La okazaĵo de
Níyálá okazis
meze de la monato Sha’bán en la jaro 1624 p.H.[1] Ĉe la fino de tiu sama monato Báb estis kondukita al Tabríz, kie li suferis severan
kaj humiligan malutilon je la manoj de siaj subpremantoj. Tiu intenca insulto
kontraŭ lia digno okazis preskaŭ samtempe kun la atako, kiun la
loĝantoj de Níyálá
direktis kontraŭ Bahá’u’lláh kaj Liaj kunuloj. Tiuj
ĉi estis ĵetfrapaditaj per ŝtonoj de nescianta kaj malpacema
popolo; tiu estis afliktita per batovuntoj de kruela kaj perfidema malamiko.
Mi nun rakontu la
cirkonstancojn, kiuj alkondukis al tiu abomeninda indignindaĵo, kiun la
persekutantoj de Báb
elektis suferigi sur Lin. Sekve de la ordonoj dekretitaj de ḥájí Mírzá
Áqásí, Li
estis translokigita la la kastelo de Chihríq[2] kaj transkondukita en la gardanon de Yaḥyá
Khán-i-Kurd,
kies fratino estis la edzino de ŝaho Muḥammad, patrino de la Náyibu’s-Salṭanih. Severaj kaj klaraj instrukcioj [302]estis donitaj de la
ĉefveziro al Yaḥyá Khán, kiuj ordonis al li, ke
li permesu al neniu eniri en la ĉeeston de lia Malliberulol. Li estis
precipe avertita ne sekvi la ekzemplon de `Alí Khán-i-Máh-Kú’í,
kiu iom post iom estis inklinigita ignori la ordonojn, kiujn li ricevis.[3]
Malgraŭ la
emfaza karaktero de tiu ordono kaj la necedema kontraŭstaro de la
ĉiopova ḥájí Mírzá Áqásí,
Yaḥyá Khán trovis sin senpova
plenumi tiujn instrukciojn. Ankaŭ li baldaŭ eksentis la ensorĉon
de sia Malliberulo; [269]ankaŭ li, tuj kiam li sentis la
influon de Lia spirito, forgesis la devon, kiun oni atendis, ke li plenumu. Eĉ en la komenco la amo de Báb penetris lian koron kaj
posedis lian tutan estecon. La Kurdoj, kiuj loĝis en Chihríq, kaj kies fanatikeco kaj
malamo al la ŝianoj superis la malŝaton, kiun la loĝantoj de Máh-Kú sentis al tiu
popolo, estis same subigitaj al la transforma influo de Báb. Tioma estis la amo, kiun Li
ekbruligis en iliaj koroj, ke ĉiumatene, antaŭ ol ili ekiris al sia
taglaboro, ili direktis siajn paŝojn al Lia malliberejo kaj, rigardante de
malproksime la kastelon, kiu enhavis tiun Amaton, alpreĝis Lian nomon kaj
petegis Liajn benojn. Ili
sternis sin sur la teron kaj strebis refreŝigi siajn animojn per rememoro
de Li. Unu al la alia ili malkaŝeme rakontis la mirindaĵojn de Liaj
potenco kaj gloro, kaj ili priskribis tiajn sonĝojn, kiuj atestis al la
krea povo de Lia influo. Al neniu Yaḥyá Khán malpermesis eniron al la
kastelo.[4] Pro tiu, ke Chihríq mem ne povis gastigi la
pligrandiĝantan nombron da vizitantoj, kiuj amasiĝis al ĝiaj
pordegoj, ebliĝis al ili trovi la bezonatajn loĝejojn en Iskí-Shahr,
kiu estas la malnova urbeto Chihríq,
kiu kuŝas ĉe distanco de horo de la [303]kastelo. Ĉiujn
manĝaĵojn bezonatajn de Báb
oni aĉetis en la malnova urbeto kaj transportis al Lia malliberejo.
Unu tagon Báb petis, ke oni aĉetu
mielon por Li. La prezo, je kiu oni aĉetis ĝin, ŝajnis al Li
troega. Li rifuzis ĝin kaj diris: “Mielon de supera kvalito oni
sendube povus aĉeti je pli malalta prezo. Mi, kiu estas via ekzemplo,
estis komercisto laŭ profesio. Decas al vi, en ĉiuj viaj negocoj,
sekvi laŭ Mia vojo. Nek trompŝtelu de via najbaro nek |[270]|permesu al li trompŝteli de vi. Tio
estis la kutimo de via Majstro. La plej ruzaj kaj plej kapablaj homoj ne povis
trompi Lin, nek Li siaparte elektis agi avare al la plej himilaj kaj plej
senhelpaj kreitaĵoj.” Li insistis, ke la deĵoranto, kiu faris
tiun aĉeton, reiru kaj reportu al Li mielon de supera kvalito kaj de pli
malalta prezo.
Dum la
malliberiĝo de Báb en
la kastelo de Chihríq,
okazaĵoj de miriga karaktero ege malkvietigis la registaron. Baldaŭ
evidentiĝis, ke multaj el la plej eminentaj inter la siyyidoj, la ulemoj,
kaj la registaraj oficiroj de Khúy
estis alprenintaj al Aferon de la malliberulo kaj tute dediĉis sin al Lia
Kredo. Inter ili estis Mírzá
Muḥammad-`Alí kaj lia frato Búyúk-Áqá,
ambaŭ siyyidoj meritegaj, kiuj leviĝis kun arda fervoro proklami sian
Kredon al ĉiuklasaj kaj ĉiustataj homoj inter siaj samlandanoj. Kiel
rezulto de tiuj agadoj, senĉesa amaso da serĉadantoj kaj konfirmitaj
kredantoj iris tien kaj reen inter Khúy
kaj Chihríq.
Okazis en tiu
tempo, ke elstara oficiulo de alta literatura kapablo, Mírzá Asadu’lláh, kiun Báb poste alnomis Dayyán, kaj kies fervoraj
denuncoj de Lia Revelacio konfuzis tiujn, kiuj penadis konverti lin,
sonĝis sonĝon. Kiam li vekiĝis, li decidis ne rakonti ĝin al
iu, kaj, elektinte du versojn el la Korano, li skribis la jenan peton al Báb: “Mi elpensis en mia
menso tri difinitajn aferojn. Mi petas vin malkaŝi al mi ilian
karakteron.” Li petis Mírzá
Muḥammad-`Alíon antaŭmeti tiun ĉi skribitan
peton antaŭ Bábon. Kelkajn
tagojn poste li ricevis respondon [304]skribitan propramane de Báb, en kiu Li klarigis entute la
cirkonstancojn de tiu sonĝo kaj konigis la precizajn tekstojn de tiuj
versoj. La ĝusteco de tiu respondo okazigis neatenditan konvertiĝon.
Kvankam li neniam kutimis piediri, tamen Mírzá
Asadu’lláh rapidis
piede laŭlonge tiun krutan kaj ŝtonarplenan vojeton, kiu kondukas el Khúy ĝis la kastelo. Liaj
amikoj provis inklinigi lin rajdi al Chihríq,
sed li rifuzis ilian proponon. Lia renkontiĝo kun Báb certigis lin pri lia kredo
kaj ekscitis tiun fajran ardon, kiun li daŭre elmontris ĝis la
vivofino.
[271]|En tiu sama jaro Báb esprimis deziron, ke kvardek
el siaj kunuloj entreprenu ĉiu aparte, verki traktaĵon kaj peni, per
la helpo de versoj kaj tradicioj, starigi la validecon de Lia Misio. Liaj
deziroj estis tuj plenumitaj, kaj la rezulto de iliaj laboroj estis
ĝustatempe antaŭmetita antaŭ Lin. La traktaĵo de Mírzá Asadu’lláh
gajnis la absolutan admiron de Báb
kaj rangis plej alte laŭ Lia takso. Li donis al li la nomon Dayyán kaj revelaciis je lia
honoro la Lawḥ-i-Hurúfát,[5] en kiu Li faris la jenan deklaron:
“Se la Punkto de la Bayán[6] havus nenian alian ateston, per kiu Li
povus starigi sian veron, ĉi tio estus sufiĉa – ke Li
revelaciis tian Tabuleton, tia Tabuleto, kian neniom da klereco povus
verki.”
La anoj de la
bayan, kiuj tute malkomprenis la fundamentan celon de tiu Tabuleto, opiniis, ke
ĝi estas nura klarigo pri la arto de Jafr.[7] Kiam poste, en la fruaj jaroj de la
enkarceroĝo de Bahá’u’lláh en la mallibereja urbo `Akká, Jináb-i-Muballigh
petis, el Shíráz, ke
Li solvu la misterojn de tiu Tabuleto, revelaciiĝis el Lia plumo klarigo,
kiun tiuj, kiuj malkomprenis la vortojn de Báb, povus bone pripensadi. Bahá’u’lláh
citis el la deklaroj de Báb,
nerefuteblan atestaĵon pruvantan, ke la ekapero de la Man-Yuẓhiruhu’lláh[8] devas okazi ne malpli, ol deknaŭ
jarojn post la Delkaro de Báb.
La mistero pri la Mustagháth[9] longe konfuzis la plej traesplorajn
spiritojn inter la anoj de la Bayán
kaj pruviĝis esti nevenkebla [305]malhelpo al ilia ekkono de la
Promesito. Báb mem en tiu
Tabuleto solvis tiun misteron; tamen, neniu povis kompreni Lian klarigon.
Restis al Bahá’u’lláh senvualigi ĝin
antaŭ la okuloj de la homaro.
La senlaca
fervoro, kiun Mírzá Asadu’lláh elmontris, igis
lian patron, [272]|kiu estis intima amiko de ḥájí Mírzá
Áqásí,
raporti al li la cirkonstancojn, kiuj alkondukis al la konvertiĝo de lia
filo, kaj informis lin pri lia malatento plenumi la devojn, kiujn la ŝtato
devigis al li. Li longe priparolis pri la avido, kun kiu tiel kapabla servanto
de la registaro leviĝis por servi sian novan Majstron, kaj la sukceso
rezultanta pro liaj penadoj.
Plia kaŭzo
por antaŭtimo flanke de la registaraj aŭtoritatuloj okazis pro alveno
al Chihríq de derviŝo,
kiu venis el Hindujo, kaj kiu, tuj kiam li konatiĝis Báb, akceptis la veron de Lia
Misio. Ĉiuj, kiuj konatiĝis kun tiu derviŝo, kiun Báb nomis Qahru’lláh,
dum ties pasloĝo en Iskí-Shahr, sentis la
varmecon de lia entuziasmo kaj profunde impresiĝis per la persisteco de
lia kredo. Pligrandiĝanta nombro de homoj enamiĝis pro la ĉarmo
de lia personeco kaj volonte akceptis la devigan forton de lia Kredo. Tia estis
lia influo super ilin, ke kelkaj inter la kredantoj emis konsideri lin kiel
klariganton de Dia Revelacio, kvankam li tute malkonfiesis tiajn pretendojn.
Oni ofte aŭdis lin rakonti la jenon: „En la tagoj, kiam mi okupis
altan postenon de navvab en Hindujo, Báb
aperis al mi en vizio. Li
rigardadis min kaj tute kaptis mian koron. Mi levig1is kaj ekservis Lin, kiam
Li fikse rigardis min kaj diris: ‘Demetu vian grandiozan vestaron, foriru
el via patrujo, kaj rapidu piede rekonti Min en Ádhirbáyján. En Chihríq
vi atingos vian kordeziron.’ Mi plenumis liajn ordonojn kaj jam atingis
mian celon.”
La novaĵo pri
la tumulto, kiun tiu humila derviŝo povis okazigi inter la Kurdaj
ĉefoj en Chihríq,
atingis Tabrízon kaj el
tiel estis komunikita al ṭihrán. Tuj kiam la novaĵo atingis la
ĉefurbon, oni ordonis [306]translokigi Bábon tuj al Tabríz, en la espero moderigi la
eksciton, kiun okazigis Lia daŭra loĝado en tiu loko. Antaŭ ol
la novaĵo pri ĉi tiu nova ordono atingis Chihríqon, Báb ordonis al `Aẓím informi Qahru’lláhon pri Lia
deziro, ke li reiru al Hindujo kaj tie konsekru sian vivon al servado al Lia
Afero. „Sola kaj
piede“, Li ordonis lin, „li reiru tien, el
[273]|kie li venis. Kun la samaj ardeco kaj
sindediĉo, kun kiuj li plenumis sian pilgrimadon al tiu ĉo lando, li
devas nun iri al sia patrujo kaj senĉese labori por antaŭenigi la
interesojn de la Afero.” Li ankaŭ ordonis lin instrukcii al Mírzá Abdu’l-Vahhab-I-Turshizi, kiu estis
loĝanta en Khúy, ke li
iru tuj al Urúmíyyih,
kien Li diris, ke Li baldaŭ kuniĝos kun li. `Aẓím mem estis ordonita foriri al Tabríz kaj tie informi al Siyyid Ibráhím-i-Khalíl
pri Lia baldaŭa alveno al tiu urbo. “Diru al li”, Báb aldiris, “ke post
nelonge la fajro de Nimrod estos ekbruligita en Tabríz, sed malgraŭ la
varmegeco de ĝia flamo nenia malutilo okazos al niaj amikoj.”
Tuj kiam Qahru’lláh
ricevis la komunikon de sia Majstro, li leviĝis por plenumi Liajn
dezirojn. Al tiuj, kiuj deziris akompani lin, li diris: “Vi neniam povos
travivi la suferojn de ĉi tiu vojaĝo. Forlasu la ideon veni kun mi.
Vi certe pereus survoje, ĉar Báb
ordonis al mi reiri sola al mia patrujo.” La deviga forto de lia respondo
silentigis tiujn, kiuj petegis permeson vojaĝi kun li. Li rifuzis akcepti
aŭ monon aŭ vestojn de iu. Sola, vestita per plej malluksaj vestoj,
kun stango en la mano, li piediris la tutan vojon reen al sia patrujo. Neniu
scias, kio fine okazis al li.
Muḥammad-`Alíy-i-Zunúzí, alnomita Anís, estis inter tiuj, kiuj
aŭdis pri la revelacio de Báb
en Tabríz, kaj li estis
flamigita per deziro rapidi al Chihríq
kaj atingi Lian ĉeeston. Tiuj vortoj ekbruligis en li nesubpremeblan
sopiron oferi sin sur Lia vojo. Siyyid
`Alíy-i-Zunúzí,
lia duonpatro, konatulo de Tabriz, enerie malkonsentis, ke li forlasu la urbon,
kaj fine estis inklinigita malliberigi lin en sia domo kaj severe gardi lin.
Lia [307]filo malvigliĝis dum sia
malliberiĝo ĝis la tempo, kiam lia Amato atingis Tabrízon kaj estis rekondukita al
sia malliberejo en Chihríq.
Mi aŭdis Shaykh ḥasan-i-Zunúzíon rakonti la jenon: „Ĉirkaŭ
la sama tempo, kiam Báb
forsendis `Aẓímon el sia ĉeesto, mi estis ordonita
de Li [274]|kolekti ĉiujn haveblajn Tabuletojn,
kiujn Li revelaciis dum sia enkarceriĝo en la kasteloj de Máh-Kú kaj Chihríq, kaj transdoni ilin al Siyyid Ibráhím-i-Khalíl,
kiu estis tiam loĝanta en Tabríz,
kaj instigi lin kaŝi kaj gardi ilin plej zorgeme.
“Dum mia
restado en tiu urbo, mi ofte vizitis Siyyid
`Alíy-i-Zunúzíon,
kiu estis parenco mia, kaj ofte aŭdis lin bedaŭregi la
malfeliĉan staton de sia filo. ‘Li ŝajne perdis sian
racion’, li amare plendis. ‘Per sia konduto li riproĉigis kaj
hontigis min. Provu kvietigi la maltrankvilon de lia koro kaj inklinigu lin
kaŝi siajn konvinkojn.’ Ĉiam, kiam mi vizitis lin, mi vidis la
larmojn, kiuj senĉese fluis el liaj okuloj. Unu tagon, post la foriro de Báb el Tabríz, kiam mi iris vidi lin, mi
miris rimarki la ĝojon kaj feliĉon, kiuj lumigis lian vizaĝon.
Lia bela vizaĝo brilis pro ridetoj dum li venis akcepti min. ‘La
okuloj de mia Amato’, li diris, ĉirkaŭbrakante min,
‘vidis tiun, ĉi vizaĝon, kaj ĉi tiuj okuloj rigardadis
Lian vizaĝon.’ ‘Mi rakontu al vi’, li aldonis, ‘la
sekreton de mia feliĉo. Post kiam Báb
estis transkondukita reen al Chihríq,
unu tagon, dum mi kuŝis malliberigita en mia ĉelo, mi turnis la koron
al Li kaj petegis Lin per la jenaj vortoj: “Vi vidas, ho mia Plejamato,
mian malliberiĝon kaj senhelpon, kaj scias, kiel avide mi sopiras rigardi
Vian vizaĝon. Dispelu la malĝojon, kiu premas mian koron, per la lumo
de Via vizaĝo.” Kiajn angore dolotigajn larmojn mi verŝis tiam!
Kaptis min tiel ega emocio, ke mi ŝajne senkonsciiĝis. Subite mi aŭdis la voĉon de Báb, kaj, jen! Li estis vokanta min. Li ordonis min
leviĝi. Mi vidis la majeston de Lia vizaĝo dum Li aperis antaŭ
min. Li ridetis dum Li rigardis en miajn okulojn. Mi alkuregis kaj ĵetis
min ĉe Liajn piedojn. “Ĝoju”, Li diris; “ĉar
alproksimiĝas la horo, kiam, eĉ en ĉi tiu urbo, Mi estos
pendigita antaŭ la okuloj de la popolamaso [308]kaj viktimiĝos pro la
pafofajro de la malamikaro. Mi elektos neniun krom vi por partopreni kun Mi la
pokalon de martireco. Estu certita, ke ĉi tiu promeso, kiun Mi faras al
vi, estos plenumita.” Mi raviĝis pro la beleco de tiu vozio. [275] Kiam mi
rekonsciiĝis, mi trovis min enprofundiĝinta en oceano de ĝojo,
ĝojo, kies brilecon ĉiuj malĝojoj de la mondo neniam povus
malheligi. Tiu voĉo
ankoraŭ sonoras en la oreloj. Tiu vizio restas kun mi kaj tage kaj nokte. La memoro de tiu neesprimebla rideto
dispelis la solecon de mia malliberiĝo. Mi firme kredas, ke la horo, kiam
Lia promeso estos plenumita, ne povas esti plu prokrastata.’ Mi
kuraĝigis lin esti pacienca kaj kaŝi sian emocion. Li promesis al mi,
ke li ne malkaŝos tiun sekreton, kaj entreprenis elmontri plejan toleremon
al Siyyid `Alí. Mi rapidis certigi la
patron pri lia decido, kaj sukcesis okazigi lian liberiĝon. Ĝis la
tago de sia martiriĝo tiu junulo daŭris asocii plej serene kaj
ĝoje kun siaj gepatroj kaj parencoj. ke, en la tago, kiam li mortis pro
sia Amato, la loĝantoj de Tabríz
ĉiuj priploris kaj lamentis lin.”
[1] 3.
Julio – 1. Aůgusto,
1848. p. Kr.
[2] Laů
« Historio de Vojaăanto”, (p.18), Báb restis tri monatojn en la
kastelo de Čľihríq
antau ol Li estis kondukita al Tabríz
por esti ekzamenata.
[3] “Báb estis subigita al pli severa
kaj pli peniga malliberigo en Čľihríq,
ol en Máh-Kú. tial
li nomadis tiun ‘la Malăojiga Monto’ (Jabál-i-Šľadíd),
pro tio, ke la nombra valoro de la vorto ‘Šľadíd’ –
318 – egalas al tiu de la nomo Čľihríq),
kaj tiun ői ‘la Malferma Monto’ (Jabál-i-Basíṭ).” (“Historio de Vojaăanto », noto L, p. 276.)
[4] “Tie,
kiel őie, la loăantoj fervore rapidis al Li. S-ro Mochenin diras en
siaj memorskribaŕoj pri Báb:
‘En la monato Junio 1850 (őu ne estus pliăustadire en 1849?),
irinte al Čľihríq
por oficialaj aferoj, mi vidis la Bálá-Ňľánihon,
de kies supro Báb instruis
sian doktrinon. La homamasiăo estis tiel granda, ke la korto ne estis
sufiőe vasta por enhavi őiujn aůskultantojn, kaj la plimulto
restis en la strato kaj aůskultis kun pia seriozeco al la versoj de la
nova Korano. Baldaů poste Báb
estis translokigita al Tauris, kie oni kondamnis Lin al morto.’”
(Ŕurnalo Azia, 1866, volumo 7, p. 317.)
[5] Laůlitere
»Tabuleto de la Literoj«.
[6] Unu
de la titoloj de Báb.
[7] Sorőato.
[8] Aludo
al Bahá’u’lláh.
Vidu la Glosaron.
[9] Vidu
la Glosaron.