[lii]Distingaj trajtoj de Ŝiana Islámo
„La ĉefa punkto, en kiu la ŝianoj (kiel ankaŭ la aliaj
sektoj enkalkulitaj sub la pli ĝenerala termino Imámanoj)
diferenciĝas de la sunnanoj, estas la doktrino pri la Imámeco. Laŭ
la kredo de ĉi lastaj, la reprezenteco de la Profeto (Khiláfat) estas
afero decidota per elekto de liaj sekvantoj, kaj la videbla ĉefo de la
mahometana mondo rajtas al la alta posteno malpli per ia speciala difavoro, ol
per kombino de ortodokseco kaj administra kapableco. Aliflanke, laŭ la Imámana vidpunkto,
la reprezenteco estas afero tute spirita; ofico donita de Dio sola, unue de Lia
Profeto, kaj poste de tiuj, kiuj postvenis lin, kaj neniel rilatas al popola
elekto aŭ aprobo. Unuvorte, la Khalífih de la
sunnanoj estas nur la ekstera kaj videbla Defendanto de la Kredo: la Imám de la
ŝianoj estas la didekretita posteulo de la Profeto, iu dotita per
ĉiuj perfektecoj kaj spiritaj talentoj, kiun ĉiuj kredantoj devas
obei, kies decido estas absoluta kaj fina, kies saĝo estas superhoma, kaj
kies vortoj estas aŭtoritataj. La ĝenerala termino Imámeco estas
rilatebla al ĉiuj, kiuj havas tiun ĉi duan vidpunkton sen aludo al la
maniero, laŭ kiu ili elserĉas la vicon, kaj tial enkalkulas tiajn
sektojn, kiaj la Báqíranoj kaj Ismá`ílanoj, kiel
ankaŭ la ŝianojn aŭ [lii]»Religio
de la Dekdu« (Madhhab-i-Ithná-`Asharíyyih), kiel ili
estas pli specife difinitaj, pri kiuj solaj ni ĉi tie interesas nin.
Ĉi tiuj dekdu estas jene:
1.
`Alí-ibn-i-Abí-ṭálib, kuzo kaj
unua disĉiplo de la Profeto, murdita de Ibn-i-Muljam ĉe Kúfih en p.H. 40
(p.Kr. 661).
2.
ḥasan, filo de `Alí kaj Fáṭimih, kiu
naskiĝis en p.H. 2, venenita laŭ ordono de Mu`ávíyih I, en p.H.
50 (p.Kr. 670).
3.
ḥusayn, filo de `Alí kaj Fáṭimih, kiu
naskiĝis en p.H. 4, mortigita ĉe Karbilá la 10an de Muḥarram, p.H. 61
(10 Okt., p.Kr. 680).
4.
`Alí, filo de ḥusayn kaj Shahribánú 8filino de Yazdigird, la lasta
reĝo Sásáníyána),
ĝenerale nomata Imám Zaynu’l-`Ábidín, [liii] venenita de
Valíd.
5.
Muḥammad-Báqir, filo de la
supre nomita Zaynu’l-`Abidín kaj lia
kuzino Umm-i-`Abdu’lláh, filino de Imám ḥasan, venenita
de Ibráhím ibn-i-Valíd.
6.
Ja`far-i-ṣádiq, filo de Imám Muḥammad-Báqir, venenita
laŭ ordono de Manṣúr, la Khalífih `Abbáside.
7.
Músá Káẓim, filo de Imám Ja`far-i-ṣádiq, kiu
naskiĝis en p.H. 129, venenita laŭ ordono de Hárúnu’r-Ráshid en p.H.
183.
8.
`Alí-ibn-i-Músá’r-Riḍá,
ĝenerale nomata Imám Riḍá, kiu
naskiĝis en p.H. 153, venenita proksime al ṭús, en Khurásán, laŭ
ordono de Khalífih Ma’mún, p.H. 203,
kaj enterigita ĉe Mashhad, kiu akiras
sian nomon kaj sian sanktecon de li.
9.
Muḥammad-Taqí, filo de Imám Riḍá, kiu
naskiĝis en p.H. 195, venenita de Khalífih Mu`taṣim ĉe Baghdád, en p.H.
220.
10. `Alí-Naqí, filo de Imám Muḥammad-Taqí, kiu
naskiĝis en p.H. 213, venenita ĉe Surra-man-Ra’á, en p.H. 284.
11. ḥasan-i-`Askarí, filo de Imám `Alí-Naqí, kiu
naskiĝis en p.H. 232, venenita en p.H. 260
12. Muḥammad, filo de Imám ḥasan-i-`Askarí kaj Nargis-Khátún, nomita de
la ŝianoj Imám-Mihdí, »ḥujjatu’lláh«
(Pruvo de Dio), »Baqíya-tu’lláh«
(Restaĵo de Dio), kaj »Qá’im-i-Ál-i-Muḥammad«
(Tiu, kiu leviĝos de la familio de Mahometo). Li havis ne nur la saman
nomon sed la saman [liii]kunyihon
– Abu’l-Qásim –
kiel la Profeto, kaj laŭ la ŝianoj ne estas permesite, ke iu alia
havu tiun ĉi nomon kaj tiun ĉi kunyihon kune. Li
naskiĝis ĉe Surraman-Ra’á en p.H.
255, kaj postvenis la patron en la Imámeco en p.H.
260.
La ŝianoj kredas, ke li ne mortis, sed malaperis en subteran trairejon
en Surra-man-Ra’á, en p.H.
329; ke li ankoraŭ vivas, ĉirkaŭita de elektita aro de liaj
sekvantoj en unu el tiuj misteraj urboj, Jábulqá [liv] kaj Jábulsá, kaj ke,
kiam la pleneco de tempo venos, kiam la tero estos plena de maljusteco, kaj la
kredantoj estos enigitaj en malesperon, li elvenos, proklamita de Jesuo Kristo,
renversos la senkredulojn, starigos universalajn pacon kaj justecon, kaj
inaŭguros jarmilon da beniteco. Dun la tuta periodo de sia Imámeco, t.e. de
p.H. 260 ĝis hodiaŭ, la Imám Mihdí estis
nevidebla kaj neatingebla al la amaso de siaj sekvantoj, kaj ĉi tio estas
la signifo de la termino »Forvualiĝo« (Ghaybat). Post kiam
li prenis sur sin la funkciojn de Imám kaj estris
la enterigon de la patro kaj antaŭinto, Imám ḥasan-i-`Askarí, li
malaperis de la vido de ciuj krom kelkaj elektitoj, kiuj unu post la alia
daŭris agi kiel perantoj de komunikado inter li kaj liaj sekvantoj.
Ĉi tiuj personoj estis konataj kiel »Pordoj« (Abváb). La unua
el ili estis Abú-`Umar-`Uthmán ibn-i-Sa`íd `Umarí; la dua Abú-Ja`far Muḥammad-ibn-i-`Uthmán, filo de la
supre nomita; la tria ḥusayn-ibn-i-Rúḥ Naw-bakhtí; la kvara Abu’l-ḥasan `Alí-ibn-i-Muḥammad Símarí. El ĉi
tiuj »Pordoj« la unua estis elektita de la Imám ḥasan-i-`Askarí, la aliaj
de la tiam aganta »Pordo« kun la sankcio kaj aprobo de la Imám Mihdí. Ĉi
tiu periodo – kiu daŭris dum 69 jaroj – dum kiu la Imám estis
ankoraŭ atingebla per la »Pordoj«, estas konata kiel la
»Malplia« aŭ »Malsupera Forvualiĝo« (Ghaybat-i-ṣughrá). Tion ĉi
postvenis la »Pligranda« aŭ »Supera
Forvualiĝo« (Ghaybat-i-Kubrá). Kiam Abu’l-ḥasan `Alí, la lasta
»Pordo«, alproksimiĝis al sia vivofino, li estis instigita de
la kredantoj (kiuj pripensadis malespere la antaŭvidon de tuta apartigo de
la Imám) nomi
posteulon. Tamen, tion ĉi li rifuzis fari, dirante, »Dio havas
celon, kiun Li plenumos«. Do post lia morto ĉiu [liv]komunikado
inter la Imám kaj lia
Religio ĉesis, kaj la »Supera Forvualiĝo« komenciĝis
kaj daŭros ĝis tiam, kiam la Reveno de la Imám okazos en
la pleneco de tempo”
Eltiraĵo el „Historio de Vojaĝanto”, Noto O, pp.
296–99
REEN