi Arbizu. La kurso okazas en Esperanto-lando en Salono Kavaliroj de l' Espero.

 

Mez-nivela Esperanto-kurso

ATENTU! La instruistino ferios dum julio. La kurso rekomenciĝos en aŭgusto.

Mez-nivela Esperanto-kurso okazas ĉiulunde en Esperanto-lando je 20.00-21.30 GMT (22.00-23.30 mez-eŭropa tempo) en Salono Kavaliroj de l' Espero. La instruistino estas Lariko Melnik.


Make a free website at Freewebs.com