La morto de Siyyid
Káẓim estis signalo por rekomencota agado
flanke de liaj malamikoj. Avidaj por ĉefeco, kaj kuraĝigitaj pro lia
forpreno kaj la sekva konsterno de liaj sekvantoj, ili reasertis siajn
pretendojn kaj pretiĝis efektivigi siajn ambiciojn. Dum kelka tempo timo
kaj maltrankvilo premis la korojn de la fidelaj disĉiploj de Siyyid
Káẓim, sed post la reveno de Mullá
ḥusayn-i-Bushrú’í de la tre sukcesa misio, je kiu li estis
komisiita de sia instruanto, ilia malĝojo dispeliĝis.[1]
La unuan tagon de Muḥarram, en la jaro 1260 p.H.,[2] Mullá ḥusayn revenis al Karbilá.
Li kuraĝigis kaj fortigis la malĝojajn disĉiplojn de sia amata
ĉefo, rememorigis ilin pri lia absoluta promeso, kaj petegis konstantan
atentegon kaj senĉesan penon en ilia serĉado por la kaŝita
Amato. Restante en la proksima najbaraĵo de la domo okupita de la Siyyid,
dum tri tagoj li senĉese akceptis vizitojn de sufiĉe granda aro da
funebrantoj, kiuj rapidis transdoni al li, kiel ĉefa reprezentanto de la
disĉiploj de la Siyyid, la esprimojn de siaj
ĉagrenego kaj malĝojo. Poste li kunvokis grupon de siaj plej
eminentaj kaj fidindaj kundisĉiploj kaj demandis pri la deziresprimoj kaj
la lastaj admonoj de ilia mortinta ĉefo. Ili informis lin, ke Siyyid
Káẓim multfoje kaj emfaze ordonis, ke ili
forlasu siajn hejmojn, disiĝu ĉien, purigu siajn korojn de ĉiu
vana deziro, kaj dediĉu sin al la serĉado de Tiu, al kies alveno li
tiel ofte aludis. ili diris, [048][046][3] „Kial do,”
Mullá
ḥusayn demandis, „Vi elektis resti en Karbilá? Kial vi ne disiĝis kaj
leviĝis por plenumi lian fervoran petegon?” estis ilia respondo, „Dio gardu”
ekkriis Mullá ḥusayn. „Tute ne estu laŭ Lia gloro, ke mi, kiu estas
nur polvaĵo, estu komparita al Tiu, kiu estas la Sinjoro de Sinjoroj! Se
vi bone komprenus la tonon kaj lingvaĵon de Siyyid Káẓim, vi
neniam eldirus tiajn vortojn. Via unua devo, kiel ankaŭ la mia, estas
leviĝi kaj plenumi, laŭsence kaj laŭlitere, la lastan komunikon
de nia amata ĉefo.” Li tuj leviĝis de sia loko kaj iris rekte al Mírzá
ḥasan-i-Gawhar, Mírzá
Muḥít, kaj aliaj bonkonatuloj inter la
disĉiploj de Siyyid Káẓim. Al ĉiuj li sentime transdonis la
lastan komunikon de sia ĉefo, emfazis la neprokrasteblan karakteron de
ilia devo, kaj urĝis, ke ili leviĝu kaj plenumu ĝin. Al lia
petego ili respondis eviteme kaj malinde. unu el ili
diris, Alia diris: Siyyid
Mullá
ḥusayn tuj sentis la vanecon de siaj penoj.
Konstatante la gradon de ilia malsaĝo, iliaj blindeco kaj sendankeco, li
ne parolis plu al ili. Li foriĝis, lasante ilin al iliaj vanaj okupoj.
Ĉar ĵus
komenciĝis por la mondo la jaro sesdeka, la jaro, kiu vidis la
naskiĝon de la promesita Revelacio, ne ŝajnus nedece deflankiĝi
nuntempe kaj mencii certajn tradiciojn de [049]Mahometo kaj de la imámoj
de la Kredo, kiuj rilatas speciale al tiu jaro. Kiam oni demandis Imám
Ja`faron,
[047]filo de Mahometo, pri la jaro, en kiu la Qá’im
estos malkaŝita, li respondis jene: En la verkoj de la
klera kaj ĉiekonata Muḥyi’d-Dín-i-`Arabí troviĝas multaj aludoj kaj pri la
jaro de la alveno kaj pri la nomo de la promesita Malkaŝanto. Inter ili estas la jenaj: `Alí En
siaj poemoj pri la jaro de la Malkaŝanto, Mírzá
Muḥammad-i-Akhbárí [050]skribas la jenan
antaŭdiron: GharsGharasihGharasí En tradicio atributita al la Imám
`Alí,
la Komandanto de la Kredantoj, estas ankaŭ enskribite: Ghars
Kvitiĝinte
pri la devosento, ke li devas instigi kaj veki siajn kundisĉiplojn, Mullá
ḥusayn ekvojaĝis el Karbilá
al Najaf. Kune kun li estis Muḥammad-ḥasan, lia frato, kaj Muḥammad-Báqir, lia nevo, kiuj ambaŭ akompanis lin
de la tempo de lia vizito ĉe lia naskurbo Bushrúyih,
en la provinco Khurásán. Alveninte ĉe la Masjid-i-Kúfih,
Mullá
ḥusayn decidis pasigi kvardek tagojn en tiu
loko, kie li vivis solece kaj preĝeme. Per siaj fastoj kaj maldormoj li
pretigis sin por la sankta entrepreno, kiun li estis baldaŭ komenconta. En
la daŭro de ĉi tiuj adoraĵoj, nur lia frato kuniĝis kun li,
dum lia nevo, kiu prizorgis iliajn ĉiutagajn bezonojn, fastis, kaj
kunpreĝis kun ili dum sia libera tempo.
Post kelkaj tagoj
ĉi tiu soleca trankvilo, kiu ĉirkaŭis ilin, neatendite estis
interrompita per la alveno de Mullá `Alíy-i-Basṭámí, unu el la plej eminentaj disĉiploj
de Siyyid Káẓim. Kune kun dekdu aliaj [048]kunuloj li alvenis ĉe la Masjid-i-Kúfih,
kie li trovis sian kundisĉiplon Mullá ḥusaynon enprofundiĝintan en meditado kaj
preĝo. Mullá `Alí estis dotita de tiel
granda klereco, kaj li estis tiel profunde sperta pri la instruoj de Shaykh
Aḥmad, ke multaj konsideris lin eĉ pli
supera, ol Mullá ḥusayn. Kelkafoje li provis demandi Mullá
ḥusaynon pri lia vojaĝocelo post la fino de
lia soleca periodo. Ĉiam, kiam li alproksimiĝis al li, li trovis lin
tiel enprofundiĝintan en sia Diservo, ke li sentis, ke estus neeble fari
demandon. Baldaŭ li decidis foriĝi de homa socio, same kiel Mullá
ḥusayn, dum kvardek tagoj. Ĉiuj liaj
kunuloj sekvis lian ekzemplon krom tri, kiuj deĵoris kiel personaj
servantoj.[051]
Tuj post la
plenigo de sia kvardektaga soleco, Mullá ḥusayn, kune kun siaj du kunuloj, foriris al Najaf.
Li eliris nokte el Karbilá, vizitis survoje la
sanktejon de Najaf, kaj iris rekte al Búshihr,
kiu kuŝas ĉe la Persa Golfo. Tie li komencis sian sanktan
serĉadon por la Amato de sia kordeziro. Tie, je la unua fojo, li enspiris
la bonodoron de Tiu, kiu dum jaroj vivis en tiu urbo kiel komercisto kaj humila
urbano. [052]Tie li eksentis la dolĉan
odoron de sankteco, per kiu la sennombraj preĝoj de tiu Amato tiel plene
bonodorigis la atmosferon de tiu urbo.
Li ne povis,
tamen, resti pli longe en Búshihr. Altirata kvazaŭ
per magneto, kiu ŝajnis nekontraŭstareble allogi lin norden, li iris
al Shíráz. Alveninte ĉe la pordego de tiu
urbo, li petis siajn fraton kaj neon, ke ili iru rekte al la Masjid-i-Ílkhání
kaj restu tie ĝis lia alveno. Li esprimis la esperon, ke, se plaĉos
al Dio, li alvenos ĝustatempe por vesperpreĝi kun ili.
En tiu sama tago,
kelkajn horojn antaŭ sunsubiro, dum li estis iranta ekster la urba
pordego, liaj okuloj subite ekvidis Junulon lumvizaĝan, kiu portis verdan
trubanon kaj kiu, alproksimiĝante al li, salutis lin kun rideto de ama
bonveno. Li ĉirkaŭprenis Mullá ḥusaynon kun amema korinklino, kvazaŭ li
estus lia intima kaj vivdaŭra amiko. Mullá
ḥusayn unue opiniis Lin esti disĉiplo de Siyyid
Káẓim, kiu, informiĝinte pri lia
alproksimiĝo [049]al Shíráz,
elvenis por bonvenigi lin.
Mírzá Aḥmad-i-Qazvíní, la martiro, kiu kelkafoje aŭdis Mullá
ḥusaynon rakonti al la tiamaj kredantoj la
kronikon pri sia kortuŝa kaj historia intervjuo kun Báb,
rakontis al mi la jenon: „Multfoje
mi aŭdis Mullá ḥusaynon
vivsimile priskribi la cirkonstancojn de tiu remarkinda intervjuo: »La
Junulo, kiu renkontis min ekster la pordego de Shíráz,
superŝutis min per esprimoj de korinklino kaj bonvolo. Li transdonis al mi
koran inviton viziti Lian domon kaj tie refreŝigi min post mia
provojaĝa laciĝo. Mi apologiis, klarigante, ke miaj [053]du
kunuloj jam aranĝis mian restadon en tiu urbo kaj nun atendas mian
revenon. „Konfidu ilin al la protektado de Dio,”
estis Lia respondo; „Li certe prizorgos kaj gardos ilin.”
Parolinte tiujn ĉi vortojn, Li invitis min sekvi Lin. Mi profunde
impresiĝis pro la bonanima sed deviga parolmaniero de tiu Junulo. Dum mi
sekvis Lin, Lia paŝmaniero, la ĉarmo de Lia voĉo, la digno de
Lia sintenado, emis plialtigi mian unuan impreson de tiu neatendita renkonto.
Ni baldaŭ trovis nin starantaj ĉe la pordo de
mezriĉe aspekta domo. Li frapis la pordon, kiun baldaŭ malfermis
etiopa servanto. „Envenu en paco, sentime,”[4]
estis Liaj vortoj dum Li transiris la sojlon [054]kaj
signis, ke mi sekvu Lin. Lia invito, eldirita potence kaj
majeste, penetris mian animon. Mi konsideris kiel bonan antaŭsignon esti
alparolita per tiaj vortoj, dum mi staris sur la sojlo de la unua domo, kiun mi
estis eniranta en Shíráz,
urbo, kies atmosfero mem jam nepriskribeble impresis min. Ĉu ne mia vizito
en ĉi tiu domo, mi pensis al mi, ebligus, ke mi pli alproksimiĝu al
la Celo de mia serĉado? Ĉu ĝi ne povus akceli la finon de
periodo de ega sopiro, de fervora serĉado, de pligrandiĝanta
maltrankvilo, kiujn tia serĉado entenas? Dum mi eniris la domon kaj sekvis
mian Gastiganton al Lia ĉambro, sento de neesprimebla ĝojo plenigis
mian animon. Tuj [055]post
kiam ni sidiĝis, Li ordonis, ke oni alportu kruĉon da akvo, kaj Li
invitis min forlavi la vojaĝmakulojn de miaj manoj kaj piedoj. [050]Mi petis permeson foriĝi de Lia ĉeesto
kaj fari miajn abluciojn en apuda ĉambro. Li rifuzis plenumi mian peton
kaj komencis verŝi la akvon sur miajn manojn. Poste Li donis al mi
refreŝigan trinkaĵon, post kiu Li petis la samovaron[5] kaj mem preparis la
teon, kiun Li donis al mi.
Subigita de Lia bonvolegaj faroj, mi leviĝis por
foriri. „La horo por vesperpreĝo alproksimiĝas,” mi
permesis al mi dire. „Mi promesis miajn amikojn, ke mi kuniĝos kun
ili je tiu horo en la Masjid-i-Ílkhání.”
Ĝentilege kaj trankvile Li respondis: „Sendube vi aranĝis la horon de
via reiro kondiĉe laŭ la volo kaj plaĉo de Dio. Ŝajnas, ke
Lia volo dekretis alie. Ne timu, ke vi rompis vian promeson.” Lia
digno kaj aplombo silentigis min. Mi rekomencis miajn abluciojn kaj
pretiĝis por la preĝo. Li ankaŭ staris aupd mi
kaj preĝis. Preĝante, mi
senŝarĝigis mian animon, kiu [056]estis
premegita kaj pro la mistero de ĉi tiu intervjuo kaj pro la penego kaj
premo de mia serĉado. Mi flustris la jenan preĝon: „Mi penadis
per mia tuta animo, ho mia Dio, kaj ĝis nun mi malsukcesis trovi Vian
promesitan Senditon. Mi atestas, ke Via vorto ne maltrafas, kaj ke Via promeso
estas certa.”
Tiu nokto, tiu memorinda nokto, estis la
antaŭvespero de la kvina tago de Jamádíyu’l-Avval, en
la jaro 1260 p.H.[6] [057]Estis
ĉirkaŭ unu horo post sunsubiro, kiam mia junula Gastiganto komencis
interparoli kun mi. „Kiun, post Siyyid Káẓim,” Li
demandis min, „vi konsideras kiel lian posteulon kaj vian
ĉefon?” „Ĉe la horo de sia
morto,” mi respondis, „nia mortinta instruanto insiste admonis, ke
ni forlasu niajn hejmojn, disvastiĝu ĉien, serĉadante la
promesitan Amaton. Tial mi vojaĝis Persujon, leviĝis por plenumi lian
ordonon, kaj ankoraŭ okupiĝas je mia serĉado.” „Ĉu via
instruanto,” Li plie demandis, „donis al vi
iajn detalajn signojn pri la distingiloj de la Promesito”
„Jes,” mi respondis, „Li estas [051]de
pura deveno, de famega gento, de la idaro de Fáṭimih.
Rilate al Lia aĝo, Li estas pli ol dudekjara kaj malpli ol tridekjara. Li
estas dotita de ennaskita kompreno, Li estas mezalta, detenas sin de fumado kaj
estas malembarasita de korpaj senperfektaĵoj.” Li paŭzis
tempospacon, kaj tiam kun vibranta voĉo Li deklaris: „Jen, ĉiuj
ĉi tiuj signoj estas videblaj en Mi!”
Tiam Li konsideris aparte ĉiun el la suprecititaj signoj kaj konvinkige
pruvis, ke ĉiuj rilatas al Li. Mi miregis, kaj ĝentile diris:
„Tiuj, kies alvenon ni atendas, estas Viro de nesuperebla sankteco, kaj
la Afero, kiun Li malkaŝos, estas Afero de grandega potenco. Multaj kaj
diversaj estas la postulaĵoj, kiujn devos plenumi Tiu, kiu pretendas esti
ĝia videbla enkorpiĝo. Kiel multfoje Siyyid Káẓim
aludis al la vasteco de la scio de la Promesito! Kiel multfoje li diris:
»Mia propra scio estas nur guto kompare kun tiu, de kiu Li estas dotita.
Mia tuta sciaĵo estas nur polvero en komparo kun la grandegeco de Lia
scio. Ne, supermezura estas la diferenco!«” Tuj kiam tiuj vortoj
aŭdiĝis de miaj lipoj, mi trovis min ekkaptita de timo kaj
konsciencriproĉo, tiaj, kiajn mi povis nek kaŝi nek klarigi. Akre mi
mallaŭdis min, kaj en tiu sama momento mi decidis ŝanĝi mian
sintenadon kaj malseverigi mian voĉtonon. Mi promesis Dion, ke, se okaze
mia Gastiganto denove aludus al la temo, plej humile mi respondus kaj dirus,
„Se vi volas pruvi vian pretendon, vi tute sendube liberigos min de la
maltrankvilo kaj necerteco, kiuj tiel forte premas mian animon. Mi vere
ŝuldos al vi pro tia liberigo.” Kiam mi unue komencis mian
serĉadon, mi decidis konsideri [058][059]la
jenajn du postulaĵojn kiel tiujn, per kiuj mi povu konstati la veron de
tiu, kiu pretendus esti la promesita Qá’im. La
unua estis traktaĵo, kiun mi mem verkis, rilate al la malfacile
kompreneblaj kaj kaŝitaj instruoj prezentitaj de Shaykh Aḥmad kaj
Siyyid Káẓim.
Kiu ajn ŝajnus al mi kapabla solvi la misterajn aludojn faritajn en tiu
traktaĵo, al tiu mi tiam prezentus mian duan peton, ke li verku, sen la
ajn hezito aŭ pripenso, komentarion pri la [052]Súrih de Jozef, en stilo kaj
lingvaĵo tute malegala al la ĝeneralaj modeloj de la tempo. Mi jam
antaŭe petis al Siyyid Káẓim
private, ke li verku komentarion pri tiu sama Súrih,
kion li rifuzis fari, dirante: „Ĉi tio, vere, estas super mi. Li,
tiu Eminentulo, kiu venos post mi, ĝin revelacios nepetite. Tiu komentario
starigos unu el la plej gravaj atestoj pri Lia vereco kaj unu el la plej klaraj
pruvoj de la alteco de Lia posteno.”[7]
Mi estis pripensanta tiujn ĉi aferojn, kiam mia
eminenta Gastiganto denove diris: „Rimarku atente. Ĉu la Persono
intencita de Siyyid Káẓim povus esti iu alia
krom Mi?” Post tio mi sentis min instigita
prezenti al Li ekzempleron de la traktaĵo, kiun mi havis kun mi.
„Ĉu vi legu tiun ĉi verkon mian,” mi demandis Lin,
„kaj rigardu ĝian paĝojn per toleremaj okuloj? Mi petas vin
pardoni miajn mankojn kaj senkapablojn.” Li afable konsentis je mia
deziro. Li malfermis la libron, ekrigardis certajn eltiraĵojn, fermis
ĝin, kaj komencis alparoli min. En la daŭro de kelkaj minutoj, kun
karakterizaj forto kaj ĉarmo, Li klarigis ĉiujn ĝiajn misterojn
kaj solvis ĉiujn ĝiajn problemojn. Tute kontentige plenuminte, dum
tiel mallonga tempo, la taskon, kiun mi atendis, ke Li faru, Li plie klarigis
al mi certajn verojn, kiuj ne troviĝas en la laŭdiraj sentencoj de la
imámoj de
la Kredo nek en la verkoj de Shaykh Aḥmad kaj
Siyyid Káẓim.
Ĉi tiuj veroj, kiujn mi neniam aŭdis antaŭe, ŝajnis esti
dotitaj de refreŝiga brilegeco kaj potenco. „Se vi ne estus
Mia gasto,” Li poste [060][061]diris,
„via
embaraso ja estus doloriga. Savis vin la ĉioenhava Difavoro. Apartenas al
Dio provi siajn servantojn, kaj ne al Liaj servantoj juĝi Lin laŭ
siaj mankaj modeloj. Se Mi malsukcesus solvi viajn embarasojn, ĉu oni
povus konsideri senpova la Realon, kiu brilas en Mi, aŭ denunci Mian scion
kiel nebonan? Ne, je la justeco de [053]Dio! En ĉi tiu
epoko, decas al la popoloj kaj nacioj de la oriento kaj de la okcidento, ke ili
rapidu al ĉi tiu sojlo kaj strebu atingi ĉi tie la revivigan favoron
de la Kompatema. Tiu, kiu hezitas, dolorige preterlasos la okazon.
Ĉu la popoloj de la tero ne atestas, ke la fundamenta celo de sia kreo
estas la ekkono kaj adorado de Dio? Decas al ili leviĝi tiel fervore kaj
spontanee, kiel leviĝis vi, kaj serĉi neŝanceleble kaj seninterrompe
sian promesitan Amaton.” Tiam Li daŭrigis: „Nun estas la
tempo por revelacii la komentarion pri la Súrih de Jozef.” Li
prenis sian plumon, kaj nekredeble rapide Li revelaciis la tutan Súrihon
de Mulk, la unua ĉapitro de
sia komentario pri la Súrih de
Jozef. La subiga efekto de Lia skribmaniero estis plialtigita de la milda
modulado de Lia voĉo, kiu akompanis Lian skribadon. Li ne interrompis
eĉ dum unu memento la fluadon de la strofoj, kiuj fluis de Lia plumo. Li
tute ne paŭzis ĝis la Súrih de Mulk
estis finita. Mi sidis ensorĉita de Lia voĉo kaj la vasta potenco de
Lia revelacio. Fine mi nevole stariĝis kaj petis permeson foriri.
Ridetante, Li konsilis, ke mi sidiĝu, kaj diris, „Se vi foriros
en tia stato, kiu ajn vidos vin sendube diros: »Ĉi tiu kompatinda
junulo estas freneza.«” En
tiu momento la horloĝo montris du horojn kaj dekunu minutojn post
sunsubiro.[8] Tiu
nokto, la antaŭvespero de la kvina tago de Jamádíyu’l-Avval, en
la jaro 1260 p.H., estis konforma al la antaŭvespero de la sesdek kvina
tago post Naw-rúz,
kiu ankaŭ estis la antaŭvespero de la sesa tago de Khurdád, en
la jaro Nahang. „Estonte” Li
deklaris, „tiun ĉi nokton, eĉ tiun ĉi horon, oni solenos kiel
unu el la plej grandaj kaj plej signifaj el ĉiuj festoj. Danku al [062]Dio pro tio, ke Li
afable helpis al vi atingi vian kordeziron, kaj pro [054]tio, ke vi ektrinkis
de la sigelita vino de Lia eldiro. »Bonege estas al tiuj,
kiuj tion atingas. «[9]”
La trian horon post sunsubiro mia Gastiganto ordonis, ke
oni servu la verspermanĝon. Tiu sama etiopa servanto denove aperis kaj
provizis antaŭ nin la plej bongustajn manĝaĵojn. Tiu sankta
manĝo refreŝigis kaj mian korpon kaj mian animon. En tiu horo, en la
ĉeesto de mia Gastigango, mi sentis, kvazaŭ mi manĝus la
fruktojn de Paradizo. Mi ne povis ne miri pri la moroj kaj la sindona zorgemo
de tiu etiopa servanto, kies vivo mem ŝajnis esti aliigita per la
regenerada influo de lia Majstro. Por la unua fojo mi tiam ekkomprenis la
signifon de la jena ĉiekonata tradicia eldiro atribuita al Mahometo: Se
mia junula Gastiganto havus neniun alian pretendon al gloreco, ĉi tio
estus sufiĉa – ke Li akceptis min kun tiaj gastameco kaj bonkoreco,
kiujn, mi konvinkiĝis, neniu alia homo eblus elmontri.
Mi sidis ensorĉita de Lia eldiro, forgesema pri la
horo kaj pri tiuj, kiuj atendis min. Subite la voko de la muezino, alvokante la
kredantojn al sia matena preĝo, vekis min el la ekstaza stato, en kiun mi
ŝajne enprofundiĝis. Ĉiuj ĝojegoj, ĉiuj neesprimeblaj
gloroj, kiujn la Ĉiopova antaŭdifinas en sia Libro kiel la
multvalorajn havaĵojn por la Paradizanoj – tiujn mi ŝajnis
travivi tiun nokton. Ŝajnas al mi, ke mi estis en loko, pri kiu oni povus
vere dire: „Tie nenia laborigado atingos
nin, kaj tie nenia laciĝo trafos nin”, „Nenian
vanan paroladon oni aŭdos tie, nek ian mensogon, sed nur la krion,
»Pacon! Pacon!«”, „Ilia
krio tie estos, »Gloro estu al Vi, ho Dio!« kaj ilia salutado tie
estos, »Pacon!« kaj la fino de ilia krio estos, »Gloro estu
al Dio, la Sinjoro de ĉiuj [055]kreitoj!«”[10]
Dormo forflugis de mi tiun nokton. Mi estis ravita de la
muziko de tiu voĉo, kiu altiĝis kaj malaltiĝis dum Li [063]kantis;
jen pleniĝante dum Li revelaciis versojn el la Qayyúmu’l-Asmá’,[11] jen
akirante spiritajn, delikatajn harmoniojn dum Li eldiris la preĝojn, kiujn
Li estis revelacianta.[12]
Ĉe la fino de ĉiu preĝo Li ripetis la jenan verson: „Tute ne estu
al la gloro de la Sinjoro, la Ĉioglora, tio, kion Liaj kreitoj atribuas al
Li! Kaj paco estu sur Liaj Senditoj! Kaj gloron al Dio, la Sinjoro de ĉiu
kreitaĵoj!”[13]
Tiam Li alparolis min per la jenaj vortoj: „Ho vi, kiu
estas la unua kredanto je Mi! Vere Mi diras, Mi estas Báb, la Pordo de Dio,
kaj vi estas Bábu’l-Báb, la pordo de tiu
Pordo. Dekok homoj devos komence, spontane kaj memvole, akcepti Min kaj ekkoni
la veron de Mia Revelacio. Neantaŭsciigitaj kaj neinvititaj, ĉiu el
ĉi tiuj devos serĉi aparte por trovi Min. Kaj kiam ilia nombro
plenumiĝos, unu el ili devos esti elektita por akompani Min dum Mia pilgrimado
al Mekko kaj Medino. Tie Mi transdonos la Revelacion de Dio al la Sharíf de Mekko. Tiam Mi
reiros al Kúfih, kie denove, en la Masjid de tiu sankta urbo,
Mi malkaŝos Lian Aferon. Estas devige, ke vi ne malsekretigu al viaj
kunuloj nek al iu alia persono, tion, kion vi vidis kaj aŭdis.
Okupiĝu en la Masjid-i-Ílkhání je preĝado kaj
instruado. Mi ankaŭ kuniĝos tie kun vi dum kongregacia [056]preĝo. Atentu,
por ke via sintenado al Mi ne evidentigu la sekreton de via kredo. Daŭrigu
tiujn ĉi okupiĝon kaj sintenadon ĝis nia foriro al ḥijáz. Antaŭ ol ni
foriros, ni difinos al ĉiu el la dekok homoj lian specialan mision, kaj ni
forsendos ilin por plenumi sian taskon. Ni ordonos al ili instrui la Vorton de
Dio kaj vivigi homajn animojn.” Parolinte al mi tiujn
ĉi vortojn, Li eksigis min el sia ĉeesto. Akompanante [064][065]min
ĝis la pordo de la domo, Li konfidis min al la protektado de Dio.
Ĉi tiu Revelacio, kiu tiel subite kaj ardege frapis
min, venis kiel fulmofajro, kiu dum kelka tempo ŝajnis sensentigi mian
konscion.[14] Mi
estis blindigita de ĝia mirega brileco kaj subigita de ĝia premega
forto. Ekscito, ĝojo, sankta timo, kaj miro profundanime kortuŝis
min. Elstaraj inter ĉi tiuj emocioj estis sentoj de ĝojo kaj forto,
kiuj ŝajnis aliigi min. Kiel malforta kaj senpova, kiel malkuraĝigita
kaj timema, mi sentis min antaŭe! Tiam mi povis nek skribi nek marŝi,
tiel trememaj estis miaj manoj kaj piedoj. Nun, tamen, la ekkono de Lia
Revelacio galvanigis mian animon. Mi sentis tian kuraĝon kaj potencon, ke,
se leviĝus kontraŭ mi la mondo, ĉiuj ĝiaj popoloj kaj
ĝiaj potenculoj, sola kaj sentima mi kontraŭstarus ilian ekatakon. La
universo ŝajnis esti nur plenmano de polvo en mia premo. Mi ŝajnis
esti la Voĉo de Gabriel personigita, vokanta al la tuta homaro:
„Vekiĝu, ĉar jen! La Taglumo montiĝis. Leviĝu,
ĉar Lia Afero estas malkaŝita. La pordo de Lia [057]korfavoro
estas tute malferma; envenu, ho popoloj de la mondo! Ĉar venis Tiu, kiu
estas via Promesito!”
En tia stato mi forlasis Lian domon kaj kuniĝis kun
miaj frato kaj nevo. Granda aro de la sekvantoj de Shaykh Aḥmad,
kiuj aŭdis pri mia alveno, jam kunvenis en la Masjidon-i-Ílkhání por
renkonti min. Fidela al la ordonoj de mia novetrovita Amato, mi tuj
ekpretiĝis por plenumi Liajn dezirojn. Dum mi ekorganizis miajn klasojn
kaj komencis plenumi miajn Diservojn, vasta homamaso iom post iom kunvenis
ĉirkaŭ mi. Ekleziaj altranguloj kaj urbaj oficistoj ankaŭ venis
viziti min. Ili miris pri la spirito, kiun miaj prelegoj evidentigis, ne
sciante, ke la Fonto, [066]el
kiu fluas mia scio, estas neniu alia, ol Tiu, kies alvenon ili plejparte estis
avide atendantaj.
Kelkafoje dum tiuj tagoj mi estis alvokita de Báb por
viziti Lin. Li kutimis sendi nokte al la masjid
tiun saman etiopan servanton, kiu portis al mi Lian plej aman komunikon de
bonveno. Ĉiufoje, kiam mi vizitis Lin, mi pasigis la tutan nokton en Lia
ĉeesto. Maldormema ĝis tagiĝo mi sidis ĉe Liaj piedoj,
ensorĉita per la ĉarmo de Lia parolmaniero kaj forgesema pri la mondo
kaj ĝiaj zorgoj kaj okupoj. Kiel rapide pasis tiuj
karegaj horoj! Je tagiĝo mi nevoleme
foriĝis el Lia ĉeesto. Kiel avide en tiuj tagoj mi atendis la alvenon
de la vespero! Kun kiaj sentoj de malĝojo kaj bedaŭro mi vidis la
tagiĝon! Dum unu el ĉi tiuj noktaj vizitoj mia Gastiganto alparolis
min en la jenaj vortoj: „Morgaŭ alvenos dektri el viaj kunuloj.
Elmontru al ĉiu el ili la plejan bonvolon. Ne forestu de ili, ĉar ili
dediĉis sin al la serĉado de sia Amato. Preĝu al Dio, ke Li
afable ebligu al ili iri sendanĝere sur tiu vojo, kiu estas pli
mallarĝa, ol haro, kaj pli akra, ol glavo. Certajn inter ili Dio
konsideros kiel siajn elektitajn kaj favoratajn disĉiplojn. Relate al
aliaj, ili laŭiros la mezan vojon. La sorto de la ceteraj restos nekonata
ĝis la horo, kiam malkaŝiĝos ĉio tio, kio estas
kaŝita.”[15][058]
Tiun saman matenon, je sunleviĝo, tuj post mia
reveno el la hejmo de Báb, Mullá `Alíy-i-Basṭámí,
akompanita de tiu jam signita al mi kunularo, alvenis ĉe la Masjid-i-Ílkhání. Mi
tuj ekprovizis al ili ĉiujn necesbezonojn por ilia komforto. Unu nokton,
kelkajn tagojn post ilia alveno, Mullá `Alí,
kiel proparolanto pro siaj kunuloj, eligis sentojn, kiujn li ne povis plu
subpremi. „Vi bone scias,” li diris, „kiel granda estas nia
konfidenco je vi. Ni sentas al vi tian lojalecon, ke, se vi pretendus esti la
promesita Qá’im, ni
ciuj senhezite submetiĝus. Obeemaj al via alvoko, ni forlasis niajn [067]hejmojn
kaj foriris por serĉadi nian promesitan Amaton. Vi estas la unua, kiu
montris al ni ĉiuj tiun ĉi noblan ekzemplon. Ni sekvis viajn
paŝosignojn. Ni decidis ne ĉesi niajn penojn
ĝis ni trovos la Celon de nia serĉado. Ni sekvis vin tien ĉi, pretaj
akcepti kiun ajn vi akceptos, en la espero rifuĝi en Lian protektadon kaj
travivi sukcese la tumulton kaj maltrankvilon, kiuj devos distingi la lastan
Horon. Kial ni nun vidas vin instruanta la homojn kaj gvidanta iliajn
preĝojn kaj Diservojn tute trankvile? Tiuj signoj de maltrankvilo kaj
atendado ŝajnis malaperi de via vizaĝo. Ni petas vin, diru al ni la
kaŭzon, por ke ni ankaŭ estu liberigitaj de nia nuna stato de
atendado kaj necerteco.” „Viaj kunuloj,!” mi kviete diris,
„kompreneble atribuus miajn pacon kaj trankvilecon al la plipotenco, kiun
mi ŝajne akiris en ĉi tiu urbo. Tio
tute ne estas la vero. Mi certigas vin, ke la mondo kun ĉiuj ĝiaj
pompo kaj delogoj neniam logos tiun ĉi ḥusaynon
de Bushrúyih for
de lia Amato. De la tempo, kiam mi komencis tiun ĉi sanktan entreprenon,
mi ĵurpromesis sigeli per mia vivosango mian propran sorton. Pro Li mi
akceptis trempon en oceanon de aflikto. Mi ne sopiras la aferojn de ĉi tiu
mondo. Mi deziregas nur la bonplaĉon de mia Amato. La fajro, kiu ardas en
mi, ne estingiĝos ĝis mi estos verŝinta mian sangon pro Lia
nomo. Plaĉu al Dio, ke vi ĝisvivu vidi tiun tagon. [059]Ĉu ne estus supozeble al viaj kunuloj, ke
Dio, en sia senlima favorkoreco, afable bonvolis malŝlosi la Pordon de sia
favoro antaŭ la vizaĝo de Mullá ḥusayn pro la profundeco de lia
sopiro kaj la konstanteco de liaj penadoj, kaj, ke, dezirante kaŝi tiun
ĉi fakton laŭ sia nedivenebla saĝo, Li ordonis, ke li tiel
okupiĝu?” Ĉi tiuj vortoj kortuŝis la
animon de Mullá `Alí. Li
tuj komprenis ilian signifon. Larmplene li petegis, ke mi malkaŝu la
identecon de Tiu, kiu pacigis mian maltrankvilon kaj ŝanĝis mian
korpremecon en certecon. „Mi solene petegas,” li diris, „ke
vi donacu al mi iom da tiu sankta trinkaĵo, kiun la Mano de favorkoreco
donis al vi por trinki, ĉar ĝi certe moderigos mian soifon kaj
trankviligos la dolorsopiron en mia koro.” „Ne petegu,” [068]mi
respondis, „ke mi donacu al vi tiun ĉi favoron. Via fido estu je Li,
ĉar Li certe gvidados viajn paŝojn kaj kvietigos la tumulton de via
koro.”«”
Mullá `Alí rapidis al siaj kunuloj
kaj sciigis ilin pri la esenco de sia konversacio kun Mullá
ḥusayn. Flamantaj pro la fajro, kiun la rakonto
de tiu konversacio ekbruligis en iliaj koroj, ili tuj disiĝis kaj,
soliĝinte en siajn ĉambretojn, per fastado kaj preĝoj ili
petegis la fruan forprenon de la vualo, kiu intervenis inter ili kaj la ekkono
pri ilia Amato. Ili preĝis dum la maldormaj horoj: „Ho Dio, nia Dio! Nur Vin ni adoras, kaj al Vi ni
porkrias helpon. Gvidadu nin, ni petegas Vin, laŭ la rekta Vojo, ho
Sinjoro nia Dio! Plenumu tion, kion Vi promesis al ni pere de Viaj Apostoloj,
kaj ne hontigu nin en la Tago de Revivigo. Vere, Vi ne rompos Vian
promeson.”
La trian nokton de
sia soleco, dum li estis profunde preĝanta, Mullá
`Alíy-i-Basṭámí vidis vizion. Antaŭ liaj okuloj
aperis lumo, kaj jen! Tiu lumo formoviĝis antaŭ li. Logita per
ĝia brileco, li sekvis ĝin ĝis fine ĝi kondukis lin al lia
promesita Amato. Tiun saman horon, dum la noktomeza maldormo, li leviĝis
kaj, ĝojega kaj radianta pro feliĉego, li malfermis la pordon de sia ĉambro
kaj rapidis al Mullá ḥusayn. Li ĵetis sin en la brakojn de sia
respektegata kunulo. Mullá ḥusayn plej ame ĉirkaŭprenis lin kaj
diris: „Gloro estu al
Dio, kiu gvidis nin [060]tien
ĉi! Ni ne estus gvidataj se Dio ne gvidadus nin!”
Tiun saman
matenon, je tagiĝo, Mullá ḥusayn, sekvata de Mullá
`Alí,
rapidis al la loĝejo de Báb. Ĉe la enirejo de
Lia domo ili renkontis la fidelan etiopan servanton, kiu tuj rekonis ilin kaj
salutis ilin per la jenaj vortoj: „Antaŭ tagiĝo mi estis alvokita al la
ĉeesto de mia majstro, kiu ordonis, ke mi malfermu la pordon de la domo
kaj atendu ĉe ĝia sojlo. »Du
gastoj,« Li
diris, »alvenos hodiaŭ frumatene.
Transdonu
al ili varman bonvenon en Mia nomo. Diru al ili pro Mi: „Envenu en la
nomo de Dio.”«”
La unua kunveno de
Mullá
`Alí
kun Báb, kiu estis analoga al la kunveno kun Mullá
ḥusayn, diferencis nur en la jena rilato, ke,
kvankam ĉe la antaŭa kunveno la [069]pruvoj kaj atestoj de la misio
de Báb estis kritikeme elesploritaj kaj klarigitaj,
ĉe ĉi tiu kunveno ĉiuj argumentoj estis flankenmetitaj, kaj
nenio superregis krom la spirito de profunda adorado kaj intima kaj arda
kuneco. La tuta ĉambro ŝajnis esti vivigita de tiu ĉiela
potenco, kiu devenis de Lia enspirita eldiro. Ĉio en tiu ĉambro
ŝajnis vibri pro tiu atesto: „Vere, vere,
nova Tago komenciĝas. La promesito estas entronigita en homaj koroj. En la
mano Li tenas la mistikan pokalon, la kaliko de senmorteco. Benitaj estas tiuj,
kiuj trinkas el ĝi!”
Ĉiu el la
dekdu kunuloj de Mullá `Alí,
siavice kaj per siaj propraj nehelpataj penoj, serĉis kaj trovis sian
Amaton. Kelkaj dum dormo, aliaj dum maldormo, kelkaj dum preĝo, kaj ankoraŭ
aliaj dum pripensadaj momentoj, sentis la lumon de ĉi tiu Dia Revelacio
kaj estis inklinigitaj ekkoni la potencon de ĝia gloro. Same kiel Mullá
`Alí,
ĉi tiuj kaj kelkaj aliaj, akompanataj de Mullá
ḥusayn, atingis la ĉeeston de Báb
kaj estis deklaritaj „Literoj de la Vivanto.”
Deksep Literoj iom post iom enskribiĝis en la gardatan Tabuleton de Dio,
kaj ili estis difinitaj kiel la elektitaj Apostoloj de Báb,
la servantoj de Lia Kredo kaj la dissemantoj de Lia lumo.[061]Unu nokton,
dum konversacio kun Mullá ḥusayn, Báb parolis la jenajn vortojn: „Deksep
Literoj jam varbiĝis sub la standardo de la Kredo de Dio. Restas
ankoraŭ unu por kompletigi la nombron. Ĉi tiuj Literoj de la Vivanto
leviĝos por proklami Mian Aferon kaj firmigi Mian Kredon. Morgaŭ
vespere alvenos la cetera Litero, kiu kompletigos la nombron de Miaj elektitaj
disĉiploj.” La sekvintan vesperon, dum Báb,
sekvata de Mullá ḥusayn, estis reiranta al sia hejmo, aperis junulo malordigita kaj
vojaĝmakulita. Li alproksimiĝis al Mullá
ḥusayn, ĉirkaŭprenis lin kaj demandis, ĉu li jam atingis sian
celon. Mullá ḥusayn unue provis kvietigi lian maltrankvilon kaj konsilis, ke li ripozu
momenton, promesante, ke poste li sciigos lin. Tamen, tiu junulo rifuzis priatenti lian konsilon.
Fikse rigardante Bábon, li diris al Mullá
ḥusayn,: „Kial vi provas kaŝi Lin de mi? Mi rekonas Lin
laŭ Lia [070]paŝmaniero. Mi konfedeme atestas, ke neniu krom Li,
ĉu oriente aŭ okcidente, povas pretendi estie la Vero. Neniu alia
povas evidentigi la potencon kaj majeston, kiuj radias el Lia sankta
personeco.” Mullá ḥusayn miris pri liaj vortoj. Tamen, li
pardonpetis, kaj igis lin deteni sian emocion ĝis la tempo, kiam li povu
siigi la veron. Forirante, li rapidis kuniĝi kun Báb,
kaj sciigis Lin pri lia konversacio kun tiu junulo. „Ne
miru pri lia stranga konduto,” diris Báb.
„En
la mondo de la spirito Ni estis interkomunikantaj kun tiu junulo. Ni jam konas
lin. Ni ja atendis lian alvenon. Iru al li kaj alvoku lin tuj al Nia
ĉeesto.”
Ĉi tiuj vortoj de Báb rememorigis Mullá
ḥusaynon pri la jena tradicia eldiro: „En la lasta Tago la
Nevidatoj trairos la vastecon de la tero per flugiloj de la spirito, atingos la
ĉeeston de la promesita Qá’im, kaj serĉos de Li la
sekreton, kiu solvos iliajn problemojn kaj forigos iliajn embarasojn.”
Kvankam korpe ili estas malproksime, ĉi tiuj heroaj homoj okupiĝas je ĉiutaga interrilato kun sia Amato, partoprenas la malŝparemon de Liaj eldiroj kaj la superegan privilegion de Lia kuneco. Alie, kiel