La dekadenca stato de Persujo meze de la deknaŭa jarcento

A. La Suverenoj Qájár

„Teorie la reĝo povas fari tion, kion li deziras; lia vorto estas leĝo. La maksimo, ke »La leĝo de Medujo kaj Persujo ne ŝanĝiĝas« estis nur antikva ĉirkaŭfrazo pri la absolutismo de la suvereno. Li elektas kaj li povas eksigi ĉiujn ministrojn, oficirojn, altrangulojn kaj juĝistojn. Super siaj propraj familio kaj domanaro, kaj super la civilaj aŭ militistaj funkciuloj servantaj lin, li havas la rajton permesi vivon aŭ ordoni morton sen turni sin al. Iu juĝistaro. La propraĵoj de iu tia persono malhonorigita aŭ ekzekutita reiĝas al. Li. La rajto mortpuni iuokaze apartenas al. Li sola, sed ĝi povas esti delegita al guberniestroj aŭ deputitoj. Ĉiu propraĵo ne antaŭe donacita de la kronulo aŭ aĉetita – ĉiu propraĵo, fakte, al kiu laŭleĝa posedrajto ne povas esti pruvita – apartenas al li, kaj povas esti disponita laŭ lia volo. Ĉiuj rajtoj aŭ privilegioj, kiel faradi publiklaborojn, funkciigadi minojn, konstruadi telegrafojn, vojojn, fervojojn, tramvojojn, k.t.p., fakte, ekspluatadi iujn el la provizoj de la lando apartenas al li, kaj devas esti aĉetitaj de li antaŭ ol ili povas esti surprenitaj de aliaj. En li estas kunigitaj la trioblaj funkcioj registraraj, leĝita, administra, kaj juĝa. Nenia devigo estas trudita sur lin krom la ekstera plenumo de la ceremonioj[xxxix] de la nacia religio. Li estas la pivoto, sur kiu turniĝas ĉiuj partoj de la publika vivo.

Tia estas teorie, kaj estis ĝis antaŭnelonge praktike, la karaktero de la persa monarkeco. Nek eĉ unuopa el ĉi tiuj altaj pretendoj estis publike cedita. La lingvaĵo, laŭ kiu la ŝaho alparolas siajn regatojn kaj estas alparolata de ili, rememorigas la fieregan tonon, laŭ kiu Artaĥŝaŝt aŭ Dario parolis al siaj tributaj milionoj, kaj kiun oni povas ankoraŭ legi en la gravurita enskribaĵo de ŝtona murego kaj tombo. Li restas la Sháhinsháh, au Reĝo de Reĝoj; la illu’lláh, aŭ Ombro de Dio; la Qibliy-i-`Álam, aŭ Centro de la Universo; »Alta kiel la planedo Saturno; Puto de Scienco; Vojeto de la Ĉielo; Altega Suvereno, kies standardo estas la Suno, kies beleco estas tiu de la Firmamento; Monarko de armeoj nombraj [xxxix]kiel la steloj.« Ankoraŭ la persa regato konsentus kun la instruo de Sa`dí, ke »la malvirto aprobita de la reĝo fariĝas virto; serĉi kontraŭan konsilon estas trempi la manojn en la propra sango.« La tempopaso devigis sur lin nek religian konsilantaron nek sekularan konsilantaron, nek ulemon nek senaton. Elekta kaj reprezenta institucioj ankoraŭ ne entrudis siajn malrespektajn ecojn. Ekzistas nenia skribita malpermeso kontraŭ la reĝa prerogativo.

... Tia estas la dieco, kiu ĉirkaŭas tronon en Persujo, ke ne nur neniam ĉeestas la ŝaho ŝtatajn vespermanĝojn aŭ manĝas kune kun siaj regatoj, krom unuopa festeno por siaj ĉefaj parencoj je Náw-rúz, sed la sintenado kaj lingvaĵo uzataj al li eĉ de liaj konfidencaj ministroj estas tiuj de sklavemaj riverenco kaj flatado: »Mi estu via ofero, Rifuĝejo de la Universo«, estas la ĝenerala maniero de alparolo uzata eĉ de regatoj plej altrangaj. En lia propra ĉirkaŭeco estas neniu, kiu diros al li la veron aŭ donos al li senpartian konsilon. La eksterlandaj Ministroj estas eble preskaŭ la sola fonto, el kiu li lernas faktojn, kiel ili vere estas, aŭ ricevas de ili simplan konsilon, eĉ se ili estas interesitaj. Kun la plej bonaj intencoj en la mondo entrepreni grandajn planojn kaj plibonigi sian landon, li havas malmulte aŭ neniom da direkto super plenumo [xl]de entrepreno, kiu jam transiĝis de li kaj fariĝis amuzaĵo de malvirtaj kaj egoistaj altranguloj. Duono de la mono voĉdonita kun lia konsento neniam atingas sian celon, sed algluiĝas al ĉiu intervena poŝo, kun kiu profesia eltrovemeco povas nedaŭre interrilatigi ĝin; duono de la projektoj rajtigitaj de li neniam estas efektivigitaj, kaj la ministro aŭ funkciulo estranta esperas, ke pro la forgesemaj kapricioj de la suvereno, tiu ĉi ne rimarkos lian forlason de devo.

... Nur antaŭ jarcento ankoraŭ ekzistis la abomeninda sistemo de blindigo de eblaj aspirantoj al la trono, de sovaĝaj kripligoj kaj vivdaŭraj kaptitecoj, de diboĉa buĉado kaj sistema sangoverŝo. Malaltigo ne estis malpli subita, ol plialtrangigo, kaj morto estis ofta sekvanto de malaltigo.

... Ŝaho Fat-`Alí ... kaj liaj posteuloj tiel eksterordinare multnaskis virseksan idaron, ke la daŭreco de la dinastio estas certigita; kaj eble ne estas [xl]ia reganta familio en la mondo, kiu dum cent jaroj multobliĝis al tiel vastaj ampleksoj, kiel la reĝa gento de Persujo ... Nek pri la nombro de liaj edzinoj nek pri la amplekso de lia idaro oni povas kompari la ŝahon, kvankam li estas neneigeble familiulo, kun lia praavo, ŝaho Fat-`Alí. La malkonverĝaj kalkuloj trovitaj en verkoj pri Persujo rilate al la nombro de liaj kromvirinoj kaj infanoj devas esti atribuitaj, mi supozas, al la alta opinio de ĉiuj pri la domaj kapablecoj de tiu monarko. Kolonelo Drouville, en 1813, kalkulas al li 700 edzinojn, 64 filojn, kaj 125 filinojn. Kolonelo Stuart, kiu estis en Persujo en la jaro post la morto de Fat-`Alí, kalkulas al li 1.000 edzinojn kaj 105 infanojn ... Sinjorino Dieulafoy ankaŭ nomas la 5.000 idojn, sed laŭ ŝi ili ekzistis en epoko kvindek jarojn poste (kio ŝajnas esti pli kredebla) ... La kalkulo, kiu aperas en la Násikhu’t-Tavárikh, granda moderna historia verko persa, kalkulas la nombron de la edzinoj de Fat-`Alí kiel pli ol 1.000, kaj de lia idaro kiel 260, 110 el kiuj postvivis sian patron. Sekve estas la konata persa proverbo »Kameloj, puloj kaj princoj ekzistas ĉie«. ...[xli] Nenia reĝa familio iam donis pli ekzemplan klarigon de la Biblia certigo, »Anstataŭ viaj patroj vi havos infanojn, kiujn vi faros princoj en ĉiuj landoj«; ĉar estis apenaŭ guberniestreco aŭ salajra posteno, kiu ne estis plenumita de unu el ĉi tiu abelaro de princetoj; kaj eĉ ĝis hodiaŭ la miriada idaro de Sháh-zádihoj, aŭ reĝidoj, estas tuta malbeno al la lando, kvankam multaj el ĉi tiuj malbonŝancaj idoj de reĝeco, kiuj konsumas grandan parton de la enspezoj en ĉiujaraj stipenioj kaj pensioj, nun okupas tre malsuperajn postenojn kiel telegrafistoj, sekretarioj, k.t.p. Fraser vivsimile priskribis la mizeron okazigita sur la landon antaŭ kvindek jaroj (1842) de ĉi tiu »gento de reĝaj mallaboremuloj«, kiuj plenumis la estrajn postenojn ne nur de ĉiu provinco, sed de ĉiu bulúk aŭ distrikto, urbo, kaj urbeto; ĉiu el kiuj ekzistigadis kortegon, grandegan haremon, kaj kiuj kaptis la landon kiel akridaro ... Fraser, trapasinte tra Ádhirbáyján en 1834, kaj observante la malfeliĉegaij rezultojn de la sistemo, laŭ kiu ŝaho Fat-`Alí dissendis sian kolosan virsekan idaron en ĉiun registaran postenon tute tra la reĝolando, rimarkigis: [xli]»La plej memevidenta sekvo de ĉi tiu stato de aferoj estas tuta kaj ĉiea malamego kontraŭ la gentom Qájár, kiu estas ĝenerala sento en ĉiu koro kaj la temo de ĉiu lango«.

... Ĝuste kiel, dum siaj (de ŝaho iri’d-Dín) eŭropaj vojaĝoj, li aĉetis vastan nombron da aĵoj, kiuj ŝajnis al la Orienta menso esti mirindaj kuriozaĵoj, sed kiuj estas nun amasigitaj en la diversaj apartamentoj de la palaco, aŭ formetitaj kaj forgesitaj; tiel en la pli granda kampo de publika politiko kaj administrado li daŭre entreprenas kaj antaŭenigas ian novan skemon aŭ inventaĵon, kiu, kiam la kaprico estas kontentigita, estas malatentita aŭ lasita morti. En unu semajno ĝi estas gaso; en alia ĝi estas elektra lumigilaro. Nun ĝi estas oficistara kolegio; alitempe, militista hospitalo. Hodiaŭ ĝi estas rusa uniformo; hieraŭ ĝi estis germana militŝipo por la Persa Golfo. Nova mandato armea estas eldonita en ĉi tiu jaro; nova leĝaro estas promesita por la venonta. Nenio rezultas el ĉi tiuj brilaj skemoj, kaj la formetejoj de la palaco ne estas pli[xlii] plenaj de rompita meĥanikaro kaj forĵetitaj kuriozaĵoj, ol la paperfaketoj de la registaraj oficejoj estas de malsukcesaj reformoj kaj mortintaj fiaskoj.

... En supra ĉambro de la sama pavilono, Mírzá Abu’l-Qásim, la Qá’im-Maqám, aŭ Granda Veziro, de ŝaho Muammad (patro de la nuna monarko) estis premsufokita en 1835 laŭ ordono de sia reĝa mastro, kiu sekvis en tio ekzemplon montrita al li de sia antaŭulo, kaj mem montris ekzemplon, kiu estis bone sekvita de lia filo. Okazas malofte en historio, ke oni trovas tri intersekvajn suverenojn, kiuj, nur pro ĵaluzaj motivoj, mortigis la tri ministrojn, kiuj aŭ surtronigis ilin aŭ en la tempo de sia malaltigo plenumis la plej altan oficon en la Ŝtato. Tia estas la triobla eminenteco de ŝahoj Fat-`Alí, Muammad, kaj iri’d-Dín.”

B. La Registraro

„En lando tiel malmoderna pri konstitucia progreso, tiel senhava je formoj kaj leĝoj kaj ĉartoj, kaj tiel firme senŝanĝa en la antaŭmemoraj tradicioj de la Oriento, la persona elemento, kiel oni povus atendi, estas elstare potenca; kaj la regado de Persujo estas preskaŭ nenio alia ol la arbitra uzado de aŭtoritateco de aro da personoj en [xlii]malaltiĝanta serio, de la suvereno ĝis la estro de malgrava vilaĝo. La sola malpermeso, kiu funkcias sur la pli malaltajn gradojn, estas timo al iliaj superuloj, kaj kutime oni povas trovi rimedojn malpliigi tion; sur la pli altajn rangojn timo al la suvereno, kiu ne ĉiam kontraŭstaras similajn metodojn de pacigo; kaj sur la suverenon mem, ne de enlanda, sed de fremdlanda opinio, kiel estas reprezentata de la malamika kritiko de la eŭropa ĵurnalaro ... Oni povas ja konsideri la ŝahon en ĉi tiu momento kiel eble la plej bonan ekzistantan specimenon de modera despoto; ĉar en la limoj menciitaj li estas efektive nerespondeca kaj ĉiopova. Li havas plenan estrecon super la vivo kaj propraĵoj de ĉiu el siaj regatoj. Liaj filoj havas nenian sendependan povon, kaj ili povas esti malaltigitaj al senpoveco aŭ senhaveco en momenteto. La ministroj estas altigitaj kaj[xliii] malaltigitaj laŭ la reĝa plaĉo. La suvereno estas la sola administranto, kaj ĉiuj oficistoj estas liaj deputitoj. Neniaj civilaj tribunaloj ekzistas por malpermesi aŭ modifi lian prerogativon.

... Pri la ĝeneralaj karaktero kaj kapableco de la ministroj de la persa kortego, Sir J. Malcom en sia Historio skribis jene en la fruaj jaroj de la jarcento: »La ministroj kaj ĉefaj oficistoj de la Kortego estas preskaŭ ĉiam viroj ĝentilmoraj, ege lertaj pri la aferoj de siaj respektivaj fakoj, agrablaj en interparolo, kvietaj humore, kaj treege observemaj; sed ĉi tiuj agrablaj kaj utilaj ecoj estas ĝenerale ĉio, kion ili posedas kaj oni ne povas atendi virtecon aŭ liberalan scion en viroj, kies vivoj estas malŝparitaj prizorgante formojn; kies vivrimedoj estas devenigitaj el la plej koruptaj fontoj; kies okupado estas en intrigoj, kiuj ĉiam havas la samajn celojn: gardi sin aŭ ruinigi aliajn; kiuj ne povas sendanĝere paroli ian lingvon krom tiu de flatado kaj trompo; kaj kiuj estas mallongavorte kondamnitaj de sia stato esti subaĉeteblaj, ruzaj, kaj falsaj. Sendube estis multaj ministroj de Persujo, kiujn klasigi sub tiun ĉi ĝeneralan priskribon estus maljuste; sed eĉ la plej eminentaj viroj rilate al virto kaj talento estis devigitaj iagrade alĝustigi siajn principojn al sia rango; kaj, krom se la konfidenco de ilia suvereno metis ilin preter la timon de konkurantoj, neceso devigis al ili [xliii]praktiki sklavemecon kaj hipokritecon kontraŭajn al la vero kaj rekteco, kiuj solaj povas starigi pretendon al la respekto, kiun ĉiuj emas doni al bonaj kaj gloraj viroj.« Ĉi tiuj rimarkigoj elstaras pro la envidpovo kaj justeco karakterizaj de ilia eminenta aŭtoro, kaj estas bedaŭrinde, ke multgrade ili priskribas la nunan tiel bone kiel la antaŭan generacion.”

C. La Popolo

„Mi venas nun al tio, kio estas la ĉefa kaj diferenciga trajto de írána administrado. Oni povas diri, ke la registraro, eĉ la vivo mem, konsistas plejparte el interŝanĝo de donacoj. Laŭ ĝiaj sociaj vidpunktoj ĉi tiu kutimo supozeble ilustrus la malvarajn sentojn de aminda popolo; kvankam eĉ ĉi tie ĝi havas malafable sensencan vidpunkton, kiel ekzemple, [xliv] kiom ajn oni gratulas sin pro tio, ke oni ricevis donacon, oni trovas, ke ne nur oni devas fari redonacon egalvaloran al la donacinto, sed devas ankaŭ malavare pagi la portanton de la donaco (al kiu onies redono estas tre kredeble la sola akceptita rimedo de ekzisto) proporcie al ĝia mona valoro. Laŭ ĝia politikaj vidpunktoj, la kutimo donacadi, kvankam konsekrita en la malmolegaj tradicioj de la Oriento, tamen estas egalsenca kun la sistemo alie priskribita per pli malplaĉigaj nomoj. Ĉi tio estas la sistemo, laŭ kiu la registraro de Persujo estis kondukita dum jarcentoj, kaj kies konservado kontraŭstarigas fortikan barieron al ia vera reformo. De la ŝaho suben estas apenaŭ oficisto, kiu ne akceptos donacojn, apenaŭ posteno, kiu ne estas donita kontraŭ donacoj, apenaŭ enspezoj, kiuj ne estas amasigitaj per ricevado de donacoj. Ĉiu persono, preskaŭ senescepte, en la oficiala hierarkio supre menciita, nur aĉetis sian postenon per mondonaco aŭ al la ŝaho, aŭ al ministro, aŭ al la supera guberniestro, kiu elektis lin. Se estas kelkaj kandidatoj por posteno, tute verŝajne gajnos tiu, kiu faros la plej bonan proponon.

La »madákhil« estas konservita nacia institucio en Persujo, la devigpago de kiu, en miriado da diversaj formoj, kies eltrovemeco estas egalita nur de ilia multeco, estas la [xliv]superaj intereso kaj plezurego de la ekzisto de perso. Ĉi tiu rimarkinda vorto, por kiu s-ro Watson diras, ke estas nenia preciza anglalingva egalaĵo, kompensaĵo, kolektaĵoj kaj ŝtelaĵoj, profito, laŭ la kunteksto, en kiu ĝi estas uzita. Entute, ĝi signifas tiun saldon de persona profito, kutime esprimita en mona formo, kiu povas esti premita el iu kaj ĉiu negoco. Trakto, en kiu du partoprenantoj estas implikitaj kiel donacanto kaj ricevanto, kiel superulo kaj subulo, aŭ eĉ kiel egalaj kontraktantoj, ne povas okazi en Persujo se tiu partoprenanto, kiu povas esti ekkonita kiel la aŭtoro de la favoro aŭ servo, ne pretendas kaj ricevas difinitan monprofiton pro tio, kion li faris aŭ donacis. Kompreneble, oni povas diri, ke humaneco estas ja[xlv] sama en la tuta mondo; ke simila sistemo ekzistas laŭ alia nomo en nia propra aŭ aliaj landoj, kaj ke la filozofia kritiko akceptos person kiel viron kaj fraton. Iagrade ĉi tio estas vera. Sed en neniu lando, kiun mi iam vidis, aŭ pri kiu mi aŭdis en la mondo, estas la sistemo tiel malkaŝa, tiel senhonta, aŭ tiel universala, kiel en Persujo. Pro tio, ke ĝi tute ne estas limigita al la sfero de mastrumado aŭ al komercaj negocoj, ĝi trapenetras ĉiun medion kaj inspiras la plejmulton el la agoj de vivo. Oni povas diri, ke, per ĝia funkcio, malavareco aŭ senpaga servo estas forigita en Persujo el la kategorio de socia virteco, kaj avideco estas altigita en la gvidantan principon de homa konduto... Per ĉi tio estas starigita progresio de rabado de la suvereno ĝis la regato, ĉiu ulo en la malsuprenira skalo rekompencas sin, kaj la malfeliĉa vilaĝano estas la fina viktimo. Tiuokaze, ne estas mirige, ke ofico estas la ĝenerala vojo al riĉeco, kaj ke okazoj estas oftaj pri viroj, kiuj, komencinte kun nenio, troviĝas loĝadantaj en belegaj domoj, ĉirkaŭitaj de aroj da vasaloj kaj vivantaj laŭ grandioza maniero. »Profitu tiom, kiom vi povas, dum vi povas« estas la regulo, kiun plej multaj viroj metas antaŭ si enirante la publikan vivadon. Nek populara spirito kontraŭsentas la agon; la estimo de iu, kiu, havante la okazon, malsukcesis plenigi siajn proprajn poŝojn, estas malkomplimenta pri lia saĝo. Neniu pensas pri [xlv]la suferantoj, de kiuj fine la materialo por ĉi tiuj sinsekvaj »madákhiloj« estas devenigita, kaj el la ŝvito de kies neplendema frunto estas premtordita la riĉeco, kiu estas malŝparita por luksaj somerloĝejoj, eŭropaj kuriozaĵoj kaj grandegaj vasalaroj.

... Inter la elstaraĵoj de publika vivo en Persujo, kiu plej rapide impresus fremdulon, kaj kiuj nerekte devenas de la samaj statoj, estas la grandega nombro da deĵorantoj kaj vasaloj, kiuj svarmas ĉirkaŭ ministro aŭ iu alia oficisto. Okaze de funkciulo de alta rango aŭ posteno, ĉi tiuj diversas nombre de 50 ĝis 500. Benjamin diras, ke la Ĉefministro siatempe havis 3.000. Nu, la teorio pri socia kaj ceremonia etiketo[xlvi], kiu estas ĝenerela en Persujo, kaj ja tute tra la Oriento, iagrade respondecas tiun ĉi fenomenon, ĉar oni taksas personan gravecon grandamezure laŭ la publika pompo, kiun ĝi povas fari, kaj laŭ la servistaro, kiun okaze ĝi povas paradigi. Sed estas la institucioj »Madákhil« kaj malpermesataj kolektaĵoj kaj ŝtelaĵoj, kiuj estas la radiko de la malbono. Se la guberniestro aŭ ministro estus devigita pagi salajrojn al ĉi tiu tuta sklavemularo, iliaj vicoj rapide malgrandiĝus. La plimulto el ili estas nesalajrita; ili aliĝas al sia mastro pro la okazoj por trudpagigo, kiujn tiu rilato prezentas al ili, kaj prosperas kaj grasiĝas per rabado. Oni povas rapide imagi, kiel granda fonto de senfortiĝo estas ĉi tiu svarmo de sangosuĉantoj sur la provizojn de la lando. Ili estas veraj tipoj de neproduktaj laboristoj, kiuj prenas sed neniam kreas riĉecon; kaj ilia ekzisto estas preskaŭ nacia afliktego... Estas fundamenta punkto de persa etiketo, kiam oni iras viziti, kunvenigi kun si kiel eble plej multajn el la propra domanaro, ĉu surĉevalajn ĉu piedirantajn; kaj la nombro de tia vasalaro estas akceptata kiel signo de la rango de la mastro.”

D. La Eklezia Ordo

„Mirinde adaptita egale al la klimato, karaktero kaj okupoj de tiuj landoj, kiujn ĝi malmolege premtenas, Islámo tenas la sindediĉinton en plena sklaveco de lulilo ĝis tombo. Al li, ĝi ne estas nur religio, ĝi estas ankaŭ registraro, filozofio kaj scienco. La [xlvi]mahometana penso ne estas tiom pri ŝtata religio, kiom, se estas permesata la frazero, pri religia ŝtato. La subtenaj traboj, per kiuj la socio mem estas ĉirkaŭtordita, estas ne el civila, sed el eklezia elpenso; kaj, envolvita en ĉi tiu belega, eĉ se paraliziga, kredo, la mahometano vivas en kontenta cedo de ĉiu volpovo, konsideras, ke estas sia plej alta devo adori Dion kaj devigi, aŭ se tio estas neeble, malestimi tiujn, kiuj ne adoras Lin spirita, kaj tiam mortas en plej certa espero al Paradizo.

... Ĉi tiuj Siyyidoj, aŭ idoj de la Profeto, estas netolerebla ĝenaĵo al la lando, dedukante de sia asertita deveno kaj de la prerogativo[xlvii] de la verda turbano la rajton al sendependeco kaj malĝentilega sintenado, pro kio iliaj samlandanoj, kiel ankaŭ fremduloj, devas suferi.

... Kiel komunume la persaj judoj estas enigitaj en granda malriĉeco kaj nescio ... Ĉie tra la mahometanaj landoj de la Oriento ĉi tiuj malfeliĉaj homoj estis subigitaj al la persekutado, kiun la kutimo instruis al ili, kiel ankaŭ al la mondo, konsideri kiel sian normalan sorton. Kutime devigitaj vivi aparte en Hebreejo, aŭ aparta kvartalo de la urbetoj, deantikve ili suferas pro malpermesoj pri okupo, vesto, kaj kutimoj, kiuj disigis ilin kiel sociajn pariojn de iliaj samtempuloj... En Ifáhán, kie estas onidire 3.700, kaj kie ili okupas rilate pli bonan staton, ol alie en Persujo, oni ne permesas al ili porti »kuláhon« aŭ persan kapveston, posedi butikojn en la bazaro, konstrui la murojn de siaj domoj tiel altaj, kiel estas tiuj de mahometanaj najbaro, aŭ rajdi en la stratoj... Tamen, tuj kiam ia netoleremo ekiĝas en Persujo aŭ alie, la judoj estas preskaŭ ĉiam la unuaj viktimoj. Ĉies mano estas kontraŭ ili; kaj ve al tiu malbonŝanca Hebreo, kiu estas la unua renkonti persan stratpopolaĉon.

... Eble la plej eksterordinara karakterizaĵo de vivo en Mashhad, antaŭ ol mi lasas la temon pri la sanktejo kaj la pilgrimantoj, estas la provizo por la materia konsolo de ĉi tiuj dum ilia restado en la urbo. Rekompence pro la longaj vojaĝoj, kiujn ili faris, pro la malfacilaĵoj, kiujn ili suferis, kaj pro la distancoj, per kiuj ili estas [xlvii]disigitaj de familio kaj hejmo, ili estas permesataj, kaj la eklezia leĝo kaj ĝiaj aŭtoritatuloj fermas la okulojn pri tio, portempe edziĝi dum sia restado en la urbo. Estas granda daŭra enloĝantaro de edzinoj taŭgaj por la celo. Oni trovas mulláon, sub kies sankcio kontrakto estas redaktita kaj formale sigelita de ambaŭ personoj; honorario estas pagita, kaj la unuiĝo estas laŭleĝe plenumita. Post paso de dusemajno aŭ monato, aŭ kio ajn estu la specifita periodo, la kontrakto finiĝas; la portempa edzo reiras al siaj propraj lares et penates en iu malproksima regiono, kaj la sinjorino, post devigita senedzeco de dekkvar tagoj, rekomencas sian karieron[xlviii] persisti edzinecon. Alivorte, giganta sistemo de prostituo, sub la sankcio de la Religio, estas ĝenerala en Mashhad. Eble ne estas pli senmorala urbo en Azio; kaj mi bedaŭrus diri, kiom el la neplendemaj pilgrimantoj, kiuj trairas marojn kaj landojn por kisi la kradon de la tombo de la Imám, ne estas ankaŭ kuriĝigitaj kaj konsolitaj dum sia marŝado per atendita agrabla libertempo kaj tio, kion la angla ligvo priskribas kiel »bona amuzdiboĉo«”

Konkludo

„Antaŭ ol mi forlasos la temon pri la persa leĝo kaj ĝia administrado, mi aldonu kelkajn vortojn rilate al la temo pri punoj kaj malliberejoj. Nenio estas pli terura al la eŭropa leganto, kiam li sekvas sian vojon tra la krimomakulitaj kaj sangaj folioj de persa historio dum la pasinta kaj, laŭ feliĉa malplia grado, dum la nuna jarcento, ol la priskribo pri sovaĝaj punadoj, kaj abomenaj turmentegoj, kiuj atestas alterne al la senkoremo de la brutulo kaj la eltrovemeco de la diablo. La persa karaktero estis ĉiam fruktodona pri elpensaĵoj kaj indiferenta pri suferado; kaj en la kampo de juĝaj ekzekutoj ĝi trovis vastan agspacon por ekzerci ambaŭ akiraĵojn. Ĝis tre antaŭnelonga periodo, ja en la limoj de la nuna regado, kondamnitaj kriminaloj estis krucumitaj, eksplodigitaj el pafiloj, enterigitaj vivaj, palismortigitaj, hufferumitaj kiel ĉevaloj, disŝiritaj tiamaniere, ke ili estis ligitaj al la suproj de du arboj kune kunigitaj kaj tiam lasitaj rerisortiĝi al siaj naturaj lokoj, ŝanĝitaj en homajn torĉojn, senhaŭtigitaj vivaj.[xlviii]

Sub tia duobla regsistemo, kia tiu, kiun mi ĵus priskribis – nome, administrado, en kiu ĉiu partoprenanto estas, laŭ diversaj vidpunktoj, kaj la subaĉetanto kaj la subaĉetito; kaj tia juĝa procedo sen leĝo aŭ juĝejo – oni povos tuj kompreni, ke fido je la Registraro kredeble ne ekzistas, ke estas nenia persona devosento aŭ honorfiereco, nenia reciproka fido aŭ kunlaboro (krom je la servo de malbonfarado), nenia malhonoro en malkaŝo, nenia honoro en virteco, super ĉio, nenia nacia spirito aŭ patrioteco. Tiuj filozofoj pravas, kiuj rezonas, ke reformo morala[xlix] devas antaŭi materian, kaj interna eksteran, en Persujo. Estas malutile grefti novajn brancetojn sur trunketon, kies propra suko estas eluzita aŭ venenita. Ni povus doni al Persujo vojojn kaj fervojojn; ni povus manovri ĝian armeon kaj vesti ĝiajn metiistojn; sed ni ne estos kondukintaj ĝin en la vicon de civilizitaj nacioj antaŭ ol ni estos atingintaj la koron de la popolo, kaj donintaj novan kaj radikalan sindirekton al la naciaj karaktero kaj institucioj. Mi faris tiun ĉi priskribon pri persa administrado, kiun mi opinias esti vera, por ke Esperantaj legantoj komprenu la sistemon, kiun reformantoj, ĉu fremduloj aŭ enlandanoj, devas kontraŭstari, kaj la feran muron de rezisto konstruita de la plej egoistaj instinktoj, de la homo, kiuj kontraŭas progresemajn ideojn. La ŝaho mem, kiel ajn sincera estu lia deziro enkonduki novaĵon, estas iagreade varbita flanke de ĉi tiu pereiga sistemo pro tio, ke li ŝuldas al ĝi sian privatan riĉaĵon; dum tiuj, kiuj plej laŭte komdamnas ĝin private, ne estas malantaŭ siaj samuloj elmontre klini la kapojn en la templo de Rimon. En ĉiu rango sub la suvereno tute mankas la iniciato ekribeli kontraŭ la tiraneco de antaŭmemora moro; kaj se tia fortikulo, kia estas la nuna reĝo, povas nur prove entrepreni ĝin, kie estas tiu, kiu predikos entuziasme?”

Eltiraĵoj el „Persujo kaj la Persa Problemo”, de Lord Curzon[xlix]

REEN