Esperanto en Dua Vivo

Second Life

Kio estas Dua Vivo?

Imagu Esperanto-grupon, kiun vi povus viziti en iu ajn tago kaj horo, kie vi ĉiam povus babili kun esperantistoj el la plej diversaj mondopartoj. Tia grupo ekzistas en la virtuala mondo Dua Vivo ("Second Life"). Ĝi nun havas pli ol 500 membrojn.

 

En Dua Vivo oni povas mem vagi en la formo de rolfiguro (avataro). La mapo de Dua Vivo estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti. Multaj komercaj kaj kulturaj instancoj aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple troviĝas tie la oficejoj de IBM kaj Coca Cola; kaj pluraj ŝtatoj nun starigis tie virtualan ambasadejon.

La sidejo en Dua Vivo de sveda loĝiga instanco HSB (Second Sweden 4 130, 210, 24).


Jen mallonga filmo pri Dua Vivo:

Edukaj instancoj en Dua Vivo

Pluraj lernejoj, universitatoj kaj bibliotekoj utiligas la eblecojn, kiujn Dua Vivo proponas por edukaj celoj. Pli ol cent terenoj en Dua Vivo estas dediĉitaj al edukado. Instruistoj kaj esploristoj preferas ĝin, ĉar temas pri pli rekta maniero kontakti studentojn ol per pli tradiciaj metodoj de long-distanca instruado. Laŭ la anglalingva Vikipedio, almenaŭ 300 universitatoj tra la mondo instruas kursojn aŭ faras esplorojn interne de Dua Vivo. Fondiĝis eĉ novaj edukaj institucioj, kiuj funkcias nur interne de Dua Vivo, kiu ebligas al ili atingi internacian studentaron je malalta kosto.


La biblioteko ĉe la usona Universitato de Princeton (Princeton University 152, 144, 23).


Oni nature povus supozi, ke ne eblus en virtuala mondo okupiĝi pri vere seriozaj temoj. Kaj tamen ekzistas en Dua Vivo ankaŭ muzeo pri la Holokaŭsto, kie eblas spekti filmojn, aŭskulti intervjuojn kaj legi dokumentojn.



Muzeo pri la Holokaŭsto (US Holocaust Museum1 52, 39, 26).

Kultura agado en Dua Vivo

Troviĝas en Dua Vivo detala rekonstruo de la londona teatro Globe, kie oni prezentas teatraĵojn.




Rekonstruo de la Teatro "Globe" (Primtings 5, 254, 24)



Sceno el la teatraĵo Epifanio de Ŝekspiro, prezentata en Teatro "Globe".

En 2007 klasika orkestro el Liverpool en Anglujo organizis koncerton por loĝantoj de Dua Vivo. La koncerto okazis en halo, kiu estas preciza rekreo de la vera koncertejo de tiu orkestro. Jen filmo pri la konstruo de tiu halo en Dua Vivo:

Create a Free Website