Por aliĝi al Dua Vivo, necesas doni al sia rolfiguro nomon. La sistemo preskaŭ trudas anonimecon, ĉar necesas elekti sian familian nomon el preta listo. Oni rajtas mem elekti sian personan nomon, sed ofte okazas, ke la pli komunaj nomoj estas ne plu disponeblaj. La kialo estas, ke ĉiu loĝanto de Dua Vivo havas unikan nomkombinon. Sekve, multaj partoprenantoj elektas fantaziajn nomojn, ekzemple Horcrux Pichot aŭ Valhalla Mortlock.
Se vi preferas aperi sub via vera nomo, tio eblas. Aperigu vian plenan nomon en la spaco por personaj nomoj, en tia formo: IvoLapenna (sen spaco). Necesas tamen aldoni unu el la devigaj familiaj nomoj.
Make a free website at Freewebs.com