En la tempo, kiam
la brila realeco de la Kredo de Mahometo estis malheligita pro la malklareco,
fanatikeco , kaj malvirto de la kontraŭstaraj sektoj, en kiujn ĝi
falis, aperis super la horizonto de la Oriento[1] lumiga Stelo de Dia gvidado, Shaykh
Aḥmad-i-Aḥsá’í[2]. Li rimarkis, kiel tiuj, kiuj konfesis la
kredon de Islámo, disbatis ĝian unuecon, subfosis ĝian
forton, deklinigis ĝian celon, kaj degradis ĝian sanktan nomon. Lia
animo turmentegiĝis pro la koruptemo kaj malpaco, kiuj karakterizis la
ŝianan sekton de Islámo. Inspirita per la
lumo, kiu brilis en li,[3] li leviĝis kun senerara vidkapablo,
kun difinita celo kaj altega sindediĉo por ekprotesti kontraŭ la
perfidado al la Kredo de tiuj malnoblaj homoj. Arde fervora kaj konsciante la
altegecon de sia elektita tasko, li flame alvokis, ne nur al ŝiana Islámo,
sed al ĉiuj sekvantoj de Mahometo [002]tra la Oriento, ke ili
vekiĝu el la dormo de [002]senatento kaj pretigu la vojon por Tiu,
kiu nepre estos malkaŝita en la pleneco de la tempo, kies lumo sola povos
disĵeti la nebulon de antaŭjuĝo kaj nescio, kiuj envolvis tiun
Kredon. Forlasante siajn hejmon kaj parencaron sur unu el la insuloj de Bahrayn,
Sude de la Persa Golfo, li ekvojiris, kiel ordonite de Dia antaŭvido
ĉiopova, por solvi la misterojn de tiuj versoj en la Sankta Skribo Isláma,
kiuj antaŭsignis la alvenon de nova Malkaŝanto. Li bone sciis la danĝerojn
kaj riskojn, kiuj ĉirkaŭos lian vojon; li tute sentis la premegan
respondecon de sia tasko. En lia animo brulis la konvinko, ke nenia reformo en
la Kredo de Islámo, kiel ajn drasta, povus efektivigi la
regeneradon de ĉi tiu perversa popolo. Li sciis, kaj de la Dia Volo li
estis destinita elpruvi, ke nur nova kaj sendependa Revelacio, kiel atestita
kaj antaŭmontrita en la Sankta Skribo de Islámo,
povus revivigi la sorton kaj renovigi la purecon de tiu dekadenca Kredo.[4]
En la fruaj tagoj
de la dektria jarcento de la Heĝiro, kiam li estis kvardekjara, senigita
de ĉiuj surteraj havaĵoj kaj apartiĝinta de ĉio krom Dio,
li leviĝis por dediĉi la restintajn tagojn de sia vivo al la tasko,
kiun li sentis sin instigita entrepreni. Unue li iris en Najafon
kaj Karbiláon,[5] kie, post kelkaj jaroj, li akiris konon
de la komunaj pensoj kaj kondutnormoj rondirantaj inter la klerularo de Islámo.
Tie li iĝis konata kiel unu el la aŭtoritataj klarigantoj de la Isláma
Sankta Skribo, li estis proklamita kiel mujtahid,
kaj baldaŭ li ricevis [003]plipotencon super la cetero de siaj
kolegoj, kiuj aŭ vizitis aestis loĝantaj en tiuj sanktaj urboj.
Ĉi tiuj ekrespetkis lin kiel iun iniciatintan en la misterojn de la Dia
Revelacio, kaj kapablan solvi la malfacile kompreneblajn parolojn de Mahometo
kaj de la imámoj de la Kredo. Ju pli lia influo multiĝis
kaj la kampo de lia [003]aŭtoritato
larĝiĝis, des pli li trovis sin sieĝata ĉiuflanke de
ĉiamkreskanta aro de sindonemaj serĉadantoj, kiuj petis esti
klerigataj pri la malsimplaĵoj de la Kredo, kion li ĉion lerte kaj
plene klarigis. Pro sia sciado kaj sentimo, li terurigis la korojn de la
sufanoj kaj neoplatonanoj kaj aliaj similaj skoloj,[6] kiuj enviis lian klarecon kaj timis lian
senkompaton. Per tio li akiris pluan favoron en la okuloj de tiuj kleraj
teologiistoj, kiuj konsideris tiujn ĉi sektojn kiel la dissemantojn de
malklaraj kaj herezaj doktrinoj. Tamen, kiel ajn granda estis lia famo, kaj
kiel ajn universala estis la respekto, kun kiu oni estimis lin, li
malŝatis ĉiujn honorojn, kiujn liaj admirantoj [004]superŝutis sur lin. Li miris je ilia
sklavema sindono al rando kaj grado, kaj insiste rifuzis kuniĝi kun la celo
de iliaj penadoj kaj deziroj. [004]
Atingite sian celon
en tiuj urboj, kaj enspirante la bonodoron, kiu blovetis sur lin en Persujo, li
sentis en sia koro nedeteneblan sopiron rapidi al tiu lando. Tamen, li kaŝis
de siaj amikoj la veran motivon, kiu instigis lin direkti siajn paŝojn al
tiu lando. Voje de la Persa Golfo li rapidis al la lando de sia kordeziro,
laŭŝajne por viziti la sanktejojn de la Imám
Riḍá en Mashhad.[7] Li avide deziris senŝarĝi Sian
animon, kaj fervore serĉis tiujn, al kiuj li povu sciigi la sekreton, kiun
li ankoraŭ al neniu malkaŝis. Je sia alveno al Shíráz,
la urbo, kiu konservis tiun kaŝatan Trezoron de Dio, kaj el kiu la
voĉo de la Heroldo de la nova Malkaŝanto estis laŭdestine
proklamota, li iris al la Masjid-i-Jum`ih, moskeo, kiu,
laŭ ĝia stilo kaj formo, mirige similis al la sanktejo de Mekko.
Multfoje dum li rigardadis tiun konstruaĵon, li rimarkis: „Vere, ĉi tiu domo de Dio antaŭmontras tiajn
signojn, kiajn nur tiuj povas perakcepti, kiuj estas naturdonitaj je kompreno. Ŝajnas al mi,
ke tiu, konceptis kaj konstruis ĝin, estis inspirita de Dio.”[8] Kiel ofte kaj kiel pasie li gloris tiun
urbon! La laŭdo, kiun li malŝparis pri ĝi, estis tia, ke liaj
aŭdantoj, kiuj vere havis tro grandan konon de ĝia mezkvalito, miris
je lia esprimmaniero. „Ne miru,” li diris al tiuj, kiuj miris, „ĉar antaŭ nelonge la sekreto de miaj vortoj
malkaŝiĝos al vi. Inter [005]vi
kelkaj, kiuj sufiĉe longe vivos por vidi la gloron de Tago, kiun la
antikvaj profetoj sopiris vidi.” Tiel granda estis lia
aŭtoritato en la okuloj de la ulemoj, kiuj konatiĝis kaj
interparoladis [005]kun li, ke ili konfesis sin nekapablaj
kompreni la signifon de liaj misteraj aludoj, kaj ili atribuis sian mankon al
sia nesufiĉa kompreno.
Disseminte la
semojn de la Dia sciado en la korojn de tiuj, kiujn li trovis akceptemaj je sia
alvoko, Shaykh Aḥmad ekvojaĝis al Yazd,
kie li restis kelktempe, daŭre okupante sin pri la dissemado de tiaj
veroj, kiujn li sentis sin instigita malkaŝi. La plejmulto el liaj libroj
kaj epistoloj estis verkitaj en tiu urbo.[9] Tia estis la famo kiun li akiris,[10] ke la reganto de Persujo, ŝaho Fatḥ-`Alí, sentis sin instigita skribi leteron al
li de ṭihrán,[11] petante, ke li klarigu [006]kelkajn specialajn demandojn rilate al la
malfacile kompreneblaj instruoj de la mahometana kredo, kies signifon la
ĉefaj ulemoj de sia reĝolando ne povis malkaŝi. Al ĉi tio li
bonvole li respondis en la formo de epistolo, al kiu li donis la nomon „Risáliy-i-Sulṭáníyyih.” La ŝaho estis tiel plezurigita per
la stilo kaj teksto de tiu epistolo, ke li tuj sendis al li duan
komunikaĵon, tiun ĉi fojon transdonante al li inviton viziti lian
kortegon. Respondante al ĉi tiu dua imperiestra komunikaĵo, [006][007]li skribis jene: „Ĉar mi intencis, de post mia foriro de Najaf kaj Karbilá, viziti kaj honorigi la sanktejon de la Imám Riḍa en Mashhad, mi permesas al
mi esperi, ke via Imperiestra Moŝto afable konsentos, ke mi plenumu la
sanktan promeson, kiun mi faris. Poste, se plaĉos al Dio, estos mia espero
kaj celo profiti la honoron, Kiun via Imperiestra Moŝto bonvolis fari al
mi.”
Inter tiuj, kiuj
en la urbo Yazd estis vekitaj per la revelacio de tiu portanto de la Dia
lumo, estis ḥájí `Abdu’l-Vahháb, granda
piulo, justa kaj Ditimema. Li vizitis Shaykh Aḥmadon ĉiutage, kune kun certa Mullá
`Abdu’l-Kháliq-i-Yazdí,
kiu estis konata pro sia aŭtoritato kaj sciado. Kelkafoje, tamen, por
paroli konfidence kun `Abdu’l-Vahháb, Shaykh
Aḥmad, je la granda surprizo de la klera `Abdu’l-Kháliq,
petis lin foriĝi de lia ĉeesto kaj lasi lin sola kun lia elektita kaj
favorita disĉiplo. Ĉi tiu malkaŝita prefero, elmontrita al tiel
modesta kaj malklera persono kiel `Abdu’l-Vahháb, estis
kaŭzo de granda surprizo al ĉi tiu kunulo, kiu ja tro multe konsciis
sian propran superemon kaj scion. Pli poste, tamen, kiam Shaykh
Aḥmad jam forlasis el Yazd,
`Abdu’l-Vahháb
foriĝis de la homa socio kaj iĝis konsiderata kiel sufano. Tamen, li
estis denuncata kiel uzurpulo de la ortodoksaj ĉefoj de tiu komunumo, kiel
ekzemple la Ni`matu’lláhí kaj Dhahabí,
kaj li estis suspektata je [007]deziro senigi ilin je ilia ĉefeco. `Abdu’l-Vahháb,
por kiu la sufana doktrino enhavis nenian apartan altiron, malestimis iliajn
maljustajn kulpigojn kaj evitis ilian socion. Li kunestis kun neniu krom Hájí
ḥasan-i-Náyiní, kiun li elektis sian intiman amikon, kaj
al kiu li konfidis la sekreton, je kiu li estis komisiita de sia majstro. Kiam `Abdu’l-Vahháb
mortis, ĉi tiu amiko, sekvante lian ekzemplon, daŭrigis laŭiri
la vojon, kiun tiu gvidis lin surpaŝi, kaj anoncis al ĉiu akceptema
homo la novaĵon de la rapide alvenanta Revelacio de Dio.[008]
Mírzá Maḥmúd-i-Qamṣarí, kiun mi renkontis en Káshán,
kaj kiu tiam estis maljunulo de pli ol naŭdek jaroj kaj estis kore amata
kaj estimegata de ĉiuj, kiuj konis lin, rakontis al mi la jenan historion:
„Mi ekmemoras, ke, en mia juneco, kiam mi estis
loĝanta en Káshán, mi aŭdis pri certa sinjoro en Náyin, kiu leviĝis por anonci la novaĵon de nova
Revelacio, kaj pro kies ĉarmo ensorĉiĝis ĉiuj, kiuj
aŭdis lin, ĉu instruituloj, registraj oficistoj, aŭ la
malkleruloj. Lia influo estis tia, ke tiuj, kiuj renkontis lin, forlasis la
mondon kaj malestimis ĝian riĉecon. Scivolante konstati la veron, mi
iris, sen la scio de miaj amikoj, al Náyin, kie mi sukcesis kontroli la komunajn raportojn pri li. Lia
radianta vizaĝo rebrilis la lumon, kiu estis ekbruligita en la animo. Unu
tagon, post lia matena preĝo, mi aŭdis lin paroli tiujn ĉi
vortojn: »Antaŭ nelonge la tero fariĝos paradizo. Antaŭ
nelonge Persujo fariĝos la sanktejo, ĉirkaŭ kiu rondiros la
popoloj de la tero.« Unu matenon, je tagiĝo, mi trovis lin sternitan,
ripetantan plensindoneme la vortojn »`Alláh-u-Akbar.«[12] Je mia granda
surprizo, li turnis sin al mi kaj diris, »Tio, kion mi anoncadis al. vi,
estas nun malkaŝita. Ĝuste en ĉi tiu horo la lumo de la
Promesito ekmontriĝas kaj superŝutas iluminadon sur la mondon. Ho Maḥmúd, vere mi diras,
vi ĝisvivos vidi tiun Tagon de tagoj.« La vortoj, kiujn tiu sanktulo
diris al mi, sonoradis en miaj oreloj ĝis la tago, kiam, en la jaro
sesdeka, mi estis privilegiita aŭdi [008]la alvokon, kiu
leviĝis el Shíráz. Ho ve! Pro mia
malforto mi ne povis rapidi al. tiu urbo. Pli poste, kiam Báb, la heroldo de la
nova Revelacio, alvenis en Káshánon kaj dum tri
noktoj loĝis kiel gasto en la domo de ḥájí Mírzá Jání, mi ne sciis pri
Lia vizito, kaj tiel preterlasis la honoron atingi Lian ĉeeston. Post
kelka tempo, konversaciante kun la sekvantoj de la Kredo, mi informiĝis,
ke la naskiĝtago de Báb estis la unua
tago de la monato Muḥarram, en la jaro 1235
p.H.[13] Mi konstatis, ke
la tago, al kiu ḥájí ḥasan-i-Náyiní aludis, ne estas
konforma al ĉi tiu dato, ke efektive inter ili estas dujara diferenco.
Ĉi tiu penso [009]forte konfuzis
min. Post longa tempo, tamen, mi konatiĝis kun certa ḥájí Mírzá Kamálu’d-Dín-i-Naráqí, kiu sciigis al
mi la Revelacion de Bahá’u’lláh en Baghdád, kaj kiu konfidis
al mi multajn versojn el la »Qaṣídiy-i-Varqá’íyyih«, kiel ankaŭ
certajn eltiraĵojn el la Persaj kaj Arabaj »Kaŝitaj
Vortoj.« Mi kortuŝiĝis profundanime, dum mi
aŭdis lin recitantan tiujn sanktajn vortojn. La jenon mi ankoraŭ
klare memoras: »Ho Filo de Ekzisto! Via koro estas mia
hejmo; sanktigu ĝin por Mia malsuprenveno. Via spirito estas Mia
malkaŝejo; puriĝu ĝin por mia aperiĝo. Ho Filo de la Tero!
Se vi deziras Min, servu neniun krom Mi; kaj se vi deziras rigardi Mian belon,
forturnu viajn okulojn de la mondo kaj ĉio, kio estas en ĝi; ĉar
mia volo kaj la volo de alia ol Mi, ĝuste kiel fajro kaj akvo, ne povas
enteniĝi kune en la sama koro.« Mi demandis lin
pri la naskiĝdato de Bahá’u’lláh. »Je
tagiĝo, la duan tagon de Muḥarram,« li
respondis, »en la jaro 1233 p. H.«[14] Mi tuj memoris la
vortojn de ḥájí ḥasan kaj ekmemoris la
tagon, en kiu ili estis parolitaj. Instinkte mi terenfalis kaj ekkriis:
»Glorata estas Vi, ho mia Dio, pro tio, ke Vi ebligis al mi atingi tiun
ĉi promesitan Tagon. Se nun mi estos alvokita al. Vi, mi mortos kontenta
kaj konfida.«” Tiun saman jaron, [009]la jaro 1274 p. H.,[15] tiu respekteginda kaj radianta homo cedis
sian spiriton al Dio.
Ĉi tiu
rakonto, kiun mi aŭdis el la lipoj de Mírzá
Maḥmúd-i-Qamṣarí mem, kaj kiu ankoraŭ rondiras inter
la homoj, certe pruvas forte la sagacecon de la mortinta Shaykh
Aḥmad-i-Aḥsá’í, kaj konvinke atestas la influon, kiun li
uzis sur siajn proksimajn disĉiplojn. La promeso, kiun li faris al ili,
fine plenumiĝis, kaj la mistero, per kiu li flamigis iliajn animojn,
disvolvigis en sia tuta gloro.
Dum tiuj tagoj,
kiam Shaykh Aḥmad pretiĝis foriri el Yazd,
Siyyid
Káẓim-i-Rashtí,[16] tiu alia lumigilo de Dia gvidado,
ekvojaĝis el sia naskiĝa provinco Gílán,
por viziti Shaykh Aḥmadon antaŭ ol [010]ĉi tiu entreprenis sian
pilgrimadon al. Khurásán. Dum sia unua
intervjuo kun li, Shaykh Aḥmad diris tiujn ĉi vortojn: „Mi bonvenigas vin, ho mia amiko! Kiel longe kaj kiel
avide mi atendis, por ke vi venu kaj liberigu min de la aroganteco de ĉi
tiu perversa popolo! Mi suferas pro la senhontemo de iliaj faroj kaj la
malvirteco de ilia karaktero. »Vere, Ni proponis al la tero, kaj al la
montoj, ke ili akceptu la konfidon de Dio, sed ili rifuzis la ŝarĝon,
kaj ili timis akcepti ĝin. La homo entreprenis subteni ĝin; sed vere,
li pruviĝis maljusta, malklera.«”.
Jam de sia frua
juneco ĉi tiu Siyyid Káẓim montris signojn de rimarkinda intelekta
povo kaj spirita envido. Li estis unika inter ĉiuj el sia propra rango kaj
aĝo. En la aĝo dekunu jaroj li estis lernita [010]parkere la tutan Koranon. En la aĝo
de dekkvar jaroj li estis lernita parkere grandegan nombron da preĝoj kaj
akceptitaj tradicioj de Mahometo. En la aĝo dekok jaroj li estis verkinta
komentarion pri verso en la Korano, konata kiel la Áyatu’l-Kursí,
kiu okazigis la miron kaj la admiron de la plej kleraj de sia periodo. Lia
pieco, la dolĉanimeco de lia karaktero, kaj lia humileco estis tiaj, ke
ĉiuj, kiuj konis lin, ĉu junaj aŭ maljunaj, profunde
impresiĝis.
En la jaro 1231 p.
H.,[17] en la aĝo de dudek du jaroj,
forlasante siajn hejmon, parencaron kaj amikojn, li foriris el Gílán,
celante atingi la ĉeeston de tiu, kiu tiel noble leviĝis por proklami
la proksimiĝantan tagon de la Dia Revelacio. Li kunestis kun Shaykh
Aḥmad nur kelkajn semajnojn, kiam, unu tagon,
ĉi tiu turnis sin al li kaj diris al li tiujn ĉi vortojn: „Restu en via hejmo kaj ĉesu ĉeesti miajn
prelegojn. Tiuj el miaj disĉiploj, kiuj sentos sin konfuzitaj, de nun
direktos sin al vi kaj petos ricevi de vi mem tian helpon, kiajn ajn ili
bezonos. Per la saĝeco, kiun la Sinjoro via Dio donacis al vi, vi solvos
iliajn problemojn kaj [011]trankviligos
iliajn korojn. Per la potenco de via eldiro vi helpos revivigi la forte
malzorgitan Kredon de Mahometo, via famega prapatro.” Ĉi tiuj
vortoj, diritaj al Siyyid Káẓim, okazigis la kontraŭsenton kaj
ekscitis la envion de la elstaraj disĉiploj de Shaykh
Aḥmad, inter kiuj estis Mullá
Muḥammad-i-Mámáqání kaj Mullá
`Abdu’l-Kháliq-i-Yazdí.
Tamen, tiel forta estis la indeco de Siyyid Káẓim, kaj tiel rimarkinda estis la evidenteco
de liaj scio kaj saĝeco, ke ĉi tiuj disĉiploj timegiĝis kaj
sentis sin devigitaj submetiĝi.
Shaykh Aḥmad, tiel konfidante siajn disĉiplojn al
la gvidado de Siyyid Káẓim, foriris al Khurásán.
Tie li restis kelkatempe, proksime al la sanktejo de la Imám
[012]Riḍá en Mashhad.
En la urba regioono li daŭrigis kun malŝparega fervoro la progresigon
de sia laboro. Per solvado de la malsimplaĵoj, kiuj maltrankviligis la
spiritojn de la serĉadantoj, li daŭrigis pretigi la vojon por la
alveno de la venonta Malkaŝanto. [011]En tiu urbo li
pli kaj pli konsciiĝis, ke la Tago, kiu vidos la naskiĝon de la
Promesinto, ne estas malproksime. Li sentis, ke la promesita horo rapide alproksimiĝas. El la direkto de
Núr,
en la provinco Mázindarán, li provis ekvidi la unuajn lumetojn
proklamantajn la tagiĝon de la promesita Spiritordo. Pro li estis proksima
la Revelacio antaŭsignita en la jenaj tradiciaj eldiroj: „Antaŭ nelonge vi vidos la vizaĝon de via
Dio, brilegantan kiel la luno en plena gloro. Kaj tamen, vi nepre ne
unuiĝos por akcepti Lian veron kaj subteni Lian Kredon.” Kaj „Unu el la plej potencaj signoj, kiuj signalos la
alvenon de la promesita Horo, estas ĉi tio: »Virino naskos Tiun, kiu
estos ŝia Sinjoro.«”
Tial, Shaykh
Aḥmad direktis sin al Núr,
kaj kune kun Siyyid Káẓim kaj aro da siaj eminentaj disĉiploj,
iris al ṭihrán. La ŝaho de Persujo, informita pri
la alproksimiĝo de Shaykh Aḥmad al sia ĉefurbo, ordonis al la
altranguloj kaj la oficistoj de ṭihrán, ke ili iru renkonti lin. Li ordonis, ke
ili transdonu koran bonvenesprimon lianome. La eminenta gasto kaj liaj kunuloj
estis reĝe gastigataj de la ŝaho, kiu persone vizitis lin kaj
deklaris lin esti [18] En tiuj tagoj naskiĝis Infano en
antikva kaj nobla familio de Núr,[19] kies patro estis Mírzá
`Abbás,
pli bone konata kiel Mírzá Buzurg,
Favorata regna ministro. Tiu Infano estis Bahá’u’lláh.[20] Je tagiĝo, la duan tagon [013]de Muḥarram, en la jaro 1233 p. H.,[21] la mondo, [012]ne sciante ĝian signifon, vidis la
naskiĝon de Tiu, kiu estis destinita oferi al ĝi tiajn nekalkuleblajn
benojn. Shaykh Aḥmad, kiu plene konstatis la signifon de
ĉi tiu bonaŭspicia okaznitaĵo, sopiris pasigi la restontajn
tagojn de sia vivo en la kortega ĉirkaŭaĵo de ĉi tiu ia,
ĉi tiu novenaskita Reĝo. Sed ĉi tio ne estis destinita. Kun sia
soifo nekvietigita, kun sia sopirado nekontentigita, li sentis sin devigita submetiĝi
al la nerevokebla dekreto de Dio, kaj forlasante la urbon de sia Amato, li iris
al Kirmánsháh.
La guberniestro de
Kirmánsháh,
princo Muḥammad-`Alí Mírzá, la plej maljuna
filo de la ŝaho kaj la plej lerta ano de sia familio, jam petis permeson
de lia Imperiestra Moŝto, ke li ebligu lin persone gastigi kaj servi Shaykh
Aḥmadon.[22] Tiel favorata estis la princo en la
okuloj de la ŝaho, ke lia patro estis tuj plenumita. Tute
submetiĝinta al sia destino, Shaykh Aḥmad adiaŭis ṭihránon. Antaŭ ol sia foriro el tiu urbo,
li flustris preĝon, ke ĉi tiu kaŝita trezoro de Dio, nun naskita
inter siaj samlandanoj, estu gardata kaj ame protektata de ili, ke ili konstatu
la plenmezuron de Liaj beniteco kaj gloro, kaj estu ebligitaj proklami Lian
bonegecon al ĉiuj nacioj kaj popoloj.
Je sia alveno en Kirmánsháhon,
Shaykh
Aḥmad decidis elekti aron de la plej akceptemaj
el siaj ŝianaj disĉiploj, kaj per dediĉado de sia aparta atendo
al ilia klerigo, ebligi al ili fariĝi la plej agemaj subtenantoj de la
Afero de la promesita Revelacio. En la serio de libroj kaj epistoloj, kiuj li
entreprenis venki, inter kiuj troviĝas lia bonkonata verko Sharḥu’z-Zíyárih, li laŭdegis, per klaraj kaj
brilegaj vortoj, la virtojn de la imámoj de la Kredo, kaj
doonis apartan emfazon al iliaj aludoj pri la alveno de la Promesito. Per siaj
oftaj aludoj al ḥusayn, [013]li volis indiki, tamen, neniun alian, ol
la ḥusaynon, kiu estas ankoraŭ malkaŝota;
kaj per siaj aludoj al la ĉiam reokazanta nomo `Alí,
li intencis ne la [014]`Alíon,
kiu estis mortigita, sed la `Alíon novenaskitan. Al tiuj,
kiuj demandis lin pri la signoj, kiuj nepre proklamos la alvenon de la Qá’im,
li forte asertis la neeviteblecon de la promesita Spiritordo. La saman jaroj,
en kiu naskiĝis Báb, Shaykh
Aḥmad suferis perdon de sia filo, kies nomo
estis Shaykh `Alí. Al siaj disĉiploj,
kiuj funebris lian perdon, li parolis tiujn ĉi vortojn de konsolo: „Ne malĝoju, ho miaj amikoj, ĉar mi oferdonis
mian filon, mian propran `Alíon,
kiel oferaĵon pro la `Alí,
kies alvenon ni ĉiuj atendas. Tiucele mi edukis kaj pretigis lin.”
Báb, kies nomo estis `Alí-Muḥammad, naskiĝis en Shíráz,
la unuan de Muḥarram, en la jaro 1235 p. H. Li estis ido de
familio glorata pro ĝia nobleco, kiu devenis de Mahometo mem. Lia patro, Siyyid
Muḥammad-Riḍá, kiel ankaŭ lia patrino, estis idoj
de la Profeto, kaj apartenis al familioj bonkonata rango. La dato de Lia
naskiĝo firmigis la verecon de la diraĵo atribuita al la Imám
`Alí,
la Komandanto de la Kredantoj: La mistero de ĉi tiu
eldiro, tamen, restis kaŝita, krom al tiuj, kiuj serĉadis kaj
konfesis la verecon de la nova Revelacio. Estis Li, Báb,
kiu, en sia unua, sia plej grava kaj ekzaltita Libro, malkaŝis tiun
ĉi eltiraĵon rilate al Bahá’u’lláh:
„Ho Vi Restaĵo de Dio! Mi oferis min tute por
Vi; Mi konsentis esti malbenata pro Vi; kaj sopiris al nenio krom maltireco en
la vojo de Via amo. Sufiĉa atestanto al Mi estas Dio, la Ekzaltita, la
Protektanto, la Antaŭtempulo!”
Dum Shaykh
Aḥmad gastis en Kirmánsháh,
li ricevis tiom da pruvoj de arda sindonemo de princo Muḥammad-`Alí Mírzá ke foje li estis
instigita aludi al la princo en la jenaj terminoj: „Muḥammad-`Alíon mi konsideras
kiel mian propran filon, eĉ se li estas ido de Fatḥ-`Alí.” Rimarkinde granda aro da serĉadantoj
kaj disĉiploj amasiĝis en lian [014]domon kaj avide ĉeestis liajn
prelegojn. Al neniuj, tamen, li emis montri la konsideron kaj korinklinan
estimon, kiuj karakterizis lain sintenon al Siyyid
Káẓim. Ŝajnis, ke li elektis lin el la
popolamaso, kiu svarmis vidi, kaj estis pretiganta lin por daŭrigi, post
lia morto, lian laboron kun nemalkreskanta vigleco. Unu tagon, unu [015]el la disĉiploj demandis
al Shaykh Aḥmad pri la Vorto, kiun la Promesinto estas
parolonta en la pleneco de la tempo, Vorto tiel ege timiga, ke la tricent
dektri ĉefoj kaj nobeloj de la tuta tero ĉiuj forkuros pro konsterno,
kvazaŭ premegataj pro ĝia grandega pezeco. Shaykh
Aḥmad respondis al li: „Kiel
vi povus tromemfide subteni la pezecon de la Vorto, kiun la gentestroj de la
tero ne kapablas elporti? Ne penu kontentigi neeblan deziron. Ĉesu faradi
al mi tiun ĉi demandon, kaj petegu pardonon de Dio.” Tiu tro memfida demandanto denove
urĝis lin malkaŝi la kvaliton de tiu Vorto. Fine Shaykh
Aḥmad respondis: „Se
vi atingus tiun Tagon, se oni ordonus, ke vi malkonfesu la gardantecon de `Alí kaj neu ĝian validecon, kion vi dirus?” li ekkriis. Kiel doloriga estis lia eraro, kaj kiel kompatinda estis lia stato! Lia
fido estis presita per la pesilo kaj pruviĝis mankohava, ĉar li nepre
ne konfesis, ke Tiu, kiu devos esti malkaŝita, estas donita je tiu
superega potenco, kiun neniu kuraĝu dubi. Lia estas la rajto „ordoni
tion, kion ajn Li volas, kaj dekreti tion, kion Li deziras.” Kiu
ajn sanĉeliĝas, kiu ajn dubas Lian aŭtoritaton, eĉ se nur
momente aŭ pli mallonge, seniĝas je Lia favoro kaj konsideriĝas
pekoplena. Kaj tamen, tre malmultaj el tiuj, kiuj aŭskultis Shaykh
Aḥmadon en tiu urbo kaj aŭdis lin disvolvi
la misterojn de la aludoj en la Sankta Skribo, povis ĝuste estimi la
sencon de liaj elparoloj aŭ kompreneti ilian celon. Siyyid
Káẓim, lia lerta kaj eminenta helpanto, sola
povis pretendi kompreni lian signifon.
Post la morto de
la princo Muḥammad-`Alí Mírzá[23] Shaykh Aḥmad, malembarasita [015]de la urĝaj petegoj de la princo, ke
li plidaŭrigu sian gastadon en Kirmánsháh,
transloĝiĝis al. Karbilá. Kvankam ekstere li
ŝajnis rondiri ĉirkaŭ la sanktejo de la Siyyidu’sh-Shuhadá,[24] la Imán
ḥusayn, tamen lia koro, dum li faris tiujn
ritojn, sopiris al. tiu vera ḥusayn, la sola celo de lia korinklino. Agero de
[016]la plenaj eminentaj ulemoj kaj
mujtahidoj
svarmis viziti lin. Multaj ekenviis lian bonfamon, kaj multaj penis malfortigi
lian aŭtoritaton. Kiom ajn ili klopodis, ili tamen malsukcesis malfirmigi
lian pozicion de senduba supereco inter la klerularo de tiu urbo. Fine tiu
brilanta lumo estis alvokita direkti sian radiecon sur la sanktajn urbojn Mekko
kaj Medino. Tien li vojaĝis, tie li daŭrigis sian laboradon kun
senlima sindono, kaj tie li estis enterigita en la ombro de la tombo de la
Profeto, por la komprenigo de kies Afero li tiel fidele laboradis.
Antaŭ ol li foriris el Karbilá, li konfidis al Siyyid Káẓim, sia elektita posteulo, la sekretojn de sia misio,[25] kaj instruis, ke li klopodu ekbruligi en ĉiu akceptema koro la fajron, kiu brulis tiel brile en li. Kiom ajn Siyyid Káẓim insistis akompani lin ĝis