Imagu Esperanto-grupon, kiun vi povus viziti en iu ajn tago kaj horo, kie vi ĉiam povus babili kun esperantistoj el la plej diversaj mondopartoj. Tia grupo ekzistas en la virtuala mondo Dua Vivo ("Second Life"). Ĝi nun havas pli ol 400 membrojn.
En Dua Vivo oni povas mem vagi en la formo de eta rolfiguro (avataro). La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple troviĝas tie la oficejoj de IBM kaj Coca Cola; kaj pluraj ŝtatoj nun starigis tie virtualan ambasadejon.

La sidejo en Dua Vivo de sveda loĝiga instanco HSB (Second Sweden 4 130, 210, 24).
Jen mallonga filmo pri Dua Vivo:
Pluraj lernejoj, universitatoj kaj bibliotekoj utiligas la eblecojn,
kiujn Dua Vivo proponas por edukaj celoj. Pli
ol cent terenoj en Dua Vivo estas dediĉitaj al edukado. Instruistoj kaj
esploristoj preferas ĝin, ĉar temas pri pli rekta maniero kontakti studentojn
ol per pli tradiciaj metodoj de long-distanca instruado. Laŭ

La biblioteko ĉe la usona Universitato de Princeton (Princeton University 152, 144, 23).
Oni nature povus supozi, ke ne eblus en virtuala mondo okupiĝi pri vere seriozaj temoj. Kaj tamen ekzistas en Dua Vivo ankaŭ muzeo pri la Holokaŭsto, kie eblas spekti filmojn, aŭskulti intervjuojn kaj legi dokumentojn.

Muzeo pri la Holokaŭsto (US Holocaust Museum1 52, 39, 26).
Troviĝas en Dua Vivo detala
rekonstruo de la londona teatro Globe. Bedaaŭrinde en januaro 2009 estas risko,
ke ĝi estos devigata fermiĝi pro financaj problemoj.

Create a free website at Webs.com