Parto Dua: La Revelacio de Báb

[150][170]Ĉapitro IX
La Restado de
Báb en Shíráz post la Pilgrimado (daŭrigita)

Baldaŭ post la alveno de Mullá usayn al Shíráz, la voĉo de la loĝantaro laŭtiĝis denove en protesto kontraŭ li. La timo kaj indigno de la popolamaso estis incititaj per la sciiĝo pri lia daŭrigata kaj intima interrilato kun Báb. “Denove li venis al nia urbo,” ili bruegadis; “denove li levis la standardon de rebelado kaj estas projektanta kune kun sia ĉefo ankoraŭ pli furiozan atakon kontraŭ niaj deantikvaj institucioj.” Tiel grava kaj minaca fariĝis la situacio, ke Báb ordonis al Mullá usayn, ke li reatingu voje de Yazd sian naskiĝprovincon Khurásán. Li ankaŭ eksigis la ceteron de siaj kunuloj, kiuj estis amasiĝintaj en Shírázon, kaj ordonis ilin reiri al Ifáhán. Li retenis Mullá `Abdu’l-Karímon, al kiu Li difinis la taskon transskribi Liajn verkojn.

Ĉi tiuj antaŭzorgaj rimedoj, kiujn Báb opiniis, ke estus saĝe entrepreni, liberigis Lin de la tuja danĝero de perforto de la furiozigita loĝantaro de Shíráz, kaj helpis doni novna antaŭenpuŝon al la propagandado de Lia Kredo ekster la limoj de tiu urbo. Liaj disĉiploj, kiuj disiĝis tute tra la larĝo kaj vasto de la lando, sentime proklamis al sia samlandaranaro la regeneradan potencon de la ĵusnaskita Revelacio. La gloro de Báb estis disvastigita kaj atingis la orelojn de tiuj, kiuj okupis la plej altajn rangojn de aŭtoritato, kaj en la ĉefurbo kaj tute tra la provincoj.[1] Ondo de ekflamema esploro Regis la mensojn kaj korojn kaj de la ĉefoj kaj de la [171]homamaso. Grandega miro ekkaptis tiujn, kiuj aŭdis de la lipoj de la senperaj senditoj de Báb la rakonton pri tiuj signoj kaj atestoj, kiuj proklamis la naskiĝon de Lia Malkaŝo. La [151]registaraj kaj ekleziaj altranguloj aŭ ĉeestis persone aŭ delegis siajn plej kapapblajn reprezentantojn por esplori la verecon kaj karakteron de ĉi tiu rimarkinda Afero. Ŝaho Muammad[2] mem sentis sin instigita informiĝi pri la vereco de ĉi tiuj famoj kaj esplori ilian ecaron. Li delegis Siyyid Yayáy-i-Dárábíon,[3] la plej kleran, la plej elokventan kaj la plej influriĉan el [152]siaj regatoj, por interfjui Bábon kaj raporti al li la rezultojn de siaj esploroj. La ŝaho absolute fidis lian senpartiecon, liajn kompetentecon kaj profundan envidon spiritan. Li okupis tiel superan rangon inter la altranguloj en Persujo, ke, ĉe kiu ajn kunveno li okaze ĉeestis, kiel ajn granda estis la aro de la ekleziaj ĉefoj ĉeestantaj, li ĉiam estis la ĉefa paroladanto. Neniu kuraĝis aserti siajn opiniojn en lia ĉeesto. Ili ĉiuj respektege silentis antaŭ li; ĉiuj atestis lian sagacecon, liajn nesupereblan scion kaj maturan saĝon. [172]

En tiuj tagoj Siyyid Ya loĝis en ihrán en la domo de Mírzá Luf-`Alí, la ceremoniara estro al a ŝaho, kiel l honorinda gasto de lia Emperiestra Moŝto. La ŝaho konfidence esprimis pere de Mírzá Luf-`Alí siajn eziron kaj volon, ke Siyyid Ya iru a Shíráz kaj esploru la aferon persone. “Diru al li de ni,” ordonis la suvereno, “ke pro tio, ke ni pleje fidas lian rektecon, kaj admiras lian moralan kaj intelektan konduton, kaj konsideras lin kiel la plej taŭgan el la teologoj de nia regno, ni atendas, ke li iru al Shíráz, tutplene esploru la epizodon de Siyyid-i-Báb, kaj informu nin pri la rezultoj de siaj esploroj. Tiam ni scios, kiel klopodi.”

Siyyid Ya mem deziris akiri senperan sciiĝon pri la pretendoj de Báb, sed ne ebliĝis al li, pro malfavoraj cirkonstancoj, entrepreni la vojaĝon al Fárs. La komuniko de ŝaho Muammad decidigis lin plenumi sian antaŭlonge deziratan intencon. Certigante sian suverenon pri sia preteco plenumi lian deziron, li tuj ekiris al Shíráz.

Survoje li pripensis la diversajn demandojn, kiujn li intencis fari al Báb. La vereco kaj valideco de Lia misio dependus, laŭ li, de la respondoj, kiujn ĉi tiu faros al ĉi tiuj demandoj. Je sia alveno al Shíráz li renkontis Mullá Shaykh `Alíon, alnomita `Aím, kun kiu li intime kunestis, [153]kiam li estis en Khurásán. Li demandis lin, ĉu li estas kontenta pri sia intervjuo kun Báb. “Vi devus renkonti Lin,” `Aím respondis, “kaj peni sendepende konatiĝi kun Lia Misio. Mi amike konsilas, ke vi kondutu vin plej [173]respekteme dum viaj konversacioj kun Li, pro timo, ke fine ankaŭ vi ne devu bedaŭri ian malĝentilaĵon al Li.”

Siyyid Ya renkontis Bábon ĉe la hejmo de ájí Mírzá Siyyid `Alí, kaj montris, en sia sinteno al Li, la ĝentilecon, kiun `Aím konsilis al li. Dum ĉirkaŭ du horoj li altiris la atenton de Báb al la plej malfacile kompreneblaj kaj konfuzigaj temoj en la metafizikaj instruoj de Islámo, al la plej neklaraj frazoj de la Korano, kaj al la misteraj tradicioj kaj antaŭdiroj de la imámoj de la Kredo. Báb unue aŭskultis liajn klerajn aludojn al la leĝaro kaj antaŭdiroj de Islámo, notis ĉiujn liajn demandojn, kaj domencis fari al ĉiu mallongan sed konvinkan respondon. La koncizeco kaj klareco de Liaj respondoj ekscitis la miron kaj admiron de Siyyid Ya. Li estis subigita de sento de humileco pri siaj propraj aroganteco kaj memaltigo. Lia sento de supereco tute malaperis. Kiam li leviĝis por foriri, li alparolis Bábon en la jenaj vortoj: “se plaĉos al Dio, dum mia proksima aŭdienco kun Vi mi faros miajn ceterajn demandojn kaj per ili mi finos mian esploron.” Tuj kiam li eksiĝis li kuniĝis kun `Aím, al kiu li rakontis la historion pri sia intervjuo. “En Lia ĉeesto,” li diris, “mi tro longe priparolis mian propran klerecon. Li povis en malmultaj vortoj respondi al miaj demandoj kaj solvi mian konfuziĝon. Mi sentis min tiel malaltigita antaŭ Li, ke mi petis permeson foriri.” `Aím rememorigis lin pri sia konsilo, kaj petis, ke la proksiman fojon li ne forgesu la konsilon, kiun li donis al li.

Dum sia dua interfjuo, Siyyid Ya, je sia mirego, trovis, ke ĉiuj demandoj, kiujn li intencis fari al Báb, malaperis el lia memoro. Li kontentiĝis pri aferoj, kiuj ŝajnis esti neapartenaj al la celo de lia esploro. Baldaŭ li trovis, je sia eĉ pli granda surprizo, ke Báb estas respondanta, kun la sama klareco kaj koncizeco, kiuj karakterizis Liajn [154]antaŭajn respondoujn, al tiuj samaj demandoj, kiujn li momente forgesis. “Ŝajnis, ke mi ekdormis,” li poste diris. “Liaj vortoj, Liaj respondoj al demandoj, kiujn mi forgesis fari, revekis min. Voĉo ankoraŭ flustradis en mian orelon: »Ĉu tio ĉi tamen ne povus [174]esti hazarda koincido?« Mi estis tro maltrankvila por ordigi miajn pensojn. Denove mi petis permeson foriri. `Aím, kiun mi poste renkontis, akceptis min kun malvarma indiferenteco, kaj severe diris: »Ke lernejoj estus tute forigitaj, kaj ke neniu el ni estus studinta en ili! Pro niaj malgrandanimeco kaj malmodesteco ni detenas de ni la savan Difavoron, kaj kaŭzas doloron al Tiu, kiu estas ĝia Fonto. Ĉu vi ne petos al Dio nuntempe, ke Li permesu, ke ?liĝu al vi atingi Lian ĉeeston kun deca humileco kaj sindediĉo, por ke eble Li korfavore liberigu vin de la subpremo de necerteco kaj dobo?«

Mi decidis, ke dum mia tria intervjuo kun Báb mi petos Lin, en la profundeco de mia koro, revelacii por mi komentarion pri la Súrih de Kawthar.[4] Mi decidis ne evidentigi tiun peton en Lia ĉeesto. Se Li, nepetite de mi, revelacius tiun ĉi komentarion laŭ tia maniero, kia tuj diferencigus ĝin en miaj okuloj de la ĝeneralaj ekzemploj kurantaj inter la komentistoj de la Korano, tiam mi konvinkiĝus pri la Dia karaktero de Lia Misio kaj volonte akceptus Lian Aferon. Se ne, mi rifuzus akcepti Lin. Tuj kiam oni enkondukis min en Lian ĉeeston, sento de timo, kiun mi ne povis klarigi, subite ekkaptis min. Miaj membroj tremetis, kiam mi vidis Lian vizaĝon. Mi, kiu ofte estis enkondukita en la ĉeeston de la ŝaho kaj neniam sentis la plej etan signon de timemo en mi, nun estis tiel timemigita kaj malforta, ke mi ne povis resti staranta. Báb, vidante mian staton, leviĝis de si sidloko, alproksimiĝis al mi, kaj ekprenante mian manon, sidigis min apud sin. »Demandu al Mi,« Li diris, »pri ĉio, kio estas via kordeziro. Mi volonte malkaŝos ĝin al vi.« Mi mutiĝis pro miro, Kiel infaneto, kiu povas nek kompreni nek paroli, tiel mi sentis min senpova respondi. Li ridetis dum Li rigardadis min kaj  diris: »Se [155]mi revelacius pof vi la komentarion pri la Súrih de Kawthar, ĉu vi atestus, ke Miaj vortoj estas naskiĝintaj el s Spirito de Dio? Ĉu vi ekkonus, ke Mia eldiro neniel povas esti miksita kun sorĉo aŭ magio?« Larmoj fluis el miaj okuloj dum mi aŭdis Lin paroli tiujn ĉi vortojn. [175]Ĉio, kion mi povis eldiri, estis nur la jena verso el la Korano: »Ho nia Sinjoro, ni traktis nin maljuste: se Vi ne senkulpigos nin kaj ne kompatos nin, ni certe apartenos al tiuj, kiuj morotos.«

Estis ankoraŭ frue posttagmeze, kiam Báb petis al ájí Mírzá Siyyid `Alí, ke li alportu Lian plumojn kaj iom da papero. Tiam Li komencis revelacii sian komentarion pri la Súrih de Kawthar. Kiel mi priskribu tiun ĉi scenon de neesprimebla majesto? Versoj fluis el Lia plumo kun rapideco, kiu estis vere miregiga. La nekredebla rapideco de Lia skribado,[5] la mallaŭta kaj milda murmuro de Lia voĉo, kaj la miregiga forto de Lia stilo, mirigis kaj konfuzis min. Li daŭrigis tiamaniere ĝis alproksimiĝis la sunsubiro. Li ne ĉesis ĝis la tuta komentario pri la Súrih estis finita. Tiam li metis sian plumon sur la tablon kaj petis teon. Baldaŭ poste Li komencis laŭtlegi ĝin en mia ĉeesto. Mia koro bategis[156]dum mi aŭdis Lin eldiri, en tono de belega dolĉeco, tiujn trezorojn konservitajn en tiu belega komentario.[6] Mi tiel raviĝis pri ĝia beleco, ke trifoje mi estis svenonta. Li revivigis mian malfortecon per kelkaj gutoj da rozakvo, kiun Li ŝprucigis sur mian vizaĝon. Tio [176]ĉi revivigis mian forton kaj ebligis, ke me sekvu Lian legadon ĝis la fino.

Kiam Li finis sian legadon, Báb stariĝis por foriri. Forironte, Li konfidis min al la prizorgo de sia patrinflanka onklo. »Li estu via gasto,« Li diris, »ĝis kiam li, en kunlaboro kun Mullá `Abdu’l-Karím, estos fininta transskribi tiun ĉi ĵusrevelaciitan komentarion kaj kontrolinta la senerarecon de la transskribita kopio.« Mullá `Abdu’l-Karím kaj mi dediĉis tri tagojn kaj tri noktojn al ĉi tiu laboro. Ni laŭvice laŭlegis unu al la alia parton de la komentario ĝis ĝi estis entute transskribita. Ni kontrolis ĉiujn tradiciojn de la teksto kaj trovis ilin tute precizaj. Tiel estis la stato de certeco, kiun mi atingis, ke, eĉ se ĉiuj fortoj de la tero unuiĝus kontraŭ mi, ili estus senpovaj malfortigi mian konfidencon en la grandeco de Lia Afero.[7]

Pro tiu, ke post mia alveno al Shíráz mi liĝadis en la hejmo de usayn Khán, la guberniestor de Fárs, mi sentis, ke mia daŭra foresto de lia domo povus eksciti lian suspekton kaj inciti lian koleron. Tial mi decidis adiaŭiĝi de ájí Mírzá Siyyid `Alí kaj Mullá `Abdu’l-Karím, kaj reatingi la loĝadejon de la guberniestro. Ĉe mia alveno mi trovis, ke usayn Khán, diu dume serĉis min, avide deziris scii, ĉu mi viktimiĝis pro la magia [157]inflou de Báb. »Neniu krom Dio,« mi respondis, »kiu sola povas ŝanĝi la homajn korojn, povas ĉarmi la koron de Siyyid Ya. Kiu ajn povas delogi lian koron, tiu venas de Dio, kaj Lia vorto estas sendube la voĉo de la Vero.« Mia respondo silentigis la guberniestron. Dum sia konversacio kun aliaj, mi poste eltrovis, li esprimis opinion, ke ankaŭ mi senespere viktimiĝis al la ĉarmo de tiu Junulo. Li eĉ skribis al ŝaho Muammad kaj plendis, ke dum mia restado en Shíráz mi rifuzis ĉiaspecan interrilaton kun la ulemoj de la urbo. »Kvankam niminale li estas mia gasto,« li skribis al sia suvereno, »li ofte [177]forestas de mia domo dum multaj sinsekvaj tagoj kaj noktoj. Ke li fariĝis bábano, ke kore kaj anime li estas sklavigita de Siyyid-i-Báb, pri tio mi ĉesis havi ian dubon.«

Oni diras, ke ŝaho Muammad mem, ĉe unu el la registaraj solenoj en sia ĉefurbo, alparolis la jenajn vortojn al ájí Mírzá Áqásí: »Oni antaŭnelonge informis min,[8] ke Siyyid Yayáy-i-Dárábí fariĝis bábano. Se ĉi tio estas vera, decas al ni, ke ni ĉesu malalte taksi la aferon de tiu siyyidusayn Khán siaflanke ricevis la jenan imperiestran ordonon: »Estas forte malpermesite al iu ajn el miaj regatoj eldiri tiajn vortojn, kiaj emus detiri de la glora rango de Siyyid Yayáy-i-Dárábí. Li estas de nobla deveno, homo de granda klereco, de perfekta kaj plena virteco. Li neniel aŭskultos ian movadon se li ne opinias, ke ĝi alkondukos al la antaŭenigo de la plej bonaj interesoj de nia regno kaj al la bonfarto de la Kredo de Islámo.«

Ricevinte tiun ĉi imperiestran ordonon, usayn Khán, senpova kontraŭstari min publike, penis sekrete ekdetrui mian aŭtoritaton. Lia vizaĝo evidentigis nepacigeblajn malamikecon kaj malamon. Tamen, li malsukcesis, pro la elstaraj favoroj faritaj al mi de la ŝaho, aŭ malutili min aŭ [158]senkreditigi mian nomon.

Poste mi estis ordonita de Báb vojaĝi al Burújird kaj tie konatigi mian patron[9] pri la nova Revelacio. Li petegis min, ke mi elmontru al li la plejan sindetenon kaj konsideron. Pro miaj privataj konversacioj kun li mi konkludis, ke li ne volas malkonfesi la veron de la Revelacio, kiun mi alportis al li. Tamen, le preferis esti sola kaj esti permesata sekvi sian propran vojon.”

Alia altrangulo de la regno, kiu senpartie esploris kaj fine akceptis la Revelacion de Báb, [178]estis Mullá Muammad-`Alí,[10] naskiĝinto de Zanján, kiun Báb alnomis ujjat-i-Zanjání. Li estis homo liberpensa, konata pro ega originaleco kaj libereco de ĉiuj formoj de tradicia limigo. Li denuncis la tutan hierarkion de la eklezitaj ĉefoj de sia lando, de la Abváb-i-Arba`ih[11] ĝis la plej malgranda mullá inter siaj samtempuloj. Li malestimis ilian karakteron, bedaŭregis ilian degeneradon, kaj longe priparolis pri iliaj malvirtoj. Li eĉ evidentigis, antaŭ sia konvertiĝo, sintenadon de senatenta malesimo por Shaykh Amad-i-Asá’í kaj Siyyid im-i-Rashtí.[12] Li tiel teruregiĝis pro la malbonfaroj, kiuj makulis la historion de ŝiana Islámo, ke, kiu ajn apartenis al tiu sekto, eĉ  se li havis altan personan klerecon, tiun li konsideris kiel nekonsiderindan. Ne malofte okazis furiozaj polemikoj inter li kaj la teologoj de Zanján, kiuj, se ne okazus la persona interveno de la ŝaho, kaŭzus grandan malordon kaj sangoverŝadon. Oni fine alvokis lin al la ĉefurbo kaj, en la ĉeesto de liaj kontraŭuloj, reprezentantoj de la ekleziaj ĉefoj de ihrán kaj aliaj urboj, oni petis lin defendi sian pretendon. Prosperis al li unuopa [159]kaj sola, starigi sian superecon super siajn kontraŭulojn kaj silentigi iliajn bruegadon. Kvankam en siaj koroj ili malkonsentis liajn opiniojn kaj kondamis lian konduton, tamen ekstere ili devis atesti lian aŭtoritaton kaj certigi lian opinion.

Tuj kiam la Alvoko el Shíráz atingis liajn orelojn, ujjat deputis unu el siaj desĉiploj, Mullá Iskandar, kiun li plene konfidis, por esplori la tutan aferon kaj raporti al li la rezulton de siaj esploroj. Tute indiferenta je la laŭdado kaj malaprobo de siaj samlandanoj, kies rektecon li suspektis kaj kies juĝkapablon li malestimis, lli sendis sian delegiton al Shíráz kun klaraj instrukcioj konduki detalegan kaj sendependan esploron. Mullá Iskandar atingis la ĉeeston de Báb kaj sentis tuj la regeneradan forton de Lia influo. Li restis [179]kvardek tagojn en Shíráz, dum kiu tempo li ensorbis la principojn de la Kredo kaj akiris, laŭ sia kapableco, scion pri la grado de ĝia gloro.

Kun la aprobo de Báb li reiris al Zanján. Li alvenis je tempo, kiam ĉiuj ĉefaj ulemoj de la urbo estis kunvenintaj en la ĉeeston de ujjat. Tuj kiam li aperis, ujjat demandis, ĉu li kreadas aŭ malakceptas la novan Revelacion. Mullá Iskandar antaŭmetis la verkojn de Báb, kiujn li kunportis kun si, kaj asertis, ke, kio ajn estus la verdikto de lia majstro, tion li opinius sian devon sekvi. “Kio!” kolere ekkriis ujjat. “Se ne pro la ĉeesto de ĉi tiu eminentularo, mi severe punus vin. Kiel vi kuraĝas konsideri aferojn de kredo esti dependaj de la aprobo aŭ malakcepto de aliaj?”  Ricevinte de la mano de sia sendito la ekzempleron de la Qayyúmu’l-Asmá’, tuj kiam li tralegis paĝon el tiu libro, li falis teren kaj ekkriis: “Mi atestas, ke ĉi tiuj vortoj, kiujn ni legis, venas el la sama Fonto, kiel la Korano. Kiu ajn ekkonis la verecon de tiu sankta Libro, tiu devas atesti al la Dia deveno de ĉi tiuj vortoj, kaj devas subiĝi al la ordonoj admonistruitaj de ilia Aŭtoro. Mi vokas von, anoj de ĉi tiu kunveno, kiel miajn atestantojn; mi promesas tian lojalecon al la Aŭtoro de ĉi tiu Revelacio, ke, e se Li iam deklarus la nokton [160]tago, kaj la sunon ombro, mi senkondiĉe subiĝus al Lia juĝo kaj konsiderus Lian verdikton kiel la voĉon de la Vero. Kiu ajn neas Lin, tiun mi konsideros kiel malkonfesanton de Dio mem.” Per ĉi tiuj vortoj li finis la kunvenon.[13]

En la antaŭaj paĝoj ni aludis al la elpelo de Quddús kaj de Mullá ádiq el Shíráz, kaj provis priskribi, kĉ se nesufiĉe, la punon suferigitan sur ilin de la tirana kaj rabema usayn [180]Khán. Io devas nun esti dirita pri la karaktero de ilia agado post ilia elpelo el tiu urbo. Kelkajn tagojn ili vojaĝadis kune, post kiam ili disiĝis, Quddús forirante al Kirmán por interbjui ájí Mírzá Karím Khánon, kaj Mullá ádiq celante al Yazd kun la intenco daŭrigi inter la ulemoj de tiu provinco la laboron, kiun oni tiel kruele devigis lin forlasi en Fárs. Quddús estis akceptita, ĉe sia alveno, en la hejmon de ájí Siyyid Javád-i-Kirmání, kiun li konis en Karbilá, aj kies instruiteco, lerteco kaj kompetenteco estis ĉie atestataj de la loĝantaro de Kirmán. Ĉe ĉiuj kunvenoj en sia domo li ĉiam transdonis al sia junula gasto la honorlokon kaj traktis lin kun ega respekto kaj ĝentileco. Tiel evidenta prefero por tiel juna kaj ŝajne mezkvalita persono ekscitis la envion de la disĉiploj de ájí Mírzá Karím Khán, kiuj, priskribante en vivovera kaj troigita ligvaĵo [161]la honorojn, per kiuj oni superŝutas Quddúson, penis eksciti la dormantan malamikecon de sia ĉefo. “Rigardu,” ili flustris en liajn orelojn, “tiu, kiu estas la plej amata, la konfidata kaj plej intima kunulo de Siyyid-i-Báb, nun estas la estimata gasto de tiu, kiun oni atestas esti la plej potenca loĝanto en Kirmán. Se oni permesos lin goĝi en intima kuneco kun ájí Siyyid Javád, li sendube infuzos sian venenon en lian animon kaj faros el li instrumenton, per kiu li sukcesos disrompi vian aŭtoritatecon kaj estingi vian famon.” Timigigita per ĉi tiuj malbonaj subparoloj, la malkuraĝa ájí Mírzá Karím Khán alpetis la guberniestron kaj inklinigis lin viziti persone ájí Siyyid Javádon kaj postuli, ke li finu tiun danĝetran kunecon. La vortoj de la guberniestro incitegis la koleron de la malmodera ájí Siyyid Javád. “Kiel ofte,” li furioze protestis, “mi konsilis vin [181]ignori la subparolojn de ĉi tiu malbona konspiranto! Mia sindeteno kuraĝigis lin. Li atento, por ke li ne transpaŝu siajn limojn. Ĉu li deziras uzurpi mian postenon? Ĉu li ne estas tiu, kiu akceptas en sian jehmon milojn da malestimataj kaj malnoblaj homoj kaj superŝutas ilin per ĝentilaĉa flatado? Ĉu li ne foje kaj ree penis altigi la malpiulojn kaj silentigi la senkulpulojn? Ĉu li ne, jaron post jaro, per tio, ke li refortigis la manon de la malbonfaranto, celis kunligi sin kun li kaj kontentigi siajn karnajn dezirojn? Ĉu li ne, eĉ ĝis ĉi tiu tago, persistas eldiradi siajn blasfemojn kontraŭ ĉio, kio estas pura kaj sankta en Islámo? Mia silento ŝajnas pligrandigi liajn troriskemon kaj insultemon. Li permesas al si fari la plej abomenajn faronj, kaj rifuzas permesi al mi akcepti kaj honorigi en mia propra hejmo viron tiel rektan, tiel kleran kaj noblan. Se li rifuzos lasi siajn farojn, li estu avertita, ke, je mia instigo, la plej malbonaj elementoj de la urbo elpelos lin el Kirmán.” maltrankviligita per tiel furiozaj denuncoj, la guberniestro pardonpetis pro sia faro. Antaŭ ol li foriĝis, li certigis al ájí Siyyid Javád, ke li sentu nenian timon, ke li mem penos atentigi ájí Mírzá Karím Khánon pri la malsaĝeco de lia konduto, kaj [162]inklinigi lin, ke li pentu. La komuniko de la siyyid pikis ájí Mírzá Karím Khánon. Konvulsigita per sento de ega kontraŭsento, kiun li povis nek subpremi nek kontentigi, li forlasis ĉiujn esperojn akiri la nedisputeblan ĉefecon super la loĝantaron de Kirmán. Tiu publika elvoko sonorigis la mortsonoradon de liaj sekretaj ambicioj.

En la privateco de sia hejmo ájí Siyyid Javád aŭdis Quddúson rakonti ĉiujn detalojn pri sia agado de la tago de sia foriro el Karbilá ĝis sia alveno al Kirmán. La cirdonstancoj de lia konvertiĝo kaj lia posta pilgrimado kun Báb ekscitis la imagon kaj ekbruligis la flamon de kredo en la koro de lia gastiganto, kiu preferis, tamen, kaŝi sian kredon en la espero, ke li pobu protekti pli sukcese la interesojn de la novestarigita komunumo. “Via nobla decido,” Quddús ameme certigis lin, “nem estos konsiderata kiel atentinda helpo donita al la [182]Afero de Dio. La Plejpotenculo plifortigos vian penadon kaj starigos por ĉiam vian superecon super viaj kontraŭuloj.”

La okazaĵo estis rakontita al mi de certa Mírzá `Abdu’lláh-i-Ghawghá, kiu en Kirmán aŭdis ĝin el la lipoj de ájí Siyyid Javád mem. La sincereco de la esprimitaj intencoj de la siyyid plene praviĝis per la brilega maniero laŭ kiu, kiel rezulto de sia penado, li sukcesis rezisti la entrudojn de la insida ájí Mírzá Karím Khán, kiu, se li estus nekontraŭstarigata, estus kaŭzinta nekalkuleblan malutilon al la Kredo.

El Kirmán Quddús decidis foriri al Yazd, kaj el tie iri al Ardikán, Náyin, Ardistán, Ifahán, Káshán, Qum kaj ihrán. En ĉiu tiuj urboj, malgraŭ la malhelpoj, kiuj ĉirkaŭis lian vojon, li sukcesis enradiki en la komprenon de siaj aŭdantaroj la principojn, pro kiuj li tiel kuraĝe leviĝis por defendi ilin. Mi [183]aŭdis Áqáy-i-Kalímon, fraton de Bahá’u’lláh, priskribi en la jenaj vortoj sian konatiĝon kun Quddús en ihrán: “La ĉarmo de lia personeco, lia ega afableco, kune kun digna sintenado, allogis eĉ la plej senatentan observanton. Kiu ajn intime kunestis kun li, tiun ekkaptis [163]nesatigebla amiro por la ĉarmo de tiu junulo. Unu tagon mi vidis lin lavadantan, kaj frapis min la gracieco, kiu diferencigis lin de la ceteraj preĝantoj en la plenumo de tiel ordinara rito. En niaj okuloj li ŝajnis esti la enkorpiĝo de pureco kaj gracieco mem.”

En ihrán Quddús estis enlasita en la ĉeeston de Bahá’u’lláh, post kio li iris al Mázindarán, kie, en sia naskiĝurbo Bárfurúsh, en la hejmo de sia patro, li loĝis ĉirkaŭ du jarojn, dum kiu tempo superŝutis lin per amema sindono liaj familio kaj parencaro. Lia patro, ĉe la morto de sia unua edzino, edziĝis kun sinjorino, kiu traktis Quddúson kun tiaj bonkoreco kaj prizorgo, kiujn nenia patrino esperus superi. Ŝi sopiris vidi lian edziĝon, kaj ofte oni aŭdis ŝin esprimi timon, ke ŝi kunportos kun si en la tombon “la superan ĝojon de sia koro.”  “La tago de mia edziĝo,” Quddús rimarkigis, “ankoraŭ ne venis. Tiu tago estos neesprimeble glora. Ne en la limoj de ĉi tiu domo, sed en la libera naturo, sub la ĉiela volbo, meze de la Sabzih-Maydán, antaŭ la popolamasa rigardo, tie mi solenos mian edziĝon kaj vidos la plenigon de miaj esperoj.” Tri jarojn poste, kiam tiu sinjorino sciiĝis pri la circonstancoj rilatantaj la martirigon de Quddús en la Sabzih-Maydán, ŝi rememoris liajn profetajn vortojn kaj komprenis ilian signifon.[14] Quddús restis en Bárfurúsh ĝis la tempo, kiam Mullá usayn kuniĝis kun  li, post ĉi ties reveno de sia vizito ĉe Báb en la kastelo de Máh-Kú. El Bárfurúsh ili ekvojaĝis al Khurásán, kiu vojaĝo iĝis memorinda per faroj tiel heroaj, ke neniuj el iliaj samlandanoj povis esperi ilin superi.

Rilate al Mullá ádiq, tuj kiam li alvenis al Yazd li demandis fidindan amikon, naskiĝinto de Khurásán, pri la [184]plej novaj okazintaĵoj rilate al la progreso de la Afero en tiu provinco. Li precipe deziris sciiĝi pri la agadoj de Mírzá Amad-i-Azghandí, kaj esprimis surprizon pri la ŝajna neagemeco de tiu, kiu, en la tempo, kiam la mistero de la [164]Kredo estis ankoraŭ kaŝita, evidentigis tiel elstarantan fervoron dum li estis pretiganta la homojn por la akcepto de la atendita Malkaŝanto.

Mírzá Amad,” oni diris al li, “izoliĝis por sufiĉe longa tempo en sia propra hejmo, kaj tie koncentrigis siajn energiojn en preparado de klera kaj multampleksa kompilaĝo de Islámaj tradicioj kaj antaŭdiroj rilatantaj la tempon kaj la karakteron de la promesita Spiritordo. Li kolektis pli ol dekdu mil tradiciojn de la plej klariga karaktero, kies aŭtenteco estis ĉie atestita; kaj decidis ĉiel klopodi por la kopiado kaj dissemado de tiu libro. Per kuraĝigo al siaj samdisĉiploj, ke ili citu publike el ĝia enhave ĉe ĉiuj kongregacioj kaj kunvenoj, li esper8is povi forigi tiujn malhelpilojn, kiuj malhelpus la progresadon de la Afero de lia koro.

Kiam li alvenis al Yazd, li estis varme bonvenigita de sia patrinflanka onklo, Siyyid usayn-i-Azghandí, la ĉefa mujtahid de tiu urbo, kiu, kelkajn tagojn antaŭ la alveno de sia nevo, sendis al li skribitan peton rapidi al Yazd kaj liberigi lin de la konspiroj de ájí Mírzá Karím Khán, kiun li konsideris kiel danĝeran tamen nekonfesintan malamikon de Islámo. La mujtahid alvokis Mírzá Amadon, ke li kontraŭstaru ĉielpove la pereigan influon de ájí Mírzá Khán, kaj deziris, ke li ekloĝu por ĉiam en tiun urbon, por ke, per senĉesaj admonoj kaj alpetoj, li povu kun sukceso enlumigi la animojn de la loĝantaro pri la veraj celoj kaj intencoj deziregataj de tiu malica malamiko.

Mírzá Amad, kaŝante de sia onklo sian unuan intencon foriri al Shíráz, decidis plidaŭrigi sian restadon en Yazd. Li montris al li l libron, kiun li kompilis, kaj konfidis ĝian enhavon al la ulemoj, kiuj amasiĝis el ĉiu parto de la urbo por konatiĝi kun li. Ĉiuj multe empresiĝis [185]pri la diligenteco, la erudicio kaj la fervoro, kiujn la kompilinto de tiu libro evidentigis.

Inter tiuj, kiuj venis viziti Mírzá Amadon, estis certa Mírzá Taqí, [165]viro malbonega, glorama kaj fierega, kiu ĵus revenis el Najaf, kie li finis sian studadon kaj atingis rangon de mujtahid. Dum sia konversacio kun Mírzá Amad, li esprimis deziron tralegi tiun libron kaj esti permisata teni ĝin dum kelkaj tagoj, por ke li povu akiri pli plenan komprenon pri ĝia enhavo. Siyyid usayn kaj lia nevo ambaŭ konsentis al lia deziro. Mírzá Taqí, kiu estis redononta la libron, ne plenumis sian promeson. Mírzá Amad, kiu jam suspektis la malsincerecon de la intencoj de Mírzá Taqí, instigis sian onklon rememorigi la pruntepreninton pri lia promeso. »Diru al via mastro,« estis la malĝentilega respondo al la sendito, kiu petis la libron, »ke, post kiam mi kontentiĝis pri la malbona karaktero de tiu kompilaĵo, mi decidis detrui ĝin. Hieraŭ nokte mi ĵetis &#