La militistaro sub
komando de princo Mihdí-Qulí
Mírzá dume
eliĝis el sa stato de tuta senkuraĝo, en kiun ĝi eniĝis,
kaj estis nun diligente pretiĝanta rekomenci sian atakon kontraŭ la
okupantoj de la fortikaĵo de ṭabarsí. Ĉi tiuj trovis sin denove
ĉirkaŭitaj de grandnombra armeo, antaŭ kiu marŝis `Abbás-Qulí Khán-i-Laríjaní kaj
Sulaymán Khán-i-Afshár-i-Shahríyárí,
kiuj, kune kun kelkaj regimentoj de infanterio kaj kavalerio, rapidis
plifortigi la soldataron de la princo.[1] Iliaj kunigitaj militistaroj starigis
tendaron en la proksimeco de la fortikaĵo,[2] kaj komencis starigi ĉirkaŭ
ĝi serion de sep kazernoj. Kun pleja aroganteco ili strebis unue elmontri
la amplekson de la fortoj sub ilia komando, [338]kaj kun pligrandiĝanta fervoro
dediĉis sin al ĉiutaga praktikado de siaj armiloj.
[379]La malsufiĉeco de akvo dume devigis al la
sieĝatoj fosi puton interne de la fortikaĵo. En la tago, kiam la
laboro estis plenigota, la okan tagon de la monato Rabí`u’l-Avval,[3] Mullá ḥusayn, kiu estis observanta siajn kunulojn
plenumantajn tiun ĉi taskon, rimarkigis: “Hodiaŭ ni havos tiom
da akvo, kiom ni bezonos por nia bano. Purigitaj de ĉiuj surteraj
malpuraĵoj, ni serĉos la kortegon de la Plajpotenculo kaj rapidos al
nia eterna loĝejo. Kiu ajn estas volonta partopreni la pokalon de
martireco, tiu pretiĝu kaj atendu la horon, kiam li povos siglei per sia
vivosango sian kredon je sia Afero. En ĉi tiu nokto, antaŭ
tagiĝo, tiuj, kiuj deziras kuniĝi kun mi, estu pretaj eliri de
malantaŭ ĉi tiuj muroj kaj, dispelante denove la mallumon, kiu
persekutas nian vojon, supreniri nemalhelpite al glorego.”
En tiu sama
posttagmezo, Mullá ḥusayn plenumis sian lavadon, vestis sin per
novaj vestoj, kovris la kapon per la turbano de Báb, kaj pretiĝis por la
alproksimiĝanta lukto. Nedifinebla ĝojo lumigis lian vizaĝon. Li
serene aludis al la horo de sia foriro, kaj ĝis sia lasta momento
daŭris vivigi la fervoron de siaj kunuloj. Sola kun Quddús, kiu tiel forte
rememorigis lin pri lia Amato, li malkaŝis, dum li sidis ĉe liaj
piedoj en la finaj momentoj de sia surtera vivo, ĉion, ravita animo ne
povis plu reteni. Baldaŭ post noktomezo, tuj kiam la matena stelo
leviĝis, tiu stelo, kiu proklamis al li la tagiĝon de eterna
reunuiĝo kun sia Amato, li ekstaris kaj, surseliĝante, signalis, ke
la pordo de la fortikaĵo estu malfermita. Dum li elrajdis antaŭ
tricent kaj dektri el siaj kunuloj renkonti la malamikon, la krio “Yá ṣáḥibu’z-Zamán!”[4] denove laŭtiĝis, krio tiel
forta kaj potenca, ke arbaro, fortikaĵo, kaj tendejo vibris pro ĝia
resonada eĥo.
[339]Mullá ḥusayn unue atakis la barikadon defendatan de Zakaríyyáy-i-Qádí-Kalá’í,
unu el la plej bravaj oficiroj de la malamiko. Post amllonga tempo li perfortis
[380]vojon tra tiun barieron,
forigis ĝian komandanton, kaj dispelis liajn soldatojn. Alkurante kun la
sama rapideco kaj sentimo, li venkis kaj la duan kaj la trian barikadojn,
dissemante, dum li antaŭeniris, malesperon kaj konsternon inter siaj malamikoj.
Nedetenigita de la kugloj, kiuj pluvis senĉese sur lin kaj liajn kunulojn,
ili antaŭenrapidis ĝis la ceteraj kazernoj estis ĉiuj kaptitaj
kaj renversitaj. Meze de la rezultanta tumulto, `Abbás-Qulí Khán-i-Laríjaní
suprenrampis arbon, kaj, kaŝinte sin inter ĝiaj branĉoj, atendis
embuske siajn kontraŭulojn. Protektante per la mallumo, kiu
ĉirakŭis lin, li povis vidi de sia kaŝejo la movojn de Mullá ḥusayn kaj liaj kunuloj, kiuj estis
malkaŝitaj per la furioza brilego de la kunflagrado, kiujn ili ekbruligis.
La ĉevalo de Mullá ḥusayn subite implikiĝis en ŝnuro de
apuda tendo, kaj antaŭ ol li povis eltiri sin, li estis frapita en la
bruston de kuglo de sia perfidema atakanto. Kvankam la pafo trafis, tamen `Abbás-Qulí Khán
ne sciis la identecon de la rajdisto, kiun li vundis. Mullá ḥusayn, kiu estis ege sangadanta,
elseliĝis, ŝancelis kelkajn paŝojn, kaj, senpova plueniri,
terenfalis tutlacigita. Du el liaj junaj kunuloj de Khurásán, Qulí kaj ḥasan, venis al lia helpo kaj portis lin al la
fortikaĵo.[5]
[381]Mi aŭdis la jenen rakonton de Mullá ṣádiq kaj Mullá Mírzá Muḥammad-i-Furúghí: “Ni estis inter tiuj, kiuj restis
en la fortikaĵo kun Quddús.
Tuj kiam Mullá ḥusayn, kiu ŝajne estis
senkonsciiĝinta, estis enportita, ni estis ordonitaj retiriĝi.
‘Lasu min sola kun li,’ estis la vortoj de Quddús dum li ordonis al Mírzá Muḥammad-Báqir, ke li fermu la pordon kaj malpermesu
eniron al iu, kiu dezirus vidi lin. ‘Estas certaj konfidencaj aferoj,
kiujn mi deziras, ke nur li sciu.’ Kelkajn minutojn poste [340]ni miregis, kiam ni aŭdis la
voĉon de Mullá ḥusayn respondanta al demandoj de Quddús. Du horojn ili daŭre
interparolis unu kun la alia. Ni miris vidi Mírzá Muḥammad-Báqiron tiel multe maltrankviligita. ‘Mi
estis observanta Quddúson’,
li poste informis nin, ‘tra fendo en la pordo. Tuj kiam li eldiris lian
nomon, i vidis Mullá ḥusaynon leviĝi kaj sidiĝi laŭ
sia kutimo genuflekse apud li. Kapoklinite kaj humile li aŭskultis al
ĉiu vorto, kiu aŭdiĝis el la lipoj de Quddús, kaj respondis al liaj
demandoj. “Vi rapidigis la horon de via foriro”, mi povis aŭdi
Quddúson rimarkigi,
“kaj forlasis min al la senkompato de miaj malamikoj. Se plaĉos al
Dio, antaŭ nelonge mi kuniĝos kun vi kaj spertos la dolĉecon de
la neesprimeblaj ĝojoj de la ĉielo.” Mi povis aŭdi la
jenajn vortojn eldiritajn de Mullá
ḥusayn: ‘Mia vivo estu elaĉeto por
vi. Ĉu vi estas bone kontenta pri mi?’
“Longa tempo
pasis, antaŭ ol Quddús
ordonis al Mírzá Muhamma-Báqir malfermi la pordon
kaj enlasi liajn kunulojn. ‘Mi diris mian lastan adiaŭon al
li’, li diris, dum ni eniris la ĉambron. ‘Tio, kion
antaŭe mi opiniis malpermesebla eldiri, mi nun konfidis al li.’ Ni
trovis ĉe nia alveno, ke Mullá
ḥusayn mortis. Rideto ankoraŭ vidiĝis
sur lia vizaĝo. Tia estis la trankvileco de lia vizaĝo, ke li
ŝajnis esti endormiĝinta. Quddús
atentis lian enterigon, vestis lin per sia propra ĉemizo, kaj instrukciis,
ke oni kuŝigu lin sude de kaj apud la sanktejo de Shaykh ṭabarsí.[6] ‘Estas bone al vi, ke ĝis via
lasta horo vi restis fidela al la Interligo [382]de Dio’, li diris, dum
li adiaŭe kisis liajn okulojn kaj frunton. ‘Mi preĝas al Dio,
ke Li malpermesu ian apartigon inter vi kaj mi.’ Li parolis tiel
korŝire, ke la sep kunuloj starantaj apud li ege ploris, kaj deziris, ke
ili mem estus oferitaj anstataŭ li. Per siaj propraj manoj Quddús kuŝigis la kadavron
en la tombon, kaj avertis tiujn, kiuj estis [341]starantaj apud li, ke ili restu sekretemaj
rilate al la loko, kiu servas kiel lia ripozejo, kaj ke ili kaŝu ĝin
eĉ de siaj kunuloj. Li poste instrukciis al ili enterigi la kadavrojn de
la tridek ses martiroj, kiuj mortfalis dum tiu batalo, en unusaman tombon
nordflanke de la sanktejo de Shaykh
ṭabarsí. ‘La amatoj de Dio’, oni
aŭdis lin rimarkigi dum li kuŝigis ilin en ilian tombon,
‘atentu la ekzemplon de ĉi tiuj martiroj de nia Kredo. Dumvive ili
estu kaj restu tiel unuiĝintaj, kiel ĉi tiuj estas nun en la
morto.’”
Ne malpli, ol
naŭdek el la kunuloj estis vunditaj en tiu nokto, la plejmulto el kiuj
mortis. De la tago de ilia alveno al Bárfurúsh
ĝis la tago, kiam ili estis unue atakitaj, kiu okazis la dekduan de Dhi’l-Qa’dih
en la jaro 1264 p.H.,[7] ĝis la tago de la morto de Mullá ḥusayn, kiu okazis je tagiĝo le naŭan
de Rabí’u’l-Avval
en la jaro 1265 p.H.,[8] la nobro de la martiroj, laŭ kalkulo
de Mírzá Muḥammad-Báqir, atingis ĝis sepdek du.
De la tempo, kiam Mullá ḥusayn estis atakita de siaj malamikoj ĝis
la tempo de lia martiriĝo, estis cent kaj dekses tagoj, periodo memorigita
de faroj tiel heroaj, ke eĉ liaj plej amaraj malamikoj sentis sin
devigitaj konfesi sian miron. En kvar apartaj okazoj li leviĝis al tiaj
glorego kaj potencego, kiajn nur tre malmultaj povus atingi. La unua bataleto
okazis la dekduan de Dhi’l-Qa’dih,[9] en la ĉirkaŭaĵo de Bárfurúsh; la dua, en
apudeco de la fortikaĵo de Shaykh
ṭabarsí, la kvinan tagon de la monato Muḥarram,[10] kontraŭ la militistaro de `Abdu’lláh Khán-i-Turkamán;
la tria, en Vás-Kas, la dudek kvinan de Muḥarram,[11] kaj ĝi estis direktita kontraŭ
la armeo de princo [383]Mihdí-Qulí Mírzá. La lasta [342]kaj plej memorinda el ĉiuj bataloj
estis direktita kontraŭ la kuniĝintaj militistaroj de `Abbás-Qulí Khán,
de princo Mihdí-Qulí
Mírzá, kaj de Sulaymán Khán-i-Afshár,
helpita de aro de kvardek kvin oficiroj lerte kapablaj kaj mature spertaj. El
ĉiu el ĉi tiuj varmegaj kaj furiozaj bataloj Mullá ḥusayn eliĝis sendifekta kaj triumfa,
malgraŭ la superaj militistaroj vicigitaj kontraŭ li. En ĉiu
bataleto li distingiĝis per tiaj agoj de kuraĝo, de kavalireco, de
lerteco, kaj de forto, ke ĉiu sola sufiĉus starigi por ĉiam la
superegan karakteron de Kredo, por kies protektado li tiel brave batalis, kaj
sur kies vojo li tiel noble mortis. La ecoj de animo kaj karaktero, kiujn li
elmontris eĉ de sia juneco, la profundeco de lia klereco, la persistemo de
lia kredo, lia sentima kuraĝo, lia simplanimeco, lia alta sento de
justeco, kaj lia neflankiĝanta sindono, signis lin kiel elstarantulon
inter tiuj, kiuj per siaj vivoj atestis la gloron kaj potencon de la nova
Revelacio. Li havis ses kaj
tridek jarojn, kiam li trinkegis la pokalon de martireco. En la aĝo de
dekok jaroj li konatiĝis en Karbilá
kun Siyyid Kazim-i-Rashit.
Naŭ jarojn li sidis ĉe liaj piedoj, kaj ensorbis la lecionon, kiu
estis destinita pretigi lin por la akcepto de la Revelacio de Báb. La naŭ restantajn
jarojn de sia vivo li pasigis en senripoza, febra agemeco, kiu portis lin fine
al la marireca kampo, en tiaj cirkonstancoj, kiaj verŝis senmortan
brilecon sur la historion de lia lando.[12]
[343][384]Tiel plena kaj humiliga malvenko paralizis
dum kelka tempo la penojn de la malamiko. Kvin kaj kvardek tagoj pasis,
antaŭ ol ili povis [344]denove rekunigi siajn militistarojn kaj
renovigi sian atakon. Dum ĉi tiu intertempo, kiu finiĝis per Naw-Rúz, la granda malvarmego
inklinigis ilin prokrasti sian entreprenon kontraŭ malamiko, kiu
superŝutis ilin per tiom da reproĉo kaj honto. Kvankam iliaj atakoj
estis interrompitaj, la oficiroj estrantaj la restaĵojn de la imperia
armeo severe malpermesis alvenon de ĉiaj plifortigoj al la fortikaĵo.
Kiam iliaj manĝaĵoj estis preskaŭ plenĉerpitaj, Quddús instrukciis al Mírzá Muḥammad-Báqir, ke li desdonu inter liaj kunuloj la
rizon, kiun Mullá ḥusayn konservis por tempo de bezono. Kiam
ĉiu ricevis sian porcion, Quddús
kunvokis ilin kaj diris: “Kiu ajn sentas sin sufiĉe forta por
kontraŭstari la afliktegojn baldaŭ okazontajn al ni, tiu restu kun ni
en ĉi tiu fortikaĵo. Kaj kiu ajn sentas en si malplejan heziton kaj
timon, tiu forlasu tiun ĉi lokon. Tiu foriru tuj, antaŭ ol la
malamiko denove kunigos siajn militistarojn kaj atakos nin. La vojo estos
baldaŭ barita antaŭ ni; tre baldaŭ ne renkontos la plej severan
malfacilaĵon kaj viktimiĝos pro ruinigaj afliktoj.”
En la sama nokto,
kiam Quddús estis farinta
tiun ĉi averton, Siyyid el Qum, Mírzá ḥusayn-i-Mutávallí, sentis sin instigita perfidi siajn
kunulojn. “Pro
kio”, li skribis al `Abbás-Qulí
Khán-i-Laríjaní,
“vi ne finis la laboron, [385]kiun vi komencis? Vi jam
forigis timigan kontraŭulon. Per la forigo de Mullá ḥusayn, kiu estis la instiga forto malantaŭ
ĉi tiuj muroj, vi detruis la kolonon, de kiu dependas la forto kaj firmeco
de la fortikaĵo. Se vi estus estinta pacienca unu tagon pli, vi certe
estus gainomata por vi la kronon de triumfo. Mi promesas, ke, kun ne pli ol
cent viroj, vi povos kapti la fortikaĵon antaŭ la forpaso de du tagoj
kaj akiri la senkondiĉan cedon de ĝiaj okupantoj. Ili estas
ellacigitaj pro malsatego kaj estas dolorige afliktataj.” La sigelita
letero estis konfidita al certa Siyyid
`Alíy-i-Zargar,
kiu, portanta kun si la rozporcion, kiun li ricevis de Quddús, ŝtele eliris el la
fortikaĵo je noktomezo kaj transdonis ĝin al `Abbás-Qulí Khán,
kiun li jam konis. La komuniko atingis [345]lin en la tempo, kiam li estis
rifuĝinta en vilaĝon ĉe distanco de kvar farsangoj[13] de la fortikaĵo, kaj ne sciis,
ĉu li reiru al la ĉefurbo kaj prezentu sin al sia suvereno post tiel
hontega malvenko aŭ ĉu li iru hejmen en Láríján, kie li
certe ricevus la riproĉojn de siaj parencoj kaj amikoj.
Li estis ĵus
ellitiĝinta, kiam je sunleviĝo la Siyyid transdonis al li la leteron. La
novaĵo pri la morto de Mullá
ḥusayn fortigis lin al nova decido. Timante, [386]ke la sendito disvastigos la
raporton pri la morto de tiel kureĝaga kontraŭulo, li tuj mortigis
lin, kaj tiam elpensis ian strangan ruzon por deturni de si la murdsuspekton.
Decidiĝinta plene profiti la aflikton de la sieĝatoj kaj la
malplenigon de ilia viraro, li entreprenis tuj la necesajn pretigojn por
rekomenci siajn atakojn. Dek tagojn antaŭ Naw-Rúz li starigis tendaron
ĉe duonfarsango de la fortikaĵo, kaj konstatis la ĝustecon de la
komuniko, kiun tiu perfidema Siyyid
portis al li. Esperante akiri por si ĉiun eblan honoron pro la fina cedo
de siaj kontraŭuloj, li rifuzis malkaŝi eĉ al siaj plej intimaj
oficiroj la informon, kiun li ricevis.
Ĵus tagiĝis,
kiam li suprenlevis sian standardon[14] kaj, marŝante [346]antaŭ du regimentoj de infanterio kaj
kavalerio, ĉirkaŭis la fortikaĵon kaj ordonis al siaj soldatoj
ekpafi sur la gardostarantojn, kiuj estas gardantaj la turetojn. “la
perfidulo”, Quddús
informis al Mírzá Muḥammad-Báqir, kiu rapidis sciigi al li la gravecon de
la situacio, “anoncis la morton de Mullá
ḥusayn al `Abbás-Qulí
Khán.
Kuraĝigita pro lia forigo, li nun decidis atakegi nian fortikaĵon kaj
havigi al si la honoron esti ĝia sola venkinto. Ekeliru kaj, kun la helpo
de dekok viroj marŝantaj apud vi, suferigu taŭgan punon sur la
atakanton kaj lian armeon. Li konstatu, ke, kvankam Mullá ḥusayn jam ne vivas, [387]la nevenkebla potenco de Dio
ankoraŭ daŭras subteni liajn kunulojn kaj ebligi al ili triumfi super
la militistarojn de siaj malamikoj.”
Tuj kiam Mírzá Muḥammad-Báqir elektis siajn kunulojn, li ordonis, ke oni ekmalfermu la pordon de la fortikaĵo. Eksurseliĝinte kaj laŭtigante la krion “Yá ṣáḥibu’z-Zamán!” ili ensaltis subite en la tendejon [347]de la malamiko. La tuta armeo forkuris en konfuzo antaŭ tiel terura atako. Preskaŭ ĉiuj sukcesis forkuri. Ili atingis Bárfurúshon tute senkuraĝigitaj kaj malhonorigitaj. `Abbás-Qulí Khán tiel tremis pro timo, ke li falis de sur sia ĉevalo. En sia aflikto lasinte unu el siaj botoj pendi de la piedingo, li forkuris, duonpiedvestita kaj konfuzita, en la direkton, kien la armeo iris. Plena de malespero, li rapidis al la princo kaj konfesis la malhonoran malfeliĉaĵon, kiun li suferis.[15] [348]Siaflanke, Mírzá Muḥammad-Báqir, elveninte kune kun siaj dekok kunuloj sendifekta el tiu bataleto, kaj tenante la [388]standardon, kiun ektimigita malamikaro forlasis, iris ĝojege al la fortikaĵo kaj antaŭmetis antaŭ sian ĉefon, kiu inspiris lin per tia kuraĝo, tiun ĉi signon de sia triumfo.
Tiel plena venko senŝarĝigis la
premegitajn kunulojn. Ĝi plifortigis ilian unuecon kaj rememorigis ilin
denove pri la efikeco de tiu potenco, kiun ilia Kredo donacis al ili. Ilia nutraĵo, ho ve, fariĝis jam
ĉevalviando, kiun ili forportis kun si el la senhoma tendejo de la
malamiko. Kun firma suferkapablo ili travivis la afliktojn, kiuj persekutis
ilin ĉiuflanke. Iliaj koroj celis plenumi la dezirojn de Quddús; ĉio alia gravis nur
malmulte. Nek la severeco de ilia aflikto nek la daŭraj minacoj de la
malamiko povis igi ilin eĉ mulpleje deflankiĝi de la vojo, laŭ
kiu iliaj mortintaj kunuloj tiel heroe paŝis. Troviĝis kelkaj, kiuj
poste ŝanceliĝis en la plej malluma horo de malbonsorto. Tamen, la
timemo, kiun ĉi tiu neatentinda elemento devis elmontri, fariĝis
sensignifa antaŭ la lumo, kiun la amaso de iliaj kuraĝaj kunuloj
elverŝis en la horo de certa morto.
[389]Princo Mihdí-Qulí Mírzá, kiu estis sn Sárí, bonvenigis kun ega ĝojo la novaĵon pri la malvenko, kiu atingis la militistarojn sub la senpera komando de lia kolego `Abbás-Qulí Khán. Kvankam mem dezirplena ekstermi la anaron, kiu rifuĝis malantaŭ la murojn de la fortikaĵo, li ĝojis scii, ke lia konkuranto malsukcesis akiri la triumfon, kiun li deziregis.[16] [349]Li skribis tuj al ṭihrán kaj postulis, ke plifortigoj en la formo de bomboj kaj kamelartilerio, kun ĉiuj necesaj ekipaĵoj, estu senditaj senprokraste al la ĉirkaŭaĵo de la fortikaĵo, ĉar li decidis tiun ĉi fojon efektivigi la tutan venkon de ĝiaj obstinaj okupantoj.
Dum iliaj malamikoj pretiĝis por ankoraŭ alia kaj pli furioza atako sur ilian fortikaĵon, la kunuloj de Quddús, tute indiferentaj pri la mordetanta malfeliĉo, kiu estis afliktanta ilin, aklamis ĝoje kaj dankeme la alproksimiĝon de Naw-Rúz. Dum tiu festo ili libere eligis sentojn de danko kaj laŭdo pro la multoblaj benoj, kiujn la Plejpotenculo donacis al ili. Kvankam subpremitaj de malsato, ili sin dediĉis al kantado kaj gajeco, tute malestimante la danĝeron, kiu persekutis ilin. La fortikaĵo resonadis pro la atribuoj de gloro kaj laŭdo, kiuj tage kaj nokte supreniris el la koroj de tiu ĝoja anaro. La verso, “Sankta, sankta, estas la Sinjoro nia Dio, la Sinjoro de la anĝeloj kaj le spirito,” aŭdiĝis senĉese el iliaj lipoj, plialtigis ilian entuziasmon, kaj revivigis ilian kuraĝon.
Ĉio, kio restis el la brutaro, kiun ili kunportis al la fortikaĵo, estis bovino, kiun ḥájí Naṣíru’d-Dín-i-Qazvíní konservis, kaj el kies lakto li kuiris pudingon ĉiutage por la tablo de Quddús. Nevola [390]malindulgi al siaj malsategaj amikoj la frandaĵon, kiun lia sindona kunulo kuiris por li, Quddús, post kiam li partoprenis kelkajn plenkuleretojn de tiu manĝaĵo, ĉiam disdonis la ceteron inter ili. “De post la foriro de Mullá ḥusayn”, oni ofte aŭdis lin rimarkigi, “mi ĉesis ĝui la manĝaĵojn kaj trinkaĝojn, kiujn oni kuiras por mi. Mia koro sangadas, kiam mi vidas miajn malsategajn kunulojn ellacigitaj kaj forkonsumiĝintaj ĉirkaŭ mi.” Spite de ĉi tiuj malfavoraj cirkonstancoj, li senĉese daŭris pli klarigi en sia komentario la signifon de la ṣád de ṣamad, kaj kuraĝigi siajn amikojn [350]persisti eĉ ĝis la fino en siaj heroaj penadoj. Matene kaj vespere, en la ĉeesto de la kuniĝintaj kredantoj, Mírzá Muḥammad-Báqir ĉiam psalmokantis versojn el tiu komentario, kies legado vivigis ilian entuziasmon kaj limigis iliajn esperojn.
Mi aŭdis Mullá Mírzá Muḥammad-i-Furúghíon atesti la
jenon: “Dio scias, ke ni ĉesis malsati. Niaj pensoj ne estis plu pri aferoj rilatantaj
nian ĉiutagan panon. Ni tiel raviĝis pro la rava melodio de tiuj
versoj, ke, eĉ se ni daŭrus dum jaroj en tia stato, nenia signo de
enuo aŭ laceco malpliigus nian entuziasmon aŭ difektus nian
ĝojon. Kaj kiam ajn manko de manĝaĵoj emus subfosi nian
vivoforton aŭ malfortigi nian forton, Mírzá Muḥammad-Báqir rapidis al Quddús kaj sciigis al li nian
staton. Ekvido de lia vizaĝo, la magio de liaj vortoj, dum li iris inter
ni, ĉiam aliecigis nian malesperon en oran ĝojon. Ni estis
plifortigitaj per tiel ega forto, ke, eĉ se la armeoj de niaj malamikoj
aperus neatendite antaŭ ni, ni sentis nin kapablaj venki iliajn
militistarojn.”
En la tago Naw-Rúz, kiu okazis la dudek
kvaran de Rabí`u’th-Thání
en la jaro 1265 p.H.,[17] en skribita komuniko al siaj kunuloj, Quddús aludis al la
alproksimiĝo de tiaj suferoj, kiaj okazigus martirigon de sufiĉe
granda nombro el liaj amikoj. Kelkajn tagojn poste, sennombra armeo,[18] sub komando de princo Mihdí-Qulí [391]Mírzá[19] kaj
subtenata de [351]la kuniĝintaj militistaroj de Sulaymán Khán-i-Afshár,
de `Abbás-Qulí Khán-i-Laríjaní,
kaj de Ja’far-Qulí Khán,
helpataj de ĉirkaŭ kvardek aliaj oficiroj, entendiĝis en la
ĉirkaŭaĵo de la fortikaĵo, kaj komencis konstrui serion de
tranĉeoj kaj barikadoj en ĝia proksimeco.[20] La naŭan tagon de la monato Bahá,[21] la komanda oficiro ordonis al la
estrantoj de lia artilerio, ke ili ekpafu en la direkton de la sieĝatoj.
Dum la bombardado, Quddús
elvenis el sia ĉambro kaj iris al la mezo de la fortikaĵo. Lia
vizaĝo lumis pro rideto, kaj lia sintenado elspiris plajan trankvilecon.
Dum li estis transiranta la plankon, kuglego falis subite antaŭ lin.
“kiel tute nesciantaj”, li trankvile rimarkigis, dum li rulis
ĝin per la piedo, “estas ĉi tiuj fanfaronaj atakantoj pri la
potenco de la venĝa kolerego de Dio! Ĉu ili forgesis, ke
kreitaĵo tiel sensignifa, kiel kulo, kapablis mortigi [392]la ĉiopovan Nimrodon?
Ĉu ili ne aŭdis, ke la muĝado de la ventego sufiĉis por
detrui la homojn de `Ád kaj
Thamúd, [352]kaj neniigi iliajn militistaroj? Ĉu
ili deziras timigi la heroojn de Dio, al kiuj la pompo de reĝeco estas nur
vanta ombro, per tiaj malestimindaj signoj de sia krueleco?” “Vi
estas”, li aldiris, rurnante sin al siaj amikoj, “tiuj samaj
kunuloj, pri kiuj Mahometo, la Apostolo de Dio, tiel parolis: ‘Ho, kiel
mi sopiras vidi la vizaĝojn de miaj fratoj; miaj fratoj, kiuj aperos
ĉe la mondfino! Benitaj estas ni, benitaj estas ili; pli granda estas ilia
beniteco, ol nia.’ Atentu, por ke vi ne lasu la enfiltriĝojn de
egoismo kaj deziro difekti tiel gloran rangon. Ne timu la nimacojn de la
malvirtuloj, nek konsterniĝu pro la bruegado de la malpiuloj. Ĉiu el
vi havas sian difinitan horon, kaj kiam tiu tempo venos, nek la atakoj de via
malamikaro nek la penadoj de viaj amikoj kapablos aŭ malakceli aŭ
rapidigi tiun horon. Eĉ se la fortoj de la tero interligiĝos
kontraŭ vi, ili estos senpovaj, antaŭ ol tiu horo sonoros, malpliigi
je unu joto aŭ pukteto la daŭron de via vivo. Se vi permesos viajn
korojn maltrankviliĝi eĉ momente pro la profunda sono de ĉi tiuj
pafiloj, kiuj kun pliiĝanta furiozo daŭros superŝuti per siaj
kugloj tiun ĉi fortikaĵon, vi estos elĵetintaj vin el la
fortikaĵo de Dia protaktado.”
Tiel potenca peto
nepre igis konfidaj la korojn de tiuj, kiuj aŭdis ĝin. Tamen, oni
vidis kelkajn, kies vizaĝoj evidentigis ŝanceliĝon kaj timon,
kunamasiĝintaj en ŝirmata angulo de la fortikaĵo, kaj ili
rigardis envie kaj surprize la fervoron, kiu vivigis iliajn kunulojn.[22]
[353][393]La armeo de princo Mihdí-Qulí Mírzá daŭris pafi dum
kelkaj tagoj en la direkton de la fortikaĵo. Liaj soldatoj miris, kiam ili
trovis, ke la profunda sono de iliaj pafiloj malsukcesis silentigi la
voĉon de preĝo kaj la aklamadojn de ĝojo, kiujn la sieĝatoj
laŭtigis responde al iliaj minacoj. Anstataŭ senkondiĉa cedo,
kiun ili atendis, la voko de la muezino,[23] la psalmokantado de la versoj el la
Korano, kaj la ĥoro de ĝojaj voĉoj kantoparolantaj himnojn de
dankemo kaj laŭdo senĉese atingis iliajn orelojn.
Kolerega pri
ĉi tiuj signoj de neforigebla fervoro, kaj instigita de arda deziro
estingi la entuziasmon, kiu ondadas interne de la brustoj de siaj
kontraŭuloj, Ja’far-Qulí
Khán
konstruis turon, sur kiun li starigis siajn kanonojn,[24] kaj de sur tiu altaĵo direktis sian
pafadon en [354]la mezon de la fortikaĵo. Quddús tuj alvokis Mírzá Muḥammad-Báqiron kaj enstrukciis al li ekeliri denove
kaj suferigi sur la “fanfaroneman noveveninton” malhonoron, kiu ne
estu malpli subprema, ol tiu, kiun `Abbás-Qulí
Khán
suferis. [394]“Li sciu”, li
aldiris, “ke la leonkoraj batalantaj de Dio, kiam ili estas premegataj
kaj pelataj de malsato, povas montri farojn tiel heroajn, kiujn neneaj
ordinaraj mortemuloj povas montri. Li sciu, ke ju pli granda estas ilia
malsato, des pli ruinigigaj estos la efikoj de ilia kolerego.”
Mírzá Muḥammad-Báqir denove ordonis al dekok el siaj kunuloj,
ke ili rapidu al siaj ĉevaloj kaj sekvu lin. La pordoj de la
fortikaĵo estis ekmalfermitaj, kaj la krio “Yá ṣáḥibu’z-Zamán!” – pli furioza kaj pli
ekscita ol iam – dissemis panikon kaj konsternon en la vicojn de la
malamikaro. Ja’far-Qulí
Khán
kun tridek el siaj soldatoj mortfalis pro la glavo de sia kontraŭulo, kiu
kuregis al la turo, kaptis la pafilojn, kaj terenĵetegis ilin Tiam ili
ĵetis sin sur la barikadon, kiun ili konstruis, detruis multajn, kaj se ne
estus pro la alproksimiĝanta mallumo, ili estus kaptintaj kaj detruintaj
la ceterajn.
Triumfaj kaj
nevunditaj, ili iris al la fortikaĵo, kondukantaj reen kun si nombron de
la plej grasaj kaj plej bone paŝtitaj virĉevaloj postlasitaj. Kelkaj
tagoj pasis, dum kiuj estis nenia signo de kontraŭatako.[25] Neatendita eksplodo en unu el la municiaj
provizejoj de la malamikaro, kiu kaŭzis la morton de kalkaj artileriaj
oficiroj kaj nombro da iliaj kunbatalantoj, [355]devigis ilin dum unu tuta monato provizore
haltigi siajn atakojn kontraŭ la garnizono.[26] Ĉi tiu paŭzo ebligis al kelkaj
el la kunuloj elveni diversfoje el sia fortikaĵo kaj kolekti la herbojn,
kiujn ili povis trovi en la kampo, kiel la solan rimedon, per kiuj [395]moderigi sian malsaton.
Ĉevalviando, eĉ la ledo de iliaj seloj, estis formanĝataj ce
ĉi tiuj subpremegitaj kunuloj. Ili bolis la herbojn kaj manĝegis ilin
kun kompatelveka avideco.[27] Dum ilia forto malpliiĝis, dum ili
malfortiĝis [356]ellacigitaj interne de la muroj de sia
fortikaĵo, Quddús
plioftigis siajn vizitojn al ili, kaj penis per siaj vortoj de kuraĝo kaj
espero plimalpezigi la ŝarĝon de ilia angoro.
La monato Jamádíy’th-Thání[28] ĵus komenciĝis, kiam oni denove
aŭdis la artilerion de la malamiko superŝuti la fortikaĵon per
siaj kugloj. Samtempe kun la profunda sono de la kanonoj, taĉmento de la
armeo, estrita de oficiraro kaj konsistanta el pluraj regimentoj de infanterio
kaj kavalerio, rapidegis atakegi ĝin. La sono de ilia alproksimiĝo instigis
Quddúson alvoki tuj sian
bravan vicestron, Mírzá
Muḥammad-Báqir, kaj ordoni al li eliri kun tridek ses el
siaj kunuloj kaj repuŝi ilian atakon. [396]“Neniam de post nia
ekokupo de ĉi tiu fortikaĵo” li aldiris, “ni iel provis
direkti ian ofensivon kontraŭ niaj kontraŭuloj. Ĝis ili eligis
sian atakon sur nin, ĝis tiam ni ne leviĝis defendi niajn vivojn. Se
ni estus gardantaj la ambidion faradi sanktan militon kontraŭ ili, se ni
estus kaŝintaj malplejan intencon atingi superecon per la potenco de niaj
armiloj super la nekreduloj, ni ne restus ĝis hodiaŭ sieĝataj
interne de ĉi tiuj muroj. La forto de niaj armiloj, kiel estinte okazis al
la kunuloj de Mahometo, estus nun konvulsiiginta la naciojn de la tero kaj
pretiginta ilin por la akcepto de nia Revelacio. Tamen, tiu ne estas la vojo, laŭ kiu ni
elektis iri. De la tempo, kiam ni venis al tiu ĉi fortikaĵo, nia
sola, nia neŝanĝebla celo estis pravigi, per niaj faroj kaj per nia
preteco verŝi nian sangon sur la vojo de nia Kredo, la altan karakteron de
nia misio. La horo rapide
alproksimiĝas, kiam ni povos fini tiun ĉi taskon.”
[357]Mírzá Muḥammad-Báqir denove eksurseliĝis kaj, kun la
tridek ses kunuloj, kiujn li elektis, kontraŭstaris kaj disigis la
militistaron, kiu ĉirkaŭis lin. Reeniranta tra la pordo, li portis
kun si la standardon, kiun timegigita malamiko postlasis, tuj kiam la resonada
krio “Yá ṣáhibu’s-Zamán!” estis laŭtigita. Kvin el
liaj kunuloj suferis martiriĝon dum tiu batalo, kiujn ĉiujn li portis
al la fortikaĵo kaj enterigis en unusaman tombon proksime al la ripozejo
de iliaj mortfaligitaj fratoj.
Princo Mihdí-Qulí Mírzá, miregigita de
ĉi tiu plia signo de la neelĉerpebla vivoforto de siaj
kontraŭuloj, konsiliĝis kun sia oficistaro, instigante ilin elpensi
tiajn rimedojn, kiuj ebligus al li rapide ĉesigi tiun multekostan
entreprenon. Tri tagojn li konsiliĝis kun ili, kaj fine decidis, ke la
plej konsilinda solvo estus interrompi dum kelkaj tagoj ĉiujn
malamikaĵojn, esperante, ke la sieĝatoj, ellacigitaj de malsato kaj
pikinstigitaj de malespero, decidos elveni el sia rifuĝejo kaj
submetiĝos al senkondiĉa cedo.
Dum la princo
estis atendanta la kompletigon de la plano, kiun li elpensis, alvenis el ṭihrán sendito [397]portanta al li farmánon[29] de sia suvereno. Ĉi tiu viro estis
loĝanto de la vilaĝo Kand, loko proksima al la
ĉefurbo. Li sukcesis havigi al si permeson de la princo eniri la
fortikaĵon kaj provi inklinigi du el ĝiaj okupantoj, Mullá Mihdí kaj lia frato Mullá Báqir-i-Kandí,
ke ili forkuru el la minacanta danĝero, al kiu iliaj vivoj estas
subigitaj. Alproksimiĝinte al ĝiaj muroj, li vokis la gardostarantojn
kaj petis ilin informi al Mullá
Mihdíy-i-Kandí, ke
konato lia deziras vidi lin. Mullá
Mihdí raportis la aferon al
Quddús, kiu permesis al li
renkonti sian amikon.
Mi aŭdis Áqáy-i-Kalímon rakonti la jenon, kiel rakontis ĝin al li tiu sama sendito, kiun li renkontis en ṭihrán: “’Mi vidis’, la sendito informis min, ‘Mullá Mihdíon aperi super la muron de la fortikaĵo, dum lia vizaĝo evidentigis nepriskribeblan esprimon de severa decido. Li aspektis [358]tiel furioza, kiel leono., lia glavo estis surzonita ĉirkaŭ longa blanka ĉemizo laŭ la maniero de la araboj, kaj li portis blankan kaptuketon. “Kion vi deziras?” li malpacience demandis. “Diru ĝin rapide, ĉar mi timas, ke mia majstro alvokos min kaj trovos min for!” La decideco ardanta en liaj okuloj konfuzis min. Mi konfuziĝis pro liaj aspekto kaj mieno. Subite venis al mi ideo, ke mi povus veki dormantan senton en lia koro. Mi rememorigi lin pri lia infaneto Raḥmán, kiun li postlasis en la vilaĝo en sia avideco varbiĝi sub la standardon de Mullá ḥusayn. En sia granda korinklino por la infano, li speciale verkis poemon, kiun li kantis dum li lulis lian lulilon kaj endormigis lin. “Via amata Raḥmán”, mi diris, “sopiras al la korinklino, per kiu vi foje superŝutegis lin. Li estas sola kaj forlasita, kaj sopiras vidi vin.” “Diru al li de mi”, estis la tuja respondo de la patro, “ke la amo de la vera Raḥmán[30], amo, kiu superegas ĉiujn surterajn korinklinojn, tiel plenigis mian koron, ke ĝi lasis nenian lokon por ia ajn amo, krom Lia.” La korŝireco, kun kiu li eldiris tiujn ĉi vortojn, larmplenigis miajn okulojn. “Malbenitaj”, mi indigne ekkriis, “estu tiuj, kiuj konsideras vin kaj viajn kundisĉiplojn erarvagintaj de la vojo de Dio!” [398]“Kio okazos”, mi demandis al li, “se mi kuraĝos eniri la fortikaĵon kaj kuniĝi kun vi?” “Se via motivo estos serĉi kaj trovi la Veron,” li trankvile respondis, “mi ĝoje montros al vi la vojon. Kaj se via deziro estas viziti min kiel malnovan kaj vivdaŭran amikon, mi montros al vi tian bonvenon, pri kiu la Profeto de Dio parolis: ‘Bonvenigu viajn gastojn eĉ se ili estas senkreduloj.’ Fidela al tiu ordono, mi proponos al vi la boligitajn herbojn kaj la disfrakasitajn ostojn, kiuj servas kiel mia nutraĵo, la plej bona, kiun mi povas havigi por vi. Sed se via intenco estos malutili min, mi avertas vin, ke mi defendos min kaj tereĵetegos vin de sur ĉi tiuj altaj muroj.” Lia neflankiĝanta obstino konvinkis min pri la vaneco de miaj penoj. Mi povis senti, ke flamigis lin tia entuziasmo, ke eĉ se la teologoj de [359]la regno kuniĝus kaj penus malkonsili al li la vojon, laŭ kiu li elektis iri, sola kaj nehelpita li malsukcesigus iliajn penojn. Kaj ĉiuj potenculoj de la tero, mi konvinkiĝis, ne sukcesus forlogi lin de la Amato de lia kordeziro. “La pokalo”, mi sentis min instigita diri, “kiun viaj lipoj gustumis, portu al vi ĉiujn benojn, kiujn vi serĉas.” “La princo”