Neniom! Eblas tute senpage aliĝi, moviĝi, babili kaj amuziĝi sen tempolimo.
Kaj tamen, se vi deziras fari tion, vi povas malfermi konton per kiu eblas aĉeti virtualajn vestojn, meblojn aŭ eĉ domon – je frakcio de ilia kosto en la reala vivo. La baza konto kostas $9,95 monate. Laŭ la aktuala kurzo, unu reala dolaro valoras proksimume 240 virtualajan dolarojn.
En ĉi tiu vendejo eblas aĉeti harstilojn je po $200: malpli ol $1 en la reala vivo.
Aĉeti insulon en Dua Vivo kostas sufiĉe multe: $1,675 plus regula imposto. Tial la plejmulto da loĝantoj preferas lui sian terenon. Lui plengrandan terenon nuntempe kostas $195 (realajn) ĉiumonate. Sed eblas lui malpli grandajn areojn: la plej malgranda kostas $5 monate.
Dua Vivo estas virtuala mondo, sed ĝi havas realan ekonomon. Entrepenoj pagas signifajn sumojn por reklami siajn varojn aŭ por konstrui tie ofiecejon. Pro manko de reguligo de la financa sektoro ĵus okazis paneo de unu el la multaj bankoj en Dua Vivo, kaj investintoj perdis sian monon: ĝenerale temis nur pri malgrandaj sumoj, sed ne nepre. La posedantoj de Dua Vivo devis ankaŭ fermi siajn kazinojn pro financa miskonduto.
Create a free website at Webs.com