Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Ĉu Dua Vivo estas frenezaĵo?

Eble jes. Kaj tamen, kelkaj sufiĉe konataj esperantistoj jam aktivas en ĝi. Jen letero de Anna Lowenstein, responde al kritiko pri partopreno en Dua Vivo. (Intertempe la Esperanto-grupo en Dua Vivo jam havas pli ol 500 membrojn.)

 

   Mi komprenas viajn dubojn pri Dua Vivo, ĉar kiam mi unue aŭdis pri ĝi antaŭ kelkaj monatoj ankaŭ mi pensis, ke la afero estas frenezaĵo. Samtempe mi pensis, ke tio estus bona maniero por enplekti homojn, kiuj ĝis nun aktivas nur en Interreto. Efektive, en Interreto miloj da homoj lernas Esperanton, rilatas inter si, sed tute ne aktivas en la tradicia movado, eventuale eĉ ne scias pri ties ekzisto. Mi pensis, ke estus bone, se UEA starigus Esperanto-centron en Dua Vivo, kiu povus funkcii kiel kunligilo inter la mondo de Interreto kaj la tradicia movado.

   Havinte tiun ideon, kompreneble mia unua paŝo devis esti mem eniri tiun mondon, vidi kia ĝi estas, kaj studi la eblecojn por starigi Esperanto-centron. Mi senprobleme senpage aliĝis, kaj iom post iom lernis kiel moviĝi en tiu stranga nova mondo. Mi malkovris, ke jam ekzistas Esperanto-grupo, kiu en majo havis 180 membrojn. Intertempe ĝi havas preskaŭ 240 - ĉu vi iam aŭdis pri alia Esperanto-grupo kiu kreskis de 180 ĝis 240 en kvar monatoj?

   Dum tiu mallonga periodo aperis ankaŭ pluraj Esperanto-centroj. La plej aktiva estas Esperanto-lando, fondita de Erick Nykvist, kie konversacia grupo renkontiĝas regule ĉiudimanĉe. Tie oni trovas homojn el Eŭropo, Ameriko kaj Azio: ĉu vi konas alian Esperanto-grupon, kiu renkontiĝas ĉiusemajne kun membroj el la tuta mondo? Kaj efektive, eĉ ekster la regulaj kunvenoj oni ĉiam trovas tie esperantistojn, kun kiuj babili.

   Certe la agado tie havas problemojn. Tutsimple pro la fakto, ke renkontiĝas homoj el la tuta mondo, ne eblas trovi horon konvena por ĉiuj. Kiam usonanoj apenaŭ leviĝis, japanoj estas pretaj por enlitiĝi.

   Kelkaj homoj eventuale ne aprobas la anonimecon, kiu ĝenerale regas en Dua Vivo. La plejmulto da homoj (ankaŭ mi) aperas kun kaŝnomo. Eĉ ne estas facile uzi sian propran nomon; longa listo de familiaj nomoj estas aŭtomate proponataj, kiam oni aliĝas, kaj necesas elekti unu el ili. Tamen ekzistas solvoj, kaj eble ni povos iom post iom formoviĝi de la deviga anonimeco.

   Krome, oni bezonas sufiĉe potencan komputilon. Mi mem trovas, ke mi ne havas problemojn simple ĉeesti kaj babili, sed se mi provas tro multe moviĝi, la komputilo baraktas kaj la tuta agado fariĝas pli kaj pli malrapida ĝis finfine ĝi haltas.

   Laste, mi rimarkas, ke la lingvonivelo estas ne ĉiam bona. Tial mi planas mem proponi perfektigan kurson, kiu espereble komenciĝos en oktobro. Interesa ideo estus ankaŭ organizi Cseh-kurson por neesperantistaj loĝantoj de Dua Vivo. Mi mem en la reala vivo instruas laŭ Cseh-metodo, sed mi ne sentas min kapabla jam fari tion en Dua Vivo. Mi ankoraŭ ne sufiĉe bone regas la eblecojn moviĝi, indiki, montri ktp., kiuj estas esenca parto de la Cseh-metodo. Eble post unu jaro...

Kore salutas,

Anna Lowenstein

anna.lowenstein@esperanto.org

Create a Free Website