Parto Dua: La Revelacio de Báb

[124][142]Ĉapitro VIII
La restado de
Báb en Shíráz post la Pilgrimado

La vizito de Báb ĉe medino signis la finan etapon de Lia pilgrimado al ijáz. El tie Li reiris al Jaddih kaj voje de la maro atingis sian patrujon. Li elŝipiĝis ĉe Búshihr naŭ lunajn monatojn post kiam Li estis entrepreninta sian pilgrimadon el tiu haveno. En la sama khán[1], kiun Li antaŭe okupis, Li akceptis siajn amikojn kaj parencojn, kiuj venis saluti kaj bonvenigi Lin. Estante ankoraŭ en bushihr, Li alvokis Quddúson al si kaj plej bonkore ordonis lin, ke li foriru al Shíráz. „La tagoj de via kuneco kun Mi,” Li diris al li, „estas finiĝontaj. La horo de disiĝo sonoris, disiĝo, kiun nenia reunuiĝo sekvos krom en la Regno de Dio, en la ĉeesto de la Reĝo de Gloro. En ĉi tiu polva mondo, ne pli ol naŭ nedaŭraj monatoj de kunesto kun mi estis difinitaj al vi. Tamen, ĉe la bordo de la Granda Spiritujo, en la regno de senmorteco, la ĝojo de eterna reuniĝo atendas nin. La mano de destino antaŭ nelonge enigos vin en oceanon de afliktado pro Li. Mi ankaŭ sekvos vin; Mi ankaŭ estos trempita en ĝiajn profundaĝojn. Ĝojegu pro tio, ke vi estas elektita kiel la standardisto de la arego de afliktotoj kaj staras en la antaŭgvardio de la nobla armeo, kiu suferos martiriĝon en Lia nomo. En la stratoj de Shíráz oni superŝutos vin per indignindaĵoj, kaj la plej dolorigaj vundoj afliktos vian korpon. Vi travivos la malhonoran konduton de viaj malamikoj kaj atingos la ĉeeston de Tiu, kiu estas la sola celo de niaj adorado kaj amo. En Lia ĉeesto vi forgesos ĉiujn malutilojn kaj mahonorojn, kiuj estos okazintaj al vi. La aregoj de la Nevidato rapidos por helpi vin kaj [143]prokalmos al la tuta mondo viajn heroecon kaj gloron. Al vi estos la neesprimebla ĝojo, ke vi trinkegos la kalikon de martiriĝo pro Li. Mi ankaŭ iros sur la vojo de oferado kaj kuniĝos kun vi en la regno de eterneco.” Báb tiam transdonis al li leteron, kiun Li skribis [125]al ájí Mírzá Siyyid `Alí, Lia patrinflanka onklo, en kiu Li informis lin pri sia sendanĝera reveno al Búshihr. Li ankaŭ alkonfidis al li ekzempleron de la Khaá’il-i-Sab`ih[2], traktaĵo, en kiu Li klarigis la esencajn postulaĵojn de tiuj, kiuj atingis la scion pri la nova Revelacio kaj ekkonis ĝian pretendon. Esprimante sian lastan adiaŭon al Quddús, Li petis lin transdoni Liajn salutojn al ĉiu el Liaj amatoj en Shíráz.

Quddús eliris el Búshihr kun sento de neskuebla decido plenumi la eldiritajn dezirojn de sia majstro. Alveninte al Shíraáz, li estis korinkline bonvenigita de ájí Mírzá Siyyid `Alí, kiu akceptis lin en sia propra domo kaj avide demandis pri la sano kaj faroj de sia amata Parenco. Trovante lin impresiĝema pri la alvoko de la nova Revelacio, Quddús konigis al li la karakteron de la Revelacio, per kiu tiu junulo jam flamigis lian animon. Kiel rezulto de la penadoj de Quddús, la patrinflanka onklo de Báb estis la unua, post la Literoj de la Vivanto, kiu akceptis la Aferon en Shíráz. Ĉar la plena graveco de la ĵusnaskita Kredo restis ankoraŭ nemalsekretigita, li ne sciis la plenan vastecon de ĝiaj implikoj kaj gloro. Tamen, lia konversacio kun Quddús, forigis la vualon de antaŭ liaj okuloj. Tiel firmiĝis lia kredo, kaj tiel profundiĝis lia amo por Báb, ke li konsekris sian tutan vivon al Lia servado. Kun senripoza atentego li leviĝis por defendi Lian Aferon kaj protekti Lian personaĵon. En siaj daŭraj penoj li ignoris laciĝon kaj malestimis morton. Kvankam li estis konata kiel elstaranto inter la komercistoj de tiu urbo, li neniam permesis, ke materiaj motivoj interrompu lian spiritan respondecon protekti la personaĵon kaj antaŭenigi la Aferon de sia amata Parenco. Li persistis en sia tasko ĝis la horo, kiam, kuniĝinte kun la aro de la Sep martiroj de ihrán, en cironstancoj de ega heroeco li fordonis la vivon pro Li.[144]

La sekvinta persono, kun kiu Quddús konatiĝis en Shíráz, estis [126]Ismu’lláhu’l-Asdaq, Mullá ádiq-i-Khurásání, al kiu li alkonfidis la ekzempleron de la Khaá’il-i-Sab`ih, kaj emfazis la neceson por tuja efektivigo de ĉiuj ĝiaj kondiĉoj. Inter ĝiaj ordonoj estis emfaza admono de Báb al ĉiu lojala kredanto, ke li aldiru la jenajn vortojn al la tradicia formulo de la adhán:[3] „Mi atestas, ke Tiu, kies nomo estas `Alí-Qabl-i-Muammad,[4] estas la servanto de la Baqíyyatu’lláh[5].” Mullá ádiq, kiu en tiuj tagoj estis laŭdanta el la predikejoj antaŭ grandaj aŭdantaroj la virtecon de la imámoj de la Kredo, tiel raviĝis pri la temo kaj lingvaĵo de tiu traktaĵo, ke li senhezite decidis plenumi ĉiujn regulojn, kiujn ĝi ordonis. Unu tagon, gvidante sian kongregacion dum preĝo en la Masjid-i-Naw, pelita de la instiga forto enestanta en tiu Tabuleto, li subite proklamis, dum li estis sonanta la adhánon, la aldonajn vortojn ordonitajn de Báb. La popolamaso, kiu [145]aŭdis lin, miregis pri lia elkrio. Konfuzo kaj konsterno ekkaptis la tutan kongregacion. La eminentaj eeologoj, kiun okupis la antaŭajn sidejojn, kaj kiujn oni multe respektegis pro ilia pia ortodokseco, bruegadis, laŭte protestante: „Ve al ni, gardantoj kaj protektantoj de la Kredo de Dio! Jen, ĉi tiu viro suprenlevis la standardon de herezo. Forigu tiun ĉi malbonegan peerfidulon! Li blasfemis. Arestu lin, ĉar li malhonoras nian Kredon.” „Kiu,” ili kolere ekkriis, „kuraĝis rajtigi tiel gravan deflankiĝon de la akceptitaj ordonoj de Islámo? Kiu tromemfidis arogi al si tiun ĉi superan prerogativon?”

La popolamaso reeĥis la protestadojn de ĉi tiuj teologoj kaj leviĝis por plifortigi ilian bruegadon. La tuta urbo ekscitiĝis, kaj kiel rezulto la publika bonordo estis minacata. La guberniestro de la provinco Fárs, usayn Khán-i-Íravání, alnomita Ájúdán-Báshí, kaj ĝenerale konata, en tiuj tagoj, kiel áib-Ikhtíyár,[6] trovis necese interveni [126a]kaj esplori la kaŭzon de ĉi tiu subita tumulto. Li informiĝis, ke disĉiplo de juna viro nomita Siyyid-i-Báb, kiu ĵus venis de sia pilgrimado al Mekko kaj Medino kaj nun loĝas en Búshihr, alvenis en Shírázon kaj propagandas la instruojn de sia Majstro. „Ĉi tiu disĉiplo,” oni sciigis al usayn Khán, „pretendas, ke Lia instruanto estas aŭtoro de nova revelacio kaj revelaciinto de libro, kiun li pretendas esti direvelaciita. Mullá ádiq-i-Khurásání akceptis tiun kredon kaj sentime alvokas la popolamason al la akcepto de tiu revelacio. Li deklaras, ke ĝia ekkono estas la unua devo de ĉiu lojala kaj pia sekvanto de ŝiana Islámo.”

usayn Khán ordonis la areston de Quddús kaj Mullá ádiq. La policaj aŭtoritatuloj, al kiuj oni kondukis ilin, estis ordonitaj konduki ilin fermanumitajn al la guberniestro. La policaro ankaŭ transdonis al usayn Khán la ekzempleron de la Qayyúmu’l-Asmá’, kiun ili ekprenis de Mullá ádiq dum li estis laŭte leganta ĝian tekston al ekscitita kongregacio. Quddús, pro liaj junula aspekto kaj nekutimaj vestoj, estis unue ignorata de usayn Khán, kiu preferis [146]paroli al lia pli digna kaj maljuneta kunulo. „Diru al mi,” kolere demandis la guberniestro, turnante sin al Mullá ádiq, „ĉu vi scias pri la malfermaj frazoj de la Qayyúmu’l-Asmá’, kie Siyyid-i-Báb alparolas la regantojn kaj reĝojn de la tero en la jenaj vortoj: »Senvestigu vin de la robo de reĝeco, ĉar Tiu, kiu vere estas la Reĝo, estas malkaŝita. La Reĝeco apartenas al Dio, la Plej Laŭdegata. Tiel dekretis la Plumo de la Plej Alta!« Se tio ĉi estas vera, ĝi ankaŭ devus rilati al mia suvereno, ŝaho Muammad, de la dinastio Qájár,[7] kiun mi reprezentas kiel la ĉefa magistrano en ĉi tiu provinco. Laŭ ĉi tiu ordono, ĉu ŝaho Muammad devus forlasi sian kronon kaj cedi sian reĝecon? Ĉu mi ankaŭ abdiku mian rajton kaj forlasu mian postenon?” Mullá ádiq senhezite respondis: „Kiam la vereco de la Revelacio anoncita de la Aŭtoro de ĉi tiuj vortoj jam [127]estos difinite pruvita, la vereco de tio, kio ajn aŭdiĝis de Liaj lipoj ankaŭ estos pravigita. Se ĉi tiuj vortoj estas la Vorto de Dio, la abdiko de ŝaho Muammad kaj liaj kunuloj malmulte gravus. Ĝi neniel deflankigus la Dian celon nek ŝanĝus la reĝecon de la ĉiopova kaj eterna Reĝo.”[8]

Tiu kruela kaj malpia reganto tute koleris pri tia respondo. Li insultis kaj malbenis lin, ordonis al siaj deĵorantoj, ke ili senvestigu kaj skurĝu lin per mil batoj. Li tiam ordonis, ke la barboj de Quddús kaj Mullá ádiq estu bruligitaj, iliaj nazoj traboritaj, ke ŝnuro estu trametita tra ĉi tiu entranĉo, kaj ke pere de ĉi tiu ŝnuro ili estu kondukataj tra la stratoj de la urbo.[9] „Tio estos instruleciono al la loĝantoj de Shíráz,” usayn Khán deklaris, „kiu scios, kio estos la puno pro herezo.” Oni aŭdis Mullá ádiqon, kvieta kaj trankvila kaj kun al la cielo levitaj okuloj, reciti la jenan preĝon: „Ho Sinjoro, nia Dio! Ni ja aŭdis la voĉon de Iu, kiu vokis. Li vokis nin al la [147]Kredo – »Kredu je la Sinjoro via Dio!« – kaj ni kredis. Ho Dio, nia Dio! Pardonu do niajn pekojn, kaj kaŝu de ni niajn malbonfarojn, kaj igu, ke ni mortu kun la piaj.”[10] Kun glora suferkapablo ambaŭ rezignis sin al sia sorto. Tiuj, kiuj estis ordonitaj suferigi tiun ĉi kruelan punon, plenumis sian taskon volonte kaj forte. Neniu intervenis pro ĉi tiuj suferantoj, neniu emis pledi por ilia afero. Baldaŭ poste, ili estis ambaŭ elpelitaj el Shíráz. Antaŭ ilia elpelo, oni avertis ilin, ke, se iam ili provos reveni al ĉi tiu urbo, ambaŭ ili estos krucumitaj. Pro siaj suferadoj ili gajnis la eternan honoron, ke ili estis la unuaj persekutatoj en persujo pro sia Kredo. Mullá `Alíy-i-Basámí, kvankam li estis la unua viktimo de la senkompata malamo de la malamiko, tamen elsuferis sian persekuton en `Iráq, kiu kuŝas ekster la limoj de Persujo. Kaj liaj suferadoj, egaj kiel ili estis, ne komparis sin kun la [128]terurego kaj barbara krueleco, kiuj karakterizis la turmentego suferigitan sur Quddúson kaj Mullá ádiqon. Atestanto de ĉi tiu naŭzega epizodo, nekredanto loĝanta en Shíráz, rakontis al mi la jenon: „Mi ĉeestis, kiam oni estis skurĝanta Mullá ádiqon. Mi observis, kiel ĉiu el liaj persekutantoj laŭvice metis la skurĝilon sur liajn sangadajn ŝultrojn kaj batadis ĝis laciĝo. Neniu kredis, ke Mullá ádiq, tiel aĝa kaj korpe malforta, povus efektive travivi kvindek tiel kruelajn batojn. Ni miris pri lia suferkapablo, kiam ni trovis, ke, kvankam la nombro de la batoj de la skurĝo, kiujn li ricevis, jam superis naŭcent, tamen lia vizaĝo ankoraŭ retenis ĝiajn originajn serenecon kaj kvietecon. Rideto estis sur lia vizaĝo, dum li tenis la manon antaŭ la buŝo. Li ŝajnis esti tute indiferenta al la batoj, per kiuj oni estis superŝutanta lin. Kiam li estis elpelata el la urbo, mi sukcesis alproksimiĝi al li, kaj mi demandis lin, kial li tenis la manon antaŭ la buŝo. Mi esprimis surprizon je la redeto sur lia vizaĝo. Li emfaze respondis: »La unuaj sep batoj estis ege dolorigaj; al la cetero mi ŝajnis iĝi indiferenta. Mi demandis min, ĉu la sekvintaj batoj efektive estis trudataj sur mian propran korpon. Sento [148]de ega ĝojo penetris mian animon. Mi penis subpremi miajn sentojn kaj bridi mian ridadon. Mi nun povas kompreni, kiel la ĉiopova Liberiganto povas en momento ŝanĝi doloron en trankvilecon, kaj malĝojon en ĝojon. Ege glora estas Lia potenco super kaj ekster la vana emo de Liaj mortemaj kreitoj.«” Mullá ádiq, kun kiu mi konatiĝis jarojn poste, certigis ĉiun detalon de ĉi tiu kortuŝa epizodo.

La kolero de usayn Khán ne satiĝis per ĉi tiu kruelega kaj tute nemeritita puno. Lia senkonsidera kaj kaprica krueleco plue eligis sin en la atako, kiun li nun direktis kontraŭ la personaĵon de Báb.[11] [129]Li sendis al Búshihr rajdistaron el sia propra fidinda gvardio, kun emfaza instrukcio por aresti Bábon kaj konduki Lin enkatenigitan al Shíráz. La ĉefo de tiu aro, ano de la komunumo Nuayrí, pli bone konata kiel la sekto `Alíyu’lláhí, rakontis la jenon. „Kompletiginte la trian etapon de nia vojaĝo al Búshihr, ni renkontis meze de la dezerto junulon, kiu portis verdan zonaĵon kaj malgrandan turbanon, kiel tiuj siyyidoj, kiuj estas en la negoca profesio. Li estis surĉevale, kaj sekvata de etiopa servanto, kiu prizorgis liajn apartenaĵojn. Dum ni alproksimiĝis al li, li salutis nin kaj demandis pri nia vojaĝocelo. Mi opiniis, ke estus plej bone kaŝi de li la veron, kaj mi respondis, ke ni estis ordonitaj de la guberniestro de Fárs konduki certan enketon en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo. Ridetante li diris: »La guberniestro sendis vin por aresti Min. Jen Mi estas; faru al Mi laŭ via plaĉo. [149]Pro tio, ke Mi venis renkonte al vi, Mi mallongigis la longecon de via vojiro kaj faris pli facile por vi trovi Min.« Mi surprizegiĝis pri liaj vortoj kaj miris pri liaj malkaŝemo kaj sincereco. Tamen, mi ne povis klarigi, lian pretecon submetiĝi memvole al la severa disciplino de registaraj oficistoj kaj per tio riski siajn proprajn vivon kaj sendanĝerecon. Mi penis ignori lin kaj pretiĝis por foriri, kiam li alproksimiĝis al mi kaj diris: »Mi ĵuras je la justeco de Tiu, kiu kreis la homaron, diferencigis ĝin el inter la cetero de siaj kreitaĵoj kaj igis ĝian koron esti la trono de Liaj regeco kaj scio, ke dum Mia tuta vivo Mi eldiris nenian vorton [130]krom la vero, kaj havis nenian alian deziron krom la bonstato kaj progreso de Miaj kunuloj. Mi malestimis Mian propran komforton kaj evitis esti kaŭzo de doloro aŭ malĝojo al iu. Mi scias, ke vi serĉas min. Mi preferas cedi min en viajn manojn, ol kaŭzi al vi kaj viaj kunuloj necesan ĝenon pro Mi.« Ĉi tiuj vortoj profunde kortuŝis min. Mi instinkte elseliĝis kaj, kisante liajn piedingojn, alparolis lin en la jenaj vortoj: »Ho lumo de la okuloj de la Profeto de Dio! Mi solene petas vin, pro Tiu, kiu kreis vin kaj dotis al vi tiajn altecon kaj potencon, ke vi plenumu mian peton kaj respondu al mia preĝo. Mi petegas vin, ke vi eskapu el ĉi tiu loko kaj forkuru de antaŭ la vizaĝo de usayn Khán, la senkompata kaj malestiminda guberniestro de ĉi tiu provinco. Mi timegas liajn konspirojn kontraŭ vi; mi ribelas je la ideo esti ilo de liaj malicaj ruzoj kontraŭ tiel senkulpa kaj nobla ido de la Profeto de Dio. Miaj kunuloj estas ĉiuj honorinduloj. Ilia vorto estas ilia garantio. Ili promesos ne evidentigi vian forkuron. Mi petegas vin, foriru al la urbo Mashhad en Khurásán, kaj evitu viktimiĝi al la brutuleco de ĉi tiu senkora lupo.« Al mia fervora peto li respondis jene: »La Sinjoro via Dio rekompesnu vin pro viaj grandanimeco kaj nobla deziro. Neniu scias la misteron de Mia Afero; neniu povas solvi ĝiajn sekretojn. Neniam mi deturnos mian vizaĝon de la dekreto de Dio. Li sola estas Mia certa Fortikaĵo, Mia Subtenanto kaj Mia Rifuĝejo. Ĝis venos Mia lasta horo, ĝis tiam neniu kuraĝos ataki Min, neniu povos malsukcesigi la planon de la Ĉiopova. Kaj kiam [150]venos mia horo, kiel granda estos Mia ĝojo trinkegi la pokalon de martiriĝo en Lia nomo! Jen Mi estas, konduku Min al via estro. Ne tiu, ĉar neniu kulpigos vin.« Mi faris konsentan riverencon kaj plenumis lian deziron.”

Báb tuj rekomencis sian vojaĝon al Shíráz. Libera kaj nekatentita Li vojiris antaŭ sia eskorto, kiu sekvis Lin en sintenado de respektema sindono. Per la magio de siaj vortoj Li senarmigis la malamikecon de sia gvardio kaj aliecigis ilian malhumilan arogantecon en humilecon kaj amon. Atinginte la urbon, ili iris rekte al la registarejo. Kiu [131]ajn vidis la rajdantaron marŝantan tra la stratoj, ne povis ne miri pri ĉi tiu plej eksterordinara spektaklo. Tuj kiam usayn Khán informiĝis pri la alveno de Báb, li alvokis Lin al si. Li akceptis Lin kun pleja insultemo kaj ordonis Lin, ke Li eksidu kontraŭvizaĝe al li en la mezo de la ĉambro. Li publike mallaŭdis Lin kaj per insultaj vortoj denuncis Lian konduton. „Ĉu vi konscias,” li kolere protestis, „kian grandan malbonon vi ekscitis? Ĉu vi scias, kia malhonoro vi iĝis al la sankta Kredo de Islámo kaj  al nia estimeginda suvereno? Ĉu vi ne estas tiu, kiu pretendas esti aŭtoro de nova revelacio, kiu nuligas la sanktajn ordonojn de la Korano?” Báb kviete respondis: »Se ia malbonulo venos al vi kun novaĵo, klarigu la aferon tuj, por ke vi ne malutilu aliajn pro nescio, kaj tuje devigu vin penti tion, kion vi faris«[12] Ĉi tiuj vortoj ekscitis la koleron de usayn Khán. „Kio!” li ekkriis. „Ĉu vi kuraĝas atribui al ni malbonon, nescion kaj malsaĝecon?” Turnante sin al sia deĵoranto, li ordonis lin, ke li batu Bábon vizaĝe Tiel fortega estis la bato, ke la turbano de Báb falis teren. Shaykh Abú-Turáb, la Imám-Jum`ih de Shíráz, kiu ĉeestis tiun kunvenon, kaj kiu ege malaprobis la konduton de usayn Khán, ordonis, ke la turbano de Báb estu remetita sur Lian kapon, kaj li invitis Lin eksidi apud si. Turnante sin al la guberniestro, la Imám-Jum`ih klarigis al li la cirkonstancojn rilate al la revelacio de la verso el la Korano, kiun Báb citis, kaj tiele li penis kvietigi lian furiozon. „Ĉi tiu verso, kiun ĉi tiu junulo [151][152]citis,” li diris al li, „profunde impresas min. La saĝa procedo, mi sentas, estas esplori tiun ĉi aferon tre atante kaj juĝi lin laŭ la ordonoj de la sankta Libro.” usayn Khán volonte konsentis; sekve de kio  Shaykh Abú-Turáb demandadis Bábon pri la ecaro kaj karaktero de Lia Revelacio. Báb neis la pretendon esti aŭ reprezentanto de la promesita Qá’im aŭ peranto inter Li kaj la kredantoj. „Ni tute kontentiĝas”, [132]respondis la Imám-Jum`ih; „ni petos vin, ke vi venu vendrede en la Masjid-i-Vakílon kaj proklamu publike vian neon.” Dum Shaykh Abú-Turáb leviĝis por foriri, esperante fini la proceson, usayn Khán intervenis kaj diris: „Ni postulos, ke persono de akceptita rango donu kaŭcion kaj garantiaĵon por li, kaj ke li skribu promeson, ke, se iam estonte ĉi tiu junulo provos per vortoj aŭ faroj malutili la prosperojn aŭ de la Kredo de Islámo aŭ de la registaro de ĉi tiu lando, li tuj kondukos lin al ni kaj konsideros sin ĉiuokaze respondeca pri lia konduto.” ájí Mírzá Siyyid `Alí, la patrinflanka onklo de Báb, kiu ĉeestis tiun kunvenon, konsentis funkcii kiel garantianto de sia nevo. Propramane li skribis la promeson, alfiksis al ĝi sian sigelon, certigis ĝin per subskribo de kelkaj atestantoj, kaj transdonis ĝin al la guberniestro; sekve de kio usayn Khán ordonis, ke Báb estu alkonfidita al la protektado de sia onklo, kondiĉe, ke se iam ajn la guberniestro opinios, ke estas konsilinde, ájí Mírzá Siyyid `Alí tuj konduku Bábon al li.

ájí Mírzá Siyyid `Alí, kun dakoplena koro al Dio, kondukis Bábon al Lia hejmo kaj konfidis Lin al la amema flegado de Lia respektegata patrino. Li ĝojis pri ĉi tiu familia reunuiĝo kaj sentis sin ege senŝarĝigita pro la liberigo de sia kara kaj amata Parenco el la ekkapto de tiu malica tirano. En la kvieto de sia propra hejmo Báb vivis kelkatempe vivon de trankvila soleco. Neniu krom Lia edzino, Lia patrino kaj Liaj onkloj havis ian interrilaton kun Li. Dume, la malbonfaremuloj diligente instigis al Shaykh Abú-Turáb, ke li alvoku Bábon al la Masjid-i-Vakílo kaj postulu, ke Li plenumu sian promeson. [153]Shaykh Abú-Turáb estis konata kiel bonvolemulo, kaj kun temperamento kaj ecaro, kiuj surprize similis la karakteron de la mortinta Mírzá Abu’l-Qásim, la Imám-Jum`ih de ihrán. Li treege malemis intertrakti malestime personojn de akceptita rango, precipe se ili estas loĝantoj de Shíráz. Instinkte li sentis, ke tio ĉi estas lia devo, plenumis ĝin konscience, kaj kiel rezulto estis estimata de ĉiuj loĝantoj de tiu urbo. Tial, per evitemaj respondoj kaj [133]oftaj prokrastoj li penis kvietigi la indignon de la popolamaso. Tamen, li trovis, ke la instigantoj de malbono kaj ribelo uzis ĉiujn penojn por plie eksciti la senton de ĝenerala indigno, kiu ekkaptis la loĝantaron. Fine li sentis sin devigata skribi konfidencan komunikon al ájí Mírzá Siyyid `Alí, petante lin, ke li venigu Bábon kun si vendrede al la Masjid-i-Vakíl, por ke Li plenumu la promeson de si faritan. „Mia espero,” li alskribis, „estas, ke per la helpo de Dio la diraĵoj de via nevo kvietigu la streĉecon de la situacio kaj kaŭzu vian trankvilecon, kiel ankaŭ la mian.”

Báb, akompanata de ájí Mírzá Siyyid `Alí, alvenis al la Masjid en la tempo, kiam la Imám-Jum`ih estis ĵus suprenirinta la katedron kaj pretiganta sin por la prediko. Tuj kiam liaj okuloj vidis Bábon, li publike bonvenigis Lin, petis Lin supreniri la katedron, kaj invitis Lin alparoli la kongregacion. Báb, responde al lia invito, alproksimiĝis al li kaj, starante sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo, preteĝis alparoli la ĉeestantojn. „Venu pli supren,” interĵetis la Imám-Jum`ih. Konsentante lian deziron, Báb supreniris du pliajn ŝtupojn. Dum Li staris, Lia kapo estis antaŭ la brusto de Shaykh Abú-Turáb, kiu okupis la predikejon. Li komencis sian publikan deklaron per antaŭparolo. Tuj kiam Li eldiris la unuajn vortojn „Laŭdo esto al Dio, kiu vere kreis la ĉielojn kaj la teron,” certa siyyid, konata kiel Siyyid-i-Shish-Parí, kies ofico estis porti la oficbastonon antaŭ la Imám-Jum`ih, malĝentilege kriegis: „Sufiĉu ĉi tiu vana babilado! Deklaru nun kaj tuj tion. Kion vi intencas diri.” La Imám-Jum`ih treege kontraŭsentis la malĝentilecon de la vortoj de la siyyid. [154]„Silentu,” li reproĉis lin, „kaj hontu pri via impertinenteco.” Tiam, turnante sin al Báb, li petis Lin paroli mallonge, ĉar ĉi tio, li diris, moderigos la eksciton de la loĝantoj. Báb, starante antaŭ la kongregacio, deklaris: „La kondamno de Dio estu sur tiu, kiu konsideras min aŭ kiel reprezentanton de la Imám aŭ kiel ties pordon. La kondamno de Dio estu ankaŭ sur tiu, kiu akuzas min pri [134]tio, ke mi neis la unuecon de Dio, ke mi malkonfesis la profetecon de Mahometo, la Sigelo de la Profetoj, ke mi malakceptis la verecon de iuj el la antikvaj senditoj, aŭ ke mi rifuzis ekkoni la gardantecon de `Alí, la Komandanto de la kredantoj, aŭ de iuj el la imámoj, kiuj postvenis lin.” Tiam li supreniris ĝis la supro de la ŝtuparo, ĉirkaŭbrakis la Imám-Jum`ihon, kaj, malsupreniringe sur la plankon de la Masjid, kuniĝis kun la kongregacio en solenaĵo de la vendreda preĝo. La Imám-Jum`ih intervenis kaj petis Lin foriĝi. „Via familio,” li diris, „maltrankvile atendas vian revenon. Ĉiuj timas, ke malutilo okazos al vi. Iru al via domo kaj tie preĝu; pli laŭdinda estos ĉi tiu faro en la okuloj de Dio.” Ĉe peto de la Imám-Jum`ih, ájí Mírzá Siyyid `Alí ankaŭ estis konsilita akompani sian nevon al sia domo. Ĉi tiu antaŭzorga rimedo, kiun Shaykh Abú-Turáb opiniis, ke estus saĝe plenumi, estis konsilita pro timo, ke, post la disiĝo de la kongregacio, kelkaj el la malbonemuloj inter la popolamaso ankoraŭ provu malutili Bábon aŭ endanĝerigi Lian vivon. Se ne estus pro la sagaceco, kunsento kaj zorgema atento, kiujn la Imám-Jum`ih tiel imprese elmontris dum multaj tiaj okazoj, la furiozigita popolaĉo sendube provus satigi sian kruelan deziron kaj farus eksceson la plej abomenan. Li ŝajnis esti ilo de la nevidebla mano, elektita por protekti kaj la personaĵon kaj la Mision de tiu Junulo.[13][155]

Báb reatingis sian hejmon, kaj dum kelka tempo, en la privateco de sia domo kaj en intima kuneco kun sia familio kaj parencaro, ebliĝis al Li vivi en kompara trankvileco. En tiuj tagoj Li solenis la alvenon de la unua Naw-Rúz de kiam Li estis deklarinta sian Mision. Tiu festotago en tiu jaro okazis la dekan de la monato Rabí`u’l-Avval, 1261 p.H.[14][135]

Kelkaj inter tiuj, kiuj ĉeestis tiun memorindan okazon en la Masjid-i-Vakíl kaj aŭskultis la deklarojn de Báb, ege impresiĝis pri la majstra maniero, laŭ kiu tiu Junulo sola sukcesis silentigi siajn timigajn kontraŭulojn. Baldaŭ post ĉi tiu okazintaĵo, ĉiu el ili estis igita ekkompreni la realecon de Lia Misio kaj ekkoni ĝian gloron. Inter ili estis Shaykh `Alí Mírzá, nevo de tiu sama Imám-Jum`ih, kunulo, kiu ĵus atingis plenaĝon. La semo enplantita en lian koron kreskis kaj disvolviĝis, ĝis kiam, en la jaro 1267 p.H.,[15] li estis privilegita konatiĝi kun Bahá’u’lláh en `Iráq. Tiu vizito entuziasmigis kaj ĝojigis lin. Reveninte refreŝigita al ŝia patrujo, li rekomencis kun duobligita energio sian laboradon por la Afero. De tiu jaro ĝis la nuna tempo li persistis en sia tasko kaj atingis eminentecon per la justeco de sia karaktero kaj tutkora sindono al siaj registaro kaj lando. Antaŭnelonge atingis la Sanktan Landon letero skribita de li al Bahá’u’lláh, en kiu li esprimas egan kontentiĝon rilate al la progreso de la Afero en Persujo. „Mi estas mutigita de miro”, li skribas, „kiam mi vidas la signojn de la nevenkebla potenco de Dio malkaŝitajn inter miaj samlandanoj. En lando, kiu dum jaroj tiel furioze persekutis la Kredon, estis elektita viro, kiu dum kvardek jaroj estis konata tute tra Persujo kiel bábano, kiel sola arbitracianto en proceso, kiu implikas unuflanke la illu’s-Sulánon, tirana filo de la ŝaho kaj obstinega malamiko de la Afero, kaj aliflanke Mírzá Fat-`Alí Khánon, la áib-i-Díván. Oni publike anoncis, ke, kio ajn estu la verdikto de ĉi tiu bábano, tio estu senkondiĉe akceptita de ambaŭ partioj kaj senhezite efektivigita.”[156]

Certa Muammad-Karím, kiu estis inter la kongregacio tiun vendredon, ankaŭ estis allogita de la rimarkinda konduto de Báb ĉe tiu okazo. Tio, kion li vidis kaj aŭdis en tiu tago, efektivigis lian tujan konvertiĝon. Persekutado elpelis lin el Persujo al `Iráq, kie, en la ĉeesto de Bahá’u’lláh, li konstante pliprofundigis siajn komprenon kaj kredon. [136]Poste li estis ordonita de Li reiri al Shíráz kaj peni kun pleja kapablo propagandi la Aferon. Tie li restis kaj laboradis ĝis sia morto.

Ankoraŭ alia estis Mírzá Áqáy-i-Rikáb-Sáz. Li tiel enamiĝis en Bábon en tiu tago, ke nenia persekuto, kiel ajn severa kaj plilongigita, povis aŭ malfirmigi lian kredon aŭ mallumigi la radiecon de lia amo. Ankaŭ li atingis la ĉeeston de Bahá’u’lláh en `Iráq. Responde al la demandoj, kiujn li faris rilate al la klarigo de la Nesinsekvaj Leteroj en la Korano kaj la signifo de la Verso pri Núr, li estis honorigita per persone skribita Tabuleto revelaciita de la plumo de Bahá’u’lláh. Sur Lia vojo li fine suferis martiriĝon.

Inter ili ankaŭ estis Mírzá Raím-i-Khabbáz, kiu distingiĝis per siaj sentimo kaj fajra ardo. Li ne ĉesis en sia penado ĝis la horo de sia morto.

ájí Abu’l-asan-i-Bazzázz, kiu, kiel kunvojaĝanto kun Báb dum Lia pilgrimado al ijáz, apenaŭ ekkonis la subigan majestecon de Lia Misio, estis en tiu memorinda vendredo profunde kortuŝita kaj tute aliecigita. Li sentis tian amon por Báb, ke larmoj de subiga sindono senĉese elfluis el liaj okuloj. Ĉiuj, kiuj konis lin, admiris la justecon de lia konduto kaj laŭdis liajn bonvolon kaj malkaŝemon. Li, kiel ankaŭ liaj du filoj, atestis per siaj faroj la persiston de sia kredo, kaj gajnis la estimon de siaj samkredantoj.

Kaj ankoraŭ alia el tiuj, kiuj sentis la ĉarmon de Báb en tiu tago, estis la antaŭ nelonge mortinga ájí Muammad-Bisá, viro spertoplena pri la metafizikaj instruoj de Islámo kaj granda admiranto de Shaykh Amad kaj Siyyid im. Li estis bonkorema kaj naturdotita de ega humorsento. Li gajnis la amikecon de la [157]Imám-Jum`ih, intime kunestis kun li, kaj fidele ĉeestis la vendredajn kongregaciajn preĝojn.

La Naw-Rúz de tiu jaro, kiu proklamis la alvenon de nova printempo, ankaŭ simboligis tiun spiritan renaskiĝon, kies unuaj moviĝoj jam estis distingeblaj tra la tuta larĝeco kaj vasteco de la lando. Aro de la plej