Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Por aliĝi al Dua Vivo

Iru al la paĝo www.secondlife.com

 

Klaku sur la granda oranĝkolora butono kun la vortoj join now.

 

Se vi deziras aliĝi al Dua Vivo sed ne povas legi la instrukciojn en unu el la dek lingvoj, vi trovos detalan priskribon de la proceduro en la filmeto de Emilio Cid ĉe http://vimeo.com/1282318

 

Vi povus ankaŭ peti jaman loĝanton de Dua Vivo krei por vi rolfiguron kaj poste transdoni al vi ties pasvorton. Poste necesos nur elŝuti la programon por eniri Duan Vivon.

Elekti nomon

Por aliĝi al Dua Vivo, necesas doni al sia rolfiguro nomon. La sistemo preskaŭ trudas anonimecon, ĉar necesas elekti sian familian nomon el preta listo. Oni rajtas mem elekti sian personan nomon, sed ofte okazas, ke la pli komunaj nomoj estas ne plu disponeblaj. La kialo estas, ke ĉiu loĝanto de Dua Vivo havas unikan nomkombinon. Sekve, multaj partoprenantoj elektas fantaziajn nomojn, ekzemple Horcrux Pichot aŭ Valhalla Mortlock.

 

Se vi preferas aperi sub via vera nomo, tio eblas. Aperigu vian plenan nomon en la spaco por personaj nomoj, en tia formo: IvoLapenna (sen spaco). Necesas tamen aldoni unu el la devigaj familiaj nomoj.

Filmo pri aliĝado al Dua Vivo

Ĉi tiu filmeto montras kiel aliĝi kaj orientiĝi en Dua Vivo.


Create a Free Website