[xxiii][xxiii]La Baháa Movado estas
nun bone konata ĉie tra la mondo, kaj venis la tempo kiam la unika
historio de Nabíl pri
ĝia komenciĝo en plej malluma Persujo interesos multajn legantojn. La
rakonto, kiun li skribas kun tia. sindona atento, estas en multaj rilatoj
eksterordinara. Ĝi havas siajn tratremigajn frazojn, kaj la brileco de la
ĉefa temo donas al la kroniko ne nur grandan historian valoron sed altan
moralan potencon. Ĝiaj lumoj estas fortaj; kaj ĉi tiu efikaĵo
estas pli intensa ĉar ili ŝajnas esti kiel sunbrilo meznokte. La
rakonto estas rakonto pri batalado kaj martireco; ĝiaj korŝiraj
scenoj, ĝiaj tragediaj okazaĵoj estas multaj. Malhonesteco,
fanatikeco kaj krueleco kolektiĝas kontraŭ la afero:, de reformado
por detrui ĝin, kaj ĉi tiu volumo finiĝas ĉe la punkto, kie
tumulto de malamo ŝajnas esti plenuminta sian celon kaj pelinta en ekzilon
aŭ mortiginta ĉiun viron, virinon, kaj infanon en Persujo, kiu kuraĝis
konfesi emon al la instruo de Báb.
Nabíl, mem
partoprenanto en kelkaj el la scenoj, kiujn li rakontas, prenis sian solecan
plumon por rakonti la veron pri geviroj tiel senkompate persekutitaj kaj pri
movado tiel dolorige kalumniita.
Li verkas facile, kaj kiam liaj sentoj estas forte
kortuŝitaj, lia stilo fariĝas forta kaj akra. Li ne prezentas
laŭ ia sistemo la pretendojn kaj instruon de Bahá’u’lláh kaj Lia
Antaŭinto. Lia celo estas simple rakonti la komenciĝon de la Baháa Revelacio
kaj konservi la memoron pri la faroj de ĝiaj fruaj probatalantoj. Li
rakontas serion da okazaĵoj, precizeme citante sian aŭtoritaton por
preskaŭ ĉiu informero. Lia verko sekve, se malpli arteca kaj
filozofia, tamen pliiĝas valore kiel laŭlitera rakonto pri tio,
kion li sciis aŭ povis eltrovi de kredindaj vidintoj la frua historio de
la Afero.
La ĉefaj trajtoj de la historio (la sankta heroa
[xxiv]persono de Báb, ĉefo
tiel milda kaj tiel serena, tamen avida, kuraĝa, kaj majstra; la sindono
de liaj sekvantoj spertantaj subpremon kun senĉesa kuraĝo kaj ofte
kun ekstazo; la kolerego de ĵaluza pastraro flamigante por sia propra celo
[xxiv]la pasiojn
de sangavida poplamaso) – ĉi tiuj parolas lingvon, kiun ĉiu
povas kompreni. Sed ne estas facile sekvi la historion en ĝiaj detaloj,
aŭ taksi, kiel mireginda estis la tasko entreprenita de Bahá’u’lláh kaj Lia
Antaŭinto, sen iom da scio pri la statoj de eklezio kaj ŝtato en Persujo
kaj pri la moroj kaj mensa perspektivo de la loĝantoj kaj iliaj majstroj Nabíl traktis
tiun ĉi scion kiel memkompreneblan. Li mem malmulte vojaĝis, se li ja
vojaĝis, preter la limon de la imperioj de la ŝaho kaj la sulṭáno, kaj ne
eniris en lian cerbon komenci komparojn inter sia propra kaj eksterlandaj
civilizacioj. Li ne estis alskribanta la Okcidentan leganton. Kvankam li sciis,
ke la materio, kiun li kolektis, estis de pli ol nacia aŭ Isláma graveco,
kaj ke ĝi antaŭnelonge disvastiĝos kaj orienten kaj okcidenten
ĝis ĝi estos ĉirkaŭinta la terglobon, tamen li estis orientulo
skribanta en orienta lingvo al tiuj, kiuj uzas ĝin, kaj la unika verko,
kiun li tiel fidele plenumis, estis entute granda kaj laborplena tasko.
Tamen, ekzistas en la angla lingvo literaturo pri
Persujo en la deknaŭa jarcento, kiu donos al la Okcidenta leganto
sufiĉan informon pri la temo. El perslingvaj verkoj jam tradukitaj,
aŭ el libroj de eŭropaj vojaĝantoj kiel Lord Curzon, Sir J.
Malcolm, kaj aliaj ne malmultaj, oni trovos veran kaj vivŝajnan se
malbelan priskribon pri la Aŭgeaj statoj, kiujn Báb devis
kontraŭstari, kiam Li inaŭguris la Movadon meze de la deknaŭa
jarcento.
Ĉiuj observantoj samopinias prezentante
Persujon kiel malfortan kaj progresintan nacion disigita de malvirtaj faroj kaj
kruelegaj bigotecoj. Nekompetenteco kaj mizero, fruktoj de morala putriĝo,
plenigis la landon. Ja la plej alta ĝis la plej malalta aperis nek la
kapableco efektivigi metodojn de reformo nek eĉ la volo komenci ilin.
Nacia fierego predikis grandiozan memŝaton. Ĉerkokovrilo de senmoveco
kovris ĉion, kaj ĝenerala mensparalizo malebligis ĉian
disvolviĝon.[xxv]
Al studanto de historio la degenerado de nacio
foje tiel potenca kaj tiel famega ŝajnas esti ege kompatinda:. `Abdu’l-Bahá, kiu,
malgraŭ la kruelaĵoj, per kiuj oni superŝutis Bahá’u’lláhon, Bábon, kaj Lin
mem, tamen[xxv] amis sian
landon, nomis ilian malnobliĝon „tragedio de popolo”; kaj en tiu
verko „La Misteraj Fortoj de Civilizacio”, en kiu Li
strebis instigi la korojn de siaj samlandanoj entrepreni ĝis radikajn
reformojn, Li esprimis akran lamenton pri la nuna sorto de popolo, kiu foje
etendis siajn venkojn orienten ilaj okcidenten kaj superis en la homara
civilizacio. „Antaŭe,” Li
skribas, „Persujo estis vere la koro de la mondo kaj
brilis inter la nacioj kiel ekbruligita kandeleto. Ĝiaj gloro kaj prospero
eliĝis el la horizonto de la homaro kiel la vera tagiĝo, dissemante
la lumon de scio kaj lumigante la naciojn de la Oriento kaj Okcidento. La famo
de ĝiaj venkintaj reĝoj atingis la orelojn de la loĝantoj de la
antipodoj de la tero. La majesto de ĝia reĝo de reĝoj humiligis
la monarkojn de Grekujo kaj Romo. Ĝia saĝa regado plenigis la saĝulojn
per sankta timo, kaj la regantoj de la kontinentoj formis siajn leĝojn
laŭ ĝia administra sistemo. Pro tio, ke la persoj estis
eminentaj inter la nacioj de la tero kiel venkintoj, kaj juste admirataj pro
siaj civilizacio kaj klereco, ilia lando fariĝas la glora centro de
ĉiuj sciencoj kaj artoj, la minejo de kulturo kaj fonto de virteco. ...
Kiel okazis, ke ĉi tiu bonega lando, pro niaj mallaboremo, vanteco
kaj indiferenteco, pro manko de sciado kaj organizo, pro malhavo de entuziasmo
kaj ambicio de sia popolo, nun permesis, ke la radioj de ĝia prospero
estu mallum1gitaj kaj preskaŭ estingitaj?”
Aliaj, verkistoj priskribas plene tiun
malfeliĉan staton, al kiu `Abdu’l-Bahá aludas.
En la tempo, kiam Báb deklaris
sian Mision, la registaro de la lando estis, laŭ esprimo de Lord Curzon,
Subaĉetebla, kruela, kaj senmorala kiel ĝi estis, tamen ĝi estis
formale religia. Mahometana ortodokseco estis ĝia fundamento kaj
trapenetris ĝiskore kaj ĝin kaj la socian vivon de la popolo. Sed
alie estis neniaj leĝoj, reguloj, aŭ ĉartoj, kiuj gvidu la
direkton de publikaj aferoj. Estis nenia Ĉambro de Nobeloj nek Sekreta
Konsilantaro, nenia sinodo, nenia Parlamento. La ŝaho estis[xxvi] despoto,
kaj lia arbitra regado rebrilis [xxvi]en la tuta oficaro
pere de ĉiu ministro kaj guberniestro ĝis la plej malalta komizo
aŭ plej malproksima vilaĝestro. Ekzistis nenia civila tribunalo por
bridi aŭ modifi la rajton de la monarko aŭ la aŭtoritaton, kiun
li elektus delegi al siaj subuloj. Se ja estis
leĝo, estis lia vorto. Li povis fari laŭ sia plaĉo.
Apartenis al li elekti aŭ eksigi ĉiujn ministrojn, oficistojn,
oficirojn, kaj juĝistojn. Li potencis pri vivo kaj morto sur
ĉiuj domaranoj kaj sur sia kortego, ĉu civila aŭ militista. La
potenco mortpuni estis nur lia rajto; kiel ankaŭ ĉiuj funkcioj
registaraj, leĝigaj, agaj, kaj juĝaj. Lia reĝa prerogativo estis
limigita de nenia ajn skribita malpermeso.
Idoj de la ŝahoj estis truditaj en la plej
profitodonajn postenojn tute tra la lando, kaj dum la generacioj preteriris ili
plenumis ĉie sennombrajn malsuperajn postenojn ankaŭ, ĝis la
lando estis ŝarĝita de ĉi tiu gento de reĝaj
mallaboremuloj, kiuj ŝuldis sian rangon al nenio pli bona ol sia sango,
kaj kiuj okazigis la persan maksimon, ke „kameloj,
puloj, kaj princoj ekzistas ĉie.”
Eĉ kiam ŝaho deziris fari justan kaj
saĝan decidon iuokaze, kiun oni prezentis al li por juĝo, li trovis
tion malfacile fari, ĉar li ne povis fidi al la informo donita al li.
Decidigaj faktoj estis detenitaj, aŭ la faktoj donitaj estis distorditaj
de la influo de interesitaj atestantoj aŭ subaĉeteblaj
ministroj. La sistemo de korupto estis tiel multe antaŭenigita en Persujo,
ke ĝi, fariĝis akceptita institucio, kiun Lord Curzon priskribas en
la jenaj vortoj:
madákhil[xxviii][xxviii]»Profitu tiom, kiom vi povas, dum vi
povas«madákhiloj
Legi la supreskribitajn vortojn estas kompreni iom
la malfacilecon de la misio de Báb; legi la
jenon estas kompreni la danĝerojn antaŭ Li, kaj esti preta por
historio de perforto kaj abomenega krueleco.
De la komenco Báb sendube
divenis la akcepton, kiun Liaj samlandanoj donos al Liaj instruoj, kaj la
sorton, kiun Li atendis de la mulláoj. Sed Li ne
permesis, ke personaj duboj efiku kontraŭ la nekaŝeman aserton pri
Liaj pretendoj nek la publikan prezentadon de Lia Afero. La novigoj,
kiujn Li proklamis, kvankam pure religiaj, tamen estis drastaj; kaj la anonco
pri sia propra identeco estis miriga kaj grandega. Li konigis sin kiel la Qá’imon, la
Granda Profeto aŭ Mesio tiel longe promesita, tiel avide atendita de la
mahometana mondo. Li aldonis al ĉi tio la deklaron, ke Li estas
ankaŭ la Pordo (tio estas, Báb), per kiu
pli granda Malkaŝanto ol Li eniros en la homaran regnon.
Tiamaniere plenuminte la tradiciojn de Islámo, kaj
aperinte kiel la plenumo de antaŭdiro, Li konfliktis kontraŭ tiuj,
kiuj havis difinitajn kaj neelradikigeblajn ideojn (aliajn ol Liaj) rilate
al tio, kion signifas tiuj antaŭdiroj kaj tradicioj. La du grandaj persaj
sektoj de Islámo, la
ŝiana kaj la sunnana, ambaŭ atribuis multan gravecon al la antikva[xxx] konservejo
de sia kredo sed ne konsentis pri ĝia enhavo aŭ ĝia signifo. La
ŝianoj, el kies doktrinoj la bábana Afero
devenis, asertis, ke post la ĉieliro de la Granda Profeto Mahometo sekvis
Lin vico de dekdu Imámoj. Ĉiu
el ĉi tiuj, ili asertis, estis speciale [xxx]dotita de
Dio per spiritaj donacoj kaj fortoj, kaj rajtis la tutkoran obeemon de la
kredantoj. Ĉiu ŝuldis sian elekton ne al la popolara elekto sed al
tio, ke lia antaŭulo dumpostene proponis lin. La dekdua kaj lasta el
ĉi tiuj inspiritaj gvidantoj estis Muḥammad, nomita de
la ŝianoj „Imám-Mihdí, ḥujjatu’lláh (Pruvo pri Dio )
, Bagíyyatu’lláh (Restaĵo de
Dio) , kaj Qá’im-i-Ál-i-Muḥammad (Tiu, kiu devenos
de la familio de Mahometo).” Li prenis la oficon de Imám en la jaro
260 post Heĝiro, sed tuj malaperis for de la vido kaj interrilatis kun
siaj sekvantoj nur pere de certa elektita peranto konita kiel Pordo. Kvar
el ĉi tiuj Pordoj sekvis unu la alian laŭvice, ĉiu elektita de
sia antaŭulo kun la aprobo de la Imám. Sed kiam
la kvara, Abu’l-ḥasan-`Alí, estis
petita de la kredantoj, ke antaŭ ol li mortos li nomu sian posteulon, li
rifuzis fari tion. Li diris, ke Dio havas alian planon. Post lia morto ĉiu
interrilato inter la Imám kaj lia eklezio
do ĉesis. Kaj kvankam, ĉirkaŭita de sekvantaro, li ankoraŭ
vivas kaj atendas en iu mistera solejo, tamen li ne rekomencos interrilatojn
kun sia popolo ĝis li elvenos en potenco por starigi jarmilon ĉie tra
la mondo.
La sunnanoj aliflanke havas malpli altan opinion
pri la posteno de tiuj, kiuj postvenis la Grandan Profeton. Ili konsideras la
perantecon malpli kiel spiritan ol kiel praktikan aferon. La Kalifo estas al
i1i la Defendanto de la Kredo, kaj li ŝuldas sian elekton al la elekto kaj
aprobo de la popolo .
Gravaj kiel estas ĉi tiuj diferencoj, tamen
ambaŭ sektoj konsentas pri tio, ke ili atendas duoblan Malkaŝanton.
La ŝianoj atendas la Qá’imon kiu
venos en la pleneco de tempo, kaj ankaŭ la Imámon ḥusayn. La sunnanoj
atendas la aperon de la Mihdí kaj
ankaŭ „la revenon de Jesuo Kristo.” En la
komenco de sia Misio, kiam Báb,
daŭrigante la tradicion de la ŝi[xxxi]anoj,
proklamis sian postenon sub la duobla titolo de, unue, Qá’im kaj, due,
Pordo, aŭ Báb, kelkaj el
la mahometanoj malkomprenis ĉi lastan aludon. Ili supozis
Lian signifon esti, ke Li estas kvina Pordo post Abu’l-ḥasan-`Alí. Tamen,
Lia vera signifo, kiel Li mem klare anoncis, estis tre [xxxi]malsama. Li
estis la Qá’im; sed la Qá’im, kvankam Granda
Profeto, tamen rilatas al sekvanta kaj pli granda Malkaŝanto kiel Johano
Baptisto al Kristo. Li estas Antaŭulo de Iu ankoraŭ pli potenca ol
Li. Li malpliiĝos; sed tiu Potenculo pliiĝos. Kaj kiel Johano
Baptisto estis Heroldo aŭ Pordo de Kristo, tiel Báb estis
Heroldo aŭ Pordo de Bahá’u’lláh.
Estas multaj aŭtentaj tradicioj, kiuj
montras, ke la Qá’im ĉe
sia aperio alportos novajn leĝojn kun si kaj tiamaniere nuligos Islámon. Sed tio
ĉi ne estis la kompreno de la akceptita hierarkio. Ili senŝancele atendis,
ke la promesita advento ne anstataŭigos per nova kaj pli riĉa
revelacio la malnovan, sed aprobos kaj fortikigos la sistemon, de kiu ili estis
la funkciuloj. Tio plialtigus nekalkuleble ilian personan prestiĝon,
plivastigus ilian aŭtoritatecon ĉie inter la nacio j, kaj gajnus por
ili la malvolontan sed humilegan respektegon de la homaro. Kiam Báb revelaciis
sian Bayánon,
proklamis novan kodon de religia leĝo, kaj per ordono kaj ekzemplo
komencis profundan moralan kaj spiritan reformon, la pastro j tuj antaŭsentis
mortigan danĝeron. Ili vidis sian monopolon ekdetruita, siajn ambiciojn
minacitaj, siajn proprajn vivojn kaj konduton hontigitaj. Ili leviĝis
kontraŭ Li en sanktafekta indigno. Ili deklaris antaŭ la ŝaho
kaj ĉiu j homoj, ke ĉi tiu parvenuo estas malamiko de saĝa
klereco, detruanto de Islámo, perfidulo
al Mahometo, kaj danĝero ne nur al la sankta eklezio sed al la socia ordo
kaj al la Ŝtato mem.
La kaŭzo de la malakcepto kaj persekutado de Báb estis
esence la sama, kiel tiu de la malakcepto kaj persekutado de Kristo. Se Jesuo
ne estus alportinta Novan Libron, se Li ne nur ripetadus la spiritajn
principojn, kiujn Moseo instruis, sed daŭrigus la regularon de Moseo
ankaŭ, eble kiel nure morala reformanto Li estus evitinta la venĝon de
la Skribistoj kaj Fariseoj. Sed pretendi, ke iu parto de la leĝo de Moseo,
eĉ[xxxii] tiel
materiaj ordonoj , kiel tiuj , kiuj temis pri eksedziĝo kaj observado de
la Sabato, povos esti ŝanĝitaj – kaj ŝanĝitaj de
nekonsekrita predikanto el la vilaĝo Nazaret – ĉi tio estis
minaci la interesojn de la Skribistoj kaj Fariseoj mem, kaj [xxxii]ĉar
ili estis la reprezentantoj de Moseo kaj de Dio, tio estis blasfemo
kontraŭ la Plejaltulo. Tuj kiam oni komprenis la postenon de Jesuo, Lia
persekutiĝo komenciĝis. Pro tio, ke Li rifuzis ĉesi, Li estis
mortigita.
Pro kialoj precize egalaj Báb estis
dekomence kontraŭstarita de la pastraro de la reganta Eklezio kiel
elradikiganto de la Kredo . Tamen, eĉ en tiu malluma kaj fanatika lando,
la mulláoj (kiel la
Skribistoj en Palestino dekok jarcentojn antaŭe) ne trovis, ke estas tre
facile prezenti ŝajne akceptindan pretekston por detrui Tiun, kiun ili
supozis esti ilia malamiko.
La sola konata priskribo pri tio, ke eŭropano
vidis Bábon,
apartenas al la periodo de Lia persekutiĝo, kiam angla kuracisto
loĝadanta en Tabríz, d-ro
Cormick, estis vokita de la persaj aŭtoritatuloj por kontroli la mensan
staton de Báb. La letero
de la kuracisto, skribita al sampraktikanto en amerika misiejo en Persujo,
estas citita en „Materialo por Studado de la bábana Religio” de
profesoro E. G . Browne. skribas la
doktoro, bábanojBábsiyyidoj[xxxiii]Amír-NiẓámMírzáTaqíKhánfarrásh[xxxiii]Siyyid
Tia estis la impreso farita de Báb sur
ĝentilan anglon. Kaj kiom la influo de Liaj karaktero kaj instruo de tiam
disvastiĝis tra, la Okcidento, nenia alta priskribo ekzistas pri tio, ke
eŭropanoj observis aŭ vidis Lin.
Liaj ecoj estis tiel maloftegaj en siaj nobleco
kaj beleco, Lia personeco tiel milda kaj tamen tiel impresa, kaj Lia senafekta
ĉarmo estis kombinita kun tiom da takto kaj prudento, ke post sia Deklaro
Li rapide fariĝis en Persujo vaste populara persono. Li allogis
preskaŭ ĉiujn, kun kiuj Li estis kondukita en personan interrilaton,
kaj ofte konvertis siajn gardistojn al sia Kredo kaj alligis la
malbonintenculojn en admirant[xxxiv]ajn
amikojn.
Silentigi tiun viron sen prirespondeci ian gradon de
publika malamo ne estis tre facile eĉ en la Persujo de la mezo de la
pasinta jarcento. Sed rilate al la sekvantoj de Báb estis alia
afero.
La mulláoj renkontis
ĉi rilate nenian kaŭzon por prokrasto kaj trovis malmultan neceson
por intrigado. La netoleremo de la [xxxiv]mahometanoj,
de la ŝaho suben, povos esti rapide ekscitita kontraŭ iu religia
disvolvo. La bábanoj povus esti
akuzitaj pri mallojaleco kontraŭ la ŝaho, kaj sekretaj politikaj
motivoj povos esti atribuataj al iliaj agadoj . Plie, la sekvantoj de Báb estis jam
multnombraj; multaj el ili estis bonhavaj, kelkaj estis riĉaj, kaj
preskaŭ ciuj havis. iom da posedaĵoj, kiujn avidaj najbaroj
povas esti instigitaj deziri. Alvokante la timojn de la aŭtoritatuloj kaj
la malnoblajn naciajn pasiojn de fanatikeco kaj avideco, la mulláoj
inaŭguris programon de perforto kaj rabado, kiun ili daŭrigis kun
senkompata furiozo ĝis ili konsideras, ke ilia celo estis tute atingita.
Multaj okazaĵoj. de ĉi tiu
malfeliĉa rakonto estas donitaj de Nabíl en lia
historio, kaj inter ĉi tiuj la okazaĵoj ĉe Mázindarán, Nayríz, kaj Zanján elstaras
pro la karaktero de la epizodoj de la heroeco de la bábanoj, kiam ili
estis tiamaniere endanĝerigitaj. Ĉe ĉi tiu j tra okazaĵoj
nombro da bábanoj, pelitaj
ĝis malespero, foriĝis kune el siaj domoj al elektita rifuĝejo
kaj, stariginte defendejon ĉirkaŭ si, kontraŭbatalis pluan
persekuton. Al iu senpartia rigardanto estis evidente, ke la pretendoj de la mulláoj pri
politika motivo estis malveraj. La bábanoj
montras sin ĉiam pretaj – ĉe certigo, ke ili ne estus plu
ĝenitaj pro ilia religia. kredo – reiri pace al siaj civilaj metioj.
Nabíl emfazas
ilian atenton deteni sin de ekatako. Ili defendus sian vivon kun
neŝancelebla lerteco kaj forto; sed ili ne atakus. Eĉ meze de furioza
batalo ili ne uzus avantaĝon nek farus nenecesan baton.
`Abdu’l-Bahá estas
citita en la „Historio de Vojaĝanto”, pp.
34–35,[xxxv] ke Li
faris la jenan deklaron pri la morala vidpunkto de ilia agado:
„La ministro (Mírzá Taqí Khán), kun pleja
arbitreco, sen ricevi iajn instrukciojn aŭ peti permeson, elsendis
ordonojn ĉiudirekten punkorekti la bábanojn. Guberniestroj
kaj magistratanoj serĉis pretekston por amasigi riĉaĵon, kaj
oficistoj rimedon por akiri profitojn; eminentaj doktoroj el la suproj de siaj
katedroj instigis al la homoj fari ĝeneralan atakon; la altranguloj de la
religia kaj civila leĝoj kuniĝis kaj strebis elradikigi kaj [xxxv]detrui tiun
ĉi popolon. Ĉi tiuj personoj ankoraŭ ne akiris pravan kaj
necesan scion pri la fundamentaj principoj kaj kaŝitaj doktrinoj de la
instruoj de Báb, kaj ne
ekkonis siajn devonj. Iliaj konceptoj kaj ideoj estis laŭ antaŭaj
kutimoj, kaj iliaj konduto kaj sintenado laŭ antikvaj moroj. Plie, la
alproksimiĝa vojo al Báb estis
fermita, kaj la flamo de maltrankvilo videble flamis ĉiuflanke. Ĉe
dekreto de la plej eminentaj doktoroj, la registraro, kaj ja la popolamaso, kun
nekontraŭstarebla forto inaŭguris rabadon ĉiuflanke, kaj
okupiĝis punadi kaj turmentadi, mortigadi kaj prirabadi, por ke ili povu
estingi tiun ĉi fajron kaj velkigi tiujn ĉi kompatindajn homojn. En
urbetoj, kie estis nur malgranda nombro, ĉiuj ili katenigitaj mortis per
la glavo, dum en urboj, kie ili estis multnombraj, ili leviĝis por defendi
sin laŭ sia antaŭa kredo, ĉar estis neeble al. Ili demandi pri
sia devo, kaj ĉiuj pordoj estis fermetaj.”
Bahá’u’lláh,
proklaminte kelkajn jarojn poste sian Mision, lasis nenian dubon pri la
leĝo de sia Spiritordo en tia embaraso, kiam Li firmdiris: „Estas
pli bone esti mortigita, ol mortigi.”
Ĉiu kontraŭstaro, kiun la bábanoj
faris, ĉi tie aŭ aliloke, pruviĝis malefektiva. Ili estis
venkitaj de grandaj aroj. Báb mem estis
forkondukita el sia karcero kaj ekzekutita. El Liaj ĉefaj disĉiploj,
kiuj konfesis sian kredon je Li, eĉ ne unu homo restis vivanta krom Bahá’u’lláh, kiu kun
sia familio kaj areto da sindonaj sekvantoj estis pelita senhava en ekzilon kaj
malliberejon en fremda lando. [xxxvi]
Sed la fajro, kvankam sufokita, tamen ne estis
estingita. Ĝi brulis en la koroj de la ekzilitoj, kiuj portis ĝin de
lando al. Lando dum ili vojaĝis. Eĉ en la
patrolando Persujo ĝi trapenetris tro profunde, por ke ĝi estu
estingita per korpa perforto, kaj ankoraŭ bruletadis en la koroj de la
homoj, kaj bezonis nur spiron de la spirito, por ke ĝi estu ventumita en
ĉioforbruligantan fajregon.
La Dua kaj Pli Granda Malkaŝo de Dio estis
proklamita laŭ la antaŭdiro de Báb je la
dato, kiun Li antaŭdiris. Naŭ jarojn post la komenco [xxxvi]de la bábana
Spiritordo – tio estas, en 1853 – Bahá’u’lláh, en certaj
el siaj odoj, aludis al. Sia identeco kaj sia Misio, kaj dek jarojn poste,
loĝadanta en Baghdád, deklaris
sin kiel la Promesiton al siaj kunuloj.
Tiam la granda afero, por kiu Báb pretigis
la vojon, ekmontirs la plenajn amplekson kaj brilecon de sia potenco. Kvankam Bahá’u’lláh mem vivis
kaj mortis kiel ekzilito kaj malliberulo kaj estis konata al. Malmultaj
eŭropanoj, tamen Liaj epistoloj proklamantaj la novan Adventon estis
portitaj al la grandaj regantoj de ambaŭ duonsferoj, de la ŝaho de
Persujo ĝis la papo kaj ĝis la prezidento de Usono. Post Lia morto
Lia filo `Abdu’l-Bahá portis la
revelacion persone en Egiptujon kaj malproksimen tra la Okcidenta mondo. `Abdu’l-Bahá vizitis
Anglujon, Francujon, Svisujon, Germanujon, kaj Amerikon, anoncante ĉie, ke
denove la ĉieloj malfermiĝis, kaj ke nova Spiritordo venis por beni
la homaron. Li mortis en Novembro, 1921; kaj hodiaŭ la fajro, kiu foje
ŝajnis estis estingita por ĉiam, brulas denove en ĉiu parto de
Persujo, firmiĝis sur la Amerika kontinento, kaj kaptis ĉiun landon
en la mondo. Ĉirkaŭ la sanktaj verkoj de Bahá’u’lláh kaj la
aŭtoritata klarigado de `Abdu’l-Bahá
pligrandiĝas granda amplekso da literaturo komenta aŭ atesta. La
filantropiaj kaj spiritaj principoj elparolitaj antaŭ jardekoj de Bahá’u’lláh en la
mallumega Oriento kaj formitaj de Li en konsekvencan skemon estas unu post la
alia konsideritaj de mondo nescianta ilian fonton kiel la signoj de[xxxvii] progresema
civilizacio. Kaj la sento, ke la homaro disiĝis de la pasinteco, kaj ke la
malnova gvidado ne portos ĝin tra la urĝbezonoj nuntempaj plenigis
per necerteco kaj konsterno ĉiujn pensemulojn krom tiuj, kiuj lernis por
trovi en la historio de Bahá’u’lláh la
signifon de ĉiuj miregindaĵoj kaj antaŭsignoj de nia tempo.
Preskaŭ tri generacioj pasis de post la
komenco de la Afero. Tiuj el ĝiaj fruaj aliĝintoj, kiuj evitis la
glavon kaj la foston, kompreneble jam de longe mortis. La pordo de
samtempa informo rilate al. Ĝiaj du grandaj ĉefoj kaj iliaj heroaj
disĉiploj estas fermita por ĉiam. La Kroniko de Nabíl kiel
plenpena kolekto de faktoj farita en la interesoj de vero kaj finita dum la [xxxvii]vivdaŭro
de Bahá’u’lláh nun havas
unikan valoron. La aŭtoro, kiu naskiĝis en la vilaĝo Zarand en
Persujo la dekokan de ṣafar, 1247 p.
H., havis dektri jarojn, kiam Báb deklaris
sin. Dum sia tuta vivo li kunestis intime kun la ĉefoj de la Afero.
Kvankam li estis nur knabo tiam, tamen li pretiĝis por iri al. Shaykh ṭabarsí kaj
kuniĝi kun la aro de Mullá ḥusayn, kiam la
novaĵo pri la perfidema masbuĉado de la bábanoj
malsukcesigis lian planon. Li deklaras en sia historio, ke li
konatiĝis en ṭihrán kun ḥájí Mírzá Siyyid `Alí, frato de
la patrino de Báb, kiu
ĵus revenis tiam de vizito ĉi Báb en la
fortikaĵo de Chihríg; kaj dum multaj jaroj li estis intima
kunulo de la sekretario de Báb, Mírzá Aḥmad.
Li eniris la ĉeeston de Bahá’u’lláh en Kirmánsháh kaj ṭihrán antaŭ
la dato de la ekzilo al `Iráq, kaj poste
deĵoris ĉe Li en Baghdád kaj
Adrianopolo, kiel ankaŭ en la mallibereja urbo Aĥor. Li estis komisiita
iri pli ol unufoje al. Persujo por antaŭenigi la Aferon kaj kuraĝigi
la disigitajn kaj persekutitajn kredantojn, kaj li loĝis en Aĥor,
kiam Bahá’u’lláh mortis en
1892 p. Kr. La maniero de lia morto estis kortuŝa kaj prilamentinda,
ĉar li tiel terure suferis pro la morto de la Granda Amato, ke, subigita
de malĝojo, li dronis sin en la maro, kaj lia kadavro estis trovita
alnaĝigita surborden proksime al la urbo Aĥor.
Lia kroniko estis komencita en 1888, kiam li havis
la personan helpon[xxxviii] de Mírzá Músá, frato de Bahá’u’lláh. Ĝi
estis finita post ĉirkaŭ jaro kaj duono, kaj partoj de la manuskripto
estis recenzitaj kaj aprobitaj, kelkaj de Bahá’u’lláh, kaj aliaj
de `Abdu’l-Bahá.
La tuta verko enhavas la historion de la Afero
ĝis la morto de Bahá’u’lláh en 1892.
La unua duono de ĉi tiu historio,
finiĝanta per la elpelo de Bahá’u’lláh el
Persujo, troviĝas en ĉi tiu volumo. Ĝia graveco estas evidenta.
Oni legos ĝin malpli pro ĝiaj kelkaj kortuŝaj paragrafoj,
aŭ eĉ pro ĝiaj multaj bildoj de heroeco kaj
neŝanceliĝa kredo, ol pro la daŭra signifo de tiuj okazoj, kiujn
ĝi tiel unike priskribas.