Parto Dua: La Revelacio de Báb

[276][309]Ĉapitro XVIII
Eldemandado de
Báb ĉe Tabríz

Báb atendante la alproksimiĝantan horon de sia aflikto, disigis siajn disĉiplojn, kiuj kolektiĝis en Chihríqon, kaj atendis kun kvieta rezignado la ordonon, kiu estis alvokonta Lin al Tabríz. Tiuj, en kies gardon Li estis transkondukita, opiniis, ke estus malkonsilinde trairi la urbeton Khúy, kiu kuŝas survoje al la ĉefurbo de Ádhirbáyján. Ili decidis iri voje de Urúmíyyih kaj tiel eviti la publikan tumulton, kiun la ekscitita loĝantaro en Khúy kredeble elmontrus kiel proteston kontraŭ la tiraneco de la registaro. Kiam Báb alvenis al Urúmíyyih, Malík Qásim Mírzá ceremonie akceptis lin kaj montris al Li plejan gastamecon. En Lia ĉeesto la princo agis kun eksterordinara respekto kaj rifuzis p0ermesi eĉ malplejan malrespekton flanke de tiuj, kiujn oni permesis konatiĝi kun Li.

En certa vendredo, kiam Báb estis ironta al la publika banejo, la princo, kiu scivolis elprovi la kuraĝon kaj povon de sia Gasto, ordonis al sia ĉebalisto proponi al Li unu el liaj plej sovaĝaj ĉevaloj por rajdi. Antaŭtimante, ke Báb suferos ian malutilon, la deĵoranto sekrete alproksimiĝis al Li kaj provis inklinigi Lin rifuzi surseliĝi sur ĉevalon, kiu jam renversis la plej kuraĝajn kaj plej lertajn rajdistojn. “Ne timu”, estis Lia respondo. « Faru laŭordonite, kaj konfidu Nin al la prizorgo de la Plejpotenculo.” La loĝantoj de Urúmíyyih, kiuj eksciis pri la intenco de la princo, amasiĝis en la placon, avidaj vidi tion, kio povus okazi al Báb. Tuj kiam la ĉevalo estis alkondukita al Li, Li kviete alproksimiĝis al ĝi kaj, ekprenante la bridon, kiun la ĉevalisto donis al Li, milde karesis ĝin kaj metis sian piedon en la piedigon. La ĉevalo staris trankvile kaj senmove apud Li kvazaŭ konscia pri la potenco superreganta ĝin. La popolamaso, kiu rigardadis tiun ĉi plej neordinaran vidaĵon, miris pri la [310][311]konduto de la besto. Al iliaj simplaj mensoj ĉi tiu eksterordinara okazaĵo ŝajnis preskaŭ miraklo. En sia entuziasmo ili rapidis [277]kisi la piedingojn de Báb, sed ili estis haltigitaj de la deĵorantoj de la princo, kiu timis, ke tiel granda alkurado malutilos Lin. La princo mem, kiu akompanis sian Gaston piede ĝis la ĉirkaŭaĵo de la banejo, estis ordonita de Li, antaŭ ol ili atingis ĝian enirejon, reiri al sia loĝadejo, Dum la tuta vojo la lakeoj de la princo penis deteni la homojn, kiuj el ĉiu flanko alamasiĝis ekrigardi Bábon. Ĉe sia alveno Li forsendis ĉiujn, kiuj akompanis Lin, krom la servisto de la princo kaj Siyyid asan, kiuj atendis en la antaŭĉambro kaj helpis Lin senvesti sin. Ĉe sia reiro el la banejo Li denove surseliĝis sur la saman ĉevalon kaj estis aklamita de la sama popolamaso. La princo venis piede renkonti Lin kaj eskortis Lin reen al sia loĝadejo.

Tuj kiam Báb forlasis la banejon, la loĝantoj de Urúmíyyih kuregis forpreni ĝis la lasta guto la akvon, kiun Li uzis por sia lavado. Granda ekscito regis en tiu tago. Báb, dum Li observis tiujn ĉi signojn de nedetenebla entuziasmo, rememoris la ĉiekonatan tradicion ĝenerale atribuita al la Imám `Alí, la Komandanto de la Kredantoj, kiu specife aludas al Ádhirbáyján. La lago Urúmíyyih, tiu sama tradicio asertas en siaj finaj frazoj, bolos, superfluos super siajn bor4dojn, kaj inundos la urbeton. Kiam Li poste eklernis kiel la ega plimulto el la loĝantoj spontanee leviĝis proklami sian plenan lojalecon al Lia Afero, Li kviete rimarkigis: “Ĉu oni opinias, ke, kiam ili diras, ‘Ni kredas’, ili estos lasitaj kaj ne elprovitaj?”[1] Ĉi tiu komento estis plene pravigita per la sintenado, kiun tiuj samaj homoj montris al Li, kiam atingis ilin la novaĵo pri la terura traktado, per kiu oni traktis Lin en Tabríz. En la horo de provo, apenaŭ plenmano inter tiuj, kiuj tiel malhumile deklaris sian kredon je Li, persistis en sia lojaleco al Lia Afero. Elstaranta inter ili estis Mullá Imám-Vardí, kies persiston de kredo neniu povis superi krom Mullá Jalíl-i-Urúmí, naskiĝinto de [312]Urúmíyyih kaj unu el la Literoj de la Vivanto. Malbonsorto emis nur pliigi la arddecon de lia sindono kaj plifortigi|[278]| lian kredon je la justeco de la Afero, kiun Li akceptis. Li poste atingis la ĉeeston de Bahá’u’lláh, la veron de kies Misio li volonte ekkonis, kaj por kies antaŭenigo li strebis kun tiu sama varma fervoro, kiu karakterizis liajn antaŭajn strebojn por la antaŭenigo de la Afero de Báb. Kiel rekompenco pro liaj longdaŭraj servadoj, li, kaj ankaŭ lia familio, estis honorigitaj per multaj Tabuletoj el la plumo de Bahá’u’lláh, en kiuj Li laŭdis lian sciaĵon kaj alpreĝis la benojn de la Plejpotenculo sur liajn penadojn. Kun neŝancelabla decido li daŭre laboris por la antaŭenigo de la Kredo ĝis post la aĝo de okdek jaroj, kiam li mortis.

La rakontoj pri la signoj kaj mirindaĵoj, kiujn vidis la sennombraj admirantoj de Báb, estis transrakontitaj de buŝo al buŝo, kaj ili okazigis ondon de senekzempla etuziasmo, kiu disvastiĝis kun konfuziga rapideco tra la tuta lando. Ĝi tute kaptis ihránon kaj ekscitis la ekleziajn altrangulojn de la regno al novaj penoj kontraŭ Li. Ili tremis pri la progreso de Afero, kiu, ili estis certaj, se oni permesus ĝin antaŭeniri, baldaŭ inundus la instituciojn, de kiuj dependas ilia aŭtoritato, eĉ ili ekzisto. Ili vidis ĉiuflanke pliiĝantajn signojn de tiaj kredo kaj sindono, kiajn ili mem estis senpovaj elvoki, de tia lojaleco, kiu trafis eĉ la radikon de strukturo, kiun iliaj propraj manoj konstruis, kaj kiun ĉiuj eblaj rimedoj ankoraŭ malsukcesis ekdetrui.

Precipe Tabríz doloregis pro plej sovaĝa ekscito. La novaĵo pri la okazonta alveno de Báb flamigis la imagon de ĝiaj loĝantoj kaj ekbruligis la plej furiozan malamikecon en la koroj de la ekleziaj ĉefoj de Ádhirbáyján. El ĉiuj loĝantoj de Tabríz, nur ĉi tiuj detenis sin de partopreno en la publikaj esprimoj, per kiuj dankema loĝantaro salutis la revenon de Báb al ilia urbo. Tioma estis la fervoro de popola entuziasmo, kiun tiu novaĵo elvokis, ke la aŭtoritatuloj decidis loĝigi Bábon en lokon ekster la pordegoj de la urbo. Nur tiuj, [313]kiujn Li deziris vidi, ricevis la privilegion alproksimiĝi al Li. Al ĉiuj aliaj oni malpermesis eniron.

[279]|La duan nokton post sia alveno, Báb vokis `Aímon al si kaj, dum la konversacio kun li, asertis emfaze sian pretendon, ke Li estas neniu alia krom la promesita Qá’im. Tamen, Li trovis lin malinklina akcepti tiun ĉi pretendon senkondiĉe. Sentante lian internan maltrankvilon, Li diris: “Morgaŭ, en la ĉeesto de la Valí-`Ahd,[2] kaj meze de la kuniĝintaj ulemoj kaj konatuloj de la urbo, Mi proklamos Mian Mision. Kiu ajn emus postuli de Mi ianajn ateston krom la versoj, kiujn Mi revelaciis, tiu serĉu kontentigon de la Qá’im trovota en sia vana imago.”

Mi aŭdis `Aímon atesti la jenon: “Tiun nokton mi estis en stato de ega agiteco. Mi restis maldorma ĝis sunleviĝo. Tamen, tuj kiam mi preĝis mian matenpreĝon, mi konsciiĝis, ke granda ŝanĝo okazis al mi. Ŝajnis, ke nova pordo malŝlosiĝis kaj malfermiĝis antaŭ mi. Mi baldaŭ konvinkiĝis, ke, se mi estu lojala al mia kredo je Mahometo, la Apostolo de Dio, mi kankaŭ senkondiĉe akceptu la pretendojn de Báb, kaj submetiĝu sen timo aŭ hezito al ĉio, kion Li elektus dekreti. Ĉi tiu konkludo kvietigis la maltrankvilon de mia koro. Mi rapidis al Báb kaj petis Lian pardonon. ‘Estas plia signo pri la grandeco de ĉi tiu Afero’, Li rimarkigis, ‘ke eĉ `Aím[3] estas tiel ege maltrankviligita kaj agitita per ĝia forto kaj la grandegeco de ĝia pretendo.’ ‘Estu certita’, Li aldiris, ‘ke la favoro de la Plejpotenculo ebligos al vi plifortigi la timemulojn kaj firmigi la paŝojn de la ŝanceliĝuloj. Tiel granda estos via kredo, ke, eĉ se la malamiko kripligus kaj dismembrigus vian korpon en la espero malpliigi je unu joto aŭ streketo la ardecon de via amo, li malsukcesu atingi sian celon. Estonte vi sendube konatiĝos kun Tiu, kiu estas la Sinjoro de ĉiuj mondoj, kaj partoprenos la ĝojon de Lia ĉeesto.’ Ĉi tiuj vortoj dispelis la malĝojon de miaj antaŭtimoj. De tiu tago nenia signo de timo aŭ maltrankvilo iam ajn denove surombris min.”

[314]La deteno de Báb ekster la pordego de Tabríz ne moderigis la eksciton, kiu regis en la urbo. Ĉiu antaŭzorga rimedo, ĉiu limigo, kiujn la aŭtoritatuloj [280]|dekretis, emis nur pligravigi situacion, kiu jam iĝis malbonsigna kaj minacanta. ájí Mírzá Áqásí ordonis tojan kunvokon de la ekleziaj altranguloj de Tabriz en la oficialan loĝadejon de la guberniestro de Ádhirbáyján por la speciala celo akuzi Bábon kaj serĉi plej efektivajn rimedojn por estingi Lian influon. ájí Mullá Mamúd, titolata Niámu’l-`Ulamá, kiu estis guvernisto de iri’d-Dín Mírzá, la Valí-`Ahd,[4] Mullá Muammad-i-Mamáqaní, Mírzá `Alí-`Aghar, la Shaykhu’l-Islám, kaj aro de la plej eminentaj shaykhoj kaj ekleziuloj estis inter tiuj, kiuj kunvenis tiucele.[5] iri’d-Dín Mírzá mem [315]ĉeestis tiun kunvenon. La prezido apartenis al  Niámu’l-`Ulamá, kiu, tuj kiam la proceso komenciĝis, en la nomo de la kunsido komisiis al armea oficiro enkonduki Bábon en ilian ĉeeston. Popolamaso dume sieĝis la enirejon de la kunvenejo kaj malpacience atendis la tempon, kiam ili povus ekvidi Lian vizaĝon. Ili alamasiĝis tiel grandnombre, ke oni devis perforte fari vojon por Li tra la homamason, kiu kolektiĝis antaŭ la pordo.

Ĉe sia alveno, Báb rimarkis, ke ĉiu sidloko en tiu konvenejo estas okupita kron unu, kiun oni rezervigis por la Valí-`Ahd. Li salutis la kunsidon kaj, sen malpleja hezito, ekokupis tiun vakan sidlokon. La majesto de Lia paŝmaniero, la esprimo de subiga memfido, kiu montirĝis sur Lia frunto – super ĉio, la spirito de potenco, kiu brilis el Lia tuta esto, momente ŝajnis elpremigi la animon el la korpoj de tiuj, kiujn Li salutis. Profunda, mistera silento subite kaptis ilin. Neniu el tiu eminenta kunsido kuraĝis flustri eĉ unuopan vorton. Fine la silento, kiu kaptis ilin, estis rimpita de la Niámu’l-`Ulamá. “Kiu vi pretendas esti”, li demandis al Báb, “kaj kio estas la komuniko, kiun vi alportas?” [281]|“Mi estas,” trifoje ekkriis Báb, “Mi estas, Mi estas la Promesito! Mi estas Tiu, kies nomon vi dum mil jaroj alpreĝis, je kies [316]mencio vi leviĝis, kies alvenon vi sopiris vidi, kaj la horon de kies Revelacio vi preĝis al Dio rapidigi. Vere Mi diras, estas devige, ke la popoloj de la Oriento kaj la Okcidento obeu Mian vorton kaj ĵuru lojalecon al Mi.” Neniu kuraĝis respondi krom Mullá Muammad-i-Mamáqaní, ĉefo de la shaykha komunumo, kiu mem estis foje disĉiplo de Siyyid im. Estis pri liaj malfideleco kaj malsincereco, ke la siyyid larmeme rimarkigis, kaj lian obstinegan karakteron li bedaŭregis. Shaykh asan-i-Zunúzí, kiu aŭdis Siyyid imon fari tiujn ĉî kritikojn, rakontis al mi la jenon: “Mi miregis pri la maniero de lia aludo al Mullá Muammad, kaj mi scivolis scii, kia estas lia estonta konduto, ke ĝi meritu tiajn esprimojn de kompato kaj kondamno de lia majstro. Ĝis kiam mi eltrovis lian sintenadon en tiu tago al Báb, ĝis tiam mi ne komprenis la amplekson de liaj aroganteco kaj blindeco. Mi estis staranta kune kun aliaj personoj ekster la kunvenejo, kaj mi povis aŭdi la konversacion de tiuj, kiuj estis interne. Mullá Muammad estis sidanta maldekstraflanke de la Valí-`Ahd. Báb estis okupanta sidlokon inter ili. Tuj post kiam Li deklaris sin la Promesito, sento de sankta timo kaptis la ĉeestantojn. Ili klinigis la kapon en silenta konfuzo. La paleco de iliaj vizaĝoj evidentigis la maltrankvilon de iliaj koroj. Mullá Muammad, tiu unuokula kaj blankbarba renegatulo, insulteme mallaŭdis Lin, dirante: ‘Vi aĉa kaj nematura knabo de Shíráz! Vi jam konvulsiis kaj [317]renversis Irakon; ĉu vi nun deziras eksciti similan tumulton en Ádhirbáyján?’ ‘Via Moŝto’, respondis Báb, ‘Mi ne venis tien ĉi memvole. Oni alvokis Min tien ĉi.’ ‘Silentu’, furioze rediris Mullá Muammad, ‘vi obstinega kaj malestiminda sekvanto de Satano!’ ‘Via Moŝto’, Báb denove respondis, ‘;Mi pretendas tion, kion Mi jam deklaris.’

“La Niámu’l-`Ulamá opiniis, ke estus plej bone malkaŝe disputi Lian Mision. ‘Via pretendo’, li diris al Báb, ‘estas miregiga; ĝi devos esti subtenata per plej nedisputebla atestaĵo.’ ‘La plej potenca, la plej konvinka atestaĵo pri la vereco de la Misio de la Profeto de Dio,’ [282]|Báb respondis, ‘estas ja Lia propra Vorto. Li mem atestas la jenan veron: “Ĉu ne sufiĉas al ili, ke Ni desendis al Vi la Libron?”[6] La povo evidentigi tian atestaĵon estas Didonita al Mi. Mi deklaras min kapabla revelacii, en la daŭro de du tagoj kaj du noktoj, tiel grandnombrajn versojn, ke ili egalos la tutan Koranon.’ ‘Priskribu parole, se vi diras la veron’, la Niámu’l-`Ulamá petis, ‘la proceson de ĉi tiu kunveno en vortoj, kiuj similos la frazojn de la Korano, por ke la Valí-`Ahd kaj la kuniĝintaj teologoj atestu la veron de via pretendo.’ Báb volonte konsentis al lia peto. Tuj kiam Li eldiris la vortojn, ‘En la nomo de Dio, la Favorega, la Kompatema, laŭdoj estu al Li, kiu [318]kreis la ĉielon kaj la teron’, Mullá Muammad-i-Mamáqaní interrompis kaj atentigis Lin pri rompo de la gramatikaj leĝoj. ‘Ĉi tiu memelektita Qá’im nia’, li kriis kun fierega malestimo, ‘eĉ ĉe la komenco de sia parolado evidentigis sian malklerecon pri la plej rudimentaj reguloj de gramatiko’, ‘La Korano mem’, insistis Báb, ‘neniel akordas kun la reguloj kaj kutimoj de homoj. La Vorton de Dio oni tute ne povas subigi al la limigoj [319]de Liaj kreitaĵoj. Ne, la reguloj kaj kanonoj, kiujn oni alprenis, estis dedukitaj el la teksto de la Vorto de Dio kaj baziĝas sur ĝi. Eĉ en la tekstoj de tiu sankta Libro ĉi tiuj homoj eltrovis ne malpli, ol tricent okazoj de gramatika eraro egalaj al tiu, kiun vi nun kritikas. Ĉar ĝi estis la Vorto de Dio, ili havis nenian alternativon krom rezigni sin al Lia volo.’ [7]

“Li tiam ripetis tiujn samajn vortojn, kiujn LI aldiris, kaj kiujn Mullá Muammad denove kontraŭparolis. Baldaŭ poste, alia persono kuraĝis fari la jenan demandon al Báb: ‘Al kiu tempo apartenas la vorto Ishtartanna?’[283]|Responde al li, Báb citis la jenan verson de la Korano: ‘Tute ne estu al la gloro de via Sinjoro, la Sinjoro de ĉiu grandeco, tio, kion oni imputas al Li, kaj paco estu al Liaj Apostoloj! Kaj laŭdoj estus al Dio, la Sinjoro de la mondoj.’ Tuj poste Li leviĝis kaj forlasis la kunvenon.”[8]

Al la Niámu’l-`Ulamá forte malplaĉis la maniero, laŭ kiu la konveno estis kondukita. “Kiel hontinda”, oni aŭdis lin ekkrii poste, “estas la malĝentileco de la loĝantoj de Tabríz! Kio ja povus esti la rilato inter ĉi tiuj vanaj rimarkigoj kaj la pripensado de tiel gravaj, tiel ege gravaj decidotaĵoj?” Kelkaj aliaj same [320]emis denunci ilian hontindan traktadon de Báb tiuokazan. Tamen, Mullá Nuhammad-i-Mamaqani persistis en siaj fervoraj denuncoj. « Mi avertas vin », li laŭte protestis, “se vi permesos, ke ĉi tiu junulo daŭrigu nemalhelpate siajn agadojn, venos tago, kiam la tuta loĝantaro de Tabríz estos amasiĝintaj al lia standardo. En tiu tago, se li konigus deziron, ke ĉiuj ulemoj de Tabríz, ke la Valí-`Ahd mem, estu elpelitaj el la urbo, kaj ke li sola direktu la kondukadon de civila kaj eklezia aŭtoritato, neniu el vi, kiuj nun apatie rigardas lian aferon, sentos vin kapabla efike kontraŭstari lin. La tuta urbo, eĉ la tuta provinco Ádhirbáyján en tiu tago unuanime subtenos lin.”

[284]|La persistaj denuncoj de tiu malbona konspiranto ekscitis la antaŭtimojn de la aŭtoritatuloj de Tabríz. La potenculoj konsiliĝis kune pri la plej efikaj rimedoj por rezisti la progreson de Lia Kredo. Kelkaj instigis, ke pro la videbla malrespekto, kiun Báb montris al la Valí-`Ahd per tio, ke Li okupis lian sidlokon sen lia permeso, kaj pro tio, ke Li ne petis permeson de la estro de tiu kunveno, kiam Li leviĝis por foriri, Li estu alvokita denove al simila kunveno kaj ricevu de ĝiaj anoj humiligan punon. Tamen, Nasiri’-Dín-Muammad-Vazír Mírzá rifuzis akcepti tiun ĉi proponon. Fine oni decidis, ke Báb estu kondukita al la hejmo de Mírzá `Alí-`Aghar, kiu estis kaj la Shaykhu’l-Islám de Tabríz kaj siyyid, kaj ke Li ricevu de la korpogardistaro de la guberniestro la punon, kiun Li meritas. La gardistoj rifuzis konsenti al ĉi tiu peto, ne dezirante intermeti sin en aferon, kiun ili konsideris la sola intereso de la ulemoj de la urbo. La Shaykhu’l-Islám mem decidis suferigi la punon. Li alvokis Bábon al sia hejmo, kaj propramane dekunufoje vergis Liajn piedojn.[9]

[285][321]En tiu sama jaro tiu insultema tirano estis paralizita, kaj, post kiam li travivis plejan doloregon, li mizere mortis. Lia perfidema, avara kaj egoista karaktero estis ĉie konata de la loĝantoj de Tabríz. Malbonfame kruela kaj malnobla, lin timis kaj malamis la loĝantoj, kiuj ĝemis sub lia jugo kaj preĝis por liberiĝo. La mizeregaj cirkonstancoj de lia morto rememorigis kaj liajn amikojn kaj liajn kontraŭulojn pri la puno, kiu nepre atendas tiujn, kiujn nek timo al Dio nek voĉo de konscienco povas deteni de konduto tiel perfida kaj kruela al siaj kunhomoj. Post lia morto la ofico de Shaykhu’l-Islám estis forigita en Tabríz. Tia estis lia malgloro, ke eĉ la nomo de la institucio, kun kiu li interrilatis, fariĝis abomena al la loĝantoj.

Kaj tamen, lia sintenado, kiel ajn malinda kaj perfidema, estis nur unu ekzemplo de la malnobla konduto, kiu karakterizis la sintenadon de la ekleziaj ĉefoj inter liaj samlandanoj rilate al Báb. Kiel malproksime [286]|kaj kiel dolorige ĉi tiuj erarvagis de la vojo de justeco! Kiel malestime ili forĵetis la konsilojn de la Profeto de Dio kaj la admonojn de la imámoj de la Kredo! Ĉu ĉi tiuj ne klare deklaris, ke, “se [322]Junulo de Baní-Háshim[10] malkaŝiĝus kaj alvokus la popolon al nova Libro kaj novaj leĝoj, ĉiuj rapidu al Li kaj akceptu Lian Aferon”? Kvankam ĉi tiuj samaj imámoj klare deklaris, ke „la plejmulto el Liaj malamikoj estos ulemoj”, tamen ĉi tiuj blindaj kaj malnoblaj homoj elektis sekvi la ekzemplon de siaj ĉefoj kaj konsideri ilian konduton kiel ekzemplon de pieco kaj justeco. Ili iras laŭ iliaj piedpaŝoj, absolute obeas al iliaj ordonoj, kaj konsideras sin la “savitoj”, la “Dielektitoj”, kaj la “gardantoj de Lia Vero”.

El Tabríz Báb estis rekondukita al Chihríq, kie Li estis denove konfidita al la gardo de Ya Khán. Liaj persekutantoj espereme imagis, ke per tio, ke ili alvokas Lin al si, ili inklinigos Lin, pere de minacoj kaj timigoj, forlasi sian Mision. Tiu kunveno ebligis al Báb prezenti emfaze, en la ĉeesto de la plej eminentaj altranguloj kuniĝintaj en la ĉefurbo de Ádhirbáyján, la ĉeftrajtojn de sia pretendo, kaj refuti mallonge kaj konvinke la argumentojn de siaj kontraŭuloj. La novaĵo pri tiu gravega deklaro, ŝarĝita de tiel plenefikaj sekvoj, disvastiĝis rapide tute tra Persujo kaj denove ekscitis pli profunde la sentojn de la disĉiploj de Báb. Ĝi revivigis ilian fervoron, plifortigis ilian rangon, kaj antaŭsignis la grandegajn okazaĵojn, kiuj estis baldaŭ konvulsiontaj tiun landon.

[323]Tuj kiam Báb reiris al Chihríq, Li skribis sentiman kaj fortan denuncon pri la karaktero kaj agado de ájí Mírzá Áqásí. En la unuaj frazoj de tiu epistolo, kiu titoliĝis Khubiy-I-Qahríyyih,[11] la Aŭtoro alskribis la ĉefveziron de ŝaho Muammad en la jenaj vortoj: “Ho vi, kiu nekredis je Dio kaj deturnis vian vizaĝon de Liaj signoj!” tiu detala epistolo estis transsendita al ujjat, kiu en tiuj tagoj estis en malliberejo [287]en ihrán. Li estis ordonita transdoni ĝin persone al ájí Mírzá Áqásí.

Estis mia privilegio aŭdi la jenan rakonton el la lipoj de Bahá’u’lláh en la mallibereja urbo Achor: “Mullá Muammad-`Alíy-i-Zanjání venis viziti min baldaŭ post kiam li transdonis tiun Tabuleton al ájí Mírzá Áqásí. Mi estis kun Mírzá Masi-i-Núrí kaj aro de aliaj kredantoj, kiam li alvenis. Li rakontis la cirkonstancojn pri la transdono de la Tebuleto, kaj recitis al ni la tutan tekston, kiu estis longa je ĉirkaŭ tri paĝoj, kaj kiun li ellernis parkere.” La maniero de la aludo de Bahá’u’lláh al ujjat montris, kiel ege plaĉis al Li la ĉasteco kaj nobleco de lia vivo, kaj kiel multe Li admiris lian sentiman kuraĝon, kian nesubigeblan volon, lian malavidecon, kaj lian neŝanceliĝan konstantecon.

 

REEN



[1]      Korano, 29:2.

[2]      La heredonto de la trono.

[3]      Laulitere signifas “granda”.

[4]      Li naskiăis la 17an de julio, 1831; ekregis en septembro 1848; mortis in 1896. “Ői tiu princo forlasis ihránon la 23an de januaro 1848, por reatingi sian registaron, kaj, pro la morto de sia patro la 4an de septembro, li revenis la 18an de la sama jaro kiel ěaho.” (“Siyyid `Alí-Muammad alnomita Báb”, de A.L.M. Nicolas. p.243, noto 195.)

[5]      ”Historio de Vojaăanto”, (p.19) mencias ankaů la nomon de Mírzá Amad la Imám-Jum’ih.

[6]      Korano, 25:51.

[7]      ”Se oni kontraůparolas la gramatikon aů sintakson (de ői tiuj versoj) tiu kontraůparolo estas vana, őar la reguloj (de gramatiko) devas esti eltiritaj el la versoj kaj ne la versoj aranăitaj laů la reguloj. Cetere, estas nenia dubo, ke la Majstro de la versoj neis tiujn ői regulojn, eő neis, ke Li mem scias ilin.” (“La Persa Bayán”, vol. 1, pp.45-46.)

[8]      Kaj rilate al la mahometanaj priskriboj, tiuj, kiuj estas antaů ni, ne ěajnas esti veraj: ili ěajnas esti falsitaŕoj. Laů nia scio pri Báb, povas esti, ke Li superis en la disputo, kaj ke la doktoroj kaj altranguloj, kiuj őeestis la kunvenon, ne volis enskribi sian propran fiaskon.” (“La Akordiăo inter Gentoj kaj Religioj”, de d-ro T.K.Cheyne, p.62.) “Estas malfacile decidi, kiom da kredo meritas la supremenciita rakonto (la mahometana rakonto pri la eldemando de Báb en Tabríz.) Povas esti, ke oni faris tiujn demandojn, kiuj estas tie enskribitaj – kaj certe kelkaj el ili estas sufiőe frivolaj kaj eő maldecaj; sed, eő se Báb ne estus kapabla respondi al ili, estas multe pli verěajne, ke, kiel estas skribite en la ‘Táriňľ-i-Jadíd’, li digne silentis anstataů eldiri la absurdaŕojn atribuitaj al li de la mahometanaj verkistoj. Ői tiuj ja malbonigas sian propran kontraůpledon; őar, dezirante pruvi, ke Báb ne estis dotita de superhoma saăeco, ili figuris lin tia, ke li evidentigas tian malklerecon, kian ni preskaů ne povas kredi. Ke la tuta eldemando estis plena farso, ke la kondamnaŕo estis antaůe decidita, ke oni ne provis serioze ekkompreni la karakteron kaj atestaŕon de la pretendo kaj doktrino de Báb, kaj ke de la komenco ăis la fino oni sisteme celadis timigon, ironion kaj mokon, ěajnas al mi faktoj ne malpli pruvitaj per la mahometanaj, ol per la babanaj priskriboj pri ői tiu inkvizicia proceso.” (“Historio de Vojaăanto”, Noto M, p.290.)

[9]      La jeno estas rakonto de d-ro Cormick pri siaj personaj impresoj pri Mírzá `Alí-Muammad Báb, eltirita el leteroj skribitaj de li al sinjoro pastro Benjamin Labaree, D.D. (D-ro Cormick estis angla kuracisto longe loăanta en Tabríz, kie oni tute respektis lin. La dokumento estis komunikita al profesoro E.G. Browne de Cambridge Universitato, de s-ro W.A. Shedd, kiu skribis pri ăi en letero datita Marto 1-an 1911: “Estimata profesoro Browne, pastro J.H. Shedd, D.D., de la Amerika Misio en Urúmíyyih, Persujo, la sama misio, kiel tiu de d-ro Benjamin Labaree), mi trovis ion, kio, mi opinias, estos valora laů historia vidpunkto. Mi havas neniujn librojn ői tie, kaj neniuj estas haveblaj ői tie, por certiăi, őu ői tiu atestaŕo estis jam uzita aů ne. Mi opinias, ke eble ne, kaj mi estas certa, ke mi ne povas agi pli bone, ol per sendado de ili al vi, kun deziro, ke vi uzu ilin laů via opinio. Pri la aůtenteco de la paperoj povas esti nenia dubo.”)            
     Vi petas kelkajn detalojn pri mia intervjuo kun la fondinto de la sekto konata kiel babanoj. Nenio grava okazis dum ői tiu intervjuo, őar Báb sciis, ke oni sendis min kun du aliaj persaj doktoroj por konstati, őu li estas racia aů nura frenezulo, por ke oni povu decidi la demandon, őu mortigi lin, aů ne. Sciante tion ői, li ne volis respondi iajn demandojn. Responde al őiuj demandoj li nur regardis nin milde, psalmokantante per mallaůta melodia voőo kelkajn himnojn, mi supozas. Krom duo da registaraj oficistoj, ankaů őeestis du aliaj siyyidoj, liaj intimaj amikoj, kiuj poste estis mortigitaj kun li. Nur unufoje li bonvolis respondi al mi, kiam mi diris, ke mi ne estas mahometano kaj volonte eklernus ion pri lia religio, őar eble mi estus inklinigita alpreni ăin. Li fikse rigardis min, kiam mi diris tion ői, kaj respondis, ke li ne dubas, ke őiuj eůopanoju aliăos al lia religio. Nia raporto al la ěaho en tiu okazo estis tia, ke oni ne mortigis lin. Li estis mortigita pli poste laů ordono de la Amír-Niýám, Mírzá Taqí Ňľán. Pro nia raporto li ricevis nur bastonadon, dum kiu farrášľ, őu intence aů ne, batis per la bastono lian vizaăon anstataů liajn piedojn, kiu kaůzis grandan vundon kaj ěveladon de la vizaăo. Kiam oni demandis lin, őu oni alvoku persan űirurgon por kuraci lin, li konigis deziron, ke mi estus alvokita, kaj mi do kuracis lin dum kelkaj tagoj, sed en la intervjuoj sekvantaj mi neniam povis inklinigi lin konfidence babili kun mi őar kelkaj registaruloj őiam őeestis pro tio, ke li estis malliberulo. Li estis tre dankema pro miaj flegadoj al li. Li estis tre milda kaj malfortikaspekta homo. iom malalta kaj tre blonda por persono, kun melodia mallaůta voőo, kiu multe impresis min. Őar li estis Siyyid, li, kiel ankaů liaj du kunuloj, portis la vestojn de tiu sekto. Fakte, liaj tuta aspekto kaj sintenado inklinigis onin liafavore. Pri lia doktrino mi aůdis nenion el liaj lipoj, kvankam estis ideo, ke ekzistas en lia religio certa alproksimiăo al kristanismo. Kelkaj armenaj őarpentistoj, kiujn oni sendis por fari kelkajn riparojn en lia malliberejo, vidis lin legi la Biblion, kaj li ne penis kaěi ăin, sed kontraůe, li parolis al ili pri ăi. Plej certe, la mahometana fanatikeco ne ekzistas en lia religio rilate al kristanoj, nek estas tiu limigo de virinoj, kiu nun ekzistas.” Rilate al ői tiu dokumento, profesoro Browne skribas jene: “La unua el ői tiuj dokumentoj estas valorega, őar ăi priskribas la personan impreson fraritan de Báb sur kleran kaj senpartian okcidentan menson, dum la periodo de liaj malliberiăo kaj soferado. Al tre malmultaj okcidentaj kristanoj ebliăis vidi, eő malplie interparoli kun Báb, kaj mi ne scias pri iu alia, kiu skribis siajn impresojn. (“Materialo por Studado de la Babana Religio”, de E.G. Browne, pp.260-262, 264.)

[10]     Hášľim estis praavo de Mahometo.

[11]     Laůlitere “Prediko de Kolerego”.