Dum
alproksimiĝis la difinita horo, kiam, laŭ la spiritordoj de
Providenco, estis disŝirota la vualo, kiu ankoraŭ kaŝis la
fundamentajn verojn de la Kredo, ekflamiĝis en la mezo de Khurásán
flamo de tiel forbruliganta fortego, ke foriĝis kaj malaperis la plej
timigaj malhelpoj rilate al fina ekkono de la Afero.[1] Tiu fajro estigis tian brulegadon en la
homaj koroj, ke eĉ en la plej eksteraj provincoj de Persujo oni sentis la
efikojn de ĝia reviviga potenco. Ĝi malaperis ĉiun signon de
senfido kaj dubo, kiu ankonaŭ restis en la koroj de la kredantoj, kaj kiu
ĝis nun malhelpis ilin konsciiĝi pri la plena grado de ĝia
gloro. La dekreto de la malamiko kondamnis al ĉiama izoleco Tiun, kiu
estis la enkorpigo de la belo de Dio; kaj per tio klopodis estingi por
ĉiam la flamon de Lia amo. Tamen, en la tempo, kiam la arego de
malbonfaruloj sekrete konspiris kontraŭ Li, la mano de Ĉiopovo
okupiĝadis je konfuzego de iliaj intrigoj kaj nuligo de iliaj penoj. En la
plej orienta provinco de Persujo, la Plejpotenculo, pere de la mano de Quddús,
ekbrulis fajron, kiu brulis kun varmega flamo en la brustoj de la loĝantoj
de Khurásán. Kaj en Karbilá,
preter la okcidentaj limoj de tiu lando, Li ekbruligis la lumon de ṭáhirih, lumon, kiu estis destinita lumigi la
tutan Persujon. El la oriento [269]kaj el la okcidento de tiu
lando, la voĉo de la Nevidato alvokis al tiuj duopaj lumegoj rapidi al la
lando ṭá, [2] la fonto de [238]gloro, la hejmo de Bahá’u’lláh.
Li ordonis al ĉiu el ili serĉi la ĉeeston kaj turni sin al la
penadojn, kaj pretigi la vojon por Lia alproksimiĝanta Revelacio.
En la tagoj, kiam Quddús
estis ankoraŭ loĝanta en Mashhad, sekve de la Dia dekreto,
estis revelaciita el la plumo de Báb Tabuleto skribita al
ĉiuj kredantoj de Persujo, en kiu ĉiu lojala aliĝinto de la
Kredo estis ordonita „rapidi al la Lando Khá,” la provinco Khurásán.[3] La novaĵo pri ĉi tiu alta
admono disvastiĝis kun mirinda rapideco kaj ĉie ekscitis entuzjasmon.
Ĝi atingis la orelojn de ṭáhirih, kiu en tiu tempo loĝis en Karbilá
kaj streĉis ĉiun penon plivastigi la amplekson de la Kredo, kiun
ŝi alprenis.[4] Ŝi jam forlasis naskiĝurbeton Qazvín
kaj alvenis, post la morto de Siyyid Káẓim, al tiu sankta urbo, avide atendanta vidi
tiujn signojn, kiujn la mortinta siyyid antaŭdiris. En la
antaŭaj paĝoj ni vidis, kiel instinkte ŝi estis gvidita eltrovi
la Revelacion de Báb kaj kiel spontane ŝi
akceptis ĝian veron. Neavertita kaj neinvitita, ŝi ekvidis la lumon
de la Revelacio tagiĝantan sur la urbon Shíráz,
kaj estis instigita skribi sian komunikon kaj konfesi sian fidelon al Tiu, kiu
estis la Revelacianto de tiu lumo.
La tuja respondo
de Báb al ŝia kredodeklaro, kiun ŝi estis
instigita fari eĉ ne atinginte Lian ĉeeston, vivigis ŝian
fervoron kaj ege pligrandigis ŝian kuraĝon. Ŝi leviĝis por
disvastigi Liajn instruojn, insiste denuncis la korupton kaj obstinegon de sia
generacio, kaj sentime rekomendis [239]fundamentan revolucion de la kutimoj [270]kaj moroj de sia popolo.[5] Ŝia nesubigebla spirito estis revivigita per la fajro de ŝia amo
al Báb, kaj la gloro de ŝia vizio estis plialtigita
per eltrovo de la netakseblaj benoj kaŝitaj en Lia Revelacio. La ennaskita
sentimo kaj forto de ŝia karaktero estis centoble plifortigitaj per
ŝia neŝancelebra konvinko pri la fina triumfo de la Afero, kiun
ŝi akceptis; kaj ŝia senlima energio estis revivigita per ŝia
ekkono de la daŭra valoro de la Misio, kiun ŝi leviĝis por
probatali. Ĉiuj, kiuj konatiĝis kun ŝi en Karbilá,
estis allogitaj per ŝia ensorĉa elokventeco kaj sentis la allogon de
ŝiaj vortoj. Neniu povis rezisti ŝian ĉarmon; malmultaj povis
eviti la konatiĝon de ŝia kredo. Ĉiuj atestis la
eksterordinarajn ecojn de ŝia karaktero, miris pri ŝia miriga
personeco, kaj konvinkiĝis pri la sincereco de ŝiaj konvinkoj.
Ŝi sukcesis
aligi al la Afero la respektegitan vidvinon de Siyyid
Káẓim, kiu naskiĝis en Shíráz,
kaj kiu estis la unua virino en Karbilá, kiu ekkonis
ĝian veron. Mi ais Shaykh Sulṭánon priskribi ŝian egan sindonon al ṭáhirih, kiun ŝi respektis kiel sian
spiritan gvidantinon kaj estimis kiel sian korinklinan kunulinon. Li estis
fervora admiranto ankaŭ de la karaktero de la vidvino de la Siyyid,
kies mildan sintenadon li ofte varme laŭdis. „Tioma estis ŝia korinklino al ṭáhirih,” oni ofte aŭdis Shaykh
Sulṭánon rimarkigi, „ke ŝi tute ne volis lasi tiun heroinon, kiu
estis gastino en ŝia domo, foresti de ŝi eĉ dum horo. Tiel
granda [240]korinklino
ŝiaflanka nepre ekscitis la scivolon kaj revivigis la kredon de ŝiaj
amikinoj, kaj persaj kaj arabaj, kiuj vizitadis ĉe ŝia hejmo. En la
unua jaro de ŝia akcepto de la Revelacio, ŝi subite [271]malsaniĝis,
kaj post tri tagoj, kiel okazis ankaŭ al Siyyid Káẓim,
ŝi mortis.”
Inter la virinoj
en Karbilá, kiuj avide akceptis la Aferon de Báb
pere de ṭáhirih, estis certa Shaykh
ṣáliḥ, araba loĝanto de tiu urbo, kiu estis la unua, kiu verŝis sian
sangon sur la vojo de la Kredo, en ṭihrán. Ŝi tiel laŭdegis Shaykh
ṣáliḥon, ke kelkaj suspektis, ke li estas egalranga al Quddús.
Shaykh
Sulṭán estis ankaŭ inter tiuj, kiuj
ensorĉi[brak1] ĝis pri ṭáhirih. Reirinte el Shíráz,
li dediĉis sin al la Kredo, sentime kaj diligente antaŭenigis
ĝiajn interesojn, kaj faris sian plejon por plenumi ŝiajn
instrukciojn kaj dezirojn. Alia admiranto estis Shaykh
Muḥammad-i-Shibl, patro de Muḥammad-Muṣṭafá, araba naskiĝinto de Baghdád,
kiu altrangis inter la ulemoj de tiu urbo. Per la helpo de ĉi tiu elektita
aro de fidelaj kaj kapablaj subtenantoj, ebliĝis al ṭáhirih flamigi la imagon kaj varbi la lojalecon
de sufiĉe granda aro de la persaj kaj arabaj loĝantoj de `Iráq,
la plimulto el kiuj estis inklinigitaj de ŝi kuniĝi kun tiuj el siaj
fratoj en Persujo, kiuj estis baldaŭ alvokotaj formi per siaj faroj la
destinon, kaj sigeli per sia vivosango la triumfon, de la Afero de Dio.
La alvoko de Báb,
kiu estis unue skribita al Liaj sekvantoj en Persujo, estis baldaŭ
transsendita al la aliĝintoj de Lia Kredo en `Iráq.
ṭáhirih glore respondis. Ŝian ekzemplon tuj
sekvis granda aro de ŝiaj fidelaj admirantoj, kiuj esprimis ĉiuj sian
pretecon vojaĝi al Khurásán. La ulemoj de
Karbilá
klopodis malkonsili al ŝi tiun vojaĝon. Tuj eksentinte la motivon,
kiu instigis ilin proponi al ĉiu el ĉi tiuj sofistoj detalan
epistolon, en kiu ŝi klarigis siajn motivojn kaj malkaŝis ilian
hipokritecon.[6] [241][272]
El Karbilá
ŝi iris al Baghdád.[7] Reprezentiga delegitaro, konsistanta el
la plej kapablaj ĉefoj inter la ŝiana, la sumana, la kristana kaj la
juda komunumoj de tiu urbo, iris al ŝi kaj penis konvinki ŝin pri la
malsaĝeco de ŝiaj agoj. Tamen, ŝi kapablis silentigi iliajn
protestadojn kaj miregigis ilin per la forto de siaj argumentoj. Seniluziigitaj
kaj konfuzitaj, ili retiriĝis, profunde konsciaj pri sia propra senpovo.[8][242]
La ulemoj de Kirmánsháh
respekteme akceptis ŝin kaj per diversaj signoj elmontris al ŝi siajn
estimon kaj admiron.[9] Tamen Hamadán[10] la ekleziaj ĉefoj [273]de la urbo malakordiĝis
en sia sintenado al ŝi. Kelkaj klopodis sekrete inciti la loĝantojn
kaj detrui ŝian prestiĝon; aliaj estis instigitaj malkaŝe
laŭdi ŝian virtecon kaj aplaŭdi ŝian kuraĝon. „Decas al ni,”
ĉi tiuj amikoj deklaris el siaj katedroj, „sekvi ŝian noblan ekzemplon kaj respektege
peti ŝin solvi por ni la misterojn de la Korano kaj klarigi la
malsimplecojn de la sankta Libro. Ĉar nia plej alta klereco estas nur guto
kompare al la vasteco de ŝia scio.” En Hamadán
ṭáhirih estis rekonita de tiuj, kiujn ŝia
patro, ḥájí Mullá ṣáliḥ, sendis el Qazvín por bonvenigi kaj
lianome instigi ŝin viziti sian naskiĝurbeton kaj plilongigi sian
reston inter ili.[11] Ŝi nevole konsentis. Antaŭ ol
ŝi foriris, ŝi ordonis al tiuj, kiuj akompanis ŝin al `Iráq,
iri al sia partujo. Inter ili estis Shaykh Sulṭán, Shaykh
Muḥammad-i-Shibl kaj lia junula filo Muḥammad-Muṣṭafá, `Ábid
kaj lia filo Náṣir, al kiu poste estis donita la nomo ḥájí `Abbás. Tiuj el ŝiaj
kunuloj, kiuj jam loĝis en Persujo, kiel Siyyid
Muḥammad-i-Gulpáyigání, kies plumnomo estis ṭá’ir, kaj kiun ṭáhirih nomis Fata’l-Malíḥ, kaj aliaj, estis ankaŭ ordonitaj reiri hejmen. Nur du [243]el ŝiaj kunuloj restis kun ŝi
– Shaykh ṣáliḥ kaj Mullá Ibráhím-i-Gulpáyigání,
kiuj ambaŭ trinkegis la pokalon de martireco, la unua en ṭihrán kaj la alia en Qazvín.
El ŝiaj propraj parencoj, Mírzá Muḥammad-`Alí, unu el la Literoj de la Vivanto kaj
ŝia bofrato, kaj Siyyid `Abdu’l-Hádí,
kiu estis fianĉiĝinta al sia filino, vojaĝis kun ŝi la
tutan vojon el Karbilá al Qazvín.
Ĉe ŝia
alveno al la domo de ŝia patro, ŝia kuzo, la fierega kaj falskora Mullá
Muḥammad, filo de Mullá
Taqí,
kiu konsideris sin, krom siaj patro kaj onklo, la plej kapabla el ĉiuj mujtahidoj
de Persujo, sendis certajn sinjorinojn el sia propra domanaro por inklinigi ṭáhirihon translokigi sian loĝadejon el la
domo de sia patro al la lia. „Diru
al mia malhumila kaj aroganta parenco,” estis ŝia
kuraĝa respondo al la senditinoj: „»Se vi estus dezirinta esti fidela kunulo
kaj kunvivanto al mi, vi estus rapidinta renkonti min en Karbilá kaj piede estus [274][275]gvidinta mian howdahon[12]
tutvoje al Qazvín.
Vojaĝante kun vi, mi estus vekinta vin el via dormo de senatento kaj estus
montrinta al vi la vojon de vero. Sed tio ne estis okazonta.
Tri jaroj jam pasis de post nia disiĝo. Nek
en ĉi tiu mondo nek en la alia mi povos iam asocii kun vi. Mi elĵetis
vin el mia vivo por ĉiam.«”
Tiel severa kaj
necedema respondo ege ekfuriozigis kaj Mullá
Muḥammadon kaj lian patron. Ili tuj deklaris
ŝin herezulino, kaj tage kaj nokte strebis ekdetrui ŝian rangon kaj
makuli ŝian famon. ṭáhirih fervore defendis sin kaj persistis
malkaŝi la malvirtecon de iliaj karakteroj.[13] Ŝia patro, pacema kaj justkora [276]viro, bedaŭregis tiun
ĉi akran disputon kaj penis estigi repacon kaj akordon inter ili, sed li
malsukcesis en siaj penoj. [244]
Ĉi tiu streĉo daŭris ĝis la tempo, kiam certa Mullá `Abdu’lláh, naskiĝinto en Shíráz, kaj fervora admiranto de ambaŭ Shaykh Aḥmad kaj Siyyid Káẓim, alvenis en Qazvínon komence de la monato Ramaḍán, en la jaro l263 p. H.[14] Poste, kiam li estis juĝata en ṭihrán, en la ĉeesto de la ṣáḥib-Díván, ĉi tiu sama Mullá `Abdu’lláh rakontis la jenon: bábanoQazvínMáh-KúBábQazvínShaykhAḥmadSiyyidKáẓimḥájíMulláTaqíḥujjatu’l-Islám
shaykhoMulláTaqíShaykhAḥmad-i-Baḥrayní
[277][245]masjidmasjidmasjidmiḥráb[15]MulláTaqímiḥrábmiḥráb
masjidmiḥrábMulláTaqí[278][246]
La malkaŝemo
kaj sincereco de Mullá `Abdu’lláh
multe plaĉis al la ṣáḥib-Díván. Li sekrete ordonis al siaj
deĵorantoj, ke ili ebligu al li eskapi el la malliberejo. Noktomeze la
malliberulo rifuĝis en la hejmon de Riḍá Khán-i-Sardár, kiu
antaŭnelonge edziĝis kun fratino de la Sipah-Sálár,
kaj li restis kaŝita en tiu domo ĝis la granda batalo de Shaykh
ṭabarsí, kiam li decidis partopreni la sorton de
la heroaj defendantoj de la fortikaĵo. Li, kiel ankaŭ Riḍá Khán, kiu sekvis lin al Mázindarán,
trinkegis fine la pokalon de martireco.
La cirkonstancoj
de la murdo furiozigis la koleregon de la laŭleĝaj heredantoj de Mullá
Taqí,
kiuj nun decidis elfari sian venĝon sur ṭáhirihon. Ili sukcesis plej severe malliberigi
ŝin en la domon de ŝia patro, kaj ordonis al tiuj virinoj, kiujn ili
elektis por gardi ŝin, ke ili ne permesu al sia malliberulino forlasi sian
ĉambron krom por la ĉiutaga lavado. Ili akuzis ŝin kiel la
efektivan instigintinon de la krimo. „Neniu krom
vi, „ ili asertis, „estas kulpa ,
pri la murdo de nia patro. Vi donis la ordonon por lia murdo.”Tiujn,
kiujn ili arestis kaj malliberigis ili kondukis al ṭihrán kaj enkarcerigis en la hejmon. de unu el
la kad-khudáoj[16] de la ĉefurbo. La amikoj kaj
heredantoj de Mullá Taqí diiĝis ĉien,
denuncante siajn malliberulojn kiel malkonfesintojn de la leĝo de Islámo
kaj postulante, ke ili estu tuj mortigitaj.
Bahá’u’lláh, kiu en tiu tempo estis loĝadanta en
ṭihrán, estis informita pri la stato de ĉi
tiuj malliberuloj, kiuj estis la kunuloj kaj subtenantoj de ṭáhirih. Ĉar Li jam konis la kad-khudáon,
en kies hejmo ili estis enkarcerigitaj, Li decidis viziti ilin kaj interveni
pro ili. Esperante akiri avara kaj ruzema oficiro, kiu bone sciis la egan
malavarecon de Bahá’u’lláh, ege [279]troigis la malbonsorton, [247]kiu okazis al la malfeliĉaj
malliberuloj. „Ili ne havas eĉ la plej
simplajn vivnecesaĵojn,” petegis la kad-khudá.
„Ili malsatas, ke iliaj vestoj estas treege
nesufiĉaj.” Bahá’u’lláh
transdonis tujan monhelpon por ili, kaj instigis al la kad-khudá
moderigi la severecon de la regado, sub kiu ili estis malloberigitaj. Ĉi
tiu konsentis malseverigi la staton de kelkaj, kiuj ne povis subteni la
subpreman ŝarĝon de siaj katenoj, kaj por la ceteraj li faris kion
ajn li povis por moderigi la rigoron de ilia mallibereco. Instigita de avideco,
li informis siajn superulojn pri la situacio, kaj emfazis la fakton, ke kaj
nutraĵo kaj mono estas regule provizataj de Bahá’u’lláh
por tiuj malliberuloj en lia domo.
Ĉi tiuj
oficiuloj estis siavice tentataj akiri ĉiun eblan profiton el la
malavareco de Bahá’u’lláh. Ili alvokis Lin al si,
protestis Lian agon, kaj akuzis Lin pri kunkulpeco en tiu ago, pro kiu la
malliberuloj estis kondamnitaj. „La kad-khudá,” respondis Bahá’u’lláh,
„propetis por ili ankaŭ Mi kaj detale
priskribis iliajn suferojn kaj bezonojn. Li mem atestis
ilian senkulpon kaj alpetis helpon de Mi. Kontraŭ la
helpo, kiun, responde al lia invito, Mi sentis min instigita transdoni, vi nun
akuzas Min pri krimo, pri kiu mi estas senkulpa.” Esperante timigi Bahá’u’lláhon
per minaco de tuja puno, ili rifuzis permesi Lin iri hejmen. La
malliberiĝo, al kiu Li estis subigita, estis la unua aflikto, kiu okazis
al Bahá’u’lláh sul la vojo de la Afero
de Dio; la unua malliberiĝo, kiun Li suferis pro siaj amatoj. Li estis
malliberigita dum kelkaj tagoj, ĝis Ja`far-Qulí
Khán,
frato de Mírzá Áqá Khán-i-Núrí,
kiu poste estis elektita ĉefveziro
de la ŝaho, kaj aro de aliaj amikoj, intervenis pro Li kaj, severe
minacinte la kad-khudáon, sukcesis efektivigi Lian liberigon. Tiuj,
kiuj estigis Lian malliberigon, memfideme esperis ricevi sumon de mil túmánoj[17] kontraŭ Lia liberigo, sed ili
baldaŭ eltrovis, ke ili devas plenumi la dezirojn de Ja`far-Qulí
Khán
sen [280]la espero ricevi, aŭ de
li aŭ de Bahá’u’lláh, eĉ la plej
malgrandan rekompenson. Kun multegaj [248]pardonpetoj kaj kun pleja bedaŭro ili
cedis sian Malliberulon al li.
La heredantoj de Mullá
Taqí
dume streĉis ĉiun penon por venĝi la sangon de sia eminenta
parenco. Nekontentaj pri tio, kion ili jam plenumis, ili direktis sian alpeton
al ŝaho Muḥammad mem, kej penis gajni lian kunsenton por
sia afero. La ŝaho laŭdire respondis jene: MulláTaqíImám`AlíIbn-i-Muljam
La necedema
sinteno de la ŝaho igis ilin forlasi siajn sekretajn esperojn. Ili
deklaris Shaykh ṣáliḥon la murdinto de ilia patro, kaŭzis
lian areston, kaj malhonore mortigis lin. Li estis la unua, kiu verŝis
sian sangon en Persujo sur la vojo de la Afero de Dio; la unua el tiu glora
anaro destinita sigeli per sia vivosango la triumfon de la sankta Kredo de Dio.
Dum oni kondukis lin, al la loko de lia martiriĝo, lia vizago brilis pro
fervorego kaj ĝojo. Li rapidis al la eŝafodo kaj renkontis la
ekzekutiston kvazaŭ li bonvenigus karan kaj vivdaŭran amikon. Vortoj
de triumfo kaj espero aŭdiĝis senĉese el liaj lipoj. „Mi forĵetis, „
li ekkriis ĝojege, dum lia vivofino alproksimiĝis, „la esperojn kaj la kredojn
homajn de la momento, kiam mi ekkonis Vin, ho Vi, kiu estas mia Espero kaj mia
Kredo!” Lia
kadavro estis enterigita en la korto de la sanktejo de la Imám-Zádih
Zayd en ṭihrán.
La nekontentigita
malamo,kiu vivigis tiujn, kiuj kaŭzis la martirigo de Shaykh
ṣáliḥ, instigis ilin serĉi pliajn rimedojn por la antaŭenigo de sia
celo. ḥájí Mírzá Áqásí,
kiun la ṣáḥib-Díván sukcesis konvinki pri la perfidema
konduto de la heredantoj [281]de Mullá
Taqí,
rifuzis akcepti ilian alpeton. Ne malkuraĝigitaj de la rifuzo, ili
antaŭmetis sian aferon [249]antaŭ la ṣadr-i-Ardibílíon, viro malbonfame malhumila kaj unu el
la plej antaŭ arogantaj inter la ekleziaj ĉefoj de Persujo. „Vidu,” ili insistis, „la indignindaĵon, kiu estis suferigita sur tiujn,
kies plej supera devo estas gardi la netuŝeblecon de la Leĝo. Kiel vi, kiu estas
ĝia ĉefo kaj famega klariganto, povas permesi, ke tiel serioza insulto
pri ĝia digno restu nepunita? Ĉu vi vere ne kapablas veiĝi la
sangon de tiu buĉita servanto de la Profeto de Dio? Ĉu vi ne
komprenas, ke toleri tiel abomenegan krimon malligus per si fluegon de kalumnio
kontraŭ tiuj, kiuj estas la ĉefaj konfidatoj de la instruoj kaj
principoj de nia Kredo? Ĉu via silento ne kuraĝigos la malamikojn de Islámo frakasi la
strukturon, kiun viaj propraj manoj starigis? Kiel rezulto, ĉu via propra
vivo ne estos endanĝerigita? ”
La ṣadr-i-Ardibílí treege “timis, kaj en sia senpovo
penis trompi sian suverenon. Li skribis la jenan peton al ŝaho Muḥammad: Qazvín La ŝaho, tute
nesciante la malbonan celon de tiu ruza konspiranto, tuj plenumis lian peton,
kun difinita kondiĉo, ke skribita deklaro estu sendita al li el Qazvín
por certigi lin, ke la stato de la malliberuloj post ilia liberiĝo estas
tute kontentiga, kaj ke nenia malutilo atendebla okazos al ili.
Tuj kiam la
malliberuloj estis transkondukitaj al la malbonfaruloj, ĉi tiuj komencis
kontentigi sian senton de nepacigebla malamo kontraŭ ili. La unuan nokton,
post kiam ili estis transkondukitaj al iliaj malamikoj, Hájí
Asadu’lláh,
frato de ḥájí Alláh-Vardí kaj
patroflanka onklo de Muḥammad-Hádí kaj Muḥammad-Javád-i-Farhádí, konata komercisto de Qazvín,
kiu, pro pieco kaj hon on tiel altan, kiel tiu de sia famega frato, estis
senkompate mortigita. Bone sciante, [282]ke en lia [250]propra naskurbo ili ne povus suferigi sur
lin la deziritan punon, ili decidis mortigi lin en ṭihrán en tia maniero, kiu protektus ilin de
suspekto pri murdo. Noktomeze ili faris la hontindaĵon, kaj en la sekvinta
mateno anoncis, ke malsano estis la kaŭzo de lia morto. Liaj amikoj kaj
konatuloj, plejparte naskigintoj de Qazvín, neniu el kiuj
suspektis la krimon, kiu estingis tiel noblan vivon, donis al li enterigon
decan al lia rango.
Liaj ceteraj kunuloj, inter kiuj estis Mullá