Parto Dua: La Revelacio de Báb

[390][430]Ĉapitro XXI
La Sep Martiroj de
ihrán

La novaĵo pri la tragedia sorto, kiu okayis al la herooj de abarsí, portis nemeyureblan malĝojon al la koro de Báb. Malliberigita en sia malliberejo-kastelo de Chihríq, apartigita de la anareto de siaj batalantaj disĉiploj, Li observadis kun ega maltrankvilo la progreson de iliaj laboroj kaj preĝis kun senĉesa fervoro por ilia triumfo. Kiel granda estis Lia malĝojo, kiam, en la fruaj tagoj de Sha`bán en la jaro 1265 p.H.,[1] Li informiĝis pri la suferoj, kiuj persekutis ilian vojon, pri la angoro, kiun ili suferis, pri la perfido, al kiu kolerega malamiko sentis sin devigita turni, kaj pri la abomena buĉado, per kiu ilia kariero finiĝis.

"Báb estis korpremita," Lia diktaskribisto, Siyyid usayn-i-`Azíz, poste rakontis, "ĉe la ricevo de ĉi tiu neatendita novaĵo. Malĝojo subpremis Lin, malĝojo, kiu silentigis Lian voĉon kaj senmovigis Lian plumon. Dum naŭ tagoj Li rifuzis akcepti siajn amikojn. Eĉ mi, Lia intima kaj konstanta deĵoranto, ne estis enlasita. Ĉiun manĝaĵon aŭ trinkaĵon, kiun ni provizis al Li, Li neinklinis tuŝi. Larmoj fluadis el Liaj okuloj, kaj esprimoj de angoro aŭdiĝis senĉese el Liaj lipoj. Mi povis aŭdi Lin de malantaŭ la kurteno, kiel Li eligis siajn sentojn de malĝojo dum Li komuniiĝis kun sia Amato en la privateco de sia karcero. Mi provis noti la elverŝojn de Lia malĝojo dum ili elfluis el Lia vundita koro. Suspektante, ke mi provas knoservi la plorvortojn, kiujn Li eldiris, Li ordonis, ke mi detruu ĉion, kion mi skribis. Nenio restas el la ĝemoj kaj krioj, per kiuj tiu ŝarĝita koro provis malpeziĝi je la ekdoloregoj, kiuj kaptis ĝin. Kvin monatojn Li malviglitĝis, enprofundiĝinta en oceano de melankoliego kaj malĝojo."

[431]Ĉe la alveno de Muarram en la jaro 1266 p.H.,[2] Báb denove komencis [391]la laboron, kiun Li estis devigita interrompi. La unua paĝo, kiun Li verkis, estis dediĉita al la memoro de Mullá usayn. En la vizita Tabuleto revelaciita je ties honoro, Li laŭdis per kortuŝaj vortoj la neflankiĝantan fedelon, per kiu li servis Quddúson dum la tuta sieĝo de la fortikaĵo de abarsí. Li superŝutis per siaj laŭdoj lian grandaniman sintenadon, rakontis liajn heroaĵojn, kaj asertis lian senduban reuniĝon en la proksima mondo kun la ĉefo, kiun li tiel noble servis. Li ankaŭ, Li skrigis, baldaŭ kuniĝos kun tiuj duopaj senmortuloj, kiu el kiuj, per sia vivo kaj morto, superŝutis per daŭra gloro la Kredon de Dio. Dum unu tuta semajno Báb daŭris skribi siajn laŭdojn pri Quddús, pri Mullá usayn, kaj pri siaj aliaj kunuloj, kiuj gajnis la kronon de martireco ĉe abarsí.

Tuj kiam Li finis siajn laŭdojn pri tiuj, kiuj eternigis siajn nomojn defendante la fortikaĵojn, Li alvokis en la tago `Áshúrá,[3] Mullá Ádí-Guzalon,[4] unu el la kredantoj el Marághih, kiu dum la pasintaj du monatoj funkciis kiel Lia deĵoranto anstataŭ Siyyid asan, frato de Siyyid usayn-i-`Azíz. Li akceptis lin korinkline, donacis al li la nomon Sayyá, konfidis al lia zorgo la vizitajn Tabuletojn, kiujn Li revelaciis je memoro de la martiroj de abarsí, kaj ordonis lin plenumi pro Li pilgrimadon al tiu loko. "Leviĝu," Li instigis lin, "kaj kun plena sindediĉo iru, vestita kiel vojaĝanto, al Mázindarán, kaj tie vizitu pro Mi la lokon, kiu konservas la kadavrojn de tiuj senmortuloj, kiuj per sia sango sigelis sian kredon je Mia Afero. Alproksimiĝante al la limoj de tiu sanktigita tero, demetu viajn ŝuojn kaj, kapoklinite je respekto al ilia memoro, [392]alvoku iliajn nomojn kaj preĝeme ĉirkaŭiru ilian sanktejon. Reportu al Mi kiel memoraĵon de via vizito plenmanon de tiu sankta tero, kiu kovras la kadavrojn de Miaj amatoj. Quddús kaj Mullá [432]usayn. Penu reveni antaŭ la tago Naw-Rúz, por ke vi povu soleni kun Mi tiun feston, kredeble la lasta, kiun Mi iam vidos denove."

Fidela al la instrukcioj, kiujn li ricevis, Sayyá ekpilgrimis al Mázindarán. Li atingis sian vojaĝocelon en la unua tago de Rabí`u’l-Avval en la jaro 1266 p.H.,[5] kaj la naŭan tagon de tiu sama monato,[6] la unua datreveno de la martiriĝo de Mullá usayn, li faris sian viziton kaj plenumis la mision konfiditan al li. El tie li iris al ihrán.

Mi aŭdis Áqáy-i-Kalímon, kiu akceptis Sayyáon ĉe la enirejo de la hejmo de Bahá’u’lláh en ihrán, rakonti la jenon: "Estis mezvintre, kiam Sayyá, revenante de sia pilgrimado, venis viziti Bahá’u’lláhon. Malgraŭ la malvarmo kaj neĝo de severega vintro, li aperis nesufiĉe vestita en kostumo de derviŝo, nudpieda, kaj malordigita. Lia koro flamiĝis per la fajro, kiun tiu pilgrimado ekbruligis. Tuj kiam Siyyid Yayáy-i-Dárábí, alnomita Vaíd, kiu tiutempe estis gasto en la hejmo de Bahá’u’lláh, ricevis informon pri la reveno de Sayyá de la fortikaĵo de abarsí, forgesema pri la pompo kaj parado kutimaj por tia altrangulo, kia estis li, li alkuregis kaj ĵetis sin ĉe la piedojn de la pilgrimanto. Ĉirkaŭbrakumante liajn krurojn, kiuj estis kotokovritaj ĝis la genuoj, li pie kisis ilin. Mi miregis tiutage pri la multaj signoj de amzorgemo, kiujn Bahá’u’lláh evidentigis al Vaíd. Li montris al li tiajn favorojn, kiajn mi neniam vidis Lin fari al iu. La maniero de Lia konversacio lasis nenian dubon en mi, ke ĉi tiu sama Vaíd antaŭ nelonge distingiĝos per faroj ne malpli rimarkindaj, ol tiuj, kiuj eternigis la defendantojn de la fortikaĵo de abarsí. [393]

Sayyá restis kelkajn tagojn en tiu hejmo. Tamen, li ne povis vidi, kiel vidis Vaíd, la karakteron de tiu potenco, kiu estis kaŝita en lia Gastiganto. Kvankam mem ricevanto de pleja favoro de Bahá’u’lláh, li ne povis kompreni la signifon de la benoj superŝutantaj lin. Mi aŭdis lin rakonti siajn travivaĵojn, dum lia pasloĝo en Famagusta: “Bahá’u’lláh superŝutis [433]min per sia bonkoreco. Rilate al Vaíd, malgraŭ la eminenteco de lia rango, li ĉiam permesis al mi antaŭecon antaŭ si, kiam ajn ni estis en Lia ĉeesto. En la tago de mia alveno el Mázindarán, li eĉ kisis miajn piedojn. Mi miregis pri la akcepto montrita al mi en tiu hejmo. Kvankam enprofundiĝinta en oceano de bonfaremo, tamen en tiuj tagoj mi ne komprenis la postenon, kiun Bahá’u’lláh okupis tiutempe, kaj mi ne povis suspekti eĉ iomete la karakteron de la Misio, kiun Li estis destinita plenumi.”

Antaŭ la foriro de Sayyá el ihrán, Bahá’u’lláh konfidis al li epistolon, kies tekston Li diktis al Mírzá Ya,[7] kaj sendis ĝin en lia nomo. Baldaŭ poste venis respondo, skribita per la mano de Báb mem, en kiu Li konfidas Mírzá Yaon al la zorgemo de Bahá’u’lláh kej instigas, ke oni atentu liajn edukadon kaj kultoron. Tiun komunikon la anoj de la Bayán[8] mistradukis kiel signon de la troigitaj pretendoj,[9] kiujn [394]ili prezentis favore al sia ĉefo. Kvankam la teksto de tiu respondo estas absolute sen tiaj pretendoj, kaj ne enhavas ian aludon al lia pretendita posteno krom la laŭdoj, per kiuj ĝi superŝutas Bahá’u’lláhon, kaj ĝia peto por la edukado de Mírzá Ya, tamen liaj sekvantoj vane imagis, ke tiu letero certigas aserton pri la aŭtoritato, kiun ili rajtigis al li.[10]

Őe tiu ĉi punkto de mia historio, kiam mi jam rakontis la elstarantajn okazintaĵojn, kiuj okazis dum [434]la jaro 1265 p.H.,[11] mi memoras, ke tiu sama jaro vidis la plej gravan okazaĵon de mia propra vivo, okazaĵo, kiu signis mian spiritan renaskiĝon, mian liberiĝon el la katenoj de la pasinteco, kaj mian akcepton de la sciigo de ĉi tiu Revelacio. Mi petas indulgon de la leganto se mi priskribas tro longe la cirkonstancojn de mia frua vivo, kaj rakontas tro detale la okazintaĵojn, kiuj kondukis al mia konvertiĝo. Mia patro apartenis al la tribo áhirih, kiu vivis nomadan vivon en la provinco Khurásán. Lia nomo estis Ghulám `Alí, filo de usayn-i-`Arab. Li edziĝis kun filino de Kalb-`Alí, kaj pere de ŝi havis tri filojn kaj tri filinojn. Mi estis lia dua filo, kaj oni nomis min Yár-Muammad. Mi naskiĝis la dekokan de afar en la jaro 1247 p.H.,[12] en la vilaĝo Zarand. Mi estis ŝafisto, kaj en miaj fruaj tagoj oni permesis al mi plej elementan edukadon. Mi sopiris dediĉi pli multan tempon al miaj studoj, sed mi ne povis fari tion pro la urĝecoj de mia situacio. Mi legis avide la Koranon, lernis parkere kelkajn el ĝiaj eltiraĝoj, [395]kaj psalmokantis ilin dum mi sekvis mian gregon tra la kampoj. Mi ŝategis solecon, kaj nokte mi rigardadis la stelojn kun ravo kaj miro. En la kvieto de la dezerto mi recitis certajn preĝojn atribuitajn al Imám `Alí, la Komandanto de la Kredantoj, kaj, rigardante al la Qiblih,[13] petegis la Plejpotenculon, ke Li gvidadu miajn paŝojn kaj ebligu al mi trovi la Veron.

Mia patro ofte venigis min kun si al Qum, kie mi konatiĝis kun la instruoj de Islámo kaj la kutimoj kaj moroj de ĝiaj ĉefoj. Li estis pia sekvanto de tiu Kredo, kaj intime kunestis kun la ekleziaj ĉefoj, kiuj kunvenis en tiun urbon. Mi observadis lin dum li preĝis en la Masjid-i-Imám-asan kaj plenumis kun konscienca atento kaj ega pieco ĉiujn ritojn kaj ceremoniojn ordonitajn de sia Kredo. Mi aŭdis la predikadojn de kelkaj eminentaj mujtahidoj, kiuj alvenis el Najaf, ĉeestis iliajn prelegojn, kaj aŭskultis al iliaj polemikoj. Iom post iom mi sentis ilian malsincerecon kaj malŝategis la malvirtecon de ilia karaktero. Kvankam mi estis avida konstati la fidindecon de la kredoj kaj dogmoj, kiujn ili strebis devigi al mi, mi povis nek trovi la tempon nek havigi la [435]faciligaĵojn por satigi mian deziron. Ofte mia patro riproĉis min pro miaj troriskemo kaj maltrankvilo. “Mi timas”, li ofte rimarkigis, “ke via malŝato por ĉi tiuj mujtahidoj iam implikos vin en grandajn malfacilaĵojn kaj portos al vi riproĉon kaj honton.”

Mi estas en la vilaĝo Rubát-Karím, vizitante mian patrinflankan onklon, kiam, en la dekdua tago post Naw-Rúz, en la jaro 1263 p.H.,[14] mi hazarde subaŭdis en la masjid de tiu vilaĝo konversacion inter du viroj, kiu unue konatigis al mi la Revelacion de Báb. “Ĉu vi aŭdis”, unu el ili rimarkigis, “ke Siyyid-i-Báb estas kondukita al la vilaĝo Kinár-Gird [396]kaj estas survoje al ihrán?“ Trovinte sian amikon nescianta pri tiu epizodo, li ekrakontis la tutan historion pri Báb, detale priskribante la circonstancojn rilate al Lia Deklaro, Lia aresto en Shíráz, Lia foriro al Ifáhán, la akcepto, kiun kaj la Imám-Jum`ih kaj Manúchihr Khán montris al Li, la multaj miregindaĵoj, kiujn Li evidentigis, kaj la verdikto, kiun la ulemoj de Ifáhán eldiris kontraŭ Li. Ĉiu detalo de tiu historio ekscitis mian scivolon kaj vekis en mi egan admiron por Viro, kiu povis tiel ensorĉi siajn samlandanojn. Lia lumo ŝajnis superverŝi mian animon; mi sentis kvazaŭ mi jam estus konvertito al Lia Afero.

El Rubát-Karím mi reiris al Zarand. Mia patro rimarkis mian maltrankvilon kaj esprimis sian surprizon pri mia konduto. Mi perdis miajn apetiton kaj dormon, kaj decidis kaŝi de mia patro la sekreton de mia interna maltrankvilo, por ke ĝia malkaŝo ne malebligu la finan plenumon de miaj esperoj. Mi restis en tiu stato ĝis certa Siyyid usayn-i-Zavári’í alvenis al Zarand kaj povis klarigi al mi temon, kiu iĝis la reganta pasio de mia vivo. Nia konatiĝo rapide fariĝis amikeco, kiu kuraĝigis min konfidi al li la sopirojn de mia koro. Je mia granda surprizo mi trovis lin jam ravita pri la sekreto de la temo, kiun mi komencis malkaŝi al li. “Unu el miaj kuzoj,” li ekrakontis, “Siyyid Ismá`íl-i-Zavari’í laŭnome, konvinkis min pri la vero de la Revelacio proklamita de Siyyid-i-Báb. [436]Li informis min, ke kelkafoje li renkontis Siyyid-i-Bábon en la domo de la Imám-Jum`ih de Ifáhán, kaj vidis Lin efektive revelacii en la ĉeesto de sia gastiganto komentarion pri la Súrih de Va’l-`Ar.[15] La rapideco de la verkado de Báb, kaj la potenco kaj originaleco de Lia stilo, ekscitis liajn surprizon kaj admiron. Li miris vidi, ke, revelaciente sian komentarion kaj ne malrapidigante sian skribadon, Li povis respondi al ĉiuj demandoj, kiujn la ĉeestantoj sentis sin instigitaj fari al Li. La sentimo, per kiu mia kuzo leviĝis prediki la Revelacion, ekscitis la malamikecon de la kad-khudáoj[16] kaj siyyidoj de Zavárih, kuj [397]devigis lin reiri al Ifáhán, kie li estis loĝanta tiutempe. Mi ankaŭ, senpova resti en Zavárih, foriris al Káshán, en kiu urbeto mi pasigis la vintron kaj konatiĝis kun ájí Mírzá Jání, pri kiu mia kuzo jam parolis, kaj kiu donis al mi traktaĵon verkitan de Báb, nomitan “Risálíy-i-`Adlíyyih”, instigante, ke mi legu ĝin atente kaj redonu ĝin al li post kelkaj tagoj. Mi tiel raviĝis per la temo kaj stilo de tiu traktaĵo, ke mi tuj ekkopiis la tutan tekston. Kiam mi redonis ĝin al ĝia posedanto, je mia ega bedauformis min, ke mi ĵus persdis la okazon renkonti ĝian Aŭtoron. ‘Siyyid-i-Báb mem’ li diris, ‘alvenis en la antaŭvespero de la tago Naw-Rúz kaj pasigis tri noktojn kiel Gasto en mia hejmo, Li estas nun survoje al ihrán, kaj se vi iros tij, vi certe kuratingos Lin.’ Tuj mi leviĝis kaj foriris, piedirante la tutan vojon el Káshán ĝis fortikaĵo proksime al Kinár-Gird. Mi estis ripozanta sub la ombro de ĝiaj muroj, kiam afablaspekta viro elvenis el tiu fortikaĵo kaj demandis al mi, kiu mi estas kaj kien mi iras. ‘Mi estas malriĉa siyyid,’ mi respondis, ‘vojiranto kaj fremdulo en ĉi tiu loko.’ Li kondukis min al sia hejmo kaj invitis min pasigi la nokton kiel lia gasto. Dum sia konversacio kun mi li diris: ‘Mi suspektas vin esti sekvanto de la Siyyid, kiu restis kilkajn tagojn en ĉi tiu fortikaĵo, el kie Li estis transkondukita al la vilaĝo Kulayn, kaj kiu antaŭ tri tagoj foritis al Ádhirbáyján. Mi konsideras min kiel unu el Liaj aliĝintoj. Mia nomo estas ájí Zaynu’l-`Ábidín. Mi intencis ne disiĝi [437]de Li, sed Li ordonis al mi resti en ĉi tiu loko kaj transdoni Liajn amemajn salutojn al tiuj el Liaj amikoj, kiujn mi renkontus, kaj malkonsili al ili sekvi Lin. “Diru al ili,” Li instrukciis al mmi, “ke ili konsekru siajn vivojn al sirvado al Mia Afero, por ke la barieroj, kuj malhelpas la progresadon de ĉi tiu Kredo, eble estu forgitaj, por ke Miaj sekvantoj sendanĝere kaj libere povu adori sian Dion kaj plenumi la ordonojn de sia Kredo.” Mi tuj forlasis mian projekton kaj, anstataŭ reiri al Qum, decidis veni al tiu ĉi loko.’”

La historio, kiun ĉi tiu Siyyid usayn-i-Zavári’í rakontis al mi, [398]kvietigis mian maltrankvilon. Li konfidis al mi la ekzempleron de la „Risálíy-i-`Adlíyyih“, kiun li kunportis kun si, kies legado donis forton kaj refreŝigon al mia animo. En tiuj tagoj mi estis lernanto de siyyid, kiu instruis al mi la Koranon, kaj kies nekapableco klarigi al mi la dogmojn de sia Kredo fariĝis pli kaj pli evidenta al mi. Siyyid usayn, al kiu mi petis pluan informon pri la Afero, konsilis al mi konatiĝi kun Siyyid Ismá`íl-i-Zavari’í, kies konstanta kutimo estis viziti ĉiuprintempe la sanktejojn de la imám-zádihoj[17] de Qum. Mi inklinigis mian patron, kiu nevolis disiĝi de mi, ke li sendu min al tiu urbo, por ke mi povu perfektigi mian scion pri la araba lingvo. Mi atente kaŝis de li mian veran intencon, timante, ke ĝia malkaŝo povus impliki lin en embarasaĵojn kun la í[18] kaj la ulemoj de Zarand kaj malebligi al mi atingi mian celon.

Dum mi estis en Qum, mia patrino, mia fratino, kaj mia frato venis viziti min rilate al la festo Naw-Rúz, kaj restis kun mi ĉirkaŭ monaton. Dum ilia vizito mi povis klarigi al mia patrino kaj mia fratino la novan Revelacion, kaj sukcesis ekbruligi en iliaj koroj amon por ĝia Aŭtoro. Kelkajn tagojn post ilia  reiro al Zarand alvenis Siyyid Ismá`íl, kiun mi malpacience atendis, kaj dum siaj diskutoj kun mi li povis klarigi detale ĉion, kio estis necesa por plene aligi min al la Afero. Li emfazis la seninterrompan daŭrecon de Dia Revelacio, asertis la fundamentan interrilaton de la antaŭaj Profetoj, kaj klarigis ilian intiman interrilaton [438]kun la Misio de Báb. Li ankaŭ malkaŝis la karakteron de la laboro plenumita de Shaykh Amad-i-Asá’í kaj Siyyid im-i-Rashtí, neniun el kiuj mi antaŭe priaŭdis. Mi demandis pri la nuna devo de ĉiu lojala aliĝinto de la Kredo. “La ordono de Báb”, li respondis, “estas, ke ĉiuj, kiuj akceptis Lian Revelacion, iru al Mázindarán kaj helpu Quddúson, kiu estas nun ĉirkaŭita de la militistaro de senkompata malamiko.” Mi esprimis mian avidon kuniĝi kun li, [439]ĉar li mem intencis vojaĝi al la fortikaĵo de abarsí.[399]Tamen, li konsilis al mi, ke mi restu en Qum kune kun certa Mírzá Fatu’lláh-i-akkák, junulo samaĝa kiel mi, kiun li antaŭ nelonge gvidis al la Afero, ĝis ricevo de lia komuniko el ihrán.

Mi atendis vane tiun komunikon, kaj trovante, ke nenia vorto venis de li, decidis foriri al la ĉefurbo. Mia amiko Mírzá Fatu’lláh poste sekvis min. Li estis fine arestita, kaj li partoprenis la sorton de tiuj, kiuj estis mortigitaj en la jaro 1268 p.H.,[19] kiel rezulto de atenco sur la vivon de la ŝaho. Alveninte en ihránon, mi iris rekte al la Masjid-i-Sháh, kiu staris kontraŭe de madrisih,[20] ĉe kies enirejo mi poste neatendite renkontis Siyyid Ismá`íl-i-Zavari’íon, kiu rapidis informi min, ke li ĵus skribis al mi la leteron kaj estis sendonta ĝin al Qum.

Ni estis pretiĝantaj foriri al Mázindarán, kiam atingis nin la novaĵo, ke la defendantoj de la fortikaĵo mem estis ebenigita ĝis la tero. Ni afliktiĝis ĉe la ricevo de la terurega novaĵo kaj funebris la tragedian sorton de tiuj, kiuj tiel heroe defendis sian amatan Aferon. Unu tagon mi neatendite renkontis mian patrinflankan onklon, Naw-Rúz-`Alí, kiu venis por revenigi min. Mi informis Siyyid Ismá`ílon, kiu konsilis al mi foriri al Zarand kaj ne eksciti pluan malamikecon flanke de tiuj, kiuj insistis, ke mi revenu.

Alveninte al mia naskiĝvilaĝo, mi povis aligi mian fraton al la Afero, kiun mia patrino kaj mia fratino jam akceptis. Mi ankaŭ sukcesis inklinigi mian patron permesi al mi denove foriri al ihrán. Mi ekloĝiĝis en la saman madrisihon, kie oni gastigis min dum mia antaŭa vizito, kaj tie konatiĝis kun certa Mullá `Abdu’l-Karím, kiun, mi poste eklernis, Bahá’u’lláh nomis Mírzá Amad. Li korinkline akceptis min kaj diris al mi, ke Siyyid Ismá`íl konfidis min al lia zorgemo kaj deziras, ke mi restu en lia kunesto ĝis ties reveno al ihrán. Mi neniam forgesos la tagojn [400]de mia kunesto kun Mírzá Amad. Mi trovis lin [440]eĉ la enkorpiĝo de amo kaj bonkoreco. La vortoj, per kiuj li inspiris min kaj vivigis mian kredon, estas neforigeble gravuritaj sur mia koro.

Pere de li mi konatiĝis kun la diŝciploj de Báb, kun kiuj mi kunestis kaj de kiuj mi akiris pli plenan informon rilate al la instruoj de la Kredo. En tiuj tagoj Mírzá Amad gajnis siajn vivrimedojn kiel skribisto, kaj dediĉis siajn vesperojn al kopiado de la persa Bayán kaj aliaj verkoj de Báb. La ekzemplerojn, kiujn li tiel sindone preparis, li donacis al siaj kundisĉiploj. Mi mem estis kelkafoje portanto de tiaj donacoj de li al la edzino de Mullá Mihdíy-i-Kandí, kiu forlasis sian fileton kaj rapidis kuniĝi kun la okupantoj de la fortikaĵo de abarsí.

Dum tiuj tagoj oni informis min, ke áhirih, kiu, de post la disiĝi de la kunveno en Badasht loĝadis en Núr, alvenis al ihrán kaj estis malliberigita en la domo de Mamúd Khán-i-Kalántar, kie, kvankam ŝi estis malliberulino, tamen oni traktis ŝin konsidereme kaj ĝentile.

Unu tagon Mírzá Amad kondukis in al la domo de Bahá’u’lláh, kies edzino, la Varaqatu’l-`Ulyá,[21] patrino de la Plej Granda Branĉo,[22] jam kuracis miajn okulojn per ŝmiraĵo, kiun ŝi mem preparis kaj sendis al mi [441]per ĉi tiu sama Mírzá Amad. La unua, kiun mi renkontis en tiu domo, estis tiu sama amata Filo ŝia, kiu estis tiam sesjara infano. Li ridetis sian vonvenigon al mi dum Li staris ĉe la pordo de la ĉambro okupata de Bahá’u’lláh. Mi preteriris tiun pordon kaj estis enkondukita en la ĉeeston de Mírzá Ya, tute nescianta la rangon de la Okupanto de la ĉambro, kiun mi postlasis. Ekkonatiĝinte kun Mírzá Ya, tuj kiam mi vidis liajn trajtojn kaj rimarkis lian konversacion, mi miris pri lia tuta malindeco por la posteno, kiun oni pretendis por li.

Alian fojon, dum vizito en tiu sama domo, mi estis enironta la ĉambron okupatan de Mírzá Ya, kiam Áqáy-i-Kalím, kun kiu mi antaue konatiĝis, [401]alproksimiĝis kaj petis min, pro tio, ke Isfandíyár, ilia servanto, iris al la vendejo kaj ankoraŭ ne revenis, ke mi konduku “Áqáon”[23] al la Madrisiy-i-Mírzá-áli. Anstataŭe kaj tiam reiru al ĉi tiu loko. Mi volonte konsentis, kaj dum mi pretiĝis foriri, mi vidis la Plej Grandan Branĉon, belega infano, portantan la kuláhon[24] kaj vestitan en la jubbiy-i-hizári’í,[25] elveni el la ĉambro okupata de Lia Patro, kaj malsupreniri la ŝtupojn kondukantajn la la pordo de la domo. Mi aliris kaj etendis miajn brakojn por porti Lin. „Ni piediros kune,“ Li diris, ektenante mian manon kaj kondukante min el la domo. Ni babilis kune dum ni piediris mano ĉe mano al la madrisih konata en tiuj tagoj laŭ la nomo Pá-Minár. Kiam ni atingis Lian klasĉambron Li turnis sin al mi kaj diris, “Venu denove posttagmeze kaj rekonduku min hejmen, ĉar Isfandíyár ne povos revenigi min. Mia Patro bezonos lin hodiaŭ.” Mi volonte konsentis kaj reiris tuj al la domo de Bahá’u’lláh. Tie denove mi rendkontis Mírzá Yaon, kiu donis al mi leteron, kiun li petis min porti al la Madrisiy-i-adr kaj transdoni al Bahá’u’lláh, kiun, li diris, mi trovos en la ĉambro okupata de Mullá Báqir-i-Bastámí. Li petis min reporti la respondon tuj. Mi plenumis la komision kaj reiris al la madrisih ĝustatempe por konduki la Plej Grandan Branĉon al Lia hejmo.

Unu tagon Mírzá Amad invitis min konatiĝi kun ájí Mírzá [442]Siyyid `Alí, la patrinflanka onklo de Báb, kiu ĵus revenis el Chihríq kaj estis gastanta en la hejmo de Muammad Big-i-Chapárchí, proksime al la pordego Shimírán. Kiam mi rigardis lian vizaĝon, impresis min la nobleco de liaj trajtoj kaj la trankvileco de lia vizaĝo. Miaj postaj vizitoj al li pliigis mian admiron por la dolĉeco de lia humoro, liaj mistika pieco kaj forta karaktero. Mi bone memoras, kiel foje, ĉe certa kunveno, Áqáy-i-Kalím instigis lin forlasi ihránon, kiu estis tiam en stato de ega tumulto, [402]kaj eviti ĝian danĝeran atmosferon. “Pro kio timi pri mia sendanĝereco?” li fideme respondis. “Ke mi ankaŭ povu partopreni la festenon, kiun la mano de Providenco provizas por siaj elektitoj!”

Post nelonge la instigantoj de malbono sukcesis ekfari gravan tumulton en tiu urbo. Ĝia unua kaŭzo estis ago de certa siyyid el Káshán, kiu loĝis en la Madrisiy-i-Dáru’sh-Shafá’, kaj kiun la konata Siyyid Muammad faris sia konfidato pretendante, ke li konvertis lin al la instruoj de Báb. Mírzá Muammad-usayn-i-Kirmání, kiu loĝis en tiu sama madrisih, kaj kiu estis konata prelegisto pri la metafizikaj doktrinoj de Islámo, provis kelkafoje inklinigi al Siyyid Muammad, [443]unu el liaj lernantoj, ke li disrompu sian konatecon kun tiu siyyid, kiun li opiniis malfidinda, kaj rifuzi al li eniron en la aron de la kredantoj. Tamen, Siyyid Mu