La Somero de la
jaro 1262 p.H.[1] estis finiĝonta, kiam Báb
diris sian lastan adiaŭan al sia naskiĝurbo Shíráz
kaj iris al Iṣfáhán. Siyyid
Káẓim-i-Zanjání akompanis Lin dum tiu vojaĝo.
Alproksimiĝante al la ĉirkaŭaĵo de la urbo, Li skribis
leteron al la gubeniestro de la provinco, Manúchihr
Khán,
la Mu`tamidu’d-Dawlih,[2] en kiu Li petis lin konigi sian deziron
rilate al la loko, kie Li loĝadu. La letero, kiun Li konfidis al Siyyid
Káẓim, esprimis tian ĝentilecon kaj
elmontris tian ĉarmegan skribarton, ke la Mu`tamid
sentis sin instigita ordoni al la Sulṭánu’l-`Ulamá, la Imám-Jum`ih
de Iṣfáhán,[3] la ĉefa eklezia aŭtoritatulo de
tiu provinco, ke li akceptu Bábon en sian propran hejmon
kaj elmontru al Li bonkoran kaj malavaran [200]bonvenigon. Kun sia komuniko
la guberniestro kunsendis al la Imám-Jum`ih la leteron, kiun
li ricevis de Báb. La Sulṭánu’l-`Ulamá do ordonis al sia propra frato, kies
sovaĝa krueleco en postaj jaroj gajnis por li de Bahá’u’lláh
la nomon [201]Raqshá,[4] ke li iru kun aro de siaj favorataj
kunuloj por renkonti kaj eskorti la atendatan Vizitanton al la urba pordego.
Dum Báb alproksimiĝis, la Imám-Jum`ih
eliris persone bonvenigi Lin, kaj kondukis Lin ceremonie al sia domo.
Tiaj estis la
honoroj, per kiuj oni superŝutis Bábon en tiuj tagoj, ke, en
certa vendredo, kiam Li estis reiranta al la domo el la publika [179]banejo, oni vidis popolamason avide
brupetadantan la akvon, kiun Li uzis por sia lavado. Liaj fervoraj admirantoj
firme kredis je ĝiaj nepraj efektiveco kaj potenco resanigi iliajn diversajn
malsanojn. La Imám-Jum`ih mem, eĉ de la unua nokto, tiel
enamiĝis en Tiun, kiu estis la celo de tia sindono, ke, prenante sur sin
la funkciojn de deĵoranto, li entreprenis plenumi ĉiujn bezonojn de
sia amata Gasto. Ekprenante la akvokruĉon el la mano de la
ĉefservisto, kaj tute ignorante la kutiman dignon de sia rango, li
ekverŝis la akvon sur la manojn de Báb.
Unu nokton, post
vespermanĝo, la Imám-Jum`ih, kies scivolemo
estis ekscitita de la eksterordinaraj ecoj, kiujn lia junula Gasto elmontris, kuraĝis
peti Lin revelacii komentarion pri la Súrih de Va’l-`Aṣr.[5] Lia peto estis volonte plenumita. Petinte
plumon kaj paperon, kun miriga rapideco kaj sen ia ajn antaŭpenso, Báb
komencis revelacii, en la ĉeesto de sia gastiganto, plej klerign
interpretaĵon pri la suprecitita Súrih. Estis preskaŭ
noktomezo, kiam Báb trovis sin klarigantan la
multablajn implikojn, kiujn la unua litero de tiu Súrih
enhavas. Tiu litero, la litero váv, kiun Shaykh
Aḥmad-i-Aḥsá’í jam tiel emfazis en siaj verkoj,
simboligis por Báb la alvenon de nova ciklo de Dia Revelacio, kaj de
tiam ĝi estis aludata de Bahá’u’lláh
en la “Kitáb-i-Aqdas” en tiaj frazoj, kiel “la
mistero de la Granda Renverso” kaj “la Signo de la Suvereno.”
Baldaŭ poste Báb komencis parolkanti, en
la ĉeesto de sia gastiganto kaj liaj kunuloj, la prediketon, per kiu Li
enkondukis sian komentarion pri la Súrih. Tiuj potencaj vortoj
miregigis Liajn aŭdantojn. [202]Ili ŝajnis esti
kvazaŭ sorĉataj de la magio de Lia voĉo. Instinkte ili ekstaris
kaj, kune kun la Imám-Jum`ih, respektege kisis
la borderon de Lia vesto. Mullá Muḥammad-Taqíy-i-Harátí, eminenta mujtahid,
subite esprimis ĝojegon kaj laŭdadon. “Nekompreneblaj kaj
unikaj”, li ekkriis, “kiel estas la vortoj, kiuj elfluis el ĉi
tiu plumo, tamen kapabli revelacii dum tiel mallonga [180]tempo kaj en tiel legebla skribmaniero,
tiel grandan nombron da versoj, ke ili egalas kvaronon, eĉ trionon, de la
Korano, esta mem tia faro, kiun nenia mortemulo, sen lahelpo de Dio, povus
esperi plenumi. Nek la fendo de la luno nek la vivigo de la ŝtonetoj de la
maro povas kompari kun tiel potenca faro.”
Dum la eminenteco
de Báb iom ost iom dissemiĝis tute tra la rubo Iṣfáhán, senfina amaso da vizitantoj venis el
ĉiu kvartalo al la domo de la Imám-’Jum`ih: kelkaj
por kontentigi sian scivolemon, aliaj por akiri pli profundan komprenon pri la
fundamentaj veroj de Lia Kredo, kaj ankoraŭ aliaj por serĉi rimedon
por siaj malsanoj kaj suferadoj. Unu tagon la Mu`tamid
mem venis viziti Bábon kaj, sidante meze de
kunsidantaro de la plej brilaj kaj kleraj teologoj de Iṣfáhán, petis Lin klarigi la karakteron kaj elpruvi
la validecon de la Nubuvvat-i-Kháṣṣih.[6] En tiu sama kunveno li jam antaŭe
alvokis la ĉeestantojn citi tiajn pruvojn kaj atestojn por ĉi tiu
fundamenta artikolo de sia Kredo, kiuj formus nerefuteblan ateston por tiuj,
kiuj emas malkonfesi ĝian veron. Tamen neniu ŝajnis kapabla respondi
al lia invito. “Kiun vi preferas”, demandis Báb,
“ĉu parolan ĉu skriban respondon al via demando?”
“Skriba respondo,” li respondis, “ne nur plaĉus al tiuj,
kiuj ĉeestas tiun ĉi kunvenon, sed edifus kaj instruus kaj la nunajn
kaj la venontajn generaciojn.”
Báb tuj prenis sian plumon kaj komencis skribi. Dum
malpli ol du horoj Li plenigis ĉirkaŭ kvindek foliojn per plej
refreŝiga kaj detala esploro pri la deveno, la karaktero kaj la trapentra
influo de Islámo. La originaleco de Lia Disertacio, la forto kaj
energio de [203]ĝia stilo, la precizeco
de ĉiuj ĝiaj detaloj, vestis Lian traktadon de tiu nobla temo per
bonegeco, kiun ĉiu inter la ĉeestantoj tiuokaze nepre perceptis. Kun
majstra envidpovo Li kunigis la centran ideon en la finaj frazoj de ĉi tiu
klarigo kun la alveno de la promesita Qá’im kaj la atendata
“Reveno” de la Imám ḥusayn.[7] Li rezonis kun tiaj forto [204]kaj kuraĝo, ke [181]tiuj,
kiuj aŭdis Lin reciti ĝiajn versojn, miregis pro la grandeco
de Lia revelacio. Neniu kuraĝis subkomprenigi la plej trivialan
kontraŭstaron – des malpli disputi Liajn deklarojn. La Mu`tamid
ne povis ne eligi siajn entuziasmon kaj ĝojon. “Aŭdu
min!” li ekkriis. “Aĥoj de tiu ĉi respektegata kunsido,
mi alvokas vin kiel miajn atestantojn. Neniam ĝis ĉi tiu tago mi
firme konvinkiĝis en mia koro pri la vereco de Islámo.
De nun, dank’ la ĉi tiu klarigo skribita de ĉi tiu Junulo, mi
deklaras min firma kredanto je la Kredo proklamita de la Apostolo de Dio. Mi
solene atestas mian kredon je la realeco de la superhoma povo, per kiu ĉi
tiu Junulo estas didotita, povo, kiun nenia klereco povos iam doni.” Per
Ĉi tiu vortoj li finigis la kunvenon.
La
pligrandiĝanta populareco de Báb ekscitis la
kontraŭsenton de la ekleziaj aŭtoritatuloj de Iṣfáhán, kiuj maltrankvile kaj envie vidis la
altiĝon, kiun neklera junulo estis iom post iom akiranta super la pensojn
kaj konsciencojn de iliaj sekvantoj. Ili firme kredis, ke, se ili ne haltigus
la afluon de populara entuziasmo, eĉ la fundamentoj de sia ekzistado estus
detruitaj. Kelkaj el la pli sagacaj inter ili opiniis, ke estus saĝe
deteni sin de rekte malamikaj agoj kontraŭ la personeco aŭ instruoj
de Báb, ĉar tia agado, ili sentis, emus nur
plialtigi Lian *restiĝon kaj firmigi Lian rangon. Tamen, la
malbonfaremuloj daŭre okupiĝis je dissemado de la plej kruelaj famoj
pri la karaktero kaj pretendoj de Báb. Ĉi tiuj famoj
baldaŭ atingis ṭihránon kaj estis atentigitaj al ḥájí Mírzá Áqásí,
la ĉefveziro
de ŝaho Muḥammad. Ĉi tiu fierega kaj aroganta
ministro vidis kun antaŭtimo la evlecon, ke lia suvereno iutage emus amike
helpi Bábon, emo, kiu, li certiĝis, rapidegus lian
propran ruinigon. Plie, la ḥájí antaŭtimis, ke la Mu`tamid,
kiu ĝuis la konfidencon de la ŝaho, ne sukcesos aranĝi intervjuon
inter la suvereno kaj Báb. Li bone sciis, ke, se
tia intervjuo okazus, la impresiĝema kaj molkora ŝaho Muḥammad estus tute favorigita de la allogeco kaj
noveco de tiu kredo. Instigita de [205]tiaj pripensoj, li skribis
forte esprimitan [182]komunikon al la Imám-Jum`ih,
en kiu li reproĉis lin pro lia bedaŭrinda malatento rilate lian devon
protekti la interesojn de Islámo. “Ni
esperis,” ḥájí Mírzá Áqásí
skribis al li, “ke vi kontraŭstaros per via tuta povo ĉiun
aferon, kiu konfliktus kun la plej bonaj interesoj de la registaro kaj homoj de
ĉi tiu lando. Anstataŭe, ŝajnas, ke vi amike helpas, eĉ
gloras, la aŭtoron de ĉi tiu nekonata kaj malestiminda movado.”
Li ankaŭ skribis plurajn kuraĝigajn leterojn al la ulemoj de Iṣfáhán, kiujn li antaŭe ignoris, sed kiujn
li nun estis superŝutanta per siaj specialaj favoroj. Kvankam la Imám-Jum`ih
rifuzis aliigi sian respekteman sintenadon al sia Gasto, tamen li estis igita
de la stilo de la komuniko, kiun li ricevis de la ĉefveziro, ordoni siajn kunulojn elpensi
tiajn rimedojn, kiaj emus malpliigi la ĉiam pligrandiĝantan nombron
da vizitantoj, kiuj svarmas ĉiutage al la ĉeesto de Báb.
Muḥammad-Mihdí, alnomita la Safíhu’l-`Ulamá’,
filo de la mortinta ḥájí Kalbásí, pro sia
deziro plenumi la peton kaj gajni la estimon de ḥájí Mírzá Áqásí,
komencis kalumnii Bábon el la katedro en la
plej nedecaj vortoj.
Tuj kiam la Mu`tamid
sciiĝis pri ĉi tiuj disvolviĝoj, li sendis komunikon al la Imám-Jum`ih,
en kiu li rememorigis lin pri la vizito, kiun li, kiel guberniestro, faris
ĉe Báb, kaj transdonis al li, kiel ankaŭ al lia
Gasto, inviton al sia hejmo. La Mu`tamid invitis ḥájí Siyyid Asadu’lláhon,
filo de la mortinta ḥájí Siyyid Muḥammad Báqir-i-Rashtí, ḥájí Muḥammad-Ja`far-i-Ábádiyíon, Muḥammad-Mihdíon, Mírzá
ḥasan-i-Núríon, kaj kelkajn aliajn ĉeesti tiun
kunvenon. ḥájí Siyyid Asadu’lláh
rifuzis la inviton kaj penis malkonsentigi la invititojn partopreni en tiu
kunveno. “Mi intencas rifuzi ĉeesti”, li informis ilin,
“kaj mi nepre petegas vin fari same. Mi konsideras, ke estos plej
malsaĝe viaflanke renkonti Siyyid-i-Bábon. Li sendube
reasertos sian pretendon, kaj subtenante sian argumenton, li citos kian ajn
pruvon vi deziros, kaj tute senhezite revelacios, kiel atestaĵon pri la
vero, kiun li proklamas, tiel multajn versojn, ke ili egalus duonon de la
Korano. Fine li disputos kun vi en la 183]jenaj
vortoj: »Faru same, [206]se vi estas homoj de
vero.« Ni neniam povos sukcese rezisti lin. Se ni ignoros respondi al li,
nia senpovo estos malkaŝita. Aliflanke, se ni submetiĝos al lia
pretendo, ni ne nur perdos nian propran reputacion, niajn proprajn
prerogativojn kaj rajtojn, sed ni kompromitos [207]nin al la akcepto de kiajn ajn
pretendojn li emus fari estonte.”
ḥájí Muḥammad-Ja`far priatentis tiun ĉi konsilon kaj
rifuzis akcepti la inviton de la guberniestro. Muḥammad Mihdí, Mírzá
ḥasan-i-Núrí, kaj kelkaj aliaj, kiuj rifuzis tiun
konsilon, prezentis sin je la difinita horo en la hejmon de la Mu`tamid.
Ĉe invito de la gastiganto, Mírzá ḥasan, famkonata platonisto, petis Bábon
klarigi certajn filozofajn doktrinojn malfacile kompreneblajn, kiuj havas
relaton kun la `Arshíyyih de Mullá
ṣadrá,[8] kies signifon nur malmultaj povis solvi.[9] En simplaj kaj neformalaj vortoj Báb respondis al ĉiu el
liaj demandoj. Mírzá ḥasan, kvankam nekapable ekkompreni la signifon
de la respondoj, kiujn li ricevis, tamen konstatis, kiel malsupera estas la
klereco de la tiel nomataj [184]montranoj de la platonista kaj de la
aristotelista skoloj liatempaj, kompare kun la scio elmontrita de tiu Junulo. Muḥammad Mihdí entreprenis siavice
demandi Bábon pri certaj vidpunktoj de la Isláma
leĝo. Malkontenta pri la klarigo, kiun li ricevis, li komencis disputi
bagatele kun Báb. Li estis baldaŭ silentigita de la Mu`tamid,
kiu, interrompinte lian konversacion, turnis sin al deĵoranto jak,
ordoninte lin ekbruligi la lanternon, ordonis, ke Muḥammad Mihdí estu tuj kondukita
hejmen. La Mu`tamid poste [208]konfidis siajn
antaŭtimojn al la Imám-Jum`ih. “Mi timas
la konspirojn de la malamikoj de Siyyid-i-Báb,” li diris
al li. “La ŝaho alvokis Lin al ṭihrán. Oni ordonis al mi fari aranĝojn por
Lia foriro. Mi opinias, ke estus pli konsilinde, ke Li restu en mia jemno
ĝis la tempo, kiam Li povos forlasi tiun ĉi urbon.” La Imám-Jum`ih
konsentis al lia peto kaj reiris hejmen sola.
Báb restis vardek tagojn ĉela loĝadejo de
la Imám-Jum`ih. Dum Li ankoraŭ estis tie, certa Mullá
Muḥammad-Taqíy-i-Harátí, kiu havis la privilegion renkonti Bábon
ĉiutage, entreprenis, kun Lia kunsento, traduki unu el Liaj verkoj,
titolita Risáliy-i-Furú`-i-`Adlíyyih, el la
originala araba lingvo en la persan. Tamen, la servo kiun li per tio faris al
la persaj kredantoj, estis malbonigita per lia posta konduto. Timo subite
ekkaptis lin, kaj fine li estis inklinigita disigi sian interrilaton kun siaj
samkredantoj.
Antaŭ ol Báb
translokigis sian loĝadon al la domo de la Mu`tamid,
Mírzá
Ibráhím,
patro de la Sulṭánu’sh-Shuhadá’ kaj pli maljuna frato de Mírzá
Muḥammad-`Alíy-i-Nahrí, al kiu ni jam aludis, unu nokton invitis
Bábon
al sia hejmo. Mírzá Ibráhím estis amiko de
la Imám-Jum`ih, intime kunestis kun li, kaj estris la
administradon de ĉiuj liaj aferoj. La festeno, kiun oni provizis por Báb
en tiu nokto, estis nesupereble belega. Estis Ĉie rimarkate, ke nek la
estroj nek la eminentuloj de la urbo proponis feston tiel grandan kaj brilan.
La Sulṭánu’sh-Shuhadá kaj lia frato, la Maḥbúbu’sh-Shuhadá, kiuj estis knaboj na- kaj [185]dekunu-jaraj respektive, deĵoris dum
tiu festeno kaj ricevis specialan rimarkigon de Báb.
Tiun nokton, dum la manĝo, Mírzá Ibráhím
turnis sin al sia Gasto kaj diris: “Mia frato, Mírzá
Muḥammad-`Alí, ne havas infanon. Mi petas Vin propeti
pro li kaj plenumi lian kordeziron.” Báb
prenis porcion de la manĝaĵo, kiun oni jam servis al Li, metis
ĝin per siaj propraj manoj sur pladon kaj transdonis ĝin al sia
gastiganto, petante, ke li portu ĝin al Mírzá
Muḥammad-`Alí kaj lia edzino. “Ili ambaŭ
partoprenu tion ĉi”, Li diris;
”ilia deziro estos plenumita.” Kaŭze de tiu procio, kiun Báb
elektis donaci al ŝi, la edzino de Mírzá
[209]Muḥammad-`Alí gravediĝis kaj siatempe naskis
knabinon, kiu poste edziniĝis kun la Plej Granda Branĉo,[10] unuiĝo, kiun ŝiaj gepatroj
konsideris kiel la plenigon de siaj esperoj.
La altaj honoroj
faritaj al Báb plie servis flamigi la malamikecon de la ulemoj de
Iṣfáhán. Konsternite ili vidis ĉiuflanke
signojn de Lia ĉiotrapentra influo invadanta la fortikaĵon de
ortodokseco kaj detruanta iliajn fundamentojn. Ili alvokis kunvenon, ĉe
kiu ili eldonis skribitan dokumenton subskribitan kaj sigelitan de ĉiuj
ekleziaj ĉefoj de la urbo, kiel mortkondamnon kontraŭ Báb.[11] Ili ĉiuj konsentis pri ĉi tiu
kondamno krom ḥájí Siyyid Asadu’lláh
kaj ḥájí Muḥammad-Ja`far-i-Ábádiyí, kiuj ambaŭ rifuzis havi rilaton kun
la enhavo de tiel senhonte insultema dokumento. La Imám-Jum`ih,
kvankam rifuzinte aprobi la mortordonon kontraŭ Báb,
estis instigita, pro liaj egaj malkuraĝo kaj ambicio, alskribi al tiu
dokumento per sia propra mano la jenan ateston: “Mi atestas, ke dum mia
rilato kun ĉi tiu junulo, mi ne povis eltrovi ian agon, kiu iel
evidentigus lian malkonfeson pri la doktrinoj de Islámo.
Kontraŭe, mi konis lin kiel pian kaj lojalan sekvanton de ĝiaj
ordonoj. Tamen, la troeco de liaj pretendoj kaj lia aroganta malestimo
kontraŭ aferoj de la mondo, igas [186]min opinii, ke li estas senracia kaj
senprudenta.”
Tuj kiam la Mu`tamid
sciiĝis pri la kondamno publikigita de la ulemoj de Iṣfáhán, li decidis, pere de plano, kiun li mem
elpensis, nuligi la efikon de tiu kruela verdikto. Li tuj ordonis, ke je
sunsubiro Báb, akompanata de kvincent rajdistoj el la
korpogardistaro de la guberniestro mem, eliru per la urba pordego kaj iru al ṭihrán. Devigaj ordonoj estis donitaj, ke,
ĉe la plenumo de ĉiu farsang,[12] cen rajdistoj el ĉi tiu gardistaro
reiru tuj al Iṣfáhán. [210]Al la ĉefo de la
lastrestonta kontingento, viro, kiun li absolute fidis, la Mu`tamid
konfidence sciigis sian deziron, ke, ĉe ĉiu maydán,[13] dudek el la [211]ceteraj cent estu same
ordonitaj de li reiri al la urbo. El la dudek restontaj rajdistoj, la Mu`tamid
ordonis, ke dek estu senditaj al Ardistán por kolekti la
registarajn impostojn, kaj ke la ceteraj, ĉiuj el kiuj estu el liaj
spertaj kaj plej fidindaj gardistoj, rekonduku Bábon
alivestitan al Iṣfáhán.[14] Plie, ili estis ordonitaj tiel reguligi
sian vojiron, ke, antaŭ tagiĝo de la sekvonta tago, Báb
estu alveninta al Iṣfáhán kaj estu kondukita ĉe lin. Tiun
ĉi planon oni tuj entreprenis kaj bone plenumis. Je nekonata horo Báb
reiris en la urbon, estis tuj kondukita al la privata loĝadejo d kla Mu`tamid,
konata per la nomo `Imárat-i-Khurshíd,[15] kaj estis [187]enkondukita, per flankenirejo konservita
por la Mu`tamid mem, en lian privatan ĉambron. La guberniestro
persone servis Bábon, servis Liajn manĝojn, kaj provizis
ĉion necesan por Liaj komforto kaj sendanĝereco.[16][212]
Dume, la plej
fantaziaj kojektoj publikiĝis en la urbo rilate al la vojaĝo de Báb
al ṭihrán, la suferadoj, kiujn Li devis elporti
survoje al la ĉefurbo, la verdikto, kiu estis publikigita
kontraŭ Li, kaj la puno, kiun
Li suferis. Ĉi tiuj famoj multe afliktis la kredantojn, kiuj estis
loĝangaj en Iṣfáhán. La Mu`tamid,
kiu bone sciis iliajn malĝojon kaj maltrankvilon, propetis Bábon
pro ili kaj petegis permeson enkonduki ilin en Lian ĉeeston. Báb
skribis komunikon per sia propra mano al Mullá
`Abdu’l-Karím-i-Qazvíní,
kiu ekloĝis en la madrisih de Ním-Ávard,
kaj ordonis al la Mu`tamid sendi ĝin al li pere
de fidinda sendito. Unu horon
poste Mullá `Abdu’l-Karím estis
enkondukita en la ĉeeston de Báb. Neniu estis informita
pri lia alveno krom la Mu`tamid. Li ricevis de sia Majstro
kelkajn el Liaj verkoj, kaj estis ordonita transskribi ilin en kunlaboro kun Siyyid
ḥusayn-i-Yazdí kaj Shaykh
ḥasan-i-Zunúzí. Al ĉi tiuj li baldaŭ reiris, portante la ĝojigan
novaĵon pri la bonfarto kaj sendanĝereco de Báb.
El ĉiuj kredantoj loĝadantaj en Iṣfáhán, nur ĉi tiuj tri estis permesitaj
vidi Lin.
U tagon, sidante
kun Báb en sia privata ĝardeno interne de la korto de
sia domo, la Mu`tamid, konfidenciante je sia Gasto, alparolis Lin en la
jenaj vortoj: “La plejpotenca Donato havigis al mi grandan
riĉaĵon.[17] Mi ne scias, kiel plej bone uzi ĝin.
Nun, pro tio, ke mi estis instigita per la helpo de Dio, ekkoni tiun ĉi
Revelacion, estas mia fervora deziro konsekri ĉiujn miajn havaĵojn al
la antaŭenigo de ĝiaj interesoj kaj la disvstigo de ĝia famo.
Estas mia intenco iri, kun Via permeso, [188]al ṭihrán, kaj fari mian eblon allogi al ĉi
tiu Afero ŝahon Muḥammad, kies konfido je mi estas forta kaj
firma. Mi estas certa, ke li avide akceptos ĝin kaj leviĝos por
antaŭenigi ĝin ĉien. Mi ankaŭ penos inklinigi la ŝahon
eksigi la malvirtan ḥájí Mírzá Áqásíon,
la malsaĝeco de kies administrado preskaŭ alkondukis tiun ĉi
landon al la ruinrando. Poste, mi strebos akiri por Vi unu el la [213]fratinoj de la ŝaho, kaj mi
mem entreprenos la pretigon de Via edziĝo. Fine, mi esperas, ke mi estos
ebligita alklinigi la korojn de la regantoj kaj reĝoj de la tero al
ĉi tiu mirindega Afero kaj ekstermi ĉiun restantan postsignon de tiu
malbona hierarkio, kiu makulis la puran nomon de Islámo.”
“Dio kompensu vin pro viaj noblaj intencoj”, Báb
respondis. “Tiel alta celo estas al Mi eĉ pli altvalora, ol la ago
mem. Tamen, viaj tagoj kaj la Miaj estas malmultaj; ili estas tro malmultaj por
ebligi al Mi vidi, kaj lasi vin atingi, la plenumon de viaj esperoj. Ne per la
rimedoj, kiujn vi indulgeme imagas, plenumos plejpotenca Providenco la triumfon
de sia kredo. Pere de la malriĉaj kaj malaltaj de ĉi tiu lando, pere
de la sango, kiun ili estos verŝintaj sur Lia vojo, certigos la plejpotence
Suvereno la konservadon kaj firmigos la fundamenton de sia Afero. Tiu sama Dio,
en la venonta ondo, metos sur vian kapon la kronon de eterna gloro kaj
superŝutos vin per siaj netakseblaj benoj. El la daŭro de via surtera
vivo restas nur tri monatoj kaj naŭ tagoj, post kio, kun fido kaj certeco,
vi rapidos al via eterna loĝego.” La Mu`tamid
multe ĝojis pro ĉi tiuj vortoj. Rezignita je la volo de Dio, li
pretigis sin por la foriro, kiun la vortoj de Báb
tiel klare antaŭsignis. Li skribis sian testamenton, saldis siajn
privatajn aferojn, kaj testamentis ĉion, kion li posedas, al Báb.
Tamen, tuj post lia morto lia nevo, la gajnavida Gurgín
Khán,
eltrovis kaj detruis lian testamenton, ekprenis lian havaĵon, kaj
malestime ignoris liajn dezirojn.
Dum la tagoj de
sia surtera vivo estis ekfiniĝanta, la Mu`tamid
pli kaj pli petis la ĉeeston de Báb, kaj dum siaj horoj de
intima kuneco kun Li, akiris pli profundan komprenon pri la spirito, kiu
vivigis [189]Lian Kredon. “Dum la horo de mia
foriro alproksimiĝas,” li diris unu tagon al Báb,
“mi sentas nedifineblan ĝojon trapenetrantan mian animon. Sed mi
antaŭtimas pro Vi, mi tremas je la penso, ke mi devos lasi Vin al la senfavoreco
de tiel senkompata posteulo kiel Gurgín Khán.
Li sendube eltrovos Vian ĉeeston ĉe tiu ĉi hejmo, kaj mi timas,
ke li dolorige agos kontraŭ Vi.” “Ne timu,” protestis Báb;
“Mi [214]konfidis Min en la manojn de Dio. Mia fido estas je Li. Tiel estas la
potenco, kiun Li donis al Mi, ke, se estus Mia deziro, mi kapapblas
ŝanĝi eĉ tiujn ĉi ŝtonojn en gemojn de netaksebla
valoro, kaj inspiri en la koron de la plej malbonega krimulo la plej altajn
konceptojn de justeco kaj servado. Memvole Mi elektis esti afliktata de Miaj
malamikoj, »por ke Dio povu plenumi la destinitan
plenumotaĵon.«”[18] Dum tiuj altvaloraj horoj pasis, sento de
subiga sindono, de pli forta konscio pri proksimeco al Dio, plenigis la koron
de la Mu`tamid. En liaj okuloj la pompo kaj parado de la mondo
fariĝis sensignifaj kompare al la eternaj realaĵoj ameme konservataj
en la Revelacio de Báb. Lia vizio pri ĝia
senlima potencio kaj ĝiaj nekalkuleblaj benoj, pliviviĝis dum li pli
kaj pli konstatis la vantecon de surtera ambicio kaj la limojn de homa penado.
Li daŭre pripensis tiujn ĉi pensojn en sia koro, ĝis la tempo,
kiam malgranda febratako, kiu daŭris nur unu nokton, subite finis lian
vivon. Serena kaj konfida li forflugis al la Granda Superejo.[19]
Dum la vivo de la Mu`tamid
estis ekfiniĝanga, Báb alvokis al si Siyyid
ḥusayn-i-Yazdíon kaj Mullá
`Abdu’l-Karímon,
sciigis al ili la karakteron de sia antaŭdiro al sia gastiganto, kaj
ordonis ilin, ke ili diru al la kredantoj, kiuj estis amasiĝintaj en la
urbon, ke ĉi tiuj disiĝu ĉien tra Káshán,
Qum
kaj ṭihrán, kaj atendu kion aljn providenco en sia
saĝeco elektos dekreti. [190]
Kelkajn tagojn
post la morto de la Mu`tamid, certa persono, kiu sciis
pri la ruzo, kiun tiu elpensis kaj plenumis por la protektado de Báb,
informis ties posteulon, Gurgín Khán,[20] pri la efektiva loĝadejo de Báb
en la `Imárat-i-Khurshíd, kaj priskribis al li la
honorojn, per kiuj lia antaŭulo superŝutis sian Gaston en la
privateco de sia propra hejmo. Je ricevo de ĉi tiu neatendita novaĵo,
Gurgín
Khán
sendis sian senditon al ṭihrán kaj ordonis al li transdoni persone la
jenan [215]komunikon al ŝaho Muḥammad: “Antaŭ kvar monatoj estis
ĝenerale opiniate en Iṣfáhán, ke, sekve de la imperiestra alvoko de
Via Reĝa Moŝto, la Mu`tamidu’d-Dawlih, mia
antaŭulo, sendis Siyyid-i-Bábon al la sidejo
de la registaro de Via Reĝa Moŝto. Estas nun malkaŝite, ke
ĉi tiu sama siyyid estas efektive okupanta la `Imárat-i-Khurshídon,
la privata loĝadejo de la Mu`tamidu’d-Dawlih. Estas
eltrovite, ke mia antaŭulo mem transdonis la gastamecon de sia hejmo al Siyyid-i-Báb
kaj diligente gardis tiun sekreton kaj de la loĝantoj kaj de la estroj de
ĉi tiu urbo. Kion ajn plaĉos al Via Reĝa Moŝto dekreti,
tion mi senhezite promesas plenumi. “
La ŝaho, kiu
estis firme konvikita pri la lojaleco de la Mu`tamid,
komprenis, kiam li ricevis tiun ĉi komunikon, ke la sincera intenco de la
mortinta guberniestro estis atendi favoran okazon, kiam li povos aranĝi
rendevuon inte li kaj Báb, kaj ke lia neatendita
morto interrompis la plenumon de tiu plano. Li eldonis imperiestran mandaton,
kiu alvokis Bábon al la ĉefurbo. En sia skribita komuniko al Gurgín
Khán,
la ŝaho ordonis al li, ke li sendu Bábon
alivestitan, akompanatan de rajdistaro[21] estrata de Muḥammad Big-i-Chápárchí[22] el la sekto `Alíyu’lláhí,
al ṭihrán, ke li elmontru la plejan indulgon al Li
dum Lia vojaĝo; kaj ke li severe gardu la sekretecon de Lia foriro.[23][191]
Gurgín Khán iris tuj al Báb kaj trnasdonis al Li la skribitan mandaton de la suvereno. Tiam li alvokis Muḥammad Bigon, transdonis al li la ordonojn de ŝaho Muḥammad, kaj ordonis al li entrepreni tujajn pretigojn por la vojaĝo. “Atentu” li avertis lin, “por ke neniu eltrovu lian identecon nek suspektu la karakteron de via misio. Neniu krom vi, eĉ ne la anoj de lia eskortaro, estu permisita rekoni lin. Se iu demandos vin pri li, diru, ke li estas