
En la 15a de junio 2008, Anna Löwenstein prelegis pri la fontoj de La mastro de l’ ringoj.
Tiu prelego estas nun spektebla ĉe: http://parolumondo.com/2008/06/15/ringoj/
Dum la Universala Kongreso en Roterdamo, Nederlando, en la 19a de julio 2008, okazis la Movada Foiro, kiam 80 Landaj kaj Fakaj Asocioj montris sian agadon al la kongresanaro. Ankaŭ Dua Vivo prezentiĝis en tiu okazo.
En la sama horaro la loĝantoj de Dua Vivo okazigis en Esperanto-Lando la DuaVivan Movadan Foiron, tiel la kongresanoj ĉe la UK povu babili kun la homoj interne de DV.

Dimanĉon la 17an de februaro, Jesuo Dudek gvidis kunvenon en Esperanto-Lando (Capitol City) pri la temo: mona subtenado kaj financado por Esperantlingvaj ejoj en DV.
-ata/-ita: solvata, ne solvita
La 3an de februaro, Renato Corsetti rakontis pri unu el la disputoj, kiuj dividis la Esperanto-movadon.
Por spekti la prelegon, klaku ĉi tie.
1-a DuaViva Universala Kongreso 6-7 oktobro 2007
Alta protekanto:
Organizanto: Erick Nykvist, fondinto kaj posedanto de Esperanto-lando kaj de
La kongreso okazis kun konvene solena kaj digna etoso en la 6a kaj 7a de oktobro 2007. Ĉeestis 31 esperantistoj el dek kvar landoj en Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko, kaj Azio. Dum la malfermo parolis Erick Nykvist kaj la alta protektanto, Renato Corsetti. En la posta tago estis prelegoj de
Programo de la kongreso:
Sabaton, la 6-an de oktobro
10-12 (19-21 MET): Oficejo malfermita, disdono de dokumentoj kaj donacetoj
12-13 (21-22 MET): Malfermo
13.00 (22.00 MET): Fotado
13-14 (22-23 MET): Interkona aranĝo
Dimanĉon, la 7-an de oktobro
03-04 (12-13 MET): Poezia konkurso en la surtegmenta ĝardeno de Hotelo Babelo
04-05 (13-14 MET) Foto-konkurso
05-06 (14-15 MET): Kurso de vestofarado (laŭ invito)
06-07 (15-16 MET) Prelego de Renato Corsetti: La malbona lingvo
07-09 (16-17 MET): Ekskurso 1: Futurisma lando
08-09 (17-18 MET): Ekskurso 2: Esperanto-lokoj
09-9.30 (18-18.30 MET): Prelego de Katalin Kovats
09.30-10 (18.30-19 MET): Prelego de Anna Lowenstein: La fenomeno Harry Potter
10-12 (19-21 MET): Balo en Esperanto-Centro Muze
12-13 (21-22 MET): Fina Kunveno
Je la 7a de julio 2007 dudeko da esperantistoj neformale kunvenis en la forumo de Colonia Nova. La kunveno estis organizita de Lariko Melnik. Ĉeestis ankaŭ
Je la 9a de septembro 2007 dek ses esperantistoj el naŭ landoj renkontiĝis en la aŭditorio de Colonia Nova por diskuti la organizadon de la esperanta agado en Dua Vivo. La partoprenantoj venis el okcidenta kaj orienta Eŭropo, norda kaj suda Ameriko, kaj Japanujo. Ili aŭskultis raportojn pri la planata kongreso, pri la Esperanto-centroj en Dua Vivo, pri radio-elsendoj, kaj diskutis kiel helpi esperantistojn, kiuj deziras aliĝi al Dua Vivo sed ne povas legi la instrukciojn en la angla. Fotojn kaj pli detalan raporton pri la kunveno oni trovas en http://metaversoj02.blogspot.com/
Create a free website at Webs.com