Parto Dua: La Revelacio de Báb

[551][595]Ĉapitro XXVI
Atenco sur la Vivon de la Ŝaho, kaj ĝiaj Rezultoj

La oka Naw-Rúz post la Deklaro de Báb, kiu okazis la dudek sepan tagon de la monato Jamádíy’l-Ávval, en la jaro 1268 p.H.,[1] trovis Bahá’u’lláhon ankoraŭ en Irako okupiĝantan disvastigi la instuojn kaj firmigi la fundamentojn de la Nova Revelacio. Elmontrante tiajn entuziasmon kaj kapablecon, kiuj rememorigis pri Liaj agadoj en la fruaj tagoj de la Afero de Núr kaj Mázindarán, Li daŭris dediĉi sin al la tasko revivigi la energiojn, organizi la fortojn kaj direkti la penojn de la disigitaj kunuloj de Báb. Li estis la sola lumo en la mallumo, kiu ĉirkaŭis la konfuzitajn disĉiplojn, kiuj vidis unuflanke la kruelan martirigon de sia amata ĉefo kaj aliflanke la tragedian sorton de siaj kunuloj. Li sola povis inspiri ilin per la necesaj kuraĝo kaj fortikeco por elporti la multajn afliktojn suferigitajn sur ilin; Li sola povis pretigi ilin por la ŝarĝo de la tasko, kiun ili estis destinitaj porti, kaj kutimigi ilin kontraŭstari la ŝtormon kaj danĝerojn, kiuj estis baldaŭ ĉirkaŭontaj ilin.

Dum la printempo de tiu jaro, Mírzá Taqí Khán, la Amír-Niám, la Granda Veziro de ŝaho iri’d-Dín, kiu estis kulpa pri tiel malbonegaj perfortoj kontraŭ Báb kaj Liaj kunuloj, mortis en publika banejo en Fín, proksime al Káshán,[2] mizere malsukcesinte haltigi la [596]antaŭeniron de |[552]la Kredo, kiun li tiel fervore strebis subpremi. Liaj propraj famo kaj honoro estis destinitaj fine perei kun lia morto, kaj ne la influo de la vivo, kiun li provis estingi. Dum la tri jaroj, en kiuj li plenumis la postenon de Granda Veziro de Persujo, lia ministraĵo estis makulita per faroj de plej nigra malbono. Kiajn kruelegaĵojn liaj manoj faris dum ili eletendiĝis por frakasi la konstruaĵon, kiun Báb starigis! Al kiaj perfidemaj rimedoj li turnis sin en sia senpova kolerego por subfosi la vivoforton de Afero, kiun li timis kaj malamis! La unua jaro de lia administrado estis signita de la furioza atako de la imperiestra armeo de ŝaho iri’d-Dín kontraŭ la defendantoj de la fortikaĵo de abarsí. Kun kia senkompato li direktis la militiron de subpremo kontraŭ tiuj senkulpaj subtenantoj de la Kredo de Dio! Kiajn furiozon kaj elokventecon li evidentigis petegante ekstermon de la vivoj de Quddús, ke Mullá usayn, kaj de tricent kaj dektri el la plej bonaj kaj plej nobleaj el siaj samlandanoj! La dua jaro de lia ministraĵo trovis lin batalantan kun sovaĝa decido por ekstermi la Kredon en la ĉefurbo. Estis li, kiu aŭtoritatigis kaj instigis la kapton de la kredantoj, kiuj loĝadis en tiu urbo, kaj kiu ordonis la ekzekuton de la Sep Martiroj de ihrán. Estis li, kiu eligis la ofensivon kontraŭ Vaíd kaj liaj kunuloj, kiu inspiris tiun militiron de venĝo, kiu vigligis iliajn subpremantojn, kaj kiu instigis ilin fari la abomenojn, kiuj elstarigos tiun epizodon por ĉiam. Tiu sama jaro vidis alian frapon pli teruran, ol iu, kiun li ĝis tiam donis al tiu persekutita komunumo, frapo, kiu tragedie mortigis Tiun, kiu estis |[553]|la Fonto de ĉiuj tiuj fortoj, kiujn li vane provis subpremi, La lastaj jaroj de la vivo de tiu Veziro restos ĉiam rilatigitaj al la plej naŭzega el la vastaj militiroj, kiujn lia inventema menso elpensis, [597] [598]militiro, kiu implikis la detruon de la vivoj de ujjat kaj de ne malpli, ol dekok centoj el liaj kunuloj. Tiaj estis la elstarantaj ecoj de kariero, kiu komenciĝis kaj finiĝis en tia regado de teruro, kian Persujo maloftego vidis.

Postvenis lin Mírzá áqá Khán-i-Núrí,[3] kiu, eĉ de la komenco de sia ministraĵo, penadis efektivigi repacigon inter la registaro de si estrata kaj Bahá’u’lláh, kiun li konsideris kiel la plej kapablan el la disĉiploj de Báb. Li sendis al Li varman leteron, kiu petis Lin reveni al ihrán kaj esprimis lian avidecon konatiĝi kun Li. Antaŭ la ricevo de tiu letero Bahá’u’lláh jam decidis foriri el Irako al Persujo.

Li alvenis en la ĉefurbon en la monato Rajab,[4] kaj estis bonvenigita de Ja’far-Qulí Khán, frato de la Granda Veziro, kiu estis speciale ordonita iri akcepti Lin. Dum unu tuta monato Li estis la estimata Gasto de [599]la Granda Veziro, kiu elektis sian fraton deĵori kiel gastiganto pro li. Tiel granda estis la nombro de la eminentuloj kaj altranguloj de la ĉefurbo, kiuj amasiĝis por renkonti Lin, ke Li trovis sin senpova reiri al sia propra hejmo. Li restis en tiu domo ĝis sia foriro al Shimírán.[5]

[554]|Mi aŭdis Áqáy-i-Kalímon deklari, ke dum tiu vojaĝo prosperis al Bahá’u’lláh renkonti `Aímon, kiu penadis dum longa tempo vidi Lin, kaj kiu en tiu intervjuo estis konsilita plej emfaze forlasi la planon, kiun li elpensis. Bahá’u’lláh kondamnis liajn projektojn, tute disiĝis de la ago, kiun li intencis fari, kaj avertis lin, ke tia provo rapidigus novajn malfeliĉegojn de senekzempla amplekso.

Bahá’u’lláh iris al Lavásán, kaj estis gastanta en la vilaĝo Afchih, propraĵo de la Granda Veziro, kiam atingis Lin la novaĵo pri la atenco sur la vivon de ŝaho iri’d-Dín. Ja’far-Qulí Khán ankoraŭ agis kiel Lia gastiganto pro la Amír-Niám. Tiu krimaĵo estis farita ĉirkaŭ la fino de la monato Shavvál, en la jaro 1268 p.H.,[6] de du nekonataj kaj nerespondecaj junuloj, unu nomita ádiq-i-Tabrízí, kaj la alia Fatu’lláh-i-Qumí, kiuj ambaŭ gajnis siajn vivrimedojn en ihrán. En la tempo, kiam la imperiestra armeo, estrata de la ŝaho mem, estis entendiĝinta en Shimíránon, ĉi tiuj du nesciantaj junuloj en frenezo de malespero leviĝis por venĝi la sangon de siaj buĉitaj fratoj.[7] [600]La malsaĝajo, kiu karakterizis [555]|ilian agon, estis evidentigita de la fakto, ke farante tian atencon sur la vivon de sia suvereno anstataŭ uzi efikajn armilojn, kiuj certigus la sukceson de sia entrepreno, ĉi tiuj junuloj ŝargis siajn pistolojn per kugletoj, kiujn neniu racia persono iam havus ideon uzi por tia celo. Se ilia ago estus instigita de viro prudenta, li certe neniam estus permesinta ilin plenumi sian intencon per tiel ridinde senefikaj iloj.[8][556]|[601]Tio ago, kvankam farita de sovaĝaj kaj duon-idiotaj fanatikuloj, kaj malgraŭ tio, ke ĝi estis eĉ de la komenco emfaze kondamnita de ne malpli respondeca persono, ol Baháulláh, tamen estis signalo por komenco de serio da persekutoj kaj masbuĉadoj tiel sovaĝe furiozaj, ke ili povus esti komparataj nur kun la kruelegaĵoj de Mázindarán kaj Zanján. La ŝtormo furiozigita de tiu ago enigis la tutan ihránon en konstarnon kaj aflikton. Ĝi implikis la vivon de la ĉefaj kunuloj, kiuj postvivis la afliktegojn, al kiuj ilia Krado estis tiel kruele kaj senĉese subigita. Tiu ŝtormo ankoraŭ furiozis, kiam Baháulláh kun kelkaj el siaj plej kapablaj helpantoj estis enigita en malpuran, malluman kaj febrofrapatan malliberejon subteran, dum ĉenoj de granda pezeco, diujn nur malbonfamaj krimuloj estis kondamnitaj porti, estis metitaj sur Lian kolon. Dum ne malpli, ol kvar monatoj Li portis tiun ŝarĝon, kaj tioma estis la egeco de Lia suferado, ke la cikatroj de tiu kruelaĵo restis sur Lia korpo ĉiujn tagojn de Lia vivo.

[557]|Tiel serioza minaco al ilia suvereno kaj al la institucioj de lia regno ekscitis la indignon de la tuta anaro de la eklezia elemento de Persujo. Laŭ ili tiu sentima faro postulis tujan kaj merititan punon. Klopodoj senekzemple severaj, ili bruegadis, devus esti entreprenitaj por haltigi la tajdon enprofundigitan kaj la registaron kaj la Kredon de Islamo. Malgraŭ la sindeteno, kiun la sekvantoj de Báb uzis de post la komenco de la Kredo en ĉiu parto de la lando; malgraŭ la senĉesaj ordonoj de la ĉefaj disĉiploj al siaj fratoj, ke ili [602]detenu sin de perfortaĵoj, obeu sian registaron lojale, kaj malpretendu ian intencon de sankta milito, iliaj malamikoj persistis en siaj antaŭmedititaj penoj falseprezenti la karekteron kaj celon de tiu Kredo al la aŭtoritatuloj. Nun, kiam ago de tiel gravegaj sekvoj estis farita, kiajn akuzojn ĉi tiuj samaj malamikoj estus instigitaj atribui al la Afero, al kiu aliĝis tiuj krimkulpoj! Ŝajnis, ke venis la momento, kiam ili povus fine veki la regantojn de la lando al la neceso ekstermi kiel eble plej rapide herezon, kiu ŝajnis minaci eĉ la fundamentojn de la Ŝtato.

Ja’far-Qulí Khán, kiu estis en Shimírán, kiam estis farita la atenco sur la vivon de la ŝaho, tuj skribis leteron al Baháulláh kaj informis Lin pri tio, kio okazis. „La patrino de la ŝaho“, li skribis, „estas ege kolera. Ŝi denuncas vin malkaŝe antaŭ la kortego kaj regatoj kiel ‚aspirantan murdinton‘ de ŝia filo. Ŝi ankaŭ provas impliki Mírzá Áqá Khánon en tiun ĉi aferon, kaj akuzas lin esti via kunkulpo.“ Li instigis al Baháulláh resti kelkatempe kaŝita en tiu ĉirkaŭaĵo ĝis la pasio de la vulgarularo trankviliĝos. Li sendis al Afchih maljunan kaj spertan senditon, al kiu li ordonis [603]servi lian Gaston kaj esti preta akompani Lin, al kiu ajn sendanĝera loko, kiun Li dezirus.

Baháulláh rifuzis utiligi la okazon, kiun Ja’far-Qulí Khán proponis al Li. Ignorante la senditon kaj malakceptinte lian proponon, Li elrajdis en la proksima mateno kun trankvila sinfido el Lavásán, kie Li estis pasloĝanta, al la ĉefsidejo de la imperiestra armeo, kiu estis tiam en [558]|Níyávarán, en la distrikto Shimírán. alveninte al la vilaĝo Zarkandih, la sidejo de la rusa ambasadorejo, kiu kuŝis ĉe distanco de unu maydán[9] de Níyávarán, Li estis renkontita de Mírzá Majíd, Lia bofrato, kiu deĵoris kiel sekretario al la rusa ministro,[10] kaj invitita de li resti en lia hejmo, kiu apudestis tiun de lia superulo. La deĵorantoj de ájí `Alí Khán, la ajíbu’d-Dawlih, rekonis Lin kaj iris tuj informi sian majstron, kiu siavice atentigis la ŝahon pri la afero.

La novaĵo pri la alveno de Baháulláh ege mirigis la oficirojn de la imperiestra armeo. Ŝaho iri’d-Dín mem miris pri la sentima kaj neatendita klopodo, kiun faris viro akuzita esti la ĉefa instiganto de la atenco sur lian vivon. Li tuj sendis unu el siaj fidindaj oficiroj al la ambasadorejo, kun postulo, ke la Akuzito estu kondukita al li. La rusa ministro rifuzis, kaj petis Baháulláhon iri al la hejmo de Mírzá Áqá Khán, la Granda Veziro, loko, kiun li opiniis esti la plej konvena en tiuj circonstancoj. Lia peto estis plenumita, ĉe kio la ministro formale komunikis al la Granda Veziro sian deziron, ke pleja zorgo estu uzata por certigi la sendanĝerecon kaj protektadon de la Konfiditulo, kiun lia registaro transkondukas en lian prizorgon, avertante lin, ke li konsiderus lin respondeca, se li malsekvus liajn dezirojn.[11]

Kvankam Mírzá Áqá Khán entreprenis doni la plejajn certigojn postulatajn, kaj akceptis Baháulláhon en sian hejmon kun ĉiu signo de respekto, tamen li tro multe antaŭtimis [604]pri la sekureco de sia propra rango, por ke li traktu sian Gaston tiel, kiel oni atendis.   [559]|Dum Baháulláh estis forlasanta la vilaĝon Zarkandih, filino de la ministro, kiu multe afliktiĝis pri la danĝeroj, kiuj persekutis Lian vivon, estis tiel kaptita de emocio, ke ŝi ne povis deteni siajn larmojn. „Pro kio gravas“, oni aŭdis ŝin protesti al sia patro, „la aŭtoritato donita al vi, se vi estas senpova doni vian protektadon al gasto, kiun vi akceptis en vian domon?“ La ministro, kiu sentis grandan korinklinon por sia filino, kortuŝiĝis, kiam li vidis ŝiajn larmojn, kaj provis konsoli ŝin per siaj certigoj, ke li penos ĉielpove deturni la danĝeron, kiu minacis la vovon de Baháulláh. Tiun tagon la armeo de ŝaho iri’d-Dín estis enigita en egan tumulton. La postulegaj ordonoj de la suvereno, tiel baldaŭ sekvantaj la atencon sur lian vivon, okazigis plej fantaziajn famojn kaj ekscitis plej furiozajn pasiojn en la koroj de la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo. La maltrankvilo disvastiĝis ĝis ihrán kaj furioze flamigis la burletantan fajron de malamikeco, kiun la malamikoj de la Afero ankoraŭ konservis en siaj koroj. Konfuzo senekzempla en amplekso regis en la ĉefurbo. Vorto de denunco, signo, aŭ flustro estis sufiĉa por subigi [605]senkulpulojn al tia persekutado, kian nenia plumo kuraĝus priskribi. Sendanĝereco de vivo kaj propraĵoj tute malaperis. La plej altaj ekleziaj aŭtoritatuloj de la ĉefurbo kuniĝis kun la plej influaj anoj de la registaro por doni tion, kion ili esperis estus fatala frapo al malamiko, kiu dum ok jaroj tiel serioze maltrankviligis la pacon de la lando, kaj kiun nenia ruzo aŭ perforto ankoraŭ povis silentigo.[12][560]|[561]|[606]Post la morto de Báb Baháulláh ŝajnis al ili esti la ĉefa malamiko, kiun kapti kaj malliberigi ili opiniis esti ilia unua devo. Al ili Li estis la reenkorpiĝo de la Spirito, kiun Báb tiel potence malkaŝis, la Spirito, per kiu Li povis plenumi tiel plenan transformon en la vovoj kaj kutimoj de siaj [562]|samlandanoj. La antaŭzorgoj de la rusa ministro, kaj la averto, kiun li eldiris, ne haltigis la manon, kiu eltendiĝis tiel decide kontraŭ tiu altvalora Vivo.

 Survoje al ihrán el Shimírán Baháulláh estis kelkafoje [607]senvestita, kaj oni superŝutis Lin per insultoj kaj mokoj. Piedirante kaj elmetite al la furiozaj radioj de la somermeza suno, Li estis devigita vojaĝi nudpieda kaj nudkapa la tutan distancon el Shimírán al la malliberejo subtera jam aludita. Laŭlonge la tuta vojo Li estis ĵetfrapadata jak kalumniata de la homamasoj, kiujn Liaj malamikoj sukcesis konvinki, ke Li estas malkaŝa malamiko de ilia suvereno kaj detruanto de la regno. Mankas al mi vortoj por priskribi la teruron de la traktado montrata al Li dum oni kondukis Lin al la Síyáh-Chál[13] de ihrán. Dum Li estis alproksimiĝanta al tiu subtera malliberejo, oni vidis maljunan kaj kadukan virinon elveni el la mezo de la homamaso, kun ŝtono en la mano, avida ĵeti ĝin sur la vizaĝon de Baháulláh. Ŝiaj okuloj ardis kun tiaj decido kaj fanatikeco, kiajn malmultaj virinoj de ŝia aĝo kapablas elmontri. Ŝia tuta korpo tremis pro kolerego dum ŝi antaŭenpuŝis kaj levis la manon por ĵetegi sian ĵetaĵon sur Lin. „Je la Siyyidu’sh-Shuhadá,[14] mi solene petas vin“, ŝi petegis, dum ŝi rapidis kuratingi tiujn, al kiuj Baháulláh estis transkondukita, „donu al mi okazon ĵeti mian ŝtonon sur lian vizaĝon!“ „Ne lasu, ke ĉi tiu virino [608]estu malkontenta“, estis la vortoj de Baháulláh al siaj gardistoj, dum Li vidis ŝin rapidi malantaŭ Li. „Ne rifuzu al ŝi tion, kion ŝi konsideras laŭdinda ago antaŭ Dio.“

La Síyáh-Chál, en kiun Baháulláh estis ĵetita, kiu origine estis akvujego por unu el la publikaj banejoj de ihrán, estis subtera malliberejo, en kiun oni malliberigis la plej malbonajn tipojn de krimuloj. [563]|La mallumeco, la malpureco, kaj la karaktero de la malliberuloj kune faris el tiu pesta malliberejo subtera la plej abomenan lokon, al kiu oni povis kondamni homojn. Liaj piedoj estis metitaj en puntabulojn, kaj ĉirkaŭ Lia kolo estis ligitaj la ĉenoj Qará-Guhar, malvonfamaj ĉie tra Persujo pro sia pika pezeco.[15] Dum tri tagoj kaj tri noktoj nenia manĝaĵo aŭ trinkaĵo estis donita al Baháulláh. Ripozo kaj dormo ambaŭ estis neeblaj al Li. La loko estis ensvarmita de bestetaĉoj, kaj la odoraĉo de tiu malluma loĝejo sufiĉis por subpremi eĉ la spiritojn de tiuj, kiuj estis kondamnitaj suferi ĝiajn terurojn. Tia estis la fistato, en kiu Li estis premigita, ke eĉ unu el la ekzekutistoj gardantaj Lin sentis kompaton. kelkafoje ĉi tiu viro provis inklinigi Lin trinki iom da teo, kiun li sukcesis enkonduki en la malli erejon subteran sub siaj vestoj. Tamen Baháulláh rifuzis trinki ĝin. Lia familio ofte penadis inklinigi [609]la [564]|gardostarantojn permesi al ili porti la manĝaĵojn, kiujn ili kuiris por Li, en Lian malliberejon. Kvankam unue neniom da petegado povis inklinigi la gardostarantojn malseverigi la severecon de sia disciplino, tamen iom post iom ili cedis al la trudpetado de Liaj amikoj. Tamen, neniu povis esti certa, ĉu tiuj manĝaĵoj fine atingus Lin, aŭ ĉu Li konsentus manĝi ilin dum nombro da Liaj kunmalliberuloj malsatis antaŭ Liaj okuloj. Certe oni apenaŭ povus imagi pli grandan mizeron, ol tiu, kiu okazis al ĉi tiuj senkulpaj viktimoj d la kolerego de ilia suvereno.[16][565]|Rilate al la junulo ádiq-i-Tabrízí, la sorto, kiun li suferis, estis tiel kruela, kiel ĝi estis humiliga. Oni kaptis lin en la momento, kiam li estis rapideganta al la ŝaho, kiun li deĵetis de lia ĉevalo en la espero bati lin per sia glavo. La Sháir-Báshí, kune kun la deĵorantoj de la Mustawfíyu’l-Mamálík, ĵetis sin sur lin kaj, sen ia ajn provo sciiĝi, kiu li estas, mortigis lin tuj. Dizirante trankviligi la eksciton de la vulgarularo, ili hakis lian kadavron en du partojn, ĉiun el kiuj ili pendigis antaŭ la publiko [610]ĉe la enirejo de la portegoj Shimírán kaj Sháh-`Abdu’l-`Aím.[17] Liaj du aliaj kunuloj, Fatu’lláh-i-akkák-i-Qumí kaj ájí Qásim-i-Nayrízí, kiuj sukcesis nur vundeti la ŝahon, estis subigitaj al kruela traktado, pro kio ili fine mortis. Kvankam Fatu’lláh suferis nedireblajn kruelaĵojn, tamen li obstine rifuzis respondi al la demandoj faritaj al li. Lia silentado dum la multoblaj turmentoj inklinigis liajn subpremantojn kredi, ke li ne povas paroli. Koleregigitaj de la malsukceso de siaj penoj, ili verŝis fanditan plumbon en lian gorĝon, ago, kiu ĉesigis liajn suferadojn.

Lian kamaradon, ájí Qásim, oni traktis kun sovaĝeco ankoraŭ pli naŭzega. En tiu sama tago, kiam ájí Sulaymán Khán estis subigata al tiu terure severa provo, ĉi tiu kompatinda aĉulo ricevis similan traktadon de siaj persekutantaj en Shimírán. Li estis senvestita, bruligitaj [611]kandeloj estis puŝegitaj en truojn faritajn en lia karno, kaj li estis tiamaniere paradigata antaŭ popolamaso, kiu ekkriege malbenis lin. La spirito de venĝo, kiu vigligis tiujn, al kiuj li estis transkondukita, ŝajnis esti nesatigebla. Tagon post tago novaj viktimoj estis devigitaj elpagi per sia sango krimon, kiun ili neniam faris, kaj kies detalojn [566]|ili tute ne sciis. ĉiu elpensaĵo, kiun la turmentegistoj de ihrán povis uzi, estis aplikita kun senkompata severeco al la korpoj de ĉi tiuj malfeliĉuloj, kiuj estis nek juĝitaj nek eldemantitaj, kaj kies rajto pledi kaj pruvi sian senkulpecon estis tute ignorita.

Ĉiu el tiuj tagoj de teruro vidis martirigon de du kunuloj de Báb, unu el kiuj estis mortigita en ihrán, dum la alia mortis en Shimírán. Ambaŭ estis subigitaj al la sama turmento, ambaŭ estis transdonitaj al la publiko, por ke ĝi elfaru sian venĝon sur ilin. Tiuj arestitoj estis distribuitaj inter la diversajn klasojn de la loĝantoj, kies senditoj vizitis la subteran malliberejon ĉiutage kaj pretendis sian [612]viktimon.[18] Kondukinte lin al la loko de lia morto, ili signalis ĝeneralan atakon, ĉe kio geviroj ĉirkaŭis sian viktimon, pecetŝiris lian kadavron, kaj tiel senmembrigis ĝin, ke restis nenia signo de ĝia origina formo. Tia senkompato mirigis eĉ la plej brutajn ekzekutistojn, kies namoj, kiel ajn alkutimiĝintaj al homa buĉado, neniam faris la kruelegaĵojn, kiujn tiuj homoj pruviĝis kapablaj fari.[19][613][567]|[568]|[569]|

El ĉiuj turmentoj, kiujn nesatigebla malamiko suferigis sur siajn viktimojn, neniu estis pli naŭzega en sia karaktero, ol tiu, kiu karakterizis la morton de ájí Sulaymán Khán. Li estis filo de Ya Khán, unu el la oficiroj militistadantaj al la Náyibu’s-Salanih, patro de ŝaho Muammad. Li retenis tiun saman postenon en la fruaj tagoj de la regado de ŝaho Muammad. ájí Sulaymán Khán montris de siaj plej fruaj jaroj videblan malinklinon al rango kaj posteno. De post la tago de sia akcepto de [614]la Afero de Báb, la bagatelaj okupoj de la homoj ĉirkaŭ li ekscitis liajn kompaton kaj malestimon. La vaneco de iliaj ambicioj estis sufiĉege elmontrita al li. En sia frua juneco li sentis sopiron forkuri el la tumulto de la ĉefurbo kaj rifuĝi en la sanktan urbon Karbilá. Tie li konatiĝis kun Siyyid im kaj fariĝis unu el liaj plej fervoraj subtenantoj. Lia sincera pieco, liaj ŝparemo  kaj izolemeco estis inter la ĉefaj ecoj de lia karaktero. Li restis en Karbilá ĝis la tago, kiam la Voko el Shíráz atingis lin pere de Mullá Yúsúf-i-Ardibílí kaj Mullá Mihdíy-i-Khu’í, kiuj ambaŭ estis inter liaj plej konataj amikoj. Li entuziasme akceptis la Revelacion de Báb.[20] Reirinte al ihrán el Karbilá, li intencis kuniĝi kun la defendantoj de la fortikaĵo de abarsí, sed alvenis tro malfrue por atingi sian celon. Li restis en la ĉefurbo kaj daŭris porti la specon de vesto, kiun li elektis en Karbilá. La malgranda turbano, [570]|kiun li portis, kaj la blanka tuniko, kiun lia nigra `abá[21] kaŝis, malplaĉis al la Amír-Niám, kiu inklinigis lin forĵeti tiujn ĉi vestojn kaj vesti sin anstataŭe per [615]militista uniformo. Li estis devigita porti kuláhon,[22] kapvesto, kiun oni opiniis esti pli konforma al la rango de lia patro. Kvankam la Amír insistis, ke li akceptu postenon en la servado de la registaro, tamen li obstine rifuzis plenumi lian peton. Li pasigis la plimulton el sia tempo kun la disĉiploj de Báb, precipe kun tiuj kunuloj Liaj, kiuj postvivis la batalon de abarsí. Li ĉirkaŭis ilin per zorgemo kaj bonkoreco vere mirigaj. li kaj lia patro estis tiel influaj, ke la Amír-Niám estis inklinigita ne mortigi lin kaj ja deteni sin de iaj perfortaĵaj kontaŭ li. Kvankam li ĉeestis en ihrán, kiam estis martirigitaj la sep kunuloj de Báb, kun kiuj li intime kunestis, tamen nek la registarestroj nek iuj el la vulgarularo kuraĝis postuli lian areston. Eĉ en Tabríz, kien li vojaĝis por la celo savi la vivon de Báb, neniu inter la loĝantoj de tiu urbo kuraĝis levi fingron kontraŭ li. La Amír-Niám, kiu estis ĝustatempe informita pri ĉiuj liaj servoj al la Afero de Báb, preferis ignori liajn agojn, plivole ol rapidigi konflikton kontraŭ li kaj lia patro.

Baldaŭ post la martirigo de certa Mullá Zaynu’l-Abidín-i-Yazdí, famo disvastiĝis, ke tiuj, kiujn la registaro intencis mortigi, inter kiuj estis Siyyid usayn, diktaskribisto de Báb, kaj áhirih, estis liberigotaj, kaj ke plua persekutado kontraŭ iliaj amikoj estis definitive forlasota. Oni disvastigis raporton, ke la Amír-Niám, opiniante, ke alproksimiĝas la horo de sia morto, estis subite kaptita de granda timo kaj, en angoro de pento, ekkriis: „Mi estas fantomvizitita de la vizio de Báb, kiun mi martirigis. Mi nun povas kompreni la teruran eraron, kiun mi faris. Mi devus esti haltiginta la perforton de tiuj, kiuj instigis min verŝi lian sangon kaj tiun de liaj kunuloj. Mi nun konstatas, [571]|ke la interesoj de la ŝtato postulis ĝin.“ Lia posteulo, Mírzá Áqá Khán, same inkliniĝis en la fruaj tagoj de sia administrado, kaj intencis inaŭguri sian ministraĵon per daŭra repacigo inter si kaj la sekvantoj de Báb. Li estis entreprenonta [616]tiun taskon, kiam la atenco kontraŭ la vivo de la ŝaho frakasis liajn planojn kaj enigis la ĉefurbon en staton de senekzempla konfuzo.

Mi aŭdis Plej Grandan Branĉon,[23] kiu en tiuj tagoj estis nur okjara infano, rakonti unu el siaj travivaĵoj, kiam Li kuraĝis, forlasi la domon, en kiu Li estis tiam loĝadanta. „Ni serĉis rifuĝon“, Li diris al ni, „en la domo de Mia onklo, Mírzá Ismá`íl. ihrán estis kaptita de ege savaĝa ekscito. Mi kuraĝis kelkafoje ekeliri el tiu domo kaj transiri la straton survoje al la vendejo. Mi apenaŭ transiris ĉiufoje la sojlon kaj paŝis en la straton, kiam knaboj samaĝaj kiel Mi, kiuj estis ĉirkaŭkurantaj, ĉiam amasigis ĉirkaŭ Mi, kriante, ´Babano! Babano!´Bone sciante la staton de ekscito, en kiun eniĝis ĉiuj loĝantoj de la ĉefurbo, kaj junaj kaj maljunaj, Mi intence ignoris ilian bruegadon kaj trankvile forŝtelis ĉiufoje min al Mia hejmo. Unu tagon Mi okaze iris sola tra la vendejo survoje al la dome de Mia onklo. Dum Mi rigardis malantaŭen, Mi trovis aron da brutuletoj rapidegantaj kuratingi Min. Ili estis ĵetfrapadantaj Min per ŝtonoj kaj kriegantaj minace, ´Babano! Babano!´Timjigi ilin ŝajnis esti la sola rimedo, per kio Mi povus malhelpi la danĝeron, per kiu ili minacis Min. Mi returnen iris kaj kuregis al ili kun tia decideco, ke ili forkuris aflikte kaj malaperis. Mi povis aŭdi ilian krion de malproksime, ´La babaneto rapide sekvas nin! Li certe kuratingos kaj mortigos nin ĉiujn!´ Dum Mi estis iranta hejmen, Mi aŭdis viron kriegantan laŭvoĉe: ´Brave, vi kuraĝa kaj sentima infano! Neniu en via aĝo iam estus povinta senhelpe kontraŭstari ilian atakon.´De tiu tago Mi estis neniam denove ĝenita de iuj el la stratknaboj, kaj Mi ne aŭdis ian ofendan vorton el iliaj lipoj.“

[572]|Inter tiuj, kiuj meze de la ĝenerala konfuzo estis kaptitaj kaj malliberigitaj, estis ájí Sulaymán Khán, la cirkonstancojn pri kies martiriĝo mi nun ekrakontos. La faktoj, kiujn mi mencios, estis zorge esploritaj kaj konfirmitaj de mi, kaj mi ŝuldas pri ili plejparte al Áqáy-i-Kalím, kiu mem estis en ihrán dum tiuj tagoj kaj devis [617]partopreni la terurojn kaj suferojn de siaj fratoj. „En la tago de la martirigo de ájí Sulaymán Khán“, li informis min, „kune kun Mírzá `Abdu’l-Majíd mi okaze ĉeestis kunvenon en ihrán, kiun ĉeestis sufiĉe granda nombro da eminentuloj kaj altranguloj de la ĉefurbo. Inter ili estis ájí Mullá Mamúd, la Niámu’l-`Ulamá, kiu petis al la Kalántar priskribi la efektivajn cirkonstancojn de la morto de ájí Sulaymán Khán. La Kalántar fingromontris al Mírzá Taqí, la kad-khudá,[24] kiu, li diris, kondukis la viktimon el la ĉirkaŭaĵo de la imperiestra palaco al la loko de lia ekzekuto ekster la pordego Naw. Oni petis do al Mírzá Taqí rakonti al la ĉeestantoj ĉion, kion li vidis kaj aŭdis. ´Mi kaj miaj helpantoj´, li diris, éstis ordonitaj aĉeti naŭ kandelojn kaj mem puŝegi ilin en profundajn truojn, kiujn ni tranĉu en lian karnon. Ni estis ordonitaj ekbruligi ĉiun el ĉi tiuj kandeloj kaj konduki lin akompanatan de tamburoj kaj trumpetoj tra la vendejo ĝis la loko de lia ekzekuto. Tie ni estis odrdonitaj haki lian korpon en du partojn, ĉiun kiun oni petis nin pendigi ambaŭflanke de la pordego Naw. Li mem elektis la manieron, laŭ kiu li deziris esti martirigita. ajíbu’d-Dawlih[25] estis ordonita de ŝaho iri’d-Dín esplori la kunkulpecon de la akuzito, kaj, se li estus certigita pri lia senkulpeco, inklinigi lin malkonfesi. Se li cedus, li estus pardonita kaj detenota ĝis la fina solvo de lia afero. Okaze de lia rifuzo, li estus martirigita, laŭ kia ajn maniero li dezirus. „´La esploroj de ajíbu’d-Dawlih konvinkis lin pri la senkulpeco [573]|de ájí Sulaymán Khán. Tuj kiam la akuzito informiĝis pri la instrukcioj de sia suvereno, oni aŭdis lin ĝoje ekkrii: „Tiel longe, kiel mia vivosango daŭros pulsbati en miaj vejnoj, neniam mi volos malkonfesi mian kredon je mia Amato! Ĉi tiu mondo, kiun la Komandanto de la kredantoj[26] komparis al mortintaĵo, neniam delogos min de mia Kordeziro.“ Oni petis lin [618]difini la manieron, laŭ kiu li deziras morti. „Traboru truojn en mian karnon“, estis la tuja respondo, „kaj en ĉiun vundon metu kandelon. Naŭ kandeloj estu ekbruligitaj sur mian tutan korpon, kaj en tiu stato konduku min tra la stratoj de ihrán. Alvoku la homamason vidi la gloron de mia martiriĝo, por ke la memoro de mia morto restu impresita en iliaj koroj kaj, dum ili rememoros la egecond e mia aflikto, ĝi helpu ilin ekkoni la Lumon, kiun mi akceptis. Post kiam mi estos atinginta la ekzekutan lokon kaj eldirinta la lastan preĝon de mia surtera vivo, haku mian korpon en du partojn kaj pendigu miajn membrojn ambaŭflanke de la pordego de ihrán, por ke la homamaso iranta sub ĝi atestu la amon, kiun la Kredo de Báb ekbruligis en la koroj de Liaj disĉiploj, kaj rigardu la pruvojn de ilia sindono.

„´ajíbu’d-Dawlih instrukciis al siaj deĵorantoj plenumi la esprimitajn dezirojn de ájí Sulaymán Khán, kaj ordonis al mi konduki lin tra la vendejon ĝis la loko de lia ekzekuto. Dum ili transdonis al la viktimo la kandelojn, kiujn ili aĉetis, kaj estis pretiĝantaj puŝegi siajn tranĉilojn en lian bruston, li subite provis ekpreni la ilon el la tremantaj manoj de la ekzekutisto por mem enigi ĝin en sian karnon. „Pro kio timi kaj heziti?“ li kriis, eltendigante la brakon por ekpreni la ilon el lia premteno. „Mi mem faru la faron kaj ekbruligu la kendelojn.“ Timante, ke li atakos nin, mi ordonis al miaj deĵorantoj kontraŭstari lian provon kaj ligi liajn manojn malantaŭen. „mi montru per la fingroj“, li petegis, „la lokojn, kien mi deziras ilin puŝegi sian ponardon, ĉar mi havas nenian alian peton krom ĉi tio.“

[574]“´ |Li petis ilin treabori du truojn en lian bruston, du en liajn ŝultrojn, unu en lian nukon, kaj la kvar aliajn en lian dorson. Kun stoika trankvilo li elportis tiujn turmentojn. Konstanteco ardis en liaj okuloj dum li daŭrigis misteran kaj plenan silenton. Nek la kriego de la homamaso nek vido de la sango fluanta sur lia tuta korpo inklinigis lin interrompi tiun silenton. Stoika kaj serena li restis ĝis ĉiuj naŭ kandeloj estis enmetitaj kaj ekbruligitaj.

„´Kiam ĉio estis preta por lia marŝo al la loko [619]de lia morto, rekta kiel sago kaj kun tiu sama sentima suferkapablo lumetanta sur lia vizaĝo, li antaŭenpaŝis por konduki la aregon amasiĝintan ĉirkaŭ li